Lluís Published on December 10, 2007
by Lluís

Lluís's blog

Browse posts
Noves conferències d'ATTAC
Posted on December 16, 2007
Regiono de la DVDlegilo
Posted on December 15, 2007
2 comments (latest 11 months ago)
The story of stuff (la historio de la aĵoj)
Posted on December 12, 2007
Filmeto de Genesis kaj de VDGG
Posted on December 12, 2007
3 comments (latest 11 months ago)
Nacia loterio
6 comments (latest 11 months ago)
FM-sendilon
Posted on December 9, 2007
Dokumentalo pri Chávez
Posted on December 9, 2007
5 comments (latest 11 months ago)
Genesis: the evolution of a rock band
Posted on December 7, 2007
8 comments (latest 10 months ago)
Ĝisdatigo de familinomoj / Actualització de cognoms
Posted on December 7, 2007

Keyword tags

ekonomio
eo
hispanio

More information

This post is public
© Free use
  1. 547 visits

Nacia loterio

Monday December 10, 2007 at 08:38PM

En Hispanio la ŝtato proponas diversajn loteriojn. En unu, vi aĉetas 5-ciferan bileton. En alia, vi elektas 6 numerojn el numeroj inter 1 kaj 49. Oni enkondukis ankaŭ aliajn, kies funkcion mi ne komprenas.

Mi miras, kiel oni leĝe permesas loteriojn. Pro du gravaj kialoj:

  • Loterio funkcias male al tributo por la fisko. Ĝi prenas iometon da mono de ĉiu partoprenanto, kaj per grandaj sumoj disdonas la monon al malmultaj homoj.
  • Klare temas pri trompo, je kiu malprobable oni enspezos monon.

Amiko opinias ke, temante pri tiom granda trompo, nepre la ŝtato (honore) klopodos regi ĝin kaj profiti el ĝi.

Ĉar de tia loterio, la ŝtato enspezas grandan procenton de la negocaj enspezoj, mi opinias ke la nacia loterio agas ankaŭ kiel nova imposto. Estas impostoj pro salajro enspezita, pro perkapitala mono enspezita, kaj jen la loterio: pro malsaĝo. Imposto pro malsaĝo.

6 Comments / add your comment?

Béla Apáti Kovács says:
Via blogo tre placxis al mi. Mi salutas Vin.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Lluís replies:
Dankon! Mi neniam ricevis tian komplimenton. :)
Posted 11 months ago. ( permalink )
Manolopro says:
Mi tamen opinias ke loterio ekzistu, kondiĉe ke ĝin regu publikaj entreprenoj aŭ agentejoj. Mi nomas loterion "la stultula imposto". Kaj, ĉar stultuloj abundas, ili pagu miajn impostojn :-)

Min ĝenas, tamen, la duobla moralo: je unu flanko ŝtatoj enspezas per loterio, je alia flanko la sansistemo elspezas pro la atento al neŭrozaj ludemuloj...
Posted 11 months ago. ( permalink )
Lluís replies:
Pri sansistemo, simile estas imposto pri tabako, ĉu ne? Kiel ĉiam, ŝajne ili bilance pli enspezas ol elspezas.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Lars Sözüerpro says:
Loterio estas tre populara ankaŭ en Germanujo, kaj tio multe helpas al trompistoj. Jam plurfoje tiuj telefonis al ni kaj komencis per 'Vi gajnis en loterio!' - ili ja scias ke la stultuloj je tiu frazo tuj malŝaltas la cerbeton kaj akceptas ĉian ajn trompon. Sed ni ĉiam respondas per 'ne povas esti; ni ne pagas idiotecimpoŝton'.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Karulo says:
Loterio estas parto de la "Panem et circenses" (pano kaj cirko) per kiuj niaj bonkoraj mastroj distras nin kaj ĝi komplementas nian nutradon per futbalsomo. Verŝajne ne hazarde oni uzas la vorton "iluzio" kiu povas signifi samtempe espero kaj (mem)trompo*, por kampanji pri loterio en kristnasko. Kompreneble oni kaŝas la trompo-signifon.

*(almenaŭ hispane kaj katalune)
Posted 11 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.