Zlatko Tišljar - Pajo Published on June 18, 08
by Zlatko Tišljar - Pajo

Zlatko Tišljar - Pajo's blog

Browse posts
PRI LA ROLO DE UEA
Posted on July 29, 08
1 comment (latest 2 months ago)
Universala Kongreso seniluziiga
Posted on July 29, 08
3 comments (latest 2 months ago)
Eŭropaj valoroj
Posted on July 14, 08
2 comments (latest 2 months ago)
VACLAV KLAUS KONTRAŬ ESPERANTO
Posted on June 18, 08
1 comment (latest 8 weeks ago)
Utopiismo kaj realismo
1 comment (latest 2 months ago)
Ĉe Benediktanoj
Posted on June 9, 08
2 comments (latest 3 months ago)
INFORMILO DE SLOVENA PREZIDADO AL KONSILIO DE EU - MAJO 2008
Posted on May 29, 08
100 JAROJ DE ESPERANTO EN KROATIO
Posted on May 28, 08
3 comments (latest 4 months ago)
ĈU FRANCOJ APERIGOS ANKAŬ INFORMILOn PRI EU-PREZIDADO?
Posted on May 28, 08

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 57 visits

Utopiismo kaj realismo

Wednesday June 18, 2008 at 08:48AM

Hodiaŭ en EDE-listo Alekĉjo skribis:

Eŭropo eblas, sed laŭ alia plano.

Mi ne volas monecan Eŭropon. Mi volas kontraŭon: Mi volas egalecan Eŭropon. Mono nur kreas malegalecon.

Mi ne volas demokratiecan Eŭropon. Mi volas kontraŭon: Mi volas liberecan Eŭropon. Nuna "Demokratio" nur estas elektata reĝado.

Mi ne volas usoneman Eŭropon. Mi volas Eŭropon kiu havas sian fortan identecon.

Sed tio ne eblas per konstituciaj traktatoj. Sed ni devas kune ekkonstrui pli bonan mondon, senmone, sen estroj, sendetruaĵe, en kiu ni povos vere plene vivi.

Mi ja estas utopisto, sed ankaŭ Zamenhof estis.

Do dankon al la irlandanoj (kiuj diris NE al Eŭropa traktato) kiuj permesis al ni ne detrui Eŭropon.

Vivu Eŭropo! Vivu Esperanto! Vivu libereco kaj egaleco kaj solidareco!

Malvivu mono kaj estraro!

Alekĉjo

 Mi respondis jene:

Kara utopiisto! Ankaŭ utopiistoj devas ĉiutage manĝi kaj ie loĝi. Sekve ankaŭ ili devas esti paralele kun sia "dezirata" libero kaj utopiismo en alia parto de sia vivo realistoj. Perlabori monon en praktika vivo kaj samtempe teorie ĝin negi, vivi laŭ reguloj de socioj ĉirkaŭ si kaj samtempe negi tiujn regulojn postulante absolutan liberecon estas ne utopio sed skizofrenio.

Kompreneble ke en la listoj ni povas diskuti kaj prezenti kian ajn ideon, sed se ni volas partopreni en reala politiko,  tiam ni devas esti realismaj. Per utopiaj ideoj en la reala politiko kaj konvinkado de voĉdonantoj per utopiaĵoj ni havas nenian ŝancon.

Mi konsentas ke nur mona Eŭropo estas malbona Eŭropo, kaj mi konsentas ke nur severaj reguloj ne povas esti bazo por komuna EU, sed la realismo diras ke monon ni bedaŭrinde bezonos ankoraŭ certan tempon kaj absoluta libereco kondukas al kaoso. Do, nepre necesas por ĉiu reala vivo krom la ideoj kaj kulturo ankaŭ ekonomia financa politiko kaj reguloj kiuj limigas la liberecon, sed ebligas socian funkciadon.

1 Comment / add your comment?

Roland Platteau says:
la problemo ne estas la mono en si, sed la potenco de kvazaŭ mafieca klaso da egkapitalismoj ("corporate power" kiel oni diras angle), kiu sin proprigis la ideon de Eŭropo, por fari el ĝi "potencan levilon" (kiel oni foje diris en la revuo de la franca mastro-unuiĝo) por malplenigi demokration de ĉia reala enteno, kaj sekurigi plenan potencon al tiu klaso kaj celaro super la homoj de Eŭropo.
Tutsimple plu estas centra la demando de "klasbatalo".
La nuna problemo estante ke la ekspluatitoj tute ne plu batalas, sed la ekspluatistoj jes! kaj pli forte ol neniam. Ili profitas, ke ne estas konsiderinda rezisto antaŭ ili por antauenigi sian totalisman projekton (jes, kun la nunaj teĥnikoj, kaj la uzo artifika de pli kaj plia kriminaligo al la ordinaraj civitanoj, tio drivas al tio, kion kelkaj nomis "liberal-faŝismo")
Posted 2 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.