Zlatko Tišljar - Pajo Published on May 28, 2008
by Zlatko Tišljar - Pajo

Zlatko Tišljar - Pajo's blog

Browse posts
VACLAV KLAUS KONTRAŬ ESPERANTO
Posted on June 18, 2008
1 comment (latest 3 months ago)
Utopiismo kaj realismo
Posted on June 18, 2008
1 comment (latest 4 months ago)
Ĉe Benediktanoj
Posted on June 9, 2008
2 comments (latest 5 months ago)
INFORMILO DE SLOVENA PREZIDADO AL KONSILIO DE EU - MAJO 2008
Posted on May 29, 2008
100 JAROJ DE ESPERANTO EN KROATIO
3 comments (latest 6 months ago)
ĈU FRANCOJ APERIGOS ANKAŬ INFORMILOn PRI EU-PREZIDADO?
Posted on May 28, 2008
INFORMILO PRI SLOVENA PREZIDADO AL EU - APRILO 08
Posted on May 1st, 2008
LINGVA POLITIKO EN EU POR E.D.E.
Posted on April 21, 2008
2 comments (latest 7 months ago)
Marta numero de Bulteno pri Slovena prezidado al la Konsilio de EU
Posted on April 14, 2008

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 154 visits

100 JAROJ DE ESPERANTO EN KROATIO

Wednesday May 28, 2008 at 12:08PM

La 26-an de majo 2008 okazis solenaĵo okaze de 100-jariĝo de Kroata Esperanto-Ligo kaj zagreba Esperanto-movado. (En 1908 fondighis en Zagrebo Kroata Espernto-Societo kvankam individuaj esperantistoj en kroatio lernis E-on multe pli frue). Ghin organizis KEL en la ĉefa kultursalono de Zagrebo, la koncertejo Vatroslav Lisinski kun 2000 sidlokoj. Tian Espeeranto-feston povas aranĝi verŝajne nur Zagrebo, ĉar mi dubas ke esperantistoj ie ajn aliloke en Eŭropo povas arigi 1500 spektantojn por festeno, sen havi internacian konsiston. En Zagrebo vivas miloj da homoj kiuj aŭ bone konas Esperanton aŭ almenaŭ iomete ĝin lernis. La solenaĵon planis kaj preparis Judita Rey Hudeček kaj Spomenka Štimec. Dum iom pli ol 2-hora programo oni prezentis la ĉefajn turnpunktojn en la kroatia E-historio per  ekrana prezento kaj intertempe prezentiĝis altkvalita kultura programo. Partoprenis 4 individuaj kantistoj (inter kiuj konata Zagreba operkantisto Neven Marzlečki), 1 ksilofonmuzikistino (nuna KEJA-prezidantino: Kaja Farszky), 2 romaaj dancistoj, tri muzikgrupoj (Aillu kun sudamerikaj kantoj, Makedona koruso Ezerke el Zagrebo, Dalmata »klapo« (virkoruso), ensemblo »1/8«, du gastkantistoj kun la grupo Ezerke,  du infangrupoj (elementa lernejo Davorin Terstenjak kaj infanhejmo el Lekenik) kaj grupo de kantistoj de malnovzagrebaj kantoj Angeluŝi. Aparte elstaris la lerneja grupo da infanoj kun tre placha programo.

Speciale impresis la bona gvidado, altprofesia plenumado, preskaŭ plena salono kaj la fakto ke kroataj esperantistoj kunkreas la kroatan kulturon kaj vigle kunlaboras kun la kroata ĝenerala socio.

Pri la aranĝo vaste raportis pluraj elektronikaj medioj kaj gazetaro de Zagrebo.

 

 

 

3 Comments / add your comment?

Parisoserk says:
Kara Pajo,
mi vere tre ĝojas ke tiu festo tiel bone okazis. La sola bedaŭro mia estas ke mi mem ne povis esti tie inter vi. Do longan vivon al KEL - dum almenaŭ pliaj 100 jaroj (eble poste Esperanto venkos kaj tiam ne necesos la asocioj).
Amike Kreŝo
Posted 6 months ago. ( permalink )
Tilio says:
Pajo?! Ĉu vi ŝercas? Solenaĵo estis banala, kiĉa kaj triviala, ĵus en maniero de Vida Jerman kaj kliko.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Zlatko Tišljar - Pajo says:
Vida gvidis, ne elpensis la programon. Mi fieras pri la kroatia movado, char ghi vere estas tiusence escepta, ke ghi ne estas en si mem fermita, kiel la plej multaj aliaj. Ankaŭ UEA festos chi-jare 100-jarighon, sed ghia programo per nenio montros ke E-movado volas esti ligita al la mondo. En la kultura programo ne cheestos iu ajn (krom la kutima nacia vespero) ekstermovada artisto. Festo kun 1500 spektantoj estas respektinda afero kaj mi taksas tion tre laŭdinda.
Posted 6 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.