Zlatko Tišljar - Pajo Published on June 14, 2009
by Zlatko Tišljar - Pajo

Zlatko Tišljar - Pajo's blog

Browse posts
Omaĝo al Istvan Szerdahely en Budapeŝto
Posted on August 31, 2009
4 comments (latest 2 months ago)
Mirakla rivero Soĉa
Posted on August 22, 2009
1 comment (latest 2 months ago)
Ĉu Esperanto estas eŭropa lingvo?
Posted on July 20, 2009
1 comment (latest 3 months ago)
Lingva Festivalo en Maribor
Posted on July 2nd, 2009
2 comments (latest 4 months ago)
KIAL MI NE ENTUZIASMAS PRI SUBTENO AL KONTRAŬULOJ DE IRANA REĜIMO
2 comments (latest 3 months ago)
DENOVE PRI NOMBRO DA ESPERANTISTOJ
Posted on May 9, 2009
2 comments (latest 5 months ago)
JARKUNVENO DE DANA ESPERANTO-ASOCIO EN KOPENHAGO
Posted on April 30, 2009
1 comment (latest 6 months ago)
Miaj verkoj enrete
Posted on April 17, 2009
1 comment (latest 23 months ago)
LA MONDO NE MONTRAS INTERESON POR NI ĈAR NI NE MONTRAS INTERESON POR LA MONDO (NE AGU SEKTECE)
Posted on April 9, 2009

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 235 times

KIAL MI NE ENTUZIASMAS PRI SUBTENO AL KONTRAŬULOJ DE IRANA REĜIMO

Sunday June 14, 2009 at 07:49PM
En la blogo de Reza el Irano kie li raportas pri la nunaj malkvietoj en tiu lando multaj esperantistoj entuziasme subtenas la kontraŭulojn de la irana reĝimo. Atentu, tamen. Ĉiuj entuziasme subtenas la ideon ke en Irano oni fraŭdis la voĉdonadon. Kiel vi scias? Estas ja nur supozo. Se vere la popolo subtenas la reĝimon tiam ni subtenas agadon kontraŭdemokratian. 1. Pensu ke ofte intelektuloj deziras ŝanĝon de reĝimo sed la popolo ne. Sub la influo de la potenculoj (reĝimo) la plimulto de la popolo tre ofte turnas sian flankon al la deziro de la reĝimo, aparte se tiu reĝimo estas ankaŭ la religia kaj havas fortegan influon al simpluloj tra la religiaj institucioj (kelkajn tagojn antaŭ referendumo en Slovenio por eniri NATO-pakton, la antaŭesploroj montris ke 55% de la homoj estas kontraŭ. La registaro pagis multajn televidajn reklamojn por laŭdi la NATO-reĝimon kaj la rezulto fina estis ke 64% subtenis. En Slovenio la reĝimo ne povas tiugrade falsi la balotojn - simple la multaj necertuloj akceptis la deziron de la registaro. 2. Mi mem estas kontraŭ ĉiu unupartieco kaj certe tute ne plaĉus al mi religipartia ŝtato en kiu mi devus vivi. Do ankaŭ mi elekstere simpatias nepre kun reformoj en Irano, sed mi tamen devas atentigi pri alia danĝero: La malkontentuloj en Irano estas ĉefe novriĉuloj al kiuj ne plaĉas la reĝimo en kiu ili ne havas la senliman eblon regi per sia mono sed devas certagrade submetiĝi al la religia reĝimo. Se Irano havos iun revolucion pro la nuna situacio, ĝi estos tre sanga. Se venkos la novaj fortoj, oni havos senskrupulan neoliberalisman sistemon kiu rabos la popolon pli ol faras tion la nuna reĝimo. Mi spertis tion en mia lando. Post renverso de komunismo, kiun certe mi ne tre ŝatis, la stato en Kroatio ekz. estas katastrofa. Dum la komunismo evoluis meza popoltavolo (ĉirkaŭ 40%). Nun nur 2% posedas ĉion, la meza tavolo konsistas el 5-10% kaj ĉiuj aliaj estas malriĉuloj. Mi timas ke en Irano estos same. Sendube Irano bezonas ŝanĝojn, bezonas forigon de teokratio, sed ĝi mem faru tion per iom post ioma procezo. Per tiel nomata revolucio ĝi nur majgajnos. Gajnos ilia riĉula elito kaj neoliberalismo kun multnaciaj kompanioj.

2 Comments / add your comment?

Ivica Truto says:
Mi entute konsentas kun via opinio pri situacio en Kroatio, bedaurinde ĉion spertas sur propra hauto. Tamen rigardante fotojn de Lumina, aŭ rememorante vortojn de Homo kiu sin nomas Perso, mi opinias eĉ okaze ke plimulto da loĝantaro subtenas nunan Iranan reggrupon indas kontraustari ĝin. Certe ne estus bona solvo anstataui ilin per iuj novliberalismaj riĉuloj...
Pri la NATO en Slovenio oni almenau havis eblecon voĉdoni , ni en Kroatio eĉ se tio kontrauas al Konstitucio ne eblis...
Posted 4 months ago. ( permalink )
Tjeri says:
Tamen faktoj montras amasan fraŭdon en Irano: http://eo.mondediplo.com/article1515.html
Posted 3 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...