Ĉiam denove ripteiĝas la demando de nombro da esperantistoj. Kiom da homoj parolas la romaan lingvon? Kiom da romaoj estas en la mondo? En Eŭropo oni daŭre ripetas iun ciferon de inter 10 kaj 15 milionoj da romaoj en Eŭropo. Neniu precize scias kiel oni atingis tiun ciferon. En Slovenio ekz. oni havas diversajn kriteriojn. Laŭ la oficiala ŝtatnombrado ekzistas nur ĉirkaŭ 5000 romaoj en Slovenio. Laŭ nombro de petataj sociaj helpoj (informoj en socihelpaj institucioj) diras ke ekzistas iom pli ol 10.000. Sed ekzistas multaj kiuj nek agnoskas tion nek petas helpon, do verŝajne estas pli. Kiom da ili parolas la romaan? Ni lasu flanke la fakton ke oni parolas minimume 4 lingvojn bazitajn je ĝenerale romaa lingvo, kiuj ofte inter si tiom diferencas ke ili ne povas inter si kompreniĝi, restas la fakto ke 60-80% de aŭtoktonaj romaoj (kiuj loĝas en Slovenio jam plurajn generaciojn) ne plu parolas iun ajn romaan lingvon, sekve lingve estas multe malpli da romaoj. Sed landoj kiel Bulgario, Rumanio, Hungario en kiuj la nombroj estas multe pli altaj havas multe pli malfacilan taskon efektive scii kiom da romaoj estas kaj kiom da ili efektive parolas iun romaan lingvon. Do la difino de nombro estas ege malfacila. Pri Esperanto la problemo estas eĉ multe pli granda. Kio estas esperantisto? Tiu kiu lernis unu lecionon aŭ tiu kiu flue parolas la lingvon? Tiu kiu pagas kotizon al iu E-societo sed ne parolas la lingvon aŭ tiu kiu nenie membras sed korespondas kun esperantistoj… Laŭ iuj peraj kalkuloj oni konstatas ke ekzistas inter 500.000 kaj unu miliono da homoj kiuj iel aktive okupiĝas pri Esperanto. Kiam ni organizas iun ajn retan kampanjon por subteno, neniam reagas pli ol 5000 personoj. Kompreneble ke ekzistas multaj kiuj ne havas komputilojn, sed tamen ne temas pri 95% da esperantistoj sen komputiloj. Preciza respondo ne estas ebla, sed proksimumas la siatempa klarigo de Bernard Golden: ekzistas ĉirkaŭ 10.000 ege lingve kapablaj kaj aktivaj esperantistoj (movadanoj), ekzistas ĉirkaŭ 100.000 movade neaktivaj esperantistoj sed uzantaj la lingvon de tempo al tempo kaj ekzistas ĉirkaŭ unu miliono da diversspecaj subtenantoj (kiuj lernetis iom kaj simpatias kaj eble kelkfoje en la vivo subtenas E-on diversmaniere).
Send a message
Search for members
Jorgos says:
(en tiu periodo mi mem dediĉis multegon al varbado : ĉiusemajna gazetartikolo, ĉiumonata ekspozicio kun prelego, ĉiujaraj koruso-staĝoj, regulaj koncertoj, inaŭguroj de Z.E.Oj, ktp)
El tiuj :
- pli ol dek estis ankaŭ prezidantoj de porpacaj, priekologiaj, por-loka-lingvaj, profesiaj, por-hom-rajtaj asocioj ...nu tro okupitaj por daŭrigi,
- multaj aliaj distanciĝis (ankaŭ geografie) sed iel restas favoraj...
- pli ol kvardek estis infanoj, kiuj ne daŭrigis pro manko da pliaj taŭgaj aktivaĵoj sed inter tri monatoj kaj tri jaroj iom banis sin en E°n, kion ili ne ĉiuj tute forgesos...
...de tiam plia cento eklernis kaj restas aŭ plie venis :
- tri-kvar instruemuloj,
- kursoj en kvin-ses lokoj,
- dudeko da pli-malpli regulaj lernantoj,
- dudeko da pli-malpli pretaj E-korusemuloj,
- ...
...sed fakte mankas energio por organizi pli da lokaj diverstemaj aktivaĵoj taŭgaj por diversaĝuloj, mankas mono por forvojaĝi kaj iel ĝui kongresojn k.s. kaj tro longas distancoj eĉ por atingi kursejon ...iuj foje veturas pli ol 50 Km-ojn !
Konklude mi revas, ke denove dek personoj instruu, tiel, ke cent pliaj ĉiujare eklernu kaj dek ĉiujare trovu en E° sian propran terenon de aktivado (verkado, aliaj artoj, redaktado por varbi kaj por E-e raporti, radio-programojn, tradukado, organizado de renkontiĝoj, turismaj akceptoj, profesiaj interŝanĝoj, divers-nivela instruado, ktp.) cele al enmovadigo de plej multaj el la komencintoj.
Andreas Kueck says:
En mia regiono en la norda Germanujo (urboj: interalie Bremen, Oldenburg, Wilhelmshaven; subdistriktoj: Cuxhaven, Wesermarsch, Ammerland; kun ensume 1,206 milionoj da loghantoj) estas 30 Esperanto-parolantoj. La tiea denso de Esperanto-parolantoj do estas po 25 el unu miliono da homoj. (Kromajho: El tio chi rezultas proksimume 2000 Esperanto-parolantoj en Germanujo - tiu chi nombro estas en la skalo de la nombro de membroj de Germana Esperanto-Asocio kaj Germana Esperanto-Junularo.)
Supoze ke oni povas apliki la supre menciitan denson nur al Europo, Brazilo, Chinujo, Japanujo, Sud-Kore-ujo, Usono, Kanado kaj Kubo kun ensume 2717,3 milionoj da loghantoj: En tiu chi "unua Esperanto-mondo" estas do proksimume 68000 Esperanto-parolantoj.
La denson en la cetera mondo (3801,7 milionoj da homoj) mi taksis per helpo de la statistiko de "Jarlibro 2005" de UEA: En la "unua Esperanto-mondo" estas proksimume 1500 delegitoj de UEA; en la cetera mondo proksimume 280. Supoze ke la denso estas proporcia je la delegitonombro, tiuokaze rezultas denso de proksimume po 5 Esperanto-parolantoj el unu miliono da homoj. El tio chi rezultas proksimume 19000 Esperanto-parolantoj en la "ekster-unua Esperanto-mondo".
Ensume rezultas proksimume 87000 Esperanto-parolantoj tutmonde.
Tiuj, al kiuj tiu chi nombro estas tro malgranda, povas resendi al retpagho de UNESKO. Lau tiu retpagho estas preskau du milionoj da Esperanto-parolantoj:
events.unesco.org/WS_acces.aspx?langRecherche=FR&idEvent=000000001A447390AA6611CD9BC800AA0
02FC45A09007B4BDA8D71164646B11CF38FABFBB67500000098060B0000
7B4BDA8D71164646B11CF38FABFBB675000002FDE7030000
Andreas Kueck edited this comment 7 months ago.