About this blog

Televida intervjuo pri Esperanto okaze de Zamenhoftago 2005 en la slovena televido 1, elsendo Dobro jutro (Bonan matenon). Intervjuataj Zlatko Tišljar kaj Vesna Obradović

  • 75 posts
  • 18 318 visits
November 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

Archives

November 8, 2009

NOVA NUMERO DE EŬROPA BULTENO

Aperis septembro-novembra numero de Eŭropa Bulteno kun pluraj interesaj raportoj kaj artikoloj. Inter ili ankaŭ mia artikolo pri miaj spertoj dum dek lastaj jaroj pri instruado de Esperanto al nemotivitaj gejunuloj. Legu ĉe: http://www.europo.eu/bulteno/1_EB-86-87-2009.pdf
Published at 15:19 ( 0 comments / 7 visits )
This post is public

October 27, 2009

Grupo Druidoj el Zagrebo havas ege interesan muzikn programon

Mi estas invitita al koncerto de Druidoj en kulturdomo Krško en Slovenio la 17-an de oktobro. La grupon gvidas mia bofilo Dubravko Lapaine. Li mem muzikas per digheriduo, sendube je tre nekutima maniero. En la grupo estas ankau gitaristo kaj kantistino. La muzikon ili mem komponas kj aranghas. La lasta peco aperinta en youtube estas tre impresa. Mi rekomendas auskulti:


http://www.youtube.com/watch?v=sPBQzdMPyzw

La pli nova peco auskulteblas ĉe: http://www.youtube.com/watch?v=ZGIhalv3LI8

Eblas auskulti ankau aliajn muzikpecojn che la blogo de Dubravko Lapaine.



Published at 13:49 ( 2 comments / 110 visits )
This post is public

October 1st, 2009

AKTIVA ESPERANTO-SEMAJNFINO



De ĵaŭdo, la 17-an de septembro ĝis dimanĉo daŭris la 19-a MKR, Montkabana E-renkontiĝo kiun dum la 9 lastaj jaroj organizis kroatia E-junularo kaj la komencajn 10 Aŭstria E-Junularo. MKR estas renkontiĝejo de entuziasmaj montgrimpantoj esperantistoj kaj kutime kolektiĝas inter 30 kaj 40 personoj. Ĝi okazas en la tria semajnfino de septembro kaj dum la pasintaj naŭ jaroj ĝi okazis en Slovenio kaj Kroatio. Ĉi-jare en kroatia nacia parko Paklenica kiu estas parto de la monto Velebit. Velebit estas la plej longa kaj plej alta monto en Kroatio kaj Paklenica estas unu el la plej belaj naturaj donitaĵoj. Kun filino Maja mi partoprenis nur dum 2 tagoj ĉar jam sabaton mi devis esti en alia aranĝo. La 29 MKR-anoj el 10 landoj dividiĝis je du grupoj kaj vendredon ekskursis. Grupo A al 10-hora montgrimpado de Starigrad tra Mala Paklenica ĝis Velika Paklenica kaj ree al Starigrad dum la B-grupo vizitis Velika Paklenica kaj super ĝi interesan groton Manita Peĉ. (6-hora montgrimpado). Starigrad estas ĉe Adriatika maro kaj eblis ankaŭ baniĝi. La tagoj estis belegaj kaj la MKRanoj tre kontentaj. Ankaŭ la restado en Pensiono Tota estis tre bonkvalita. Mi fotis multe sed bedaŭrinde erare forviŝis la fotojn. Feliĉe ĉiuj aliaj ankaŭ fotis kaj eblos vidi la fotojn diversloke, supozeble ankaŭ en la retejo de MKR. Dankon ĉefe al Mea Bombardelli kiel la ĉefa organizanto.

Sabaton la 19-an mi iris al Hraščina, en Norda Kroatio, al la bieno de Spomenka Štimec, kie ŝi organizis ankaŭ jam tradician renkontiĝon de E-verkistoj. Ĉi-jare la centra gasto estis Geofrey Sutton, aŭtoro de la jam fama Konciza enciklopedio de Originala verkistaro en Esperanto, skribita en la angla. Sinjoro Sutton prezentis sian laboron kaj kiel li produktis tiel imponan verkon. Juna esperantisto, studento de Filozofia fakultato en Zagrebo referis pri kroataj nomoj en la Enciklopedio. Okazis ankaŭ diskuto pri leksikologia laboro, kiun gvidis Josip Pleadin. Ĉeestis kvardeko da esperantistoj, ĉefe el Kroatio. La programo enhavis ankaŭ prezenton de nova libro eldonita de Josip Pleadin: Antigona de franca verkisto Anuille kiun esperantigis Roger Imbert, ne povinta veni al la prezento pro malsano. Oni prezentis ankaŭ diversajn aliajn novaĵojn el la kroatia E-movado.

En idilia vilaĝo Hraščina, 50 kilometrojn norde de Zagrebo Spomenka insiste kaj obstine organizas internaciajn E-aranĝojn. Mi deziras al ŝi sanon por elteni ankoraŭ multajn jarojn.

Published at 11:06 ( 0 comments / 97 visits )
This post is public

September 30, 2009

SIMPOZIO DE SOCIOLOGOJ EN AUSTRIO KAJ ESPERANTO

La 26-an de sepembro, do en la Eŭropa tago de lingvoj, mi partoprenis en scienca simpozio de neesperantistaj sociologoj, kiun organizis Instituto por sociologio de Klagenfurta Universitato en Austrio kiel duan parton de projekto organizata kune kun Sociologia Sekcio de Universitato en Zadar (Kroatio). La titolo de la simpozio estis "4th Symposium on European Issues: What will be? - Analysis and visions for Europe" (La 4-a simpozio pri eŭropaj temoj: Kio okazos? - Analizoj kaj vizioj por Eŭropo". Partoprenis ĉefe socilogoj sed ankaŭ juristoj el deko da landoj (Aŭstrio, Kroatio, Slovenio, Hungario, Italio, Francio, Finlando, Svisio, Pollando, Turko el Bulgario). Kompreneble, la nura laborlingvo estis la angla. Mi pasive regas la anglan kaj ĝenerale bone komprenis preskaŭ ĉiujn krom la francon, kiu parolis tre rapide per tipa franca akcento. La referaĵoj estis interesaj, aparte tiu de sinjorino Gertrud Kendernay el Universitato ELTE de Budapeŝto kiu atentigis pri la fakto ke ĉiuj projekcioj pri estonto kutime prenas kelkajn faktorojn kaj traktas la temon linie - sed ja oni devas konsideri ke ĉiam aperas novaj faktoroj kiuj rompas la linian evoluon kaj sekve prognozi je pli longa periodo ne estas eble. Alia interesa temo estis tiu de turko, studanta en diplomatia lernejo en Triesto, devenenta el turka minoritato en Bulgario Nuri Ali Tahir. Li parolis pri la eventuala rolo de Turkio por EU post kiam ĝi enirus EU-on kaj aparte atentigis ke la najbaroj de Turkio, do estontaj najbaroj de EU, estus Kartvelio, Armenio, Azerbejĝano, Irano, Irako, Sirio, do kelkaj landoj kun ekstremaj islamaj reĝimoj kaj ke Turkio kiu estas 99% islama, tamen sekulara ŝtato, havus gravan rolon por influi tiujn landojn kaj malfermi vojon por komercado kaj paciga pliproksimiĝado. Tiuj landoj havus pli da konfido al Eŭropo, kiu akceptis unu islaman ŝtaton, kaj preferus pli multe kunlabori kun ĝi. Tiel unuflanke Eŭropo malplifortigus sian timon je islamanoj kaj aliflanke novaj eŭropaj najbaroj per milda politiko de EU kaj pro nehaltigebla influo de demokratio pere de modernaj teknologioj ŝanĝus la staton amikasence. Mi estis la lasta kaj unue mi montris video-filmon "Europo 2050" subtitolitan en la germana, kiu prezentis la nunan E-movadon en kiu diversaj homoj agas kaj vivas en la loknacia lingvo kaj Esperanto samtempe, sed nomis ĝin Eŭropa lingvo, kiel supozo pri la situacio en 2050. La posedo de du lingvoj kaj du kulturoj inter kiuj unu estas loknacia kaj alia reprezentas la komunan kulturon, simulis la eventualan staton en EU se ĝi akceptus E-on. Poste mi prelegis pri la rilato inter lingvo kaj identeco kaj pri neceso evoluigi eŭropan identecon. Mi prelegis germanlingve kaj feliĉe neniu protestis. La diskuto kiu evoluis estis por mi tre instrua. Krom la polo, prof. Jozef Niznik, kiu subtenis la ideon pri Esperanto kiel eŭropa lingvo deklarante tion ideo kun kiu li simpatias, aliaj havis multajn demandojn. Ne estis malamikeco sed demandoj fontanataj aŭ el klasikaj antaŭjuĝoj aŭ vere sciencaj opinioj. Tio kio min aparte mirigis estis ke neniu serioze antaŭe pensis pri neceso evoluigi eŭropan identecon. Du finninoj - kiuj bonege parolis la anglan kaj estis oficistinoj por eŭropaj aferoj, miris pri tio ke oni pensas pri neceso de eŭropa komuna identeco ("Mi ja volas esti nur finnino kiu komunikas ekster Finnlano per la angla"). Kroatoj estis preskaŭ ŝokitaj pro la ideo ke iu volus evoluigi Eŭropan identecon. Ili volas resti kroatoj kiuj volas gajni, sed nenion doni. Mi havis la impreson ke efektive la nuna sociologio tute ne tuŝis la ideon pri neceso evoluigi la komunan identecon, do ke sociologioj ankoraŭ ne tuŝas la tabuan temon - ili studas nur la nacion kiel esence veran socian bazon kaj tion kio okazas ene de nacio. La ideo pri tio ke lingvo estas ĉefa identecsimbolo kaj ke evoluigi identecon kiel edukaĵon pri valoroj (eŭropaj valoroj) sen samtempe zorgi pri identeclingvo kiu esence influas al emocia rilato, ĉu oni akceptas aŭ ne tiun identecon ankaŭ estis por ili nova.

Miaj konkludoj do estas ke sociologio postrestas la politikon. En EU la politikistoj jam sufiĉe longe (kvankam ankorau iom honteme) diskutas pri neceso de ekzisto de eŭropa identeco kaj pri eŭropaj valoroj. Sed ankaŭ ili ankoraŭ ne permesas al si la forigon de la nacia tabuo: por eŭropa identeco nepras identeclingvo kiel ĉefa simbolo kaj neniu socio funkcias sen simboloj kaj ritualoj.

Sekve, la ideoj de pluraj esperantistoj, kiuj pri tio verkis kaj ekevoluigis teoriojn estas revoluciaj por sociologio. Kaj la simpozio montris ke mi vekis gravan intereson kaj ke plejmulto el ili serioze ekpripensis la temon.

Mia rekomendo: ĉiuj E-fakuloj kaj speciale sciencistoj iru al sociologiaj neesperantistaj aranĝoj kaj proponu siajn tiuspecajn temojn. La filmo kiun mi prezentis estis treege bona enkonduko al posta diskuto. Se estos okazo montri la filmon kaj prelegeti pri simila temo al ĉefoj de EU pri lingva politiko (Ofico de Orban), mi kredas ke tio estus bona ŝanco ekŝanceli iliajn tabuigitajn mensojn. Ankaŭ produkti TTT-paĝaron kun eŭropaj simboloj en 24 lingvoj kaj himno kantata en Esperanto povas esti tre pensiga por sciencistoj kaj altrangaj politikistoj. Ni ne kontraŭstaru sed montru ke ni subtenas la procezon de integriĝado de Eŭropa Unio.

Published at 10:23 ( 5 comments / 103 visits )
This post is public

Published at 09:58 ( 3 comments / 92 visits )
This post is public

August 31, 2009

Omaĝo al Istvan Szerdahely en Budapeŝto

La 30-an de aŭgusto okazis en Domo de Nacioj en Budapeŝto okaze de la 85-a naskiĝdatreveno de fama pedagogo kaj sciencisto, kiu fondis la katedron por studi Esperanton ĉe ELTE universitato en Budapeŝto en la jaro 1966, Istvan Szerdahelyi. D-rino Ilona Koutny, nuna estrino de Esperanto-studoj en Poznana universitato, redaktis memorlibron en kiu kontribuis dudeko da sciencistoj per siaj artikoloj diversmaniere rilatantaj al la laborkampoj de Szerdahely. Pluraj el iliu prelegis. Ĉeestis kvindeko da gravaj hungaraj esperantistoj kaj kelkaj esperantistoj kaj la familio de Istvan Szerdahely. Ĉar d-ro Szerdahely mortis en 1987 ne ekzistis filmita materialo pri li. Tamen, mi trovis en mia arkivo vidbendan materialon filmitan en 1986 en Zagrebo kiam d-ro Szerdahely partoprenis en simpozio pri paco (tiu jaro estis de UNO proklamita Jaro de la Paco). Kaj tiam ni filmis iom da materialo dum la simpozio sed ankaŭ kelkajn intervjuojn kun E-famuloj. Mi organizis la simpozion kaj mia frato Kruno filmis la intervjuojn. Kaj nun tiu materialo filma estis bonega dokumento kiel unu el raraj filmoj sur kiuj li estis filmita. Ni metis elektitan filmmaterialon kaj la intervjuojn kun I.Szerdahelyi, Tibor Sekelj, Claude Piron kaj Flora Szabo sur DVD-diskon kaj mi prezentis ĝin nun okaze de la festo. Unu diskon mi donacis al la edzino kaj unu al Ilona. Estis bela okazo por revidi plurajn amikojn kiujn mi sufiĉe longe ne renkontis kiel Blazion Wacha ĉe kies filino Marta mi kun mia edzino ankaŭ dormis, Palma Csiszar kaj Thierry Salomon, Ludovikon Molnar, sinjoron Dudich, Nanofszky, Anjo Amika (kiu kantis), Anna Beszenyi, Arpad Ratkai kaj plurajn aliajn. Mi ankaŭ faris kelkan fotojn, kiujn mi prezentas en aparta albumo.
Published at 21:17 ( 4 comments / 240 visits )
This post is public

August 22, 2009

Mirakla rivero Soĉa

Kvin tagojn mi pasigis kun la edzino Ruĵa kaj amiko Roger en la regiono ĉe kaj ĉirkaŭ rivero Soĉa en montaro de Juliaj Alpoj. Mi jam multfoje aŭdis laŭdojn pri la beleco de Soĉa sed neniam ĝis nun havis okazon vere vidi ĝin kaj nun realiĝis tiu ĉi deziro. Ni loĝis en vilaĝanturisma domo (la ludonanto ankoraŭ posedas centon da ŝafoj kaj produktas proprajn ŝaf- kaj kaprofromaĝojn) en vilaĝo Soĉa apud la enfluejo de rivereto Vrsnik en la riveron Soĉa. La vortoj palas, eventuale bildoj kaj filmoj povas iom helpi vin konjekti la ravan belecon de tiu naturo. Mi povas impertinente aserti ke tiu rivero kaj ĝia ĉirkaŭaĵo (Nacia Parko de Triglav en Juliaj Alpoj) apartenas al la plej belaj naturaĵoj de Eŭropo. La unuan tagon ni grimpis sur la montaron al la lago Krnsko jezero (iom pli ol 1400 m super la maro) de la Montara domo Lepena kiu mem troviĝas sur la alteco de 700 m). Estis iom pene ĉar tre krute sed belege. La duan tagon ni pilgrimis de vilaĝo Trenta apud Soĉa ĝis ĝia fonto (ĉirkaŭ 8 km) vizitinte la monumenton de Kugy (grava esploristo de tiu regiono), la kanjonon de rivereto Mlinarica kaj la fonton de Soĉa mem. La fonton oni atingas tenante sin je feraj ŝnuregoj grimpante sur mallarĝa padeto en la roko. La trian tagon ni veturis aŭte al la montardomo Kuhinja je 1000 m kaj grimpis al la montpinto Krn (2244m). Estis varmega tago kaj tiu vojo kondukis sur senarbara ŝtona montaro. Mi atingis la altecon de 1650, dum mia edzino iris ĝis la pinto de Krn. Tiu monto havas gravan signifon en la 1-a mondmilito ĉar sur ĝi kaj sur la montaro de ĝi trroviĝis fontlinio de la Soĉa fronto. Oni lernas multe pri la okcidenta kaj orienta frontoj kaj la suda, sed pri tiu sudokcidenta oni kutime ne multe lernis. Tie dum la periodo inter aprilo 1915 kaj oktobro 1917 batalis aŭstraj armeoj kontraŭ la italaj. En tiu periodo mortis pli ol 1 miliono da soldatoj. En urbeto Kobarid troviĝas tre interesa muzeo kiu montras tiun historion ege interese (proklamita antaŭ kelkaj jaroj kiel la plej bona eŭropa muzeo) kaj kiu iras al tiu regiono nepre vizitu ankaŭ tiun impresigan muzeon. La 4-an tagon ni veturis aŭtobuse sur la montarpasejon Vrŝiĉ (1620m) kaj de tie ni grimpis sur la monton Sleme (1910m). Frue estis nebulo kiu malrapide supreniris kaj kiam ni alvenis al la celo la nebulo helpis krei neimageble belajn vidaĵojn en la ĉirkaŭo al la montoj Mojstrovka kaj Ponca, al la valo de Planica. Tie mi faris belegajn fotojn kaj panoraman filmon. La lastan tagon ni grimpis sur la monton super la urbo Bovec por atingi la plaj grandan akvofalon de la regiono. Temas pri akvofalo de rivero Boka kiu poste enfluas en Soĉon. Kaj ni vizitis la jam menciitan muzeon en Kobarid. La rivero poste pasas la urbun Tolmin kaj vastiĝas lagaspekte ĉe la urbeto Most na Soĉi kaj plu fluas al Italio (kie ĝi havas la nomon Isonzo) kaj eniras Adriatikan maron. La belegeco de la rivero, ĝia absoluta pureco, verda koloro, ĝiaj trutoj kaj la montoj ĉirkaŭe prezentas naturmiraklon kiun ĉiu provu viziti. Necesas kelkaj tagoj, almenaŭ tri. Rigardu apumetitajn elektitajn fotojn kaj filmetojn.
Published at 13:34 ( 1 comment / 127 visits )
This post is public

July 20, 2009

Ĉu Esperanto estas eŭropa lingvo?

Pri tiu temo mi prezentas mian dialogon kun brito Kris Duncan:

Unue Kris kritikis mian artikolon en Eŭropa Bulteno kaj proklamis min malamanto de la angla kaj iaspeca rasissto. Jen mia respondo:



Mi ne estas rasisto kontraŭ iu ajn raso au popolo, sed mi kun indigno

malakceptas ke oni trudu al mi la anglan en aferoj kiuj rilatas al miaj

sentoj de aparteno. Provante trudi la anglan en momentoj kiam oni volas

evoluigi la senton de eŭropa aparteno, signifas klopodi ke mi fariĝu tia eŭropano kies eŭropaneco identiĝos kun la angla lingvo kiel simbolo de mia eŭropa aparteno.

Tiaspecan trudon oni havis en Sovetunio kiam la sovetecon oni volis trudi per la rusa lingvo aŭ en Jugoslavio kiam la jugoslavecon oni volis evoluigi tiel ke ĝin simbolu la serba varianto de la serbkroata lingvo.

Al homoj vi povas trudi uzon de la angla kiel komunika helpilo kaj tio

esence ne prezentas problemon, sed se vi volas trudi ĝin kiel simbolo de identeco, vi postulas ke tiu persono identiĝu kun la nacio kies lingvo estas la angla. Tion mi neniel povas akcepti.



Sekvis lia respondo:

kara zlatko

mi estas defendanto de lingva diverseco en la europa unio kaj por

tio mi estas kontrau la angla au la esperanta lingvoj kiel la

ununuran de la unio kial ne esperanto nur kiel ponto-lingvo kune

kun la aliaj lingvoj [ forgesu la eterna batalo kontrau la satana-

angla- lingvacho]

amike kris



Mia respondo:

Mi estas unu el la malmultaj esperantistoj kiuj asertas ke komuna ununura internacia lingvo en la mondo NE ESTAS EBLA, do ĉiam estos kelkaj en reciproka batalo. Do, mi ne nur estas por multlingveco sed ankaŭ konstatas ke unulingveco ne estas ebla. Sekve por la mondo mi havas nenian preferon (en ĝi regos ankoraŭ longe batalo de pluraj grandaj lingvoj por prestiĝo kaj internacia uzo - perspektivon ĉiam pli transpreni la terenon havas la ĉina) sed por EU kiu estas ja iaspeca ŝtato kaj kiu nepre bezonas pli simplan kaj efikan administradon por ke la civitanoj sentu sin sekuraj, tiu administrado nepre devas solvi ankaŭ la lingvon por komuna tuteŭropa uzo en medicinaj servoj, supera edukado, komuna eŭropa juro, defendo ktp). Ĝi povas tion solvi aŭ uzante la plej uzatan lingvon nun (la anglan) aŭ prenante neŭtralan lingvon, kiu ne nur estos komuna administra lingvo sed ankaŭ lingvo kiu simbolos la eŭropan komunecon kaj kies kono por eŭropanoj signifos ne nur eblon komuniki, sed ankaŭ la senton de fiero pri aparteno al EU. Tiun duan funkcion povas transpreni neniu el la lingvoj apartenantaj al iu el la popoloj de EU. Tie povus ludi kiel kandidatoj ankaŭ aliaj lingvoj krom Esperanto, ekz la latina, sed la avantaĝo de E estas en tio ke nur ĝin eblas lerni tiel ke oni povas esprimi sin libere preskaŭ samgrade kun la gepatra lingvo. Tion kompreneble ebligas la libera kombineblo kion ne permesas naciaj lingvoj. Mi parolas 5 lingvojn sed nur en du mi sentas min plenlibera kaj kapabla uzi ilin en ĉiuj situacioj. Tio estas mia gepatra en kiu mi edukiĝis kaj Esperanto. Eĉ la lingvo de mia nun dua patrujo - la slovena - kvankam mi vivas en ĝi jam preskaŭ 20 jarojn, neniel proksimiĝas al la ebloj kiujn mi havas en E.

Pro tio mi klare batalas por E en EU - ĉar laŭ mia forta konvinko kaj

spertoj en EksJugoslavio mi scias, ke la manko de komuna identeco kaj lingvo kiu simbolas tiun identecon, EU ne havas longdauran perspektivon. Interalie ĝuste la britoj estas bela ekzemplo ke ĉe ili plej malmulte evoluis (praktike NE evoluis) sento pri aparteno al EU. Britoj principe enestas en la Unio pro utilo, sed daŭre skeptikas kaj malŝatas EUon, ĉar ili timas ke akceptante EU-on kiel iom emocie sian ili perdos sian fortan britan identecon, kiu donas al ili la senton de supero rilate la aliajn.

Kiel mi skribis en mia artikolo, ankaŭ mi uzas mian limigitan scion de la angla kiel komunikilon, kiam ne ekzistas pli bona solvo, sed mi absolute rifuzas ĝin uzi kiam oni volas demonstri per tiu uzo la apartenon al Usona kulturo kaj adoron al usona ideologio kaj pensmaniero.

Zlatko



Lia reago:

kara zlatko: mi legis en la esperantaj artikloj kiuj traktas pri la

esperanta lingvistiko :ke ĝi nur verŝajne estas eŭropa lingvo: sed

aktuale: esperanto estas en ĝia esenco ne eŭropa devena lingvo: sed

aglutina lingvo kiel la turkaj au la suahilaj lingvoj; mi ne memoras

la nomo de la aŭtoroj de tiaj traktoj:sed mi pensas ke unu el ili

estas John Wells:?? Ĉu NE bona afero por ni kiuj esperas ke esperanto

estus unu el la oficiala lingvoj de la eŭropa unio ;se kelkaj el niaj

malamikoj en Bruselo au Strasburgo legas la artikoloj :kaj deklaras ke

esperanto en sia esenco laŭ niaj ekspertoj mem: ne estas eŭropa

lingvo:?? Kial devas ni agi por respondi ...........

amike krisdunn



Kaj mia respondo:



Dependas de vidpunkto. Esperanto laŭstrukture estas preskaŭ pure aglutina lingvo, kiaj estas la turkecaj lingvoj (chiu ero havas klaran unu-nuran signifon kaj oni gluas eron al ero (morfemon al morfemo), sed tiajn ecojn parte havas ankaŭ chiuj eŭropaj lingvoj (plej aglutina estas la germana) kaj do tio ne estas io nekutima por eŭropanoj. En chiuj aliaj aspektoj ghi estas pure eŭropa lingvo. Preskaŭ chiuj vortradikoj venas el eŭropaj lingvoj, sintakso estas orienteŭropa, esprimoj ofte kopiataj de eŭropanoj kaj ofte ni uzas novajn radikojn, kvankam eblas konstrui aglutine pli klarajn vortojn el ghia strukturo (evolui anstataŭ elvolvi). Krome preskaŭ la kompleta originala literaturo estas kreita en Eŭropo, la Akademio konsistas el 90% da eŭropanoj, la sidejoj de internaciaj organizoj estas en Eŭropo, la granda plimulto de UK-oj okazas en Eŭropo... Esperanto estas sendube eŭropa lingvo.

Zlatko







Published at 10:18 ( 1 comment / 205 visits )
This post is public

July 2nd, 2009

Lingva Festivalo en Maribor

Inter 26-a de junio kaj 11-a de julio okazas en Maribor, Slovenio, unu el la plej grandaj kulturfestivalo de Eŭropo: somera Festivalo Lent. Dum ĝi prezentiĝas pli ol cent ensembloj kaj unuopaj artistoj kaj okazos pli ol 400 spektakloj ĉiuspecaj (koncertoj, teatrajhoj, strataj prezentadoj, porinfanaj aranĝoj ktp . Dum iom pli ol 2 semajnoj la festivalaranĝojn vizitas pli ol 500.000 spektantoj. Kadre de ĝi ĉi-jare Institucio ZVIK kaj Esperanto-societo organizas en la urba parko Lingvan festivalon. Estas tendo en kiu tuttage deĵoras homoj kaj informas pri lingvoj. Posttagemeze okazas ĉiutage prezento de unu aŭ du landoj kaj teis lingvoj en la formo de prelego de kompetentulo aŭ en la formo de skype-interparolo kun alilandano en Esperanto kun traduko al la slovena. Aparte ĉiutage okazas en la tendo ankaŭ kurso de Esperanto por komencantoj.

Samtempe en la urba Muzeo de popola liberigo estas prezentita en du grandaj ĉambroj en 15-o da vitraj ŝrankoj ekspozicio pri 49 mondaj lingvoj inter kiuj Esperanto ricevis la plej grandan spacon .

Dum la festivalo (la 30-an de junio) okazis ankaŭ koncerto de viena kantisto, hungaro Attila Schimmer, dum kiu li kantis interalie ankaŭ kelkajn kanzonojn en Esperanto. Li ankaŭ prelegis en Esperanto pri Hungario.

Daŭre okazas kurso de Esperanto por komencantoj kiun gvidas Zlatko Tišljar kun helpo de Vesna Obradoviĉ. Cetere la centran iniciaton kaj laboron plenumis Vesna Obradoviĉ kiel direktoro de ZVIK kaj membro de la E-societo. Mi aperigas apude kelkajn fotojn kaj filmetojn pri tio.



Published at 10:52 ( 2 comments / 270 visits )
This post is public

June 14, 2009

KIAL MI NE ENTUZIASMAS PRI SUBTENO AL KONTRAŬULOJ DE IRANA REĜIMO

En la blogo de Reza el Irano kie li raportas pri la nunaj malkvietoj en tiu lando multaj esperantistoj entuziasme subtenas la kontraŭulojn de la irana reĝimo. Atentu, tamen. Ĉiuj entuziasme subtenas la ideon ke en Irano oni fraŭdis la voĉdonadon. Kiel vi scias? Estas ja nur supozo. Se vere la popolo subtenas la reĝimon tiam ni subtenas agadon kontraŭdemokratian. 1. Pensu ke ofte intelektuloj deziras ŝanĝon de reĝimo sed la popolo ne. Sub la influo de la potenculoj (reĝimo) la plimulto de la popolo tre ofte turnas sian flankon al la deziro de la reĝimo, aparte se tiu reĝimo estas ankaŭ la religia kaj havas fortegan influon al simpluloj tra la religiaj institucioj (kelkajn tagojn antaŭ referendumo en Slovenio por eniri NATO-pakton, la antaŭesploroj montris ke 55% de la homoj estas kontraŭ. La registaro pagis multajn televidajn reklamojn por laŭdi la NATO-reĝimon kaj la rezulto fina estis ke 64% subtenis. En Slovenio la reĝimo ne povas tiugrade falsi la balotojn - simple la multaj necertuloj akceptis la deziron de la registaro. 2. Mi mem estas kontraŭ ĉiu unupartieco kaj certe tute ne plaĉus al mi religipartia ŝtato en kiu mi devus vivi. Do ankaŭ mi elekstere simpatias nepre kun reformoj en Irano, sed mi tamen devas atentigi pri alia danĝero: La malkontentuloj en Irano estas ĉefe novriĉuloj al kiuj ne plaĉas la reĝimo en kiu ili ne havas la senliman eblon regi per sia mono sed devas certagrade submetiĝi al la religia reĝimo. Se Irano havos iun revolucion pro la nuna situacio, ĝi estos tre sanga. Se venkos la novaj fortoj, oni havos senskrupulan neoliberalisman sistemon kiu rabos la popolon pli ol faras tion la nuna reĝimo. Mi spertis tion en mia lando. Post renverso de komunismo, kiun certe mi ne tre ŝatis, la stato en Kroatio ekz. estas katastrofa. Dum la komunismo evoluis meza popoltavolo (ĉirkaŭ 40%). Nun nur 2% posedas ĉion, la meza tavolo konsistas el 5-10% kaj ĉiuj aliaj estas malriĉuloj. Mi timas ke en Irano estos same. Sendube Irano bezonas ŝanĝojn, bezonas forigon de teokratio, sed ĝi mem faru tion per iom post ioma procezo. Per tiel nomata revolucio ĝi nur majgajnos. Gajnos ilia riĉula elito kaj neoliberalismo kun multnaciaj kompanioj.
Published at 19:49 ( 2 comments / 232 visits )
This post is public

May 9, 2009

DENOVE PRI NOMBRO DA ESPERANTISTOJ

Ĉiam denove ripteiĝas la demando de nombro da esperantistoj. Kiom da homoj parolas la romaan lingvon? Kiom da romaoj estas en la mondo? En Eŭropo oni daŭre ripetas iun ciferon de inter 10 kaj 15 milionoj da romaoj en Eŭropo. Neniu precize scias kiel oni atingis tiun ciferon. En Slovenio ekz. oni havas diversajn kriteriojn. Laŭ la oficiala ŝtatnombrado ekzistas nur ĉirkaŭ 5000 romaoj en Slovenio. Laŭ nombro de petataj sociaj helpoj (informoj en socihelpaj institucioj) diras ke ekzistas iom pli ol 10.000. Sed ekzistas multaj kiuj nek agnoskas tion nek petas helpon, do verŝajne estas pli. Kiom da ili parolas la romaan? Ni lasu flanke la fakton ke oni parolas minimume 4 lingvojn bazitajn je ĝenerale romaa lingvo, kiuj ofte inter si tiom diferencas ke ili ne povas inter si kompreniĝi, restas la fakto ke 60-80% de aŭtoktonaj romaoj (kiuj loĝas en Slovenio jam plurajn generaciojn) ne plu parolas iun ajn romaan lingvon, sekve lingve estas multe malpli da romaoj. Sed landoj kiel Bulgario, Rumanio, Hungario en kiuj la nombroj estas multe pli altaj havas multe pli malfacilan taskon efektive scii kiom da romaoj estas kaj kiom da ili efektive parolas iun romaan lingvon. Do la difino de nombro estas ege malfacila. Pri Esperanto la problemo estas eĉ multe pli granda. Kio estas esperantisto? Tiu kiu lernis unu lecionon aŭ tiu kiu flue parolas la lingvon? Tiu kiu pagas kotizon al iu E-societo sed ne parolas la lingvon aŭ tiu kiu nenie membras sed korespondas kun esperantistoj… Laŭ iuj peraj kalkuloj oni konstatas ke ekzistas inter 500.000 kaj unu miliono da homoj kiuj iel aktive okupiĝas pri Esperanto. Kiam ni organizas iun ajn retan kampanjon por subteno, neniam reagas pli ol 5000 personoj. Kompreneble ke ekzistas multaj kiuj ne havas komputilojn, sed tamen ne temas pri 95% da esperantistoj sen komputiloj. Preciza respondo ne estas ebla, sed proksimumas la siatempa klarigo de Bernard Golden: ekzistas ĉirkaŭ 10.000 ege lingve kapablaj kaj aktivaj esperantistoj (movadanoj), ekzistas ĉirkaŭ 100.000 movade neaktivaj esperantistoj sed uzantaj la lingvon de tempo al tempo kaj ekzistas ĉirkaŭ unu miliono da diversspecaj subtenantoj (kiuj lernetis iom kaj simpatias kaj eble kelkfoje en la vivo subtenas E-on diversmaniere).
Published at 06:25 ( 2 comments / 306 visits )
This post is public

April 30, 2009

JARKUNVENO DE DANA ESPERANTO-ASOCIO EN KOPENHAGO

La 24-an kaj la 25-an de aprilo okazis en Kopenhago Jara kunveno de la Dana Esperanto Asocio. Sabaton posttagmeze okazis enkonduka programo en kiu mi havis du prelegojn (pri "Meritoj de Zamenhof por vivanteco de Esperanto" kaj "Al EU mankas lingvo de identeco") kaj d-ro Aleksander Melnikov unu prelegon (pri Esperanto-kulturo). Cheestis kvindeko da personoj el Danlando kaj Svedio. Vespere okazis koncerto de junaj danaj kanzonistoj kies unu kanton mi baldau ankau aperigos chi-loke. Dimanchon okazis la jarkunveno en kiu oni traktis la laborplanon kaj la raportojn. Mi estis agrable surprizita pri vigla junulara agado en Danio. Partoprenis sabaton grupo da gejunuloj (deko da ili), shajne multe engaghitaj en muzika agado sed chiuj tre bone regis Esperanton. Mi do ne timas pri la estonto de tiu movado. Mi multe diskutis kaj babilis kun la prezidantino de Dana E-Asocio sinjorino Ileana Schroeder, kiu malgrau shia sufiche alta agho estas ege aktiva kaj kun multaj interesaj ideoj kaj iniciatoj. DEA uzas por sia agado tre belajn ejojn de Kulturdono en Kopenhago. Ili havas por la konstanta uzo du oficejojn kaj unu klaschambron kaj povas laubezone uzi ankau plurajn pli grandajn ejojn por kunvenoj kaj kulturprogramoj. La urba agentejo por promocio de Kopenhago kontaktis DEA kaj proponis inviti UK-on al tiu urbo por la jaro 2014.
Published at 22:35 ( 1 comment / 191 visits )
This post is public

April 17, 2009

Miaj verkoj enrete

Kiu deziras koni miajn ideojn, povas legi enrete aron da miaj libroj. Interalie:

www.miresperanto.narod.ru/biblioteko/tishljar/17.htm (Esperanto vivos malgraŭ esperantistoj)

www.miresperanto.narod.ru/biblioteko/duobla_spiralo.htm (Duobla spiralo)

www.miresperanto.narod.ru/biblioteko/zagreba_metodo.htm (Instrukciaro por instruistoj uzantaj la Zagreban Metodon)

www.ipernity.com/doc/deodaro/2821950/in/album/81041 (Eŭropa identeco)

www.e-l-v.eu/PDFs/EI-angla.pdf (Eŭropean Ideology)







Published at 12:38 ( 1 comment / 323 visits )
This post is public

April 9, 2009

LA MONDO NE MONTRAS INTERESON POR NI ĈAR NI NE MONTRAS INTERESON POR LA MONDO (NE AGU SEKTECE)

La mondo ofte rifuzas aŭ ne volas trakti proponojn de Esperantistoj (lasta ekzemplo de intenca misinterpreto de la enketrezultoj pri eŭropaj konsultiĝoj far komisionoj kiuj devas trakti la rezultojn) kaj tial ni estas seniluziigitaj kaj kredas ke la tuta mondo estas kontraŭ ni. Tamen mi volas atentigi ke la laboroj kiujn ni faras ekster nia movado, helpante iujn aliajn celojn, ne restas nerimarkitaj kaj ĉiam havas, se ne tuj – tiam pli poste – pozitivajn konsekvencojn. La tradukado de slovena bulteno pri EU-prezidado donis al E-organizo en Slovenio (almenaŭ en la rondoj de homoj kiuj agadas por kaj kadre de EU-aferoj) la renomon de serioza kaj por EU interesita neregistara organizo. Samtempe la laborplanoj de EEU kiuj enhavas tuteŭropajn celojn ebligis al ni ricevi jam du sufiĉe grandajn subvenciojn de EU. En kunvenoj de la komitatoj pri civitanaj organizoj, al kiuj estas invitataj nur organizoj kiuj estas subvenciataj kaj kie nin reprezentas nia prezidanto kaj nia teknika direktorino ni jam havas altan renomon kiel organizo kiu kontribuas per tre interesaj solvoj kaj proponoj, ofte ne rilataj nur al lingvaj problemoj… Esence temas pri tio ke ni ne prezentiĝas sektisme, interesitaj nur pri nia movado kaj lingvo, sed kunlaboras kun aliaj kune serĉante solvojn por aliaj gravaj problemoj. Kompreneble ne ĉiam ni povas havi tre pozitivajn rezultojn, ĉar ja ankoraŭ granda plimulto da homoj en Eŭropo havas nenian scion pri Esperanto aŭ havas fortajn antaŭjuĝojn.

La afero verŝajne ŝanĝiĝos kiam milionoj da homoj subtenos nin. Mi konsentas ke gravas agi direkte al lernejoj, sed mi ne konsentas ke tio estas »la plej grava« laboro. Ĉiuj laboroj estas gravaj. Tiuj de Leo de Cooman pri tradukado, tiuj de EEU, tiuj de landaj asocioj – chiu lau sia taktiko - kaj laste mi konsideras tre grava laboron de EDE kiu havos kandidatojn por Eŭropa Parlamento en la juniaj balotoj kaj baze de ilia agado eĉ preskaŭ 100 milionoj da homoj ricevos voĉdonilojn sur kiuj troviĝos ebleco voĉdoni por la partio Eŭropo-Demokratio-Esperanto. Kompreneble, ankaŭ aliaj laboroj gravas. De kultivado de Esperanto en la societoj, organizado de aranĝoj ĝis individuaj iniciatoj. Ĝuste pro tio ke la E-movado ĉiam estis multdirekta (eble helpas la fakto ke ni ofte kverelas kaj iras chiu laŭ la propraj vojoj), ghi ne malaperas, malgraŭ la fakto ke nun la pozicio de la angla estas tiel forta ke "realismaj" neesperantistoj kiuj povas vidi ian ŝancon por ĝi estas ege malmultaj.



Published at 12:58 ( 0 comments / 146 visits )
This post is public

April 4, 2009

Chu Esperanto povus esti imperiisma lingvo

Neniu lingvo per si mem estas imperiisma. Ghi farighas imperiisma kiam ghin trudas imperio kies oficiala lingvo ghi estas. Esperanto ne havas imperion kaj do nun ne povas esti imperiisma lingvo. Se en EU oni akceptus ghin, tio povus okazi nur per interkonsento, char neniu imperio trudus ghin. Sed ekde tiam ghi povus farighi imperiisma - se EU farighus imperiisma unio. Sed sen EU au iu simila ekestanta federacio el pluraj landoj kiu havas la komunik- kaj identecproblemon, Esperanto ne povas avanci al sia celo. La tutmonda integrigho multe pli frue okazos je la ekonomia kaj mona nivelo ol je lingva nivelo kaj tial nepras interfazoj. Unua interfazo estas ke ghi estu akceptita kiel komuna lingvo de iu ekestanta multnacia fedaracio kia EU.
Published at 09:50 ( 0 comments / 117 visits )
This post is public

March 31, 2009

Grave distingi komunikan funkcion de lingvo disde ĝia identeca funkcio



Mi partoprenis en neesperantista internacia aranĝo »Senioroj aktivantaj« organizita de greka organizo ECOSE, kiun partoprenis 6 grupoj el 6 landoj. La renkontiĝo okazis en hispana urbeto Los Palacios y Vilafranka fine de marto 2009. Ĉeestis sesdeko da pli ol 55-jaraj eŭropaj civitanoj el Grekio, Bulgario, Rumanio, Latvio, Francio kaj Slovenio. Granda plimulto de la partoprenintoj ne sciis la anglan, sed ĉiu grupo havis tradukiston kiu bone regis la anglan. Dum la angla servis kiel perilo de informoj, do por ion komuniki, ĝia uzo por mi ne estis problema. Eĉ mi mem klopodis uzi tiun limigitan sciokvanton de la angla, kiun mi posedas kun simpatio. Neniu el ni estis anglo aŭ irlandano kaj la angla – kia ajn – estis neŭtrala rimedo por nia komunikado.

Sed la antaŭlastan tagon ni havis renkontiĝon kun loka junularo (inter kiuj ankaŭ neniu bone parolis la anglan) kaj la ĉeforganizantino volis iom krei komunan atmosferon ĉar ja kunligi junajn kaj maljunajn estas malfacile efektivigebla tasko. Tiusence ŝi preparis kanton por komuna kantado kun tuteŭropa enhavo, kontraŭrasisma kaj kontraŭdiskriminacia. Kanti tekston kun enhavo rilata al eŭropaj valoroj kune en grupo de junaj kaj maljunaj el 7 landoj – ne estas konversacio kaj komunikado. Ĉiuj tradukistoj tradukis al siaj grupanoj la enhavon. Kanti ion himnokarakteran kio klopodas elvoki emociojn kaj krei atmosferon de kuneco – tio rilatas al klopodo elvoki komunan identecon.

Kaj kompreneble, la organizantino preparis la anglalingvan tekston, prezentante la kanton per komputila projekciado surmure. En tiu momento mi sentis fortan koleron. Uzi en tiu situacio la anglan por mi estis teruraĵo – tio signifis rompi la belan atmosferon kiu ja kreiĝis inter la homoj per komuna aktivado – uzi ne-neŭtralan anglan estis por mi ŝoko. Por mi estus nur du solvoj por organizantoj kiuj ne estas esperantistoj: aŭ uzi la latinan aŭ la lingvon de la hejmuloj – en tiu kazo la hispanan.

En tiu aranĝo mi do forte eksentis en praktiko tion kion mi jam multfoje klopodis klarigi. Ĉiu lingvo plenumas komunikan (racian) kaj identecan (emocian) funkcion por grupo en kiu ĝi ekestis kaj kreskis. Homoj kiuj ne apartenas al tiu grupo kaj lernis la lingvon uzas ĝin en diversaj situacioj kiel komunikilon kaj ne sentas emocion uzante ĝin kun la popolanoj de tiu lingvo. Tamen, se oni iom pli da tempo restadas en la koncerna lando kaj legas literaturon en tiu lingvo, oni akiras pli aŭ malpli da identeco, ŝato, emocio por tiu popolo, oni eksentas ke oni ankaŭ ekapartenas al tiu grupo.

Se vi lernis la anglan, sed ne vivis en Usono aŭ alia anglalingva lando kaj vi ne tre multe legis la uson-anglan literaturon, vi ne identiĝos kun tiuj popoloj, sed se vi loĝis kelkajn monatojn aŭ jarojn en Usono, Britio, Irlando, Aŭtralio… vi certe akiros kvanton da amikoj tie, vi ekŝatos certajn aspektojn de tiea vivo, partojn de tieaj valoroj (ideologio) kaj vi parte fariĝos Anglo, Usonano, Aŭstraliano… Tiam vi ne nur batalos por la angla lingvo sed ankaŭ por la usonaj aŭ anglaj politikaj kaj ideologiaj vidpunktoj.

Se iu lernis iom da Esperanto sed ne amikis kun esperantistoj kaj ne legis poemojn de Zamenhof kaj ne diskutis pri la interna ideo, ne kantis himnon en UK, ne vidis E-flagon, li paroletos Esperanton kaj ĝi servos al li nur kiel komunikilo. Li neniel identiĝos kun la E-movado kaj ne sentos iun apartenon al grupo kiu kunkreskigas la E-kulturon. Tiuj kiuj lernis sufiĉe por ekbabili en babilejoj, por iri al renkontiĝoj kaj aŭdi la himnon, diskuti pri graveco de Esperanto, pri ĝia literaturo ktp, fariĝos homoj kiuj emocie ekrilatos al tiu ĉi lingvo kaj sentos sian identecon kun la esperantistoj.

Ĉar oni ne facile distingas inter tiuj du funkcioj de lingvo, oni ne facile povas klarigi al neesperantistoj kiuj parolas la anglan, ke ili ne uzas ĝin nur kiel komunikilo, sed ke oni ĉiam pli enamiĝas al ĝi kaj valoroj de popolo en kiu ili kunvivis lernante la lingvon. Tiel oni kunfariĝas emocie Usonanoj aŭ Angloj (paralele kun aparteno al siaj aliaj antaŭaj identecoj – nacia, regiona, loka, religia…)kaj plenumas la laboron de Usonanoj: adorante la lingvon kaj ties popolon kaj ties »majestan« rolon en la historio, oni batalas por ĝia disvastigado. Nuntempe jam pli da homoj kiuj ne estas ties denaskuloj parolas la anglan ol estas kvanto da denaskuloj (denaksuloj ĉirkaŭ 400 milionoj kaj nedenaskuloj preskaŭ duoble pli). Tiu grandega amaso da adorantoj faras multe pli ol Usonanoj kaj Angloj mem por disvastigi kaj la anglan lingvon kaj la ideologion de Usono. Inverse pri Esperanto. Pro manko da mono kaj eblecoj informadi ni atingas ne multajn lernantojn kaj malmultaj el ili atingas la nivelon de identeco. Laŭ mia sperto estas ne pli ol 5% da homoj inter tiuj kiuj komencis lerni E-on kaj kiuj atingis la stadion de aparteno kaj identeco kun la E-movado. Tio sufiĉas por ke nia movado daŭre ekzistu, sed ne sufiĉas por ke ĝi disvastiĝadu.



Published at 15:07 ( 4 comments / 265 visits )
This post is public

March 18, 2009

ĈU FINO DE KAPITALISMO?



En sia prelego prof. Elmar Altvater el Berlin organizita de la Verduloj de Graz (Aŭstrio) la 11-an de marto 2009 interalie asertis:

La nuna financa krizo estas la plej granda krizo de kapitalismo entute. Ĉiuj grandaj banksistemoj (usona, germana…) estas bankrotaj, ĉar la bankoj havas sufiĉe malpli da reala kapitalo kompare kun la tiel nomata »venena« kapitalo (valorpaperoj de bankrotaj entreprenoj, kreditoj kovritaj per senvalorajhoj…). Ekz. Usona banka sistemo havas la realan katitalon je valoro de 1.400 miliardoj da eŭroj dum la venena kapitalo estas pli ol 2.000 miliardoj… Simile estas ĉe aliaj. La ŝtatoj eluzis dum unuaj du monatoj de 2009 jam 8% de la ŝtata jara enspezo por kovri la bankajn minusojn kaj simple perdis tiun monon sen ia ajn efiko.

Naftoprezoj atingis pli mali-sian pinton. Estos ĉiam malpli da laboro, sekve malpli da elspezo da oleo, do la prezoj malkreskos, sekve malkreskos la gajnoj de tiuj kiuj produktas nafton. Jam ekzistas 200 milionoj da senlaboruloj en la industria mondo kaj tio daŭre kreskos. 90% de la loĝantaro en neevoluinta mondo vivas sub baza homdigna nivelo, unu miliardo da homoj malsatas. En evoluintaj landoj (Eŭropo, Norda Ameriko) vivas 45 milionoj da homoj sub la baza dignonivelo. La krizo havas sian financan, ekonomian, socian kaj moralan aspektojn. Ĝi fariĝas ĉiam pli ankaŭ morala krizo. La disproporcio inter la kresko de gajnoj en reala produktado kaj la financbanka gajnado ege kreskis inter la okdekaj jaroj kaj nun: la reala produktado kreskis je ĉirkaŭ 5-oblo dum la financa sektoro kreskis 25-oble. Tio minacas la kompletan eksplodon de la sistemo. Ĝuste pri tio skribis Marx en sia Kapitalo kaj tre precize antaŭvidis tiaspecan krizon. Profesoro Altvater diras: Necesas unue precize diagnozi la malsanon por povi kuraci ĝin. La analizmetodoj de Marx montras ke nun temas pri la plej granda krizo de kapitalismo kaj Altvater jese respondas la demandon: Ĉu venis la fino de kapitalismo? Iu demandis: Ĉu Marx parolis ankaŭ pri vizio kiel solvi tion? Prof. Altvater respondis ke vizion devas havi tiuj kiuj devas kuraci la malsanon. Erarego estus, post kiam ni konstatas la nunajn tendencojn al rapida eksplodo de la sistemo, diri ke simple tiel la afero pluevoluos al katastrofo. Nia generacio baze de reala diagnozo ke la sociekonomia sistemo de kapitalismo havas kanceron, devas decidi kiel kuraci la staton kaj ne permesi ke okazu la katastrofo.

Sed prof. Altvater ne parolis pri alia grava kaŭzo de la rapidiĝanta eksplodo. Ĉiuj gravaj ŝanĝoj (bedaŭrinde preskaŭ ĉiam per revolucioj, ribeloj kaj militoj) okazas pro iu socia malekvilibro, plej ofte pro tio ke la reganta elita tavolo ne volas dividi la regpovon (decidrajton, suverenecon) kun ekestanta nova potenctavolo aŭ pro iu tro granda ekspluatado. La burĝan revolucion kaŭzis kresko de la riĉeco de la novfabrikantoj kaj komercistoj, sekve la kresko de ilia potenco, kiu ne havis la paralelon en ilia politika povo. La jugoslavan militon kaŭzis kresko de riĉtavolo ekster la komunisma regelito ktp.
La informadika revolucio kunkreis novan tavolon kun enorma potenco kaj nekontento pro la manko de politika povo: la informadikistojn. Ilia povo estas ke ili povas detrui la nunan vivmanieron, ili povas penetri en sekretojn de Pentagono, ili povas detrui banksistemojn, ili povas detrui energifluon, ili povas haltigi la elektron - ĉar ja ĉio nun dependas de la administrado far komputiloj - kaj ilin administras fakuloj kun specifa scio, intelektuloj kutime ankaŭ pli konsciaj pri la katastrofa misevoluo de la mondo rilate la globalisman novliberalisman kapitalismon, rilate la ekologian ekvilibron de la mondo, rilate la klimatŝanĝojn. Ĉiam pli la fakuloj estas interligitaj en konsciaj asocioj kaj ĉiam pli ili fariĝas organizita forto postulanta rajton en la decidado pri monda ordo kaj necesaj ŝanĝoj en ĝi. Ankaŭ la movadoj kia ATACK konsistas el intelektuloj inter kiuj multegaj estas informadikistoj.

La tendencoj kiuj jam nun forte sentiĝas – ekz. alia rolo de mono (ĉiam pli da servoj ni ricevas en interreto senpage), la laboro hejme ĉe komputiloj, la rapidegaj akiroj de informoj, la malaperado de klasikaj laborpostenoj… Ĉio tio jam montras ke la ĝisnuna ekonomi-organiza strukturo de la homa socio troviĝas antaŭ revoluciaj ŝanĝoj, pli grandaj ol en la tempo de la burĝa revolucio de la 18-a jarcento.

Se la nunaj politikaj potenculoj, kies potenco fontas en financa forto, ne baldaŭ komprenos ke ili devos dividi la politikan povon kun tiu nova tavolo de informadikistoj, tiam la evoluintajn landojn atendas vera katastrofo (la malevoluintaj ĉiukaze havas nenion kaj povas perdi nenion).

La frazo de prof. Altvater, ke la vizion devas havi nia generacio, kiu troviĝas antaŭ la defio de sanigo de la forte malsana homara socio, estas la esenca. Tio signifas, ke estas la jena alternativo: aŭ ĉio detruiĝos per terura eksplodo (tria mondmilito?!), ĉar la nunaj potenculoj en atomarmile posedantaj ŝtatoj ne volos interkonsenti pri la radikalaj ŝanĝoj necesaj, aŭ post plia premo de la ĉiam pli kriza stato ili komprenos la neceson sidiĝi kune kun la informadikistoj, serioze ellabori planon pri radikalaj ŝanĝoj en la homara socia kaj ekonomia strukturo.

Ili devas krei novan strukturon kaj vojon kiel ĝin enkonduki iom post iom estingante la nunan. Forigi la mondon de novliberalisma kapitalismo de deviga kaj daŭra kresko, forigi la mondon de laborpostenoj, ŝanĝi la rolon de mono, forigi la hiperproduktadon kiu rapide sufokas la naturon, ebligi rapidan akiron de vivdigna vivo en mondaj partoj kiuj nun vivas en mizero…

Se la gvidantaro de la nunaj grandpotencaj ŝtatoj komprenos ke pasis ilia tempo kaj ke ili devos cedi al ĉi tiuj postuloj, se do oni akceptos tiun novan planon kaj komencos ĝin iom post iom efektivigi, la riĉa mondo havos problemojn, sed ne katastrofon. Sed se ili neniel volos cedi, mi bedaŭras – la homaro sin mem neniigos.





Published at 15:55 ( 5 comments / 267 visits )
This post is public

February 24, 2009

KIEL PRAKTIKE ELUZI LA SERVOJN DE GRAVAJ POLITIKISTOJ?



En komenco de la okdekaj jaroj esperantistoj en Zagrebo havis aliron al la vicprezidanto de la tiama kroatia parlamento Nikola Šegota kaj kiam ni en Internacia Kultura Servo petis lin fari ion por Esperanto, li diris: "Mi volonte helpos vin (li simpatiis al Esperanto), sed vi devas diri al mi kion mi faru, vi devas havi realisman vizion, kiun mi klopodos realigi je politika nivelo, sed vi devas kapabli sekvi en praktiko tion kion mi politike faros." Feliĉe ni havis ideon kaj ni havis aparaton (profesian entreprenon kun deko da oficistoj: Internacia Kultura Servo). Nia vizio estis ebligi ke Kroatia Loterio enmetu inter la ricevantoj de la profito ankaŭ E-organizon. Šegota unue igis ke la parlamento nomumis lin prezidanto de la kontrolkomitato de la Loterio. Tiam li entreprenis procezon de ŝanĝo de la leĝo en kiu ĝis tiam la profiton ricevadis nur humanismaj kaj sportaj organizoj. Lia celo estis aldoni al ili ankaŭ "socie gravajn porjunularajn organizojn". Paralele li agis en tiama popola fronto por krei regularon kun kriterioj laŭ kiu La popola fronto proklamos, kiu estas "socie grava porjunulara organizo" kaj ni devis liveri al li pruvojn ke agado de Kroatia E-Ligo estas tia. Do li sukcesis ŝanĝi tiusence la leĝon pri Loterio kaj aranĝi ke la popola fronto decidis pri deko da organizoj kiuj ĉefe zorgas pri junularo inter kiuj estis ankaŭ Kroatia esperanto-Ligo. Post tri-jara agado ni havis la leĝon kaj la leĝan kadron en kiu enestis la E-organizo kiel legala uzanto de la profito de kroatia Loterio. Ekde 1984 ghis 1990 KEL ricevis grandegajn sumojn de la Loterio kaj tiam estis enormaj rezultoj de la E-movado. Bedaŭrinde en 1991 ekregis alia sistemo en kiu ne plu gravis "socie gravaj" aferoj sed persona profito kaj la novaj potenculoj tuj forigis tiun eblecon ke esperantistoj ricevadu monon de la Loterio.

Sed la ekzemplo montras, ke la tuto en kiu la ĉefan rolon havis Potenca homo, ne funkcius se liajn klopodojn ne priservus daŭre profesia teamo kiu reagis je ĉiu lia iniciato kaj praktike plenumis aferojn kiujn amatoroj ne povas (ekz. por havi subtenon en la popola fronto, li devis havi publikan konstantan subtenon. Pro tio li iniciatis ke en du gazetoj (ĉefa tagĵurnalo Večernji list kaj sindikata semajnrevuo Radničke novine ni ricevu daŭran rubrikon pri Esperanto. Necesis ĉiusemajne aperigi artikolojn en Večernji list kaj aranĝi la tutan paĝon en Radničke novine. Tion ne povis fari amatoroj. Por havi subtenon enkondukante E-organizon inter la gravaj junularaj organizoj, li devis pruvi ke KEL havas milojn da junaj membroj. Efektive Internacia Kultura Servo gvidis tiam kursojn en 15 elementaj lernejoj, en la jaroj antaŭ la 100-jarigho de Esperanto ni organizis chiumonate novan ekspresan kurson kaj jare ni vere havis en tuta Kroatio 2-3000 lernantojn. Sen profesia aparato kiu subtenas tian politikan klopodon, ne estas ebla la enpraktikigo de la politikaj decidoj. Esperantistoj kutime vivas en iluzio, ke sufiĉas ke iu saĝa politikisto enkonduku leĝon kaj ĉion alian faros la ŝtato sen ni. Tio ne estas vero. Ni devas plenumi realajn laborojn kiujn postulas la leĝo, tion ne faros aliaj.









Published at 09:37 ( 4 comments / 301 visits )
This post is public


← previous 1 2 3 4 5 next →

( 75 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Zlatko Tišljar - Pajo

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...