About this blog

  • 1 post
  • 437 visits

» add a comment?

january 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

January 1st, 08

Nova jaro

En la pasinta jaro por mi estis multaj felicxaj tagoj: somere, kiam mi havis eblecon pasigi kelkajn tagojn en Krakovo - en mia plej favorata urbo -; auxtune, kiam mi vizitis unu el la plej famaj hungaraj, gxis tiam por mi nekonatan urbon, Kecskemét; vintre, kiam mi povis sperti la belajxojn kaj malfacilajxojn de la intensiva kurso (3-foje po semajno) dum 2 semajnoj - sed estis ankaux amaraj, tristaj, malfelicxaj tagoj, kiujn mi ne volas travivi plu - kvankam eblas, ke mi devos.

Mi deziras por mi mem pli bonan, pli agrablan novan jaron, ol estis la malnova - kaj mi deziras la samon por miaj cxiuj amikoj kaj konatoj, por cxiuj esperantistoj, kiuj kredas cxi tiun belegan lingvon, la internacian amikecon, gxenerale la homajn interrilatojn sen lingvaj problemoj.

En la labortagoj mi estas cxiam tre okupata - mia laborejo, mia Esperanto-kurso, miaj familiaj, hejmaj taskoj okupas mian tutan tagon, mi bezonus ofte ne nur 24, sed 34 horojn.

Do, mi ne havas tempon por cxi tiu pagxo, malgraux tio, ke gxi tre placxas al mi, kaj tre volonte mi konstruus miajn amikajn interrilatojn.

Karaj miaj, certe Vi komprenas kaj akceptas mian problemon - ne forgesu, ke pense kaj anime mi estas cxiam kun Vi cxiuj!

© Published at 00:39 ( 4 comments / 347 visits )
This post is public


( 1 post )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Eva Fodor Baloghne