Éva Juhász Published on March 7, 08
by Éva Juhász

Éva Juhász's blog

Browse posts
Estas devo paroli pri Karlo Fajszi!
29 comments (latest 9 days ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 1707 visits

Estas devo paroli pri Karlo Fajszi!

Friday March 7, 2008 at 09:17PM

Jes, li jam de kvar jaroj ne estas inter ni. Ĉi-jare li estus 97-jara.

Kiam mi ekkonis lin, ankaǔ tiam li ne estis jam juna homo. Tio okazis antaŭ 30 jaroj. Mia kolego rakontis pri homo ĵuse ekkonita, kiu parolis al li fervore pri stranga lingvo Esperanto. La fervoro gluiĝis al mia kolego, kaj li tuj komencis varbi lernontojn en la laborejo. Inter aliaj ankaŭ mi anonciĝis.

Tiutempe mi laboris en kontoro, kiu apartenis al la Ŝtata Poŝto, kiu havis belegan kulturcentron, kie oni organizis diversajn kursojn inter aliaj ankaǔ Esperanto-lingvokurson, kiun tiam gvidis Karlo Fajszi. En siaj aktiva aĝo ankaŭ li laboris ĉe la Poŝto.

La kurson jam oni devus komenci, sed la kulturdomo ne havis liberan ejon por ĝi. Onklo Karlo solvis la problemon. Li invitis nin al sia loĝejo.

Li loĝis en bela parto de Budapeŝto, en centjara domo vid-al vide al la Operdomo. Enirante la loĝejon ni troviĝis en ĉambro plena de libroj de planko ĝis plafono. Sur la pordo estis tabulo: „Kion la Esperanta Cerbo Ekde Adamo el si ŝvitas”. Ankaŭ fotoj estis sur la flanko de bretoj: fotoj de famaj Esperantistoj. Ĉar ankaŭ la libroj sur la bretoj estas Esperantlingvaj.

En tia ejo ni lernis Esperanton. Ni ĉirkaŭsidis la rondan tablon, kaj li instruis. El la lernolibro de Julio Baghy (kies portreto pendis inter la granduloj) ni lernis. Anekdotoj sekvis unu la alian.

-- Ĉu vi jam aŭdis mian historion numero dekok? -- li demandis kaj rakontis novan historion el la Esperanto-movado. Li tre ŝatis la literaturon, historion – sed mi povas diri, ke ĉion, krom muziko.

Pri io ajn li parolis, jam li prenis la koncernan libron desur la breto kaj montris ĝin al ni.

Li parolis ankaŭ pri sia vivo. Li lernis Esperanton jam kiel pensiulo.

-- Mia gepatra heredaĵo estas en mia biblioteko -- li diris. Tiam li jam havis pli ol kvarmil librojn, kaj multajn periodaĵojn.

De tempo al tempo li tajpigis liston pri la libroj, kiuj mankis el sia biblioteko, alian pri tiuj, kiujn li havis en pluraj ekzempleroj, sendis la liston en la mondon. Li parolis ankaŭ pri la apero kaj historio de libroj. Li havis librojn, kiujn li povis akiri en pluraj eldonaĵoj. Li parkere sciis la lokon de ĉiuj libroj sur la breto. Li faris katalogon pri ĉiu libro el diversaj vidpunktoj. Laŭ aŭtoroj, laŭ titoloj, laŭ enhavo, ktp. En la katalogado helpis al li tajpistino Zsófi Pöll kaj bibliotekistino Marika Pataki, ili ambaǔ jam pensiulinoj. Post la kursofino ankaŭ mi kaj mia fratino helpis al li en ordigo de la periodaĵoj. Multfoje venis al li gastoj el diversaj mondopartoj, kaj li volonte montris ĉion, helpis studentojn per pruntodonado de liaj raraj libroj. Sed li kolektis ĉiajn Esperanto-rilatajn aĵojn. Li havis ankaŭ manskribon de Zamenhof.

Ni devas mencii la ofereman helpon de lia edzino Jolánka, kiu apogis lin en ĉio.

Ofte kaj kun amo li parolis pri sia naskiĝloko Fülöpszállás. Transdoninte la librokolektaĵon al la Fremdlingva Biblioteko li aĉetis familian domon tie.

La 20-an de aŭgusto 2002 ni vizitis lin. Fiere li gvidis nin tra la urbeto, kaj li montis al ni eĉ tiun lokon, kie li unuafoje (kiel infano) vidis tulipon. Li aktivis ankaŭ ĉi tie. Ne nur en la renovigo de sia domo, kiun li faris mem kun la filoj, sed li partoprenis en la urba vivo, li esploris la lokan historion kaj tiun de kumanoj*, al kiuj laǔdevene li konfesis sin. Kiam ni promenadis tra la stratoj, ĉie homoj plenestime salutis lin. Oni elektis lin honora civitano de Fülöpszállás.

Kiam li akompanis nin al la fervojo, li haltis, ĉar ekdoloris lin la piedo. Kiam ni volis apogi lin, li malakceptis la helpon pro fiero. Tiam li havis jam 91 jarojn, kaj li estas plena de planoj, celoj. Sed la okuloj, kiuj rapide malboniĝis, malhelpis lin labori.

La 3-an de februaro 2004. li poreterne forlasis nin. Antaŭ kvar jaroj -- jam.

*azi-devena popolo de tiu regiono

Pri Karlo Fajszi vi povas legi ankoraŭ ĉi tie:

www.ipernity.com/blog/32699/36173

www.ipernity.com/blog/33638

www.ipernity.com/blog/aleksandro/48971?c=1&s=edit

Fotoj:

www.ipernity.com/doc/a.juhasz/album/50827

http://www.ipernity.com/doc/33638/1250552?from=1250552


29 Comments / add your comment?

Imre Szabo says:
Mi imagas lin inter homoj daǔre, kiel sekvojon inter la aliaj arboj.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Éva Juhász says:
Dankon al vi Imre!
Posted 8 months ago. ( permalink )
Mike59 says:
Kara Eva! Tre belan omagxon vi skribis ĉi tie!!! Sed bonvolu ne esti tro trista : Karlo ne "forlasis" vin ĉar li por ĉiam vivas en via bona koro!!! Kaj esperanto estas nun VIA pasio, ĉu ne? ... Dankon pro via tre kortuŝita teksto!
Posted 8 months ago. ( permalink )
Éva Juhász says:
Kara Mike!
Mi dankas viajn vortojn.Vi pravas en ĉio. Li vivas ne nur en mia koro, sed mi pensas, ke en koro de multaj hungaroj kaj alilandanoj, kiuj havis la ŝancon renkonti kun li. Kaj lia librokolektado, (kiu iĝis la kvara plej granda en la mondo) estas vizitebla en Fremdlingva Biblioteko en Budapest.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Mike59 says:
Nedankinde, kara Eva!!! sed denove dankon pro viaj novaj klarigoj! :-) Estas granda feliĉo renkonti tiel homon en sia vivo ... vi tute pravas!
Posted 8 months ago. ( permalink )
Alno says:
Kara Eva,
dankon pro kortusxa rakonto pri sindona grandulo de Esperantujo. Vi gajnis multe havinte eblecon komunikadi kun la persono kun profundega kaj brila animo. La fajro de lia koro brilas en la via.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Éva Juhász replies:
Kara Alno!
Vi skribis al mi tre belajn vortojn. Dankon!. En Esperantujo estis, kaj feliĉe estas multaj homoj kiuj meritas atenton pro siaj eksterordinaraj personecoj.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Béla Apáti Kovács says:
Ankaux mi persone konis -s-ron Fajszi. Li estis tre simpatia homo kaj esperantisto. Vi bele skribis pri li. Dankon!
Posted 8 months ago. ( permalink )
Éva Juhász replies:
Dankon pro via komento!
Posted 8 months ago. ( permalink )
Peter Bowing says:
Vere vi skribis kortuŝa historieto, kiu donas la senton de frua epoko. Mi dubas, ĉu la hodiaûa kapitalisma Hungario havas lokon por Karcsi bácsi.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Éva Juhász replies:
Inter Ipernity-anoj mi sentas ĝuste tiun etoson.
Posted 8 months ago. ( permalink / translate )
Mamie Jo Boc says:
oh! Eva, mi ĵus trovis tiun paĝon ( mi akoraù devas multe lerni por bone uzi Iperniti, iom post iom )kaj kun granda intereso mi legis vian tekston pri tiu Sro Fajszi, mi bone komprenas vin, koni tiaj personoj estas riĉega sperto dum vivo, do gratulojn al vi . Kiel vi, mi ofte parola pri Sro Lentaigne, kiu edziniĝis kun juna esperantistino, kiam ili estis novaj lernantoj de la lingvo, kaj ĉiam ili agadis por Eo . En Francio ili organizis esperantan semajnon tuj post la milito en 1946, kaj mi jam diris al vi, ke ankoraù nun, havante 98 jaroj, li konatigas la lingvon al la flegistino kiu zorgas pri li ĉiun matenon . Mi ege ĝojis legi vian rakonton, dankon al vi . Via Josee
Posted 8 months ago. ( permalink )
Éva Juhász replies:
Ĉu vi parolas pri tiu sinjoro kies 98-an naskiĝtagon vi festis, kaj pri li la foto estas inter viaj dokumentoj?
Dankon pro via afabla komento!
Posted 8 months ago. ( permalink )
Parisoserk says:
Kara Eva,
ankaŭ mi havis okazon rilati kun li kaj eĉ renkonti lin. Li estis grandega entuziasmulo kaj li tre impresis min. Lia biblioteko estas vere impresa kaj estas videble kiom da amo li donis al ĝi kaj al Esperanto. Dankon pro via bela teksto.
Kreŝo
Posted 8 months ago. ( permalink )
Éva Juhász says:
Mi tre dankas vian komenton. Mi estas nur unu, el tiuj, kiuj admiris lian entusiasmon kaj persistan laboron por afero de Esperanto.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Neuza Brienze says:
Kara Éva,

Legante nun pri Karlo Fajszi, kiun mi ne konis, mi tre emociigxis. Grandanimo, viva ekzemplo de vera esperantisto ecx sxajnas, ke mi konis lin. Dankon por sciigi nin pri li.
Cxu mi povas disvastigi vian dokumenton?
Posted 8 months ago. ( permalink )
Éva Juhász replies:
Kara Neuza!
Dankon pro via atento legi mian skribaĵon. Mi tre ĝojas, ke mi sukcesis rakonti pri li tiel, ke li iiĝis ankaŭ via amiko.
La skribaĵo kaj ankaŭ la fotoj staras je via dispono!
Posted 8 months ago. ( permalink )
Grizalupo says:
Tre interesa via rakonto pri la hungara Majstro.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Éva Juhász says:
Koran dankon kara Grizalupo. Certe ankaŭ vi konis lin. Ĉu ne?
Posted 7 months ago. ( permalink )
Jacek says:
Belan omaĝon vi donis al via instruisto. Ni povas nur deziri, ke post nia morto homoj tiom varme rememoru nin.
Dank'al viaj vortoj Li daŭre vivas en memoro da homoj.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Éva Juhász replies:
Bonaj instruistoj vivas plu en koroj de lernantoj.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) says:
Zsófi Pöll kaj bibliotekistino Marika Pataki:-

ankaux ili estas konindaj, dankon, Eva, pro via mencio pri ili.


Blazio
Posted 7 months ago. ( permalink )
Éva Juhász replies:
Ankaŭ mi pensas, ke ili meritas la mencion smile
Posted 7 months ago. ( permalink )
Karesema says:
Vere leginda teskto...dankon Eva.
Posted 5 weeks ago. ( permalink / translate )
Éva Juhász says:
Mi dankas kara Karesema legi ĝin!
Posted 4 weeks ago. ( permalink )
Helena Tylipska says:
Sinjoron Karlon mi ne konis sed mi havis okazon ekkoni Julio Baghi, ankoraŭ mi havas kongres-fotojn kie estas ankaŭ Li. Mi bone memoras tiun simpatian kaj jam aĝan ostan sinjoron kun timema rideto sur vizaĝo...belaj kaj lontanaj memoroj...
Posted 4 weeks ago. ( permalink )
Éva Juhász says:
Ho kiel feliĉa vi estas! La Poŝtistan Klubon, kiun mi vizitis, fondis Julio Baghy, sed en mia tempo li jam ne vivis. Nun ankaŭ la klubo jam ne ekzistas bedaŭrinde.
Posted 4 weeks ago. ( permalink )
Onklo says:
Pri via instruisto,mi jam legis la artikolon de Margit en ŝia retpaĝo. Ĉu vi ambaŭ estas samklubanoj,kiuj lernis Esperanton de li ? Mi ankaŭ alte taksas lian unufojan vivon kiel entuziasma Esperantisto. via artikolo donis grandan efekton al mi. Lerninte Esperanton,mi rimarkis ke nia vivo estas tro mallonga. Dediĉi sin al Esperanto-movado estas la plej belega vivo,ĉu ne ? Mi ankaŭ respektas lin kiel Esperantiston.
Posted 4 weeks ago. ( permalink )
Éva Juhász says:
Éva Juhász diras:
Mi poponas al vi legi ankoraŭ rememoron de Imre Szabó kaj Alek Sandro pri s-ro Fajszi.
www.ipernity.com/blog/32699/36173
www.ipernity.com/blog/aleksandro/48971?c=1&s=edit
Jes, ni estis ne nur samklubanoj kun Margit, sed fratinoj, ambaŭ infektiĝintaj per Esperanto
Posted 9 days ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.