| january 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| sun | mon | tue | wed | thu | fri | sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||||
| 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | ||
| 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | ||
| 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | ||
| 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||||
Ni uzu ĝuste la vorton ankaŭ!
Eble neniu pensus, ke oni povas erari en la uzado de la adverbo maniera ankaŭ, ĉar ekzistas ĝusta, fidinda regulo: tiu ĉi vorteto staras ĉiam senpere antaŭ tiu vorto, al kiu ĝi rilatas, kies signifon ĝi konkretigas. (Vidu en PIV, p.49). Malgraŭ tio oni ofte povas legi frazojn, en kiuj ankaŭ estas uzata malĝuste.
a. "En la malnova urbo Elena, situanta en la...Balkan-montaro, ankaŭ ekbrilis la verda stelo" (BE, 1982/4, p.9). "La esperantlingvaj prikomputadaj elodanaĵoj ankaŭ povas partopreni la tutlandan migratan ekspozicion de prikomputada literaturo" (BI, 1982/3, p.11). Estas sendube, ke oni devas starigi la vorton ankaŭ senpere antaŭ tiu vorto, al kiu ĝi rilatas. Do ĝuste - oni devas kompreni la frazojn jene: la verda stelo pasinttempe ekbrilis en diversaj urboj, ĝi ekbrilis ankaŭ en la malnova urbo Elena...; en ekspozicioj partoprenas diverslingvaj literaturaĵoj prikomutadaj, povas partopreni ilin ankaŭ epserantlingvaj. Estas menciinde, ke en multaj naciaj lingvoj - inter aliaj en kelkaj slavaj - estas uzataj du-tri vortetoj en signifo de E-lingva ankaŭ (ekz-e ruse: toжe; takжe, bulgare: toжe, pole: też, także, również, ktp.) Tiuj vortetoj povas stari antaŭmetite kaj portmetite. Tio signifas, ke postuzado de ankaŭ en E estas kaŭzita de negativa transfero de naciaj lingvoj. Vidu ankoraŭ malĝustan ekzemplon: "Tio estas libro. Tio estas ankaŭ libro." (J. Markov, K. Valev, I. Safarov: Lernolibro de Esperanto por la unua lernojaro, Narodna Prosveta, Sofia, 1976, p.13). En PIV (p.49) oni skribas: "...nur ĉe la personpronomoj Z. iafoje metas la adverbon poste". Ĉar E-gramatiko estas logika, senescepta, ŝajnas al mi, ke ni tute ne devas disvastigi tiujn frazojn: "Mi ankaŭ deziras malgrandan fromaĝkukon." (A. Pettyn: Ĉu vi parolas Esperante? Warszawa, 1974, p.89). "Vi forgesis, ke mi ankaŭ laboras en vendejo post la kurso." (Metodiko en praktiko. E-Centro Paderborn, HEA, Bp. 1982, p.63).
b. "Ankaŭ vintre ne malpleniĝas la ĉirkaŭaĵo de Balatono." (HV, 1982/2,p.68) EĈ vintre...Adverbo maniera estas uzata por signifi insiston pri la realeco de neatendita, malfacile kredebla fakto, t.e. "plie, krome, malgraŭ ĉia atendo" (v. PIV, p.214). Oni devas uzi EĈ ne nur pro tiu ĉi kaŭzo, sed eĉ laŭ alia regulo: ĉe negativa (nea) vorto en la frazo estas malĝuste uzi la adverbon ankaŭ.
c. Ni citos nun ĝustan frazon kun adverbo ankaŭ, kaj ni klarigos ĝian signifon. "Kun la estraro kaj laboristaro de la kooperativo ni pridiskutis komunajn fakajn problemojn, malfacilaĵojn kaj klopodojn rilate al ilia solvado. Nia delegitaro konatiĝis ankaŭ (ĝuste!) pri vivcirkonstancoj kaj pri kultúra vivo de la kooperativoj. (BI, 1982/4, p.3) Tio signifas: komence la delegitaro konatiĝis kun fakaj problemoj, poste kun "aliaj aferoj", do ankaŭ pri la vivcirkonstancoj...de la kooperativanoj. La kunligo inter la unua kaj la dua partoj de la komunikaĵo estas esprimita per la vorto ankaŭ. Tiun interrilaton oni tute ne vidas en jena frazo: "La pinton ni vizitis per lifto, de kie ni povis vidi en la malproksimeco ankaŭ la neĝan montopinton de Olimpos en Grekio." (BI, 1982/12, p.25). Oni devas antaŭmencii, kion oni vidis ankoraŭ krom pintro de Olimpos, kontraŭe, oni devas lasi la adverbon ankaŭ.
Nia temo ne estas ankoraŭ elĉerpita, tamen ne necesas analizi plu diversajn frazojn. Espereble, ni povis pruvi, ke uzado de la adverbo ankaŭ postulas grandan atenton.
d-ro Attila Salga
universitata adjunkto, Debrecen
*********************************************************************************************************************
Ĝi aperis en la 25-a numero/1985 de Debrecena Bulteno, redaktita de Tibor Papp (1947-2003)
Send a message
Search for members