Karnavalantoj en Hispanio trovis la verdan stelon

Surprize dum prezento de hispania karnavala bando aperis verdaj steloj, aludoj al Esperanto, kaj eĉ frazoj en Esperanto. Nur post la prezento hispanaj esperantistoj eksciis pri la afero. La aŭtoro de la spektaklo, José Manuel Marín, ekhavis la ideon dum leciono pri signolingvo, li rakontas al Libera Folio.

Mallongigitaj redaktitaj fragmentoj el artikolo de Libera Folio:

La karnavala bando Esperanto

Antaŭ kelkaj tagoj Lu Wunsch-Rolshoven informis en Libera Folio pri la prezento de gimnastika spektaklo, kiu portis la nomon de Esperanto. Ĝuste nun ni eksciis pri tre simila okazaĵo en Hispanio: karnavala bando partoprenanta en tradiciaj andaluzaj festoj prenis la nomon Esperanto kaj ankaŭ uzas esperantistajn temojn kiel bazon por sia spektaklo.

Kaj ni povas ĝoji ke tiu muzikbando, la “Comparsa Esperanto” ĵus atingis la trian premion en la unua el siaj prezentadoj.

Pri la naturo de tiu festo, tiu konkurso mallonge oni povas diri, ke temas pri maniero celebri la karnavalon en okcidenta Andaluzio, dum kiu grupoj de muzikistoj sin maskas laŭ speciala temo, kaj koruse kantas memkreitajn pecojn, tre ofte inĝeniajn kaj satirajn.

En la unua festivalo de la sezono en la ĉirkaŭaĵoj de Sevilo, surprizis nin ĉiujn la partopreno de muzikbando nomata “Esperanto”. Ili montriĝis tute vestitaj per verdaj steloj kaj flagoj, kun universalecaj temoj en la bildoj, kun konstantaj aludoj al Esperanto, kaj eĉ kun parto el la tekstoj kantataj en nia lingvo, kvankam ne ĉiam tute ortodokse. Oni povas spekti la tutan spektaklon en tiu ĉi ligo:

www.youtube.com/watch?v=iIuEyhXgEYI&feature=youtu.be&t=3m28s

La bando devenas el malgranda urbo proksima al Sevilo, Mairena del Alcor, kaj evidentiĝas ke ili neniam antaŭe rilatis al la movado. La esperantistoj en Hispanio eksciis pri ĝi post kiam ili unuafoje prezentiĝis, kaj tuj komencis sekvi la spektaklon per la reto.

Dum la prezentado oni povas konstati, ke la grupo plurfoje utiligas esperantajn vortojn, kaj foje ankaŭ la anglan, francan aŭ italan, same kripligitajn, kun elmontro de la respektivaj flagoj en angulo de la scenejo.

La tekstoj foje rilatas al esperantecaj temoj, kaj specife unu kanto estas vera omaĝo al la esperantista flago, kian ofte esperantistoj mem emas eviti. La plejmulto rilatas tamen al la nuntempa socia situacio en Hispanio, kun forta socia kritiko, ekzemple al la policistoj elhejmigantaj domŝuldantojn, al la trompemaj partiecaj amaskomunikiloj kaj eĉ al la bofilo de la reĝo, nun akuzita pri fraŭdo en tre sekvata juĝprocezo.

La grupo planas daŭrigi sian spektaklon en aliaj festivaloj, ĉefe en la provinco de Sevilla. Esperantistoj en Hispanio do havos ŝancon plu spekti ĝin.

---------
La plena origina artikolo estas legebla ĉe www.liberafolio.org
La originan artikolon verkis: José Antonio del Barrio