Bjelovara Esperantista Societo
43000 Bjelovar
Vlatka Mačeka 14
esperanto.bjelovar@gmail.com
Bjelovar, la 10-an de marto 2017

Estimataj samideanoj,

Se vi jam partoprenis iun Esperanto-aranĝon en Bjelovar, vi certe scias kial kroatiaj esperantistoj de jaro al jaro tradicie renkontiĝas tie. Se ĝis nun vi ne havis tian ŝancon, jen bona okazo por vizitas tiun urbon, kiu troviĝas nur 90 kilometrojn for de la kroatia ĉefurbo Zagrebo. Ekde 1909 en Bjelovar Esperanto havas fortan tradicion, kies torĉon nuntempe portas Bjelovara Esperantista Societo (BES). Tiu fakto ankaŭ ebligis, ke por la unua fojo en Bjelovar okazu grava kaj granda Esperanto-aranĝo kun akcentita internacia karaktero kaj tre aktuala temo: Kultura kunfandiĝo de la multetna Eŭropo.

Tiu "novtipa Esperanta kultura festivalo" INTER-FEST (=Internacia Festivalo) estas parto de Bjelovara kultura somero, aŭspiciita de Urbo Bjelovar kaj Departemento Bjelovar-Bilogora. La organizantoj preparis por vi ankaŭ bonajn loĝ- kaj manĝ-ebleojn, ĉar la kosto de plena pensiono dum la tuta festivala semajno estas ekde 1.750,00 kunaoj / 235 eŭroj.

Multajn interesajn informojn pri INTER-FEST vi trovos en la speciala festivala retejo:
www.esperanto-bjelovar.hr/festival/esperanto.html

Ankaŭ aliĝi vi povas tre facile, plenigante la retan aliĝilon ĉe:


Por ĉiuj individuaj bezonoj vi povas uzi la retan kontakt-formularon:


aŭ skribi al nia oficiala adreso: esperanto.bjelovar@gmail.com

Bonvenon al INTER-FEST ĉi aŭguste!

Prezidanto de la Loka Festivala Komitato:
Franjo Forjan