Por la Sana Homo” Esperanto Kontaktoreto

Zalaegerszeg


 

La malĝustaj genetikaj donitaĵoj ŝargas la armilon, la vivmaniero tiras la ĉanon.” D-ro Lamont Murdoch

 

I./ La movo

Komenci neniam estas malfrue” Kathrine Switzer


 

La civilizacio kunportis gravajn ŝanĝojn en nia vivmaniero. La fizika aktiveco alkutimiĝinta dum jarmiloj grandmezure malmultiĝis. Ja, jam ankaǔ Shakespeare diris: „oni perdos, kion ne uzas”


 

Ni ĉiuj scias, ke la fizika agado gravas, ĉar la sistema korpomovo reduktas:

la riskon de estiĝo de kor- kaj vaskulsistemaj malsanoj

hipertension, la 2-an tipan diabeton, riskon de la obezeco, kaj estas utiligebla je tiuj malsanoj kiel kuracmetodo

eblecon de elformiĝo de certaj malignaj tumoroj

helpas: la digestadon, intensigas la intesto-movojn

la regula korpomovo helpas konservi la normalan ostokonsistaĵon, muskoloforton, moveblecon de artikoj

favore influas la animstaton, malmultigas la perturbojn de deprimiteco kaj angoro, donas bonfarton, ktp.


 

Kial ni ne praktikas, ke ĝi havas tiom da favora efiko?

La plej karakterizaj pretekstoj estas: „mi ne havas tempon”, „mi estas pigra”, „sola estas enue” „certe mi vundiĝos” „mi malsanos” ktp.

La celo de ĉi artikolo estas: helpu ekpreni la miraklon de la movo, instigi emon al ĝia regula praktikado, altiri atenton, ke „komenci neniam estas malfrue”, ke sendepende de nia aĝo ni povu atingi pli altan vivokvaliton kaj plenumkapablon. Ni ŝatus pligrandigi la rondon de tiuj, kiuj pli multe atentas pri sia sanstato.


 

Niaj farendaĵoj:

unue ni iru al kuracisto. La plej konvena elirpunkto estas la kuracista kontrolo kaj konsulto antaǔ ol komenci nian trejnoprogramon. Poste de tiu „startlinio” ni povos mezuri nian evoluon.

Nepre firme ni devas decidi, ke la regulan korpomovigon ni igos integra parto de nia vivo. Por komenci la plej konvena estas la piedirado, ja la piedoj ĉiam staras je nia dispono. Plej bone komenci nian trejnoprogramon, se en nia kalendaro notas certajn tagojn, kaj enskribas: piedirtago. Pretigu nin anime, akordiĝu emocie. (Kompreneble ni rajtas komenci kiu ajn formojn de movo)

Kiel en ĉio, ankaǔ igi la korpomovon regulo de ĉiutagoj, la komenco estas la plej fortobezona. Surmeti – la jam aĉetitajn – trejnoŝuojn, kaj iri eksteren.

Ni priatentu la mediofaktorojn, varmecon, malvarmecon. Trinku sufiĉe da fluidaĵo (mineralakvo), por kompensi la akvoperdiĝon kaǔzitan de ŝvitado.

Piedirado-programo: Sekvu la principon de „paŝo post paŝo”. Ĝenerale: ni komencu tri- kvarfoje semajne kun 15 minuta piedirado. Poste ni altigu je 30 minutoj la tempon. Tio signifas, ke ni kapablas tri- kvarfoje po semajne plenumi duonhoran sportan piediradon. La trejnadon ĉiam ni komencu per 3-4 minutaj muskolvarmigaj korpoekzercoj, por malstreĉigi la muskolojn, kaj faru ankaǔ lantajn, milde streĉigajn membroetendigajn ekzercojn. La trejnadojn ĉiam sekvu 3-4 minuta malrapida promenado, kaj fine kelkaj facilaj etendiĝoj, kiuj solvas la streĉiĝecon kaj antaǔpreparas la komencon.


 

Konkreta trejnoprogramo por 8 semajnoj:

1. semajno: 10 minuta piedirado, 3 minuta ripozo, 5 minuta piedirado. Post unuminuta ripozo ni ripetu ĉi tiun vicordon.

2. semajno 10 minuta piedirado, 3 minuta ripozo, 5 minuta piedirado. Post unuminuta ripozo ni ripetu ĉi tiun vicordon.

3. semajno: 10 minuta piedirado, 1 minuta ripozo, 10 minuta piedirado. Post unuminuta ripozo ni ripetu ĉi tiun vicordon.

4-5. semajno: 20 minuta piedirado je ĉiuj trejno-okazoj

6-7. semajno: 25 minuta piedirado je ĉiuj trejno-okazoj

8. semajno: 30 minuta piedirado je ĉiuj trejno-okazoj

Tiu ĉi programo ebligas, ke ni iĝu 30 minutaj piedirantoj dum ok semajnoj. La malrapiduloj faru sian trejnadprogramon laǔ sia oportuna ritmo. Nepre ni enmetu ripoztagojn. Post kiam sur tiu ĉi nivele ni jam facile movas, ni povas pluevoluigi nian trejnadoprogramon laǔ niaj celoj.

Se ni ne povas oferi pookaze duonhoron al piedirado, tiam almenaǔ 15 minutojn ni dediĉu al la trejnado. Eĉ tiuj 15 minutoj estas pli ol nenio, kaj ankaǔ nia bonfarto pliboniĝos.

Ni serĉu, trovu gekunulojn, geamikojn al la trejnadoj, piediradu aǔ poste ni kuru kune kun familianoj. Tre bona okazo esti kune kun niaj amataj.

La elanohava piedirado signifas tion, ke ni ne traktas nin delikate, tute ne gravas se ni ekŝvitos, eĉ la celo estas ŝvitiĝi. Se dum piedirado aǔ kuro tiom elĉerpiĝas nia spiro, ke ni ne povas babiladi, nia ritmo estas tro rapida. Ĉiam ni havu sufiĉe da spiro Se venos fino al nia spiro, ni malrapidigu nian elanon!

La rimedo de la piedirado: dum irado ni streĉu nin, ne kliniĝu alteren, - tiel ni povos preventi la vundiĝojn, kaj estas ankaǔ pli plaĉe – rigardi antaǔen, ne al niaj piedoj. Unue la teron tuŝas nia kalkano, poste la plando, ka fine per piedfingroj depuŝiĝas de la tero. Niajn kubutojn ni klinigu ortangulen, kaj movigu inverse kiel piedojn. Je rapidigo ne la paŝojn ni plilongigu, sed iradu per mallongaj rapidaj paŝoj.

Atentu pri signoj de nia korpo, nepre ĝi protestos kontraǔ troŝarĝado. La trolaborigon akompanas pli malpli grandaj korpaj malagrablaĵoj. La troŝargadon nepre ni evitu.

Poste ni fiksu por ni celtaskojn, kaj tempajn kaj longecajn. La fiksita celo ĉiam signifas instigan forton.


 

Se post kiam la sisteman piediradon ni igis integra parto de ĉiutagoj, espereble ni poste dumvive tion regule faros. Per tio ni malfermas vojon por pli iniciatema, pli aktiva vivoformo. La regula sinmovigo estas nur la unua paŝo sur ĉi tiu vojo, ĉar baldaǔ evidentiĝos, kiel ĝi donas forton transformi ankaǔ aliajn terenojn de nia vivo.


 

Mi invitas la interesiĝantojn pro beleco de la naturo al komuna naturamika ekskurso ĉi printempe – la konvena tempo poste pritraktota laǔ interkonsento – unuafoje por malkovri kaŝitajn, malpli konatajn belecojn de Tihanyi félsziget (duoninsulo Tihany). La ekskurson organizos „Por la Sana Homo” Esperanto-Kontaktoreto. La piedmigrado postulas nur ĝeneralan fizikan pretiĝecon, korpan staton, kaj ĝi ne dependas de aĝlimito. Ni serĉas gekunulojn, naturamikojn partopreni kune piedekskursojn en la naturo, kaj montogrimpadon kaj enlande kaj eksterlande. Amike ni atendas viajn aliĝojn.

 


 


 

La konojn de vivmaniero-ŝanĝo kolektis kaj aranĝis en artikolo-serion: Gabriella Gelencsér

Tradukis en Esperanton: Tuboly Erzsébet

Faka lektoro: Dr. Ferenczy Imre