Prelego de Eugeno Macko, 2014.11.27. en “Eine Welthaus” che Esperanto Klubo Munkeno.



Kion povus la Europa Unio lerni el la historio de la multpopola shtato de la Habsburgmonarhio?

Interdisciplina pritrakto la problemon, el la interpopola sfero , inter filozofio, historio, politiko, sociologio kaj solcipsikologio.



I. Parto de la 5 prlegvicoj: Austrio estas alia ol klasike shajnas.



La klasika pensado estas en la filozofio kaj parte ankau jam en la internacia politiko subigita. Estas tempo, ke la ekkono de tiu disvolvigho estu aplikata ankau en la kompreno de la reala historio.

Chu ni povas ion, au kion ni povas lerni el la historio?

Ne nur ion ajn, sed por la estanteco aktuale uzeblan.

La historia evoluo en la nuntempo atingis la globalizon, kiu estas dense ligita kun la internaciigho. Sed kompreni la la inter-naciighon, necesas kompreni ankau la naciighon.

Kiel en la 17a kaj 18a j.c. en Europo, la plej grava histori-sociopolitika okazado kaj evoluo estis la naciigho de popoloj, en nia estanteco estas la plej grava historia procezo tiusence, la inter-naciigxo.

Provo estus instrua por kompreni, kial estis malkapabla la multpopola shtato de Austrio puevoluighi al internaciigho de Europa Unuigho, kvankam komence de la 20a J.c., la kondichoj, politike, socipsikologie kaj evoluhistorie, inter chiuj aliaj Europaj shtatoj tie estis la plej favoraj.



1.- Multaj jaroj, traveturante Vienon per automobilo, pensigis min chiam denove la superskriboj apud la stratoj: “Wien ist anders”, “Vieno estas alia.”

Ke, la afisho celas la germanajn turistojn, estis por mi jam delonge komprenebla. Sed la penso kiu povus malantau stari kaj la eldiron fondighi, pretigas min ghis la hodiauaj tagoj cerbumadon.

Senteme mi jam ankau komprenis, post pli ol 40 jara vivo en Germanio. Precipe se mi en la automobilo la radion de la bavara radio reshaltis al la viena programo. La lingvo estas la sama, sed tamen, alian vivkomprenon, alian vivsenton radias tiuj ondoj.

Kio povas esti por tio la kialo? Kial estas Vieno alia? Kial estas Austrio alia?



2.- En la historio mi serchis respondojn. La unuan vojindikon mi trovis en mia studenta tempo travivata “ofenditeco” (kiun mi tiam tiel sentis).

Che la Munkena Universitato mi audis internacian politikon kiel apudfako por la chefstudado de filozofio. Tiam nova scienco. Prof. Gottfried- Karl Kindermann revenis el USono (1967) kie li estis en Chikago asistento de Hans Morgenthau, la fondinto de la teorio “Povo kaj paco”, la tiama oficiala metodo de la USona internacia politiko kaj ricevis la katedron.

En iu kazseminario pri Austrio li diris: “La disfalon de la multpopolan shtaton Austrio kauzis esence la ekesto de naciismo kaj la t.n. egaligo kun la hungaroj.” Post tiu eldiro, la ghis tiam por mi tre shatata profesoro estighis malsimpatia.

Post pli ol 30 jaroj, kiam mi atingis konscion pri internacieco (ne laste ankau per esperanto) kaj post kelkaj aliaj pripensoj, mia tiama reago ekshajnis al mi en iu tute alia lumo, kiun mi nun analise shatus postiri kaj malantaudemandi. Socipsikologie kaj internaci-politike mi volas serchi klarigendajn enhavojn en la historio de la Habsburga Imperio, kiu jarcentojn regis la popolojn en Mezeuropo kaj apud tiu en dialektikaj kontrauajhoj influis iliajn sintenojn, opiniojn kaj konsciojn.

Kial tiun mezepokan historion temigi? Char ghi povus doni kelkajn komprenojn kaj solvproponojn por altaktuala problemo de la nuntempa Europa Unio. Kiuj ekestoj chi tie en Europo radikas chefe en tiu mezepoka tempo.



3.- La Habsburga Monarhio regis jarcentojn Mezeuropon, ghis necesa estighis historie nova evolustupo de universala demokratio. Burghaj revolucioj detruis la oldajn klasordojn, kiuj antaue donis alibion regi la diversajn popolojn. Paralele kun la burgha demokratio, la memkonscio de la popoloj emancipighis al nacioj.

La olda klasika ordo, kiu haltis ekde la greka koncepto, tra romio, preter la tuta mezepoko, estis per la nova socio-politika evoluo subigita. Por la grekoj estis la homa diverzeco de sklavoj kaj reghoj, ankorau natura, kvankam ankau en la antikvo ili jam faris interhomajn problemojn. La sukceso de kristanismo rezultighis ne lastfoje el la promesita liberigho de la sklavoj.

Kiam la Kristanismo en la mezepoko la povon alprenis, ne ke ghi subigus tiun malegalecan principon, sed kontraue, ghi ech deklaris tiun al “dia volo”. Unuflanke restis la regantoj, kiuj etis ankau nobeligitaj, aliflanke restis nur la servantoj, por ordinara laboro.

Tiu ordo shajnis kelkaj jarcentoj socipolitike sufiche stabila, ne nur “natura” kiel che la grekoj, sed ech kiel “dia volo”. La regantoj havis nur malmulte da problemojn kun la popolo, ili povis unu kun alia militi. La transformado dauris ankorau pluaj jarcentoj, kiu okazis kun la disvolvigho de la scienco kaj tekniko.



4.- La burgharo liveris la pruvon por revolucioj, ke kun la olda ordo devas ighi fina. La formale privilegitaj nobeluloj ne plu estis kapablaj pretigi la novan ekonomian konkuradon, multe de li malrichighis au falis en dekadenco. Do, kun la antaue kredinta ordo en “dia nomo”, nenio plu akordighis.

Kelkaj burghoj ellevighis de la ppopoloj, sekve ili kontrauis la oldajn klasprivilegiojn, kiuj devis ilin halti malproksime de politika povo. Kvankam multe da burghoj richighis, ofte ech pli richaj ol la oldaj nobluloj, ili ne estis sufiche nombraj alpreni la politikan povon. La eterna malkontento de la popoloj bonvenis por trovi aliancanoj.

Samtempe okazis kun la levigho de burgharo ankau la strebado de popoloj al instruado de la propra klasika kulturo kun propra klasika lingvo. Ghuste pro tio, char la mezepoha Habsburga Monarchio apartenis al unu de la pli fortaj imperioj kaj la klimataj cirkonstancoj por la mezepoka ekonomio estis favora , dauris ghia rompigho pli longe.



5.- Britio, Hispaniokaj laj la nordaj europaj landoj havis multe pli malfavorajn vivkondichojn, pro tio ili estis el si mem movigitaj al pluevoluo, au al serchado de novajn vivspacojn. Post la malkovro de Ameriko unue komencis la elmigradoj el tiuj landoj kaj per tiu, la sociaj strechitecoj estis malfortigitaj, au parte ech solvitaj. Tiel ricevis spacon la burgha emancipigho kaj industrializo.

En la senpera proksimeco al la Habsburga Imperio, che la plej fortaj kokurantoj Prusio kaj Francio, la sociaj problemoj simile strechighis, ech pli forte. En Francio tiam enrompighis la revolucio kaj fotvishis la dekadentan monarhion.

Mem Prusio povis pli bone alkutimihi la sociajn shanghojn ol la Habsburga Monarhio, de kiu la antauaj avantajhoj dialektike turnighis en malavantajhoj. Tiuj cirkonstancoj malfaciligis la disvolvighon kaj la ekkonojn en la nova historia situacio, la povon de burgharo en la ligiteco kun la popoleco.

La nobelulaj reghoj estis okupitaj kun la defendo de la propra povo en la monarhio, kontrau la burgharo, sekve ili forgesis priatenti la jam plucentjaroj evoluighintajn valorojn en interhomaj rilatoj, kiuj ekestis senpere inter la diversaj popoloj kaj estighis indaj por pluevoluigho. (Estas vere,ke mem la imperiestro lernis baldau la hungaran lingvon, sed fakte tio pli chagrenigis la aliajn naciojn, ol ke tiu utilus al internaciigho.)

Ili preterlasis ghustatempe okupighi kun la problemo de internacionaligho inter popoloj, post la novekestinta naciaj konscioj. Kvankam ili ech el la propra shtathistorio havus sufiche da ekzemplojn. Anshtatau tiu, ili provis savi la oldan feudalan statsistemon kaj kurchasis la diversajn naciojn unu kuntrau alia, nur pro malfortigi la burghan evoluon.

Per tio ili malfortigis (kiel poste en la historiesplorado estas ekkonebla) la inter-popolecan kaj poste la inter-naciecan shtatkarakteron de la Habsburga Monarhio, kaj en la venonta internacia konkurado ili ne plu povis kunevoluighi. Energioj estis eluzitaj en la kontrauecoj de la nacioj, kiuj poste gvidis al perditaj militoj kaj la detruo de la antaua multpopola shtato.



6.- La jarcente longe akiritaj spertoj de diversaj popoloj unu kun alia en la Habsburgmonarhio, estis chefe en Usono eksportita. Tie, el la spirita kunmetiteco de “la efiko unu-al- alia”, etablighis multaj sciencistoj, ech novaj sciencsferoj pluevoluighis (ekz. Sociologio, Psikologio, Socipsikologio, Politologio kun Internacia Politiko). Por ilia laboro, (kion ili en ilia hejmlando ne povis pluevoluigi) kelkaj de ili ricevis ech la plej altan sciencan agnoskon, de la Nobela Premio.

Estus nun tempo (post ke la problemo de unu-kun-alieco de diversaj popoloj kaj nacioj en la Europa Unio atingis altan shtupon de aktualeco) se la histori- kaj spiritsciencaj esploroj okupighus kun la demando, kiuj influoj efikis pozitive kaj kiuj negative la komunan kunvivadon de diversaj popoloj, chi kaze en la Habsburgmonarhio.Por tio ni havas sufiche da historiaj faktoj kaj dokumentoj por resti konkretaj.

Anshtatau de ghis nun klasike historiaj esploroj, kiuj el la mitologio serchis iun restantan substancon, kiuj devus sin konfirmi kiel eternaj valoroj. Sed kiuj kun la realeco kaj la libera tempevoluigho, ne plu povis akordi.

Ali dirite; nuntempe necesas „dialogika“ okkupigho kaj esploro de la historio.

T.e., diversaj interpretadoj kaj opiniekzemploj de la historio devas esti unu apud kaj kun alia metita, kaj en dialogo de historiistoj kaj fakuloj serchataj kune akcepteblaj dialogikaj solvoj.



7.- Usono povis du grandan novtemppolitikan problemon de la historio ekzistencjesige solvi, sed kiuj disrompis la Habsburgan Monarhion.

a) Tra la universalhistoria disvolovigho de la demokratio ekestintajn kontrauajhojn inter la estanta ranga ordo kaj la nova burgha shtatordo. Sociaj avantajhoj el nobelaj distingordoj ne plu valoris.

b) Kun la burgha evoluo ekestinta nacia emancipigho de la popoloj, kiuj baldau enfluis en naciaj kontrauajhoj, estis per unu komuna nacia lingvo unuighinte solvita.



8.- Kelkaj de la lastaj reghoj en la Habsburga Monarhio ekkonis jam de la revolucioj ekzistencminacajn situaciojn, sed ili komencis tro marfrue reagi. Kelkaj pli malgrandaj europaj monarhioj reagis pli adekvate kaj enlasis ghustatempe la burghan konstitucion, de kiuj kelkaj ech ghis hodiau ekzistas.

La Habsburga Monarhio post sia mezepoka sperto rilate al konkuraj Europaj povoj shajnis firme sidi en selo, ili ne volis sin permesi ion postfari al Francoj, au Prusoj. Chiuj tiuj en la mezepoko ankorau poststarantaj povoj rilate al la Habsburga Monarhio, ankorau ghustatempe akceptis la turnighon al la burgha ordo kaj enlasis en la shtatpolitika sistemo.

Ekde tiam multe shanghighis en la historio. Estus tamen interesa kaj instrua meti la sekvajn demandojn:

Kio povus nin ankorau interesi en la estanteco, el la historio de tiu tempo? Kion ni povus kritike trapensante, de tiu multpopola shtato lerni, por nia multpopola Europa Unio? Kion ni povus alpreni kaj kion ni devus lasi?



9.- Kiuj estas la radikoj de la Habsburga Monarhio?

La vorto „Austria“ estas oldaltgermandevena kaj signifas „oriente“. En la 12-a j.c. estas trovebla dokumento kie signifas limregionon, unue estis nur la nuna Malaltaustrio (Niederösterreich). Ekde la 15-a j.c. estas tiam la tuta Imperio de la Habsburga Domo tiel nomita.

La radikoj de la Habsburga Monarhio reetendas en la 13-a jarcento, en la teritorio de la nuna Svisio. Ekde tiu tempo regis la Habsburga Domo kun malgrandaj militaj interompoj la tutan Mezeuropon.

Estighis por nia nuna tempo politike eksterordinare interesa, kion jarcentoj longe moke riprochis al Habsburgoj, ke ili „ne per milita konkerado, sed per edzinighoj“ regis Europon de Atlantiko ghis la Nigra maro.

Tiu ruza politika metodo, estus ech en nia nuna tempo bonvena, kiam ni en Europo chiukaze ne povas militi, se la naci-burgh-republikanaj konstitucioj allasus (kiuj bremzas ankau la Europan Union al pli da alproksimigho) kaj la shtatestroj ne estus malhelpataj fari tion. Tiam estis tiel, minimume por malonga tempo, popoloj chiam denove formale sen militoj kunligitaj

La plimulto de la popoloj chiukaze tiam ne havis la eblecon por movigho en la lando, kiu necesus por sperti la faktan diversecon, kiu sin montrighis per diversaj lingvoj kaj dialektoj en la imperio. Anshtatau, ili faris kaj kredis tion, kio estis ilin antaufarita kaj ordonita. Religiojn ili shanghis, estis amikaj au malamikaj al fremdaj popoloj, tiel kiel la regantoj volis.



10.- Pacvolo venis al esprimo ankau en la alegorio, kiel Diino prezentata kaj adorata virina figuro de Austrio. La burgharo devis bonvenigi la femininan reghadon, anstatau de kutime shatata firme, heroec-antik-grekan simbolon de la shtato.

Chiukaze che la konstruado de la Austria parlamento, post la protesto de naciistoj, tiu figuro ne rajtis ekshajni kiel supera simbolo, sed nur kiel komuna simbolo de la multpopola shtato, sub la kunhaltigita virina potenco. Pro tio devis denove el la greka mitologio Palas Atheno kiel diplomata solvo servi.

Sed mem tiu kompromiso kun la grekaj dioj, reen en la historio, ne povis kun la kristannismo moligita virina potenco kunhalti la diversajn popolojn, kontrau la novvekitaj klasike devigaj grekaj dioj, nun en naciisma vestajho.

Por tio devis la historio fari ankorau kelkajn novajn tragikajn pashojn por sperti la novajn limojn kaj nur poste subtenigi al racio.



11.- Sed ankorau plu dauris la dialektika disigho de la multpopola shtato, kion ankau mem la „diino Austrio“ ne plu povis shanghi, ech nek en shia nova burgha vestajho. La popoloj malkovris siajn naturajn fortojn kaj ligis en klasike-idealismaj formoj, chiuj asertante nur sin mem sen ligiteco al aliuloj. Nacionalismo etighis la nova idealo, el la klasikaj radikoj de antika idealismo.

La popoloj de Europo emancipighis pri la antik-greke klasika modelo al nacioj, siajn klasikajn kulturojn kun propra nacia lingvo instruighis kaj heroje chiu sin mem, asertis en la chirkauajho, kontrau de chiu alia.

En la chefurboj de la nacioj komencis la surkonstruado de klasika arkitekturo, en la imitado de la grekaj temploj kaj herojaj skulptajhoj sur chefplacoj, kiuj ghis nun servas kiel turistike atraktivaj vidindajhoj en la urboj de la iama monarhio.



12.- Mi memoras ion okazadon, kion mi travivis en Prago antau kelkaj jaroj, kiam kun esperantisto el Munkeno, ni promenadis en la urbo. Li entuziasme rimarkis la similecon en la arhitekturaj konstruajhoj al Vieno, jes ankau kun Munkeno kaj li sekvis: „Jes, tio estas influo de Austrio.“ -Li opiniis.

Chi tie estus ekzemplodone malantaudemandenda ; kiel li tion opiniis? - Por ekkoni pri kiu pensmaniero (au penskutimo) li tion diris. Pri la olda klasika, au pri la nuntempe aktuala (nova dialogika) pri tiuj demandoj.

a) Pri la klasike nacia pensado, estas „Austrio“ komprenata kiel „nacio“.Kio historie ghustas nur malongan tempon (nur ch. 100 jaroj) post kiam la multpopola shtato Austria disfalis. Pri tiu pensmaniero devus esti volonte komprenata la tuta Hagsburga Imperio austro-nacionale, kiu tiel dirite el iu esenco de german-austria substanco ekestighis kaj la aliaj popolaj elementoj havis nur akcidentan efikon che farado de kreajhoj.

b) Au estas la nuna „Austrio“, Pri la „dialogika pensado“, ankau nur parto de iu kunmetita tuteco de Mezeuropa Imperio, nomita „Habsburga Monarhio“, kie en la efiko de diversaj popolaj elementoj unu-al-alia kunkreis la nunan estantan kaj estis esence decida por la nuna staturo.

La manieroj de la du konvinkoj enhavas la tutan eksplodajhon, kiu la Habsburgan Monarhion komence de la 20-a jarcento disrompighis.



13.- La naciistoj volas tion pri la olda klasika pensado (greka deveno) substancie „pruvi“ ke, ekz. Budapesto ekestis „pure“ el hungara substanco, au Prago el la cheha, au Berlino el la germana, au Vieno el la austro-germana (kio cetere la plejmalmulte trafas) ktp., ktp. .

La problemo estas nur, ke iliaj „provoj“ malaperas en la mallumo de la iracia popola mitologio kaj kun la realeco havas malmulte komunan. Plejmulte trafas la veron ghis en la hodiauaj tagoj, ke la austria naciismo estas dialektika reago al grandgermanaj streboj, apude kiu la vera influo, ke Austrio trovighis en la multpopola shtato de Habsburga Imperio kaj la influoj estas ankau tre diversaj, estis plejofte forshovita kaj forgesita. Sed por tiuj estas atestiloj ankau ech en la hodiaua tempo troveblaj, sociologie, psikologie kaj socipsikologie.

Ekzemple: En nomregistaroj de telefonlibro, au en diversajn kutimojn, morojn, sintenojn, kiuj socipsikologie ankau ankorau hodiau estas pruveblaj. Per iu relative nova scienco, je kiu evoluo gravaj sciencistoj ankau el la iama Habsburga Monarhio kunlaboris, sed multaj de ili pro diversaj kialoj devis la landojn forlasi.

Au, mem la diversaj nomoj de la urbo Vieno, indikas al divreseco; Wien, Wean, Viden, Viena, Viene, Dunaj. Kaj origine el la hungara reghtempo deveninta nomo Bécs, kiun precipe la slavaj popoloj alprenis kaj nomis Bec´.

Kvankam la realeco ofte ne bezonas iun pruvon, char se oni libere malfermas la okulojn, chirkaurigardante, montrighas la ghusta stato. Oni povas ekkoni (ni restu nur che tiu ekzemplo de urba arkitekturo) el la kunago de diversaj elementoj en la tempo ekestighis, en dialogika influo de unu-al-alia, char nur tiel, estas iu chiesto surkonstruenda kaj-ebla, kion ni chiukaze tiam tre rapide povas dialektike, kontrauajhe, ankau detrui, kio estis longtempe, pene kaj diligente, surkonstruita.



Dankon por Via atento.























Normal 0 21 false false false DE X-NONE X-NONE /* Style Definitions */ table.MsoNormalTable {mso-style-name:"Normale Tabelle"; mso-tstyle-rowband-size:0; mso-tstyle-colband-size:0; mso-style-noshow:yes; mso-style-priority:99; mso-style-qformat:yes; mso-style-parent:""; mso-padding-alt:0cm 5.4pt 0cm 5.4pt; mso-para-margin-top:0cm; mso-para-margin-right:0cm; mso-para-margin-bottom:10.0pt; mso-para-margin-left:0cm; mso-pagination:widow-orphan; font-size:11.0pt; font-family:"Calibri","sans-serif"; mso-ascii-font-family:Calibri; mso-ascii-theme-font:minor-latin; mso-fareast-font-family:"Times New Roman"; mso-fareast-theme-font:minor-fareast; mso-hansi-font-family:Calibri; mso-hansi-theme-font:minor-latin;}