Prelego en la 93a Germana Esperanto Kongreso en Munkeno 2016

Necesas dialogike re-skribi la naciajn historiojn por atingi internacian europan historion, kiu nuntempe urghas en la Europa Unio.

En la historiaj spertoj de la 20a jarcento, montrighis la fino, de la ghis nuna dialektika pensmaniero en kontrauajhojn. Granda laboro atendas la historiistojn, se la nacioj en la estonteco, volus pace kunvivi unu kun alia en la mondo.

Por la estonteco estighis necesa, la ghis nun klasik-idealisme, precipe pri la metodo de la dialektiko skribitan historion, reskribi dialogike, pri la metodo de la „nova pensado".

En la estanteco alvenis la tempo, kiam gravas emfazi en la historio, kiuj estis la komunaj ifluoj de la popoloj unu al alia, malgrave de tio, kio apartigis ilin.

Tio ne signifas, ke ni volu skribi la „lastan veran historion“. Char chiu temp-epoko havas sian novan ekkonon, kiu devus esti aldonita. Nun alvenis la tempo, pripensi la plejmulte en la 18-20a jarcento skribitajn nacihistoriojn, kaj korigi kun la novaj spertoj kaj sciencaj ekkonoj.

Dialogika nacia historio, estas chiam en la vivanta rilato al aliaj naciaj historioj kaj en la komuna pripensrilato povas ekesti iu formulado, kiu estus, kun plej malmultaj eraroj ambauflanke akceptebla.

En la Europa Unio estas urgh-necesa la reskribo de la naciaj historioj kaj iliaj rilatoj unu al alia, t.e: Necesas novskribi la la klasike europan historion.

Kio estas la europa historio? Kie komencas la europa historio?

Antaue, ankorau ne pli longe, ol unu jarcento, oni komprenis la europ-klasikan historion kiel „monda historio“. Ni parolas ech ghis nun, pri la du „mondmilitoj“. Sed, se ni akurate rigardas, relative nur malmultaj popoloj kaj shtatoj estis envolvitaj, rilate al la mondloghantaro. Memkompreneble, jam sufichis ankau tuj viktimoj.

Sed nuntempe shanghighis la konscio pri la la dimenzioj. Se ni hodiau parolas pri venontebla mondmilito, kion ni volus malhelpi, malantau staras minacata, reale la tuta mondo, nia planeto tero, komplete. Char nuntempe povus iu mondmilito reale neniigi la vivon tutmonde.

Tiuj faktoj devas shanghi la tutan pensmanieron: Unuflanke, la mondo ne plu estas europ-centra kaj ne plu eblas la reston dialektike persvadi. Por tio neniu parto plu havas la potencon (la moralan rajton ili jam antaue ne havis). Aliflanke ghuste pro tio, chiu estas devigata shanghi, la dialektikan pensmanieron al dialogika, se ghi mem, kun la tuta mondo volas pluekzisti.

Granda laboro atendas al la inteligenta homaro, se ghi volas priskribi novan mondan historion, chiam el la perspektivo de ebla pluekzisto sur la tero.

Unuflanke necesas shanghi de la dialektika al la dialogika pensmaniero kaj aliflanke chiu popolo, mondparto, devas mem, pri la nova metodo prilabori la propran historion rilate al la tuto.

Gravaj punktoj estas la popolaj intertushoj en diversaj tempoj. Deskriptoj de diversaj popolaj eroj, kiuj nuntempe devas porti en si mem, la necesecon de la ebla komuna tutmonda konstruado.

Europo estas internacia. Tio estas ne rifuzebla fakto. La malfacilagho estas kiel esprimi tiun fakton? Nur la sumo de nacioj ne sufichas, char chi tie ekshajnas ankau la kvalito de inter-eco, kiu jam chiam interrilatis, ech jam pli frue ol nacioj ekzistis. Jam ankau inter la popoloj, sed pri la klasika logiko kaj dialektiko ne estis esprimebla.

Char; au estis pri la logiko, la historie malklerigita realeco, nur hierarhie ordigita, au estis dialektike kontrauigitaj unu al alia. La diverseco de la realeco kaj ilia respektiva influo, ne povis vere ekshajni. Ghi estis klasike subprenita. Post la fino de la dialektiko, estighis ebla la libera montrigho de la dialogika diverzeco.

Nun estas tempo, por provi elmeti la historie eblan realecon, en la rilato unu al alia, ne en dialektika kontrauajho kaj logika hierarhio, sed en la konsciigho de la historie dialogika interinfluo. Por tio bezonas la nova pensado novskribitan historion, kiel elirbazon al nova, dialogika kuneco. Nuntempe jam konkrete montrighas la neceseco en la Europa Unio. Sed baldau ankau en la tuta mondo, se ni volas pace kunekzisti sur la tero.

Nun, kio apartenas al la Europa historio kaj kio ne? Tion estas preskau tiel malfacile respondi, ol difini, kio estas nur nacia historio de iu popolo, kaj kio trairas jam esti, en nia kazo nun Europa historio.

Memkompreneble la problemo ne estas nur europa, sed tutmonda. Same malfacile estus difini la Chinan nacian kulturon kaj historion, en la ech pli granada lando kaj pli multe da diversaj popoloj ol en Europo, au en Barato, au…ktp.. Nur ke mi menciu la grandan malfacilajhon, eble priskribi iun mondan historion, nuntempe, kiam nia mondrilato tutmonde shanghighis kaj plivastighis.

Por Hegel, antau pli ol ducent jaroj, ne estis problemo, el sia dialektika vidpunkto priskribi „mondan historion“, char li reduktis hierarhie kun la klasika logiko, en dialektikaj kontrauajhoj la okazadojn. Tiel li skribis lian opinion pri aliaj mondpartoj, (pri kiuj li konkrete ech malgrande, nenion sciis) kaj jughis pri ili en lia konstruita sistemo. Tio estis tipe dialektike klasika historikompreno, al kiu nun alvenis la fino.

Ni devas nuntempe esti multe pli atentemaj kaj pli bone lasi niajn fingrojn de aferoj pri kiuj ni nenion, au nur malmulte scias. Ech pri la aferoj pri kiuj ni jam multe lernis, ni neniam povas esti certaj, scii la lastan veron, precipe ne en la historio. Chiam restas iu nerespondebla ero, kaj ankau tiu nescio apartenas al la vero. Kiu nin sistemlibere, lasas malferma por novaj ekkonoj.

Malgrau chiu naciisma idealismo, tra la historio la respektiva influo de diversaj popoloj unu al alia, estis multe pli gava, ol la nur per granda strechado klasik- science montrita origino, de individua ekesto de iu kreajho, kiuj restas plejofte malcertaj, ne trafaj kaj fine por sciencaj kriterioj nesufichaj. Ni prenu nur la plejkonataj spirit kreantaj personoj,kiel Shakespear, Goethe au Bethoven.

Aparte de tio ke, ili sin mem ne difinis tiusence, liaj verkoj estas influita de diversaj moroj, sintenoj, kutimoj, popoloj, pejzaghoj, ktp. Minimume povas esti dirita, tuteurope, sed kelkfoje jam ankau tutmonde, se ni pritraktas iliajn verkojn. Simple estas spertebla, ke che tiuj kaj similaj personoj ne uzeblas la difino pri la klasika logiko, ech ne pri la dialektiko.

Tute ne eblas difini ilin en naciaj kategorioj, au distingi en hierarhiaj ordoj. Kiu estas pli grava ol, pli bona ol, ktp ol…, kiuj chiam necesas por klasikaj ordigoj. Se ni audas Mozart, li estis jam en tiu tempo kaj en chiu eterneco la plej bona, per sia verko.

Chu Mozart estis Austriano? Sed kio estis Austrio en lia tempo? Kunmetite de diversaj popoloj, parolante kelkdek lingvojn, la intelektuloj kunkomprenataj per la latina. Nun, kiu difinus la spiriton de Mozart?

Por Europa Historio unuflanke necesas montri kiu estas, au pvoas esti europeca, sed aliflanke devas esti montrita kio jam ne estas de Europo sed de aliaj mondpartoj, por eviti la impreson, Europa volas sin modvastigi, kiel jam antaue en la historio.

Tio ne signifas ke Europo fermighu por aliaj mondpartoj, inverse, Europo devas monri sian malferman liberecon, kion ghi tra kelkmil jaroj evoluigis, ghis atingis tiun staton kiun ankau aliaj mondpartoj volonte aplikus.

Precipe la demokratio estis tia spirit-politika eksportartiklo kiun nuntempe ankau pliaj ekstereuropaj shtatoj uzis kaj ankau pluevoluigis. Ni memoru nur Usonon, kiuj fakte la atingajhon de la Franca Revolucio ech pli sukcese aplikis, ol siatempe Francio mem, au la europaj shtatoj ghenerale.

Francio reviziis la antauan staton denove kaj kelkaj aliaj monarhioj tute ne ekkonis la signifon de la novevoluinta socia ordo. La Rusian carismon baldau ankau forpelis kruela Revolucio kaj restis la diktaturo ech multe pli longe, kelkajn jardekojn. Post la dua „mondmilito“ disvastigate ech al duono de Europo.

Preskau samtempe kiel la rusa monarhio, ankau sub la influo de la unua „mondmilito“ detruighis la Austro-Hungara- Monarhio. Ne lastfoje pro tio, char la regantoj ne ekkonis la necesecon de sociaj reformoj. Au, kio estus valora por konservi kaj kio devus esti forpelita.

Bedaurinda estis la nescia ignoro de kelkcent jaraj inter-popolaj spertoj, kiuj estus jam senpere dialogike pluevoluindaj al Europa komuneco. (Sed tiu scio estighis nur en nia tempo evidenta). Anshtatau, ili blovis la naciismon, volonte tiel savi la monarhion. Ankau tiuj, inter-ecaj pozitivaj spertoj, estis eksportitaj al Usono.

Britio, kie la demokratio komencis evoluigi, (eble ni povas diri sian naturan vojon) kaj kelkaj Nordeuroppaj shtatoj kiel Danio, Svedio, Norvegio, reagis jhustatempe kaj enlasis la konstitucion en la shtatsistemo. Tiuj shtatoj povis eviti la perfortajn revoluciojn kaj ili havas ghis en hodiauaj tagoj konstitucian monarhion en demokratio.

Ne nur ke, Europo eks-portis la demokration kaj la internaciecon al aliaj shtatoj kaj kontinentoj, sed ghi poste ech in-portis la du, plu evoluintan politikan principon, denove hejmen, tiukaze el Usono. Sur tiuj du gravaj primcipoj; demokratio kaj internacieco, estis ankau la nuna Europa Unio konstruita. Kiu memkompreneble devas pluevoluighi, char la nuna stato ne estas sufiche kontentiga.

Sekve en la historio, la rifuzo de la demokratio en Europo, unue de la monarhioj, kauzis la „unuan mondmiliton“ kaj la „dua“ estis kauzita ankau el kontraueco al demokratio per fashisma diktaturo. Ghis post la, de milito detruita Europo, la iam eksportita demokratio kaj internacieco, denove estis en-portita kun la helpo kaj sperto el Usono.

Pro tio estas tre malfacile trovi iun suverenan europan historion en la nova tempo. Jam nun kelkcent jaroj reinfluas, kaj ghis nun chiam forte, la europan kulturon la Amerika kontinento (kaj ech ne nur Usono). Al tio chi alvenas, kun la chiam pli ofte tradukitaj verkoj de fororientaj kulturoj, kun ilia spirita influo jam ankau al klasika europa kulturo.

Kiel evidentas, historion decide influas la kulturo. Tio estas, ke en severa senco ne nur naciaj kulturoj kaj historioj, ne ekzistas, sed ankau eoropa ne. La ghis nun perforte dialektike asertitaj historioj, vere estas en sia ekzisto tragikaj, kiel la idealismo mem, kiu havas la vere europan devenon.

Tio signifas, ke fakte la europa historio devas deveni el la diferencigho de la origino de idealismo kaj la konsciigho ghian tragedion. Kaj tio komencighis che la antikaj grekoj.

Historio kaj kulturo povas esti en la vera senco nur dialogika, sed ne absoluta. Tio estas, ilin ne eblas substancie difini, kiel oni provis en la antau nova tempo, kapti sub la influo de la metodoj de natursciencoj. Ghis la ekkono, ke la natursciencojn mem ne eblas unusignife difini, sed nur sub determinitaj antaukondichoj.

Ekde, la ekshajno de la relativeco (post la ekkono de la relativecteorio), devis shanghighi ech ghis pli ol du mil jaroj valora klasika logiko de Aristotelo, ankau kun en la sama tempo valida kontraueco al la dialektiko de Platono.

Nuntempe ankau ne estas certe respondebla, chu la scienco, kiu unue, kiel nun ekshajnas, estas grekdevena (kiel ni ghis nun precipe kredis), au kiuj aliaj influo ankau efikis la nunan formon. Por scienca pensmaniero estis necesa redukti la fenomenoj al racie kaptebla stato. Sed por la evoluo, estis chiam decida la malfermeco, enlasi novajn movighojn por la plupensado.

La Aristotela logiko certe estis necesa por la etabligho de la racie trapenseblaj sciencoj, en la estinteco, t.e. en historio, por havi ion bazon eliri kaj se necesas ankau reiri, por ne perdighi en la malracieco. Tiuj atingajhoj estis poste, per la dialektiko de Platono pluasertitaj, kiel kredantaj, ununuraj ech universalaj veroj. En la pasinta historio, ankau kiel „europeca scienco“.

Ghis la dialektika trabatalpunkto, kie ekshajnis sia limo. De tie montrighis ankau la necesa malfermo de la fermitaj sistemoj, strukturoj, formoj, pensmanieroj, ktp. kaj komencis serchi la pensado novajn, ghis tiam ne konatajn, sferojn en la mondo kaj en la universo. Post tiu punkto en la tempo, shanghighis la kompreno de la historio, politiko kaj ghenerale ankau de la sciencoj.

Fakte de tiam necesas, la priskribo de nova historio. Kaj kiel devus nun aspekti tiu priskribo? Kiel oni povas pluiri, se la ghis nuna metodo de dialektiko fiaskis kaj montrighis sia spertata tragedio? Ankorau ne longe, sed tamen jam ekde kelkaj jaroj, montrighis la realnecese nova kunrilato, en la internacia politiko, pri la „nova pensado“.

Tiel estis nomita, la nun kelkdek jaroj funkcianta metodo, kiu shanghis la antauajn perfortajn dialektikajn asertojn, minimume en internaciaj rilatoj. La problemo estas nuntempe nur, ke ni havas la novan, necesan rilatmanieron kaj pensadon, sed povas esti nur forshovite uzita praktike kaj ghenerale. Chiam alvenas novaj baroj kaj rebatoj, por ilia plena apliko.

La „nova dialogika pensado“ ekaperis jam preskau antau unu jarcento. Franz Rosenzweig skribis parton de lia chefa verko, sur la fronto de la unua „mondmilito“, kie li en ekzistencia danghero pripensis la pacan metodon solvi la perfortajn. Estas la sama tempointervalo, kiam ankau esperanto (la proponita internacia lingvo), jam ech antau la milito aktivis por la paco, sensukcese, neaudeble en la milithisterio.

Por ambau pacmovadoj devis dauri la sensukcesa atento ankau post la „unua mondmilito“. Ne prilaborinte kaj pripensante la kruelajn spertojn de la unua milito, gvidis ankau en la dua katastrofo. Nur post la plifortigo de ambau militaj „venkpovoj“, ghis la ebleco de respektiva neniigho per atomarmilojn, estis devigitaj en la internacia poltiko uzi dialogan rilatmanieron.

Kiu ne estis la rezulto de iu prudente intelekta maturigho de la homaro, sed la ekzistencia danghero, devigis ilin pripensi la eblecon, alie ol nur dialektike provi persvadi unu la alian. La disvolvigho de tiu metodo kiu ekis komence de la 20a jarcento, fine de la jarcento atingis sian efikon, en la internacia polituiko kaj shanghis internacie la tutan politikan situacion en la mondo.

Tiu evoluo ebligis ekesti, la nunan liberan staton en Europo, sen muroj inter politikaj sistemoj kaj sekve la fondighon de la Europa Unio; Kiel atingo kaj sukceso, de la nova, dialogika pensado. Grave estas mencii en tiu rilato, la spiritan proksimecon al la esperanto, kiu havas la radikon en la sama pensmaniero kaj pacmovado, kiu por demokrata kaj justa komprenigho, minimume ene de la EU, havas sian estontan realan, konkretan taskon kaj shancon.

Dialogika pensado kaj internacia lingvo esperanto, estas spirite intime ligitaj unu kun alia, ekde ilia komenco, ghis en nia estanteco. Ilia ligiteco dauras kaj chiam pli intenzivighas en la nuntempe mondvasta internacia informbezono, en la interreta epoko.

Pro tio necesas en la estanteco, la reala novkonstruo la historian bazon, kiu portas la homrajtan chiestmanieron en la mondo. En la Europa Unio tio jam konkrete urghas. Por tio estas bezonata la Dialogika kompreno de la historio, kiel fundamento en nia estanteco, por ebligi pacan kunvivado de diversaj popoloj kaj shtatoj en la mondo.

Post la ghis nunaj historiaj spertoj en la pasinteco, la repacigho devas necese komenci en Europo. Char Europo provokis kaj ekkomencis du terujajn, poste kiel mondmilitojn nomitajn, kverelan malpacon, kun milionoj da mortintoj. Post tiuj spertoj, devas esti Europo ankau la unua, kiu lernas el sia antaua misagado.

Europo devas lerni ne nur por si mem el la propra mizero, sed montri ankau al la mondo, kiel oni povas lerni el la propraj eraroj kaj tiel certigi la volon por la paco. Por tiu konscia sintenmaniero necesas la „dialogika kompreno de la historio“, de diversaj popoloj kiel bazo, por estonta komprenigho kaj paca kunvivado.

Resume povas esti dirita: Dialogika prezento, de la re-prilaborita historio, estu liberigho de la superkonvinke klasika dialektiko, kiu nuntempe necesas, kiel fundamento por la pluevoluigho de la internacie paca kunvivado de la homaro.

Ekde la oldaj grekoj la klasike europa historio estis dialektike prezentita. Oni chiam shatis ghin enmeti ankau en klasiklogikaj kategorioj. Sed la okazadoj neniam alllasis tion daure, chiam denove eksplodis la shlositaj kadroj. Neniam sufichis la logikaj kategorioj por kapti la historion.

La dialektiko promesis plu da liberecon, sed nur en kontrauajhojn, kiuj post evoluinta tempo akau mem chiam eksplodis kaj kauzis ech grandajn detruojn. (Vidu la multajn militojn kaj revoluciojn!)

Oni nomis tion la dialektikan historievoluo en la tempo. Al kiuj memkompreneble apartenis la revolucio kun detruo kaj mortigo. En la europa historio ricevis tiu nocio centran gravecon. Hegel siatempe ech kredis,ke la revolucioj (li opiniis la francan) estas la plej alta ekshajno de la mondspirito. La socialisme-komunismaj revolucioj aplikis lian metodon.

Respektive la regantoj ne volis akcepti ke, la kelkmil jaroj enradikighintaj klasikaj reghsistemoj ne plu funkcias kaj valoras. Ili memkompreneble rifuzis la necesecon de revolucioj, sed ne ghenerale la dialektikon. Anshtatau ili mem uzis kiel metodo. Per sekretaj servoj provis savi tion, kio ne plu estis savebla. Komencis la tempo de intrigoj denunciacioj kaj mensogoj.La metodo de dialektiko promesis chion tion kovri kaj elteni.

Dialektiko estighis la metodo por chio tio, kion la klasika logiko ne plu povis plenigi. Oni kredis povi dialektike (preskau) chion pruvi kaj chion kontrauigi. Pro tio estis de kelkaj filozofoj (precipe logikistoj) la seriozeco de la dialektiko pridubita. Ili diris, shajne per la dialektiko oni povas chion kaj nenion pruvi.

Jam Kant parolis pri la „dialektiko de la shajno“ kion tiam poste Hegel (shajne) rifuzis, kaj konstruis sian dialektikan sistemon, kiu poste(shajne) ankau multe da aliajn filozofojn persvadis. Pliaj sociorevoluciaj teorioj bazighis sur tiu metodo (de Marx ghis Lenin).

La diskuto inter la klasika logiko (de Aristotelo) kaj de dialektiko de (Platono) jam dauris ekde la greka antiko, kaj dauras ghis nun, alpreninte ankau aliajn formojn, ekz. inter la natur- kaj spirit-socio-sciencistoj. La natursciencoj restis che la flanko de la klasika logiko. La spirit-sociajsciencoj bezonis pli da liberecon, pro ilia ne ebla ekzakta difiniteco, ili preferis kaj defendisla la dialektikon.

Vera shangho de kontrauajhoj estis atingita en la plejnova tempo, kiam la spiritsciencoj (fakte en la politiko) atingis la fineblecon de la dialektiko. Kaj la natursciencoj devis mem sperti la relativecon de la antaue absolute kredita formala logiko, en la „relativecteorio“ kaj poste en la„kvantenteorio“.

Por ni, en la ligiteco al la historio, estas interesa la fino de la dialektiko, per kiu sekvas la fino de la klasike dialektika historio. Kaj pro tio, la necesa novskribo, de la ghis nun dialektike skribita historio. Tiu „novo“ estas la dialogiko. Kiu fakte tamen ne estas tute novo. Novo estas nur ke ghi nun povas montrighi kaj povus helpi en la ekzistenciale kritika situacio. Al kiu ghi jam longe, ankau antaue atentigis, sed en la pelado de la dialektiko ne estis audita.





Mi dankas por Via atento