8.- Kiel malfacila estas enkonduki la , la nun ekzistencie necesan novan dialogikan pensmanieron apud la, jam jarmiloj alkutimighinta klasika dialektikismo, estas en jhurnalismo ekzemplodone observebla. Nuntempe estighis la mondo per la kontrau jhurnalisma batalo de Trump, atentema al t. n. „fake news“, esp. novajh-achoj

Ke la informadmedioj mem, ne havas intereson dialogike peri la novajhojn, estas de ilia fakokupigho komprenebla. Ili pli shatas informi pri dialektikaj okazadoj, de kontrauajhoj kaj ofte priskribas ech normalajn aferojn kverele, por pli bone vendi sian produkton. Char la plejmulto de novajh-konzumantoj havas sian distraghon en perfortaj prezentadoj, kiel ili jam alkutimighis, en la precipe en kontrauajhoj movighinta mondo.

Ke la nuntempa jhurnalismo ne trovighas al alta nivelo, plejbone povas sperti la esperantistoj mem. Se iu jhurnalisto trovas interesa, sciigi ion pri esperanto, tiu poste estas sur tiel malalta nivelo, plene kun nescioj kaj nekorektaj antaujughoj, ke ofte estus pli bone por esperanto, se ili nenion aperigus. Plej ofte, ili akomodighas al jam ekzistanta publika opinio, sen malantaudemandoj kiu estus por ili jam tro scienca okupigho. Pli oportuna estas skribi, kion atendas la ghenerala komprenkapablo, sen iu peniga resercha klarigo.

Nuntempe estighis ekkonebla sufiche ghenerale la fakto, por chiuj kiuj kapablas informighi el diversaj landoj per diversaj lingvoj kaj politikaj direktoj, ke ne ekzistas objektiva informadperado. Aliflanke staras memkompreneble la libereco de la jhurnalismo, kio estas la plej grava valoro en la libera socio. Pro tio devas esti tolerataj, ofte ankau ech la plej stultaj devojighoj kaj insultoj.

Kiel altnazule ankau sonas, esperanto povus helpi tiun problemon, dialogike alproksimighi al jhusta informado. Jam ekzistas ankau malgrandaj spertoj, (per malricha provo) ekzemple la esperanta jhurnalo de „Monato“. El diversaj landoj kunvenas diversaj informoj kaj por komuna kompreno estas la sciigoj redaktataj. Tiu principo plivastighante, povus doni la plej proksiman objektivecon de la jhurnalismo mondvaste.


9.- Kun la lingvo esperanto komencighas ghenerala ebleco, la tutmondan ekkonon en la dimenzio, en kiu per neniu alia lingvo en tiu tuteca kvalito eblas. Plurlingveco estas la vojo al tiu, sed per esperanto parolado komencas la shtupo, de la pluevoluo en la sumigata tuteco. Tio ne signifas, ke sur tiu shtupo estis atingata iu chion kaptita scio, (pri kiu la idealismo jam chiam revis) sed la libera vasteco, post la disrompigho de klasikaj baroj, la ebleco al senghena pluevoluo sur la „kampovojo“ al universala scio.

Kaj sur tiu atingita (ankau la plej alta klasika) shtupo komencighas la senpera dialogika pensado, per la superpasho la scion mem, kun la akiro la scion pri la nescio. Alikaze pri nia klasika kompreno de la scio, tiu atingo tute ne estas shatata celo. Post multe da lernado ni volas esti multscia prudenta homo kaj tiel konvinki la aliajn pri nia scio, al kiu ech alvenas la kredo al ekskluziva vereco, kiun ni tiam ofte perforte volas trabatali. Tiel ni restas en la plej ofte uzata dialektika konvinkludo.

Dialogiko komencas tie, kie ni pretas dialogi pri la konvinko ankau de aliuloj kaj serchas komunan solvon. Kiel malfacila estas atingi tiun shtupon plejofte montrighas che diversaj religioj, che kiuj plejofte chiu estas konvinkita pri la posedo de la ununuran veron. Tamen ke che chiu religio en la profundeco estas trovebla la dialogika principo, estis poste en la historio interpretite dividitaj pri propraj sociaj povdeziroj.

Nur se ni prenas la tri Abrahamdvenan bibliajn religiojn, juda-kristana-islama, la spiritan bazon de la europa civilizo, en la historio ili diferencighis tempe, al morto plena malamikeco. Kvankam che ilia origino staras la dialogika senperforto. La Judoj nomighis Judoj ekde ili eltirighis el Egiptio, sed ne kontraubatis. Ilia frato Jeshuo lasis sin krucigi. La europa historio, civilizo kaj evoluo, chefe surkonstruighis al jud-kristanaj sintenoj, ankau se samtempe restis la barbarisme perfortaj influoj ghis nun chiam efikaj.


10.- Estas malfacile kompreni por klasike pensantaj homoj, ke la tuta klasika scio nur pro tio ekshajnas, ke ghi estu superpashata, por plua universala evoluo. Sed ghi tamen necesas, ankau kun multe da peno kaj strecho akirinta sperto, por scii kiel kaj kial ghi devus esti superpashata sur la evoluvojo. Char la historiaj faktoj montrighis ke tiu maniero estis necesa, char ion superpashi eblas nur se tio jam ekzistas.

Tiel estas nuntempe observebla en la mondo, ke kulturoj kiuj jam sur aliaj vojoj ech pli alproksimighis al universala scio, ol la eorop-klasiko, nuntempe ili mem, (eble oni povus diri), repashas al klasikaj spertoj sur la universala evoluvojo kaj lernas la klasikon (por povi superpashi?). Kaj ofte ili faras tion ech pli bone ol la europanoj. La mondo povas esperi, ke ili ne alprenos chion de la klasika Europo, sed plibonigas la vojon dialogike kun la spertoj el la propra kulturo, al universala evoluo, el kiu ankau la europanoj povus multe lerni.

Eble ne estas hazardo, sed sagha antauvido, kiu en orientaj kulturoj pli ghenerale aperas, ol en la okcident-teknika, ke ili jam longe interesighas pri esperanto, char ili vershajne ekkonis en ghi, la kunmetitecon de la europa spirito, per kiu ili pri facile ricevas la superrigadon kaj ankau la superpashon de la klasiko.

Pro tio utilas esperanto ne nur por europanoj, sed ankau mondvaste, por ricevi superrigardon pri la spirito, kiu ekmovis la nacionalismon kaj nur post longa evoluvojo atingis la iternaciecon. Tiu evoluvojo tra la tragika pensmaniero estis nur en Europo necesa. Tio ne signifas ke, la tuta mondo devas trapashi tiun, sed ili povas lerni minimume, kiel ili ne devas fari.


11.- La superpasho de la klasiko estas ligita kun la strebo al universaligho. Precipe en orientaj kulturoj troveblas ghis en religiaj kredoj, kun la proponoj de diversaj korpo-starigoj, atingi meditativan staton de la kunigho kun la universalo. La europec-okcidentaj kulturoj sub la influo de la greka klasiko, disighis la korpon de la animo. Ili bezonis en la historio longan klasikan evoluvojon ghis la ekkono, ke universale, korpo, animo kaj spirito strebas al sama unueco.

Tio ne signifas ke, en la realeco ili jam estas unuighintaj, au ke, ili devus esti pri klasikaj principoj perforte unuighintaj kaj pri konvinka pensmaniero posedi la lastan veron. En la klasik-okcidentaj metodoj gvidas la vojo en hierarhiaj shtupoj, ghis la alteco kiam ekkonighas la tragedio de la, idiotisme en-unu-sin-mem-turnighint-eca sinteno.

La orientaj metodoj iras pli trakvile al esta-adekvateco, sen forte shtupaj kontraubataloj, pli indiferente al grandaj diferencoj survoje. Ili restas en la chiutaga realeco de la vivo, sen grandaj tragikaj shanghoj, chiam renovighinte nunece la eternecon. La tempo ne estas iu eskatologia estonteco, sed en eterneco cirkulanta vivo, alprenante chiam novajn formojn.

Kiu filozofio estas la ghusta au vera, por dialogika pensado ne etas tasko por decidi. Dialogike estas interesa, ke ambau pensmanieroj nuntempe alproksimighis unu al alia. Precipe por la okcident-dialektika pensmaniero estas grava, ke ghi atingis la punkton, kie ne plu estas ekzistenciale uzebla. Pro tio ne estas hazardo la kresko de interesoj kaj scioj al orientfilozofiaj pensmanieroj en okcidentaj landoj.


12.- Kiel rilatas la filozofio al superpasho de la klasiko kaj esperanto? La superpasho de la klasiko, ekkoneble en la moderna socio komencighis en la arto. En la sfero kie la klasiko mem atingis sian kulminon, sed tamen konzervis ankau la liberan ligitecon eksterlime. La unua reago de la klas-klasike kutimighinta socio al la arta evoluo estis shoka.

Fakte la pensantaj interpretadoj kaj komprenadoj de la arto, savis la pluevoluon de la returnigho. En la filozofia pensado mem, sub la influo de la realeco, montrighis la kulmino kaj la fino de la klasiko. En la klasik-europeca pesmaniero regis la konvinko pri absoluta vero. Ghia fino montrighis sekve, en la tragedio de la dialektika konvinkperforto.

La filozofio devis serchi novajn vojojn. Elirpunkto estis la realeco de la tempo. Kiel estis solveblaj la klasikaj kontrauajhoj kiuj montrighis siajn relativecojn? Char tamen, la klasikaj konvinkoj staris unu kontrau alia, ankau se ne plu eblis chiupovuzanta konvinko la alian partion. Restis nur la ebleco de dialogoj.

Tiu stato estis jam pensante en la filozofio antauvidite, atau kiam ghi fakte ekestis en la realeco. Oni nomis tiun pensmanieron la „nova pensado“, kiu prenis la „tempon serioze“.

Franz Rosenzweig kaj Martin Heidegger estas la unuaj reprezentantoj de tiu pensmaniero.

Historie kun tiu filozofia pensmaniero samtempe ekestis ankau esperanto, inaugurita de la lingvisto Ludoviko Zamenhof, kiel propono uzi tiun artefaritan lingvon, kiel helpsolvo de la firmestighintaj klasikaj kontrauajhoj, per dialogoj komprenante ankau en internaciaj rilatoj, demokratie en samvalora maniero.

Bedaurinde tiutempe, kiam tiuj movadoj ekestis kaj samtempe aktuale devis esti solvitaj la problemojn, ne estis de la ghenerala publiko rimarkita. La klasikaj valoroj peris la mondon en du teruraj militoj. Post tiu tragedio, estis la homaro devigita, pripensi la rilaton al klasikaj valoroj kaj ilia antaumetita absoluteco, malferme relativighante al dialogoj.

Kaj nun, tio chiam ofte okazas en la estanteco, ankau helpe de esperanto.



Dankon por Via atento.