Prelego de Eugen Macko, en "Eine Welthaus in München", 2017. 05. 18. organizite de la Esperanto Klubo en Munkeno.

Unua parto:

La penseroj estas en 2x 12 punktoj kunfanditaj.

Antauvidite kiel prelegoj (2x 40-45 minutoj) kaj ankau por pli profunda prilaboro en tuttaga seminario.

Superpasho la klasikan europan kulturon de la idealismo per la nova dialogika pensado kaj la filozofia pritrakto la ligitecon al esperanto


1.- Kiel enkonduko, nur en rapidaj pashoj, kio estas la klasiko. Char mi ne volas prelegi pri la klasicismo, ech ne pri ghia subigo, sed pri ilia rilato al esperanto. Fakte mi neniam novon diros chi tie, nur konatajn sciojn metas en nova kaj aktuala kunligiteco.

Kion ni en la europa kulturchirkauajho komprenas sub la klasiko? Tio komencis che la oldaj grekoj, en la sklaveca socia ordo. T.e. la klasoj estis memkompreneblaj, ech donitaj de dioj. Klasiko trapenetris la tutan komprenadon, pensadon kaj la filozofion. Oni pensis klasike pri la aristotela logiko en kategorioj. Kiu dauris ekskluzive, ghis en la nuntempo.

Ankau ankorau nun, apud la novaj sciencaj ekkonoj kaj historiaj spertoj, asertighas la klasiko per dialektika perforto. Realecfremdaj idealoj, kutimighinta etiko de herojeco, memofertpreteco, ktp. , ankorau grandparte restis, ghenante la pluevoluon de la socio.

La subigo de la klasiko en europo komencighis post ghia ekstreme socia pervertigho. La Franca Revolucio disrompis la klasikan ordon, kio en Usono pluevoluighis al nova socia shtupo. La realeco diktis la necesan shanghojn, sed la metodo restis, la perforta dialektika konvinko. Sperti la limon de la perforto, ankorau necesis la atingo de memdetrupotencoj.

Tio kio konkrete okazis en la socio, pretighis jam longtempe en la spirita sfero. En diversaj artoj mendighis la superpasho de la klasiko. En la muziko, pentrajho, literaturo, ktp., ekestis verkoj, ne plu kapteblaj per klasika estetiko. Ankau la klasika filozofio atingis sian altecon kaj la necesan superpashon en la Hegela dialektiko.

En la filozofio ekshajnis, post la subigo de la klasikan iealismon, la „nova pensado“. Baldau montrighis ankau en la realeco la tragika fino (en revolucioj kaj militoj), de la klasike unuflanka kredo de la idealismo. El la malantaueco tiam elpashis, la ghis nun subprenita dialogika realeco kaj proponis sian helpon. En tiu sfero apartenas ankau esperanto.


2.- Kial filozofii pri esperanto? Ne sufichas jam la neserioza, ech primoka opinio de la „science pensata“ mondo pri esperanto? Kial ligi esperanton kun filozofio, kiu mem ne havas altan agnoskon nuntempe en la scienco?

Sed, unu de la plej gravaj novtempaj filozofoj (en la 20a j.c.) Martin Heidegger diris ke; „la nuntempa scienco ne pensas“. Memkompreneble li ne volis diri, ke la sciencistoj estas stultaj. Sed pensado estas la plej alta kaj devas esti ankau la plej vasta spirita movado de la homaro.

Kaj, jam chiam estis la geniuloj en diversaj branchoj spirite limigitaj al siaj fakoj. Che meznivelaj homoj oni diris ke, ili estas fakidiotuloj. Sed la europa kulturo ne estus imagebla sen tiuj uloj.

La geniuloj plenigas la plej altan atendojn de la europa idealismo. Oni ofte nomis ilin la „herooj de la kulturo“, pro iliaj por homaro donitaj eltrovajhoj. Sed la malkovritaj potencoj, funkciis ankau kiel dialektikaj kontrauajhoj. Tiun konscience konsciighis ekz. Alfred Nobel.

Tamen ke, en la post-renesanca tempo, la pensado precipe direktighis al natur-sciencoj kaj la filozofio estis forshovita en la malantaueco, la socio-politikaj-sciencoj plue uzis, la jam kelkmil jaroj en la europa idealismo alkutimighintan dialektikan pensmanieron.

Pri la antik-greka, tra la romia imperio, ghis en la lastaj jarcentoj formitaj nacioj en europo, restis la dialektika persvadarto en la komunikado dominanta. Ligite kun la klasika heroismo, atingis en la 20a j.c. (jam ankau el la antiko konatan) sian tragedion, per la nova dimensio de la mondvasta detrupotenco. Tiu stato postulis ghian finon kaj la komencon de la turnigho, al la „nova pensado“.


3.- Kiel la arto superpashis la klasikan belecon, en la pentrajho en la muziko kaj aliaj artajhoj, tiel superpashis esperanto la belecon de la klasikaj lingvoj. Restis nur la esence grava de la lingvo, la esprim-kompren-kapableco. La idealisme klasika beleco, retitirighis en la relativa malantaueco. Esprim-komprenigho unu-de-alian estas la baza tasko de chiu lingvo. Al tiu grundo surmetighas poste la kutimoj, kiuj produktas la idiomojn kaj idiotismojn.

En la literaturo, ricevas la reuzate subjektivaj kutimoj tradicion kaj ekestas la klasikaj beletrajhoj. Bedaurinde esperantistoj plejofte postkuris tiujn klasikajn valorojn kaj samtempe forgesis sian propran gravan karakteron, kiu montrighas en ghia dia-logikeco. La arto mem, jam superpashis komence de kelkcent jaroj ghenerale la klasicismon, kiu ankau nuntempe dauras.

Esperanto kunportas en si mem la tradicion de superpasho de la klasiko. Ghi ekestis en la spirita turnigho de la idealismo, al reala neceseco de aktuala komprenigho, en la situacio kiam montrighis la nesuficheco de la klasikaj lingvoj. Ne en kontraueco al tiuj, sed en helpante dialogika kunordigo iliaj elementoj al pli klara kaj senpere komprenebla nova sistemo.

Memkopreneble, ke la klasikaj lingvoj tiun gheneralan kompren-evolushtupon, el siaj propraj dialektikaj karakteroj ne povas kaj volas akcepti. Ili ne estas nur unu-kontrau-alia, pro la konkurenco kiam chiu volas esti ekskluzive la plej bona, sed sekve ili estas ankau kontrau esperanto, kiu portas ne nur ilian proprajn elementojn, sed ankau de iliaj kontrauuloj.


4.- La klasika lingvistiko estas ekskluzive dialektika. Ech la klasika lingvo-komparado ne liberighis de la klasika logiko kiam ili ordigas kaj klasifikas la kelkmil ekzistantajn lingvojn en la mondo. Mankas ankorau la kvalito de inter-lingvistiko, kiu chiun lingvon observas en ghia unueca kvalito de universala komprenigho.

Granda distordigho de esperanto flanke de la klasiko, estas la miskompreno, ke ghi volas forigi aliajn lingvojn, kaj resti nur unu universala lingvo. Alikaze por tiu antaujugho, kulpas ne nur malmulte la esperantistoj mem, char en ilia historio ne klerigis kaj rifuzis sufiche kompreneble tiun eraron. Ech ili nomas la mondan esperanto organizon; „Universala esperanto Asocio“. Tiu estas nur unu ekzemplo, kie la esperantistoj mem devas liberighi de la klasiko.

Esperanto estas tiusence miskomprenata kun la latino. La latino estis siatempe universallingvo ankau kun la postulo de la katolicismo esti tutmondampleksa kiel la religio. Sed la historio montris tute alian evoluon. La latino mem disfalis en diversaj latinoidaj popollingvoj. Alie esperanto, ghi ekstaris el la klasikaj popollingvoj, kaj volas solvi iliajn ekestintajn kontrauecojn.

Post la universaleco de la latina, la simplaj popolingvoj ankau el aliaj radikoj, alprenis la gramatikan strukturon de la latino kaj klasikigis la iamajn nur popollingvoj al klasikaj popollingvoj, kun la rezulto de klasikdialektika kontraueco unu kontrau la alia. Tio komencis okazi enla renesanco, t.e. antau 5-7 cent jaroj.

La postan rezulton ni bone konas el la historio. En la 18-20-a j.c. disvolvighis tiu diferencigho ghis nuntempe, al nacionalismoj kaj shovinismoj. Kiam ne estus troigata diri ke, ekmovis du kruelajn militojn en Europo, kun tutmonda influo.


5.- Se tiuj karakteroj de la klasiko estus konscie pripensataj, tiam estus malfermata la ebleco por kompreni la propraj ecoj de esperanto kaj liberighi de la, en historio potencaj subprenoj. Por atingi forton, esperanto mem devas uzi la historion, kie jam sufiche longe komencighis tiu liberigho. Char ghi mem ekestis el la posta rezulto de tiu liberigho.

Nur, la rebato de klasiko restis ghis en la nuntempo sufiche forta. Por ghuste kompreni la econ de esperanto, ghi devas esti en la rilato kun la evoluhistorio de la socio eksplikata, kie montrighas la ligiteco al iliaj kunecoj. Esperanto neniam estis nur iu izolita movado, sed chiam trovighis en ligiteco kaj lukto al iu nova, pli bona mondo en la socio.

Nuntempe montrighis la necesa turnigho ghenerale al la nova pensado. Tio kio longtempe evoluighis en la historio estighis neevitebla por la pluekzistado de la homaro sur la tero. Ne nur en la socio estighis, la nova dialogika rilato necesa, sed ankau en la natura chirkauajho.

La scienco povas nun kalkuli, la endangherigon de la vivo, se plue restas la klasike dialektikaj principoj kiel, konvinko, herojeco, venko, regado, subpreno,ktp., kiuj gvidas al klasika tragedio. Kiu estas konata jam ekde la antikaj tempoj, sed ni nur nelonge ekkonis, ke ilin ne plu eblas lude superiri, sed la afero estighis serioza, kiel elekto inter morto kaj vivo.


6.- Ghis nun la plej prominemta kaj ankau potencoplena persono, estis Mihail Gorbatshov kiu ekkonis la signifon kaj necesecon de la „nova pensado“ kaj ankau konkrete aplikis ghin. Eksplicite li esprimis tiun pensmanieron en lia libro „Perestrojka“. Siatempe shanghinte tielmamiere la politikan situacion mondvaste.

La ligitecon de esperanto kun la nova pensado, montras altnivele ankau la simpatio de Gorbatshov. Li audenciis esperantistojn al Moskvo kaj kiel honora profesoro de AIS-o (Akademio Internacia de la Sciencoj, en San Marino) faris prelegon, kiam esprimis sian bazan dialogikan opinon pri la mondpolitika situacio.

En iu de lastaj intervjuoj Gorbatshov bedauris, ke Usono siatempe ne reagis sammaniere (dialogike), sed kun malica ghojo, pri disfalo de Sovjetunio. Tiel forrestis la shanco por malarmado, precipe de dangheraj atomarmiloj. Lastfoje, li tamen esprimis lian esperon, ke la nova Usona registaro kun nova prezidanto, eble dauras tiun, de li komencitan malstrechighan kurson en la politiko.


7.- Escepte estas interesa. Tamen ke esperanto kaj la dialogika pensado havas tre multajn komunajhojn, ekestis kaj ankau evoluighis preskau samtempe, mi nenie trovis iun konkretan avizon de unu al alia. Ghenerale, ambau ekestis en la spirita atmosfero de la pacmovadoj en la tempo kun ekstrema nacionalismo, kiam ili ne povis ion signifan atenton atingi. Kontraue, similaj pensmanieroj kaj agoj, estis en la milithisterio de tiu tempo persekutitaj, prisilentigitaj kaj la aktivuloj ech enkarcerigitaj.

La filozofio de la nova dialogika pensado ekestis post la konscia fino de la klasicismo kaj precipe post de ghia dialektika moralo, kiam ne povis esti kontentige difinita la la bono kontrau la malbono. Char evidente chiu kontrauajho enpenetras ankau en la alia flanko. La volo individue difini la unun flankon kontrau la alia, gvidis al historia katastrofo.

En la realeco la unuflanka idealisma konvinko pri la vero, ne plu havis sian ekzistencian subtenon. La realeco montris tute alian rezulton, ol de la klasikaj idealoj kaj ideologioj antauviditaj. Montrighis la reala neceseco de ambau flanka pritrakto, t.e. la serchado dialogike, la ambauflankan solvon por la plu da ekzistado, kiu estis sur la pinto de la idealismo endangherita, (post la kredo en unuflanka idiotismo, kiu nuntempe konkretighas en aktuala terorismo).

Ofte mi devas mirighi, ankorau nuntempe, pri la unuflankeco de la sciencaj kaj ankau spirit-kulturaj ekkonoj kaj atingajhoj. Kiel ofte ili restas izolitaj en la propra scio, sen rilate al aliaj sciencaj ekkonoj, kiuj kune donus eblecon por ghenerala pluevoluigho. Memkompreneble, tiu nekono estas potencita, de la nekono de la aliaj lingvoj kaj la manko de akceptita internacia lingvo.


8.- Unu de konkretaj sekvoj de tiu kontrauajha diferencigo montrighas en la klasika lingvistiko. Universitatnivele estas pritraktitaj la t.n naturaj lingvoj, unuflanke kaj aliflanke la konstruitaj planlingvoj. La esploroj ne kapablas superpashi tiunj klasikajn barilojn.

Unuflanke, fosas la klasik-universitata esploro en da profundeco kaj volas pruvi iun ennaskighintan naturecon de chiu lingvo, kiuj tiam pri la klasika logiko sekve devus esti ankau hierarhie ordigitaj. Sed ghuste tie, al la lasta profunda scienca demando, ne havas respondon kaj perdighas denove en la mitologio.

Aliflanke, staras por la klasika pensmaniero la konstruitaj lingvoj, iomete flanke, nur apude okupighante kun ili, kiel nur iu sensencajho en la historio (kiuj alimaniere estighis ch. 2 mil taksataj provoj). El tiuj altighas kelkaj konstruitaj lingvoj, kiuj atingis ech malgrandan socian parolantaron. Ekz. volapuk kaj ido kaj elstaras el tiu vico, la esperanto.

La klasika lingvistiko komecis nun iomete okupighi kun tiu lingvo, post la evidentigho de la necesa lingva komparado. Che tiu mendighis iu tute ne atendita, surprizo por la lingvistiko, kiun ili ne povis tute ordigi kaj kompreni en ilia propra sistemo.

Sub la reala evoluo, la hierarhia sistemo de la klasikaj lingvoj disfalis. Restis nur iu dialektika batalo, sen sciencaj bazoj, sur mitologia fundamento. Che kiu diversaj naciaj lingvoj volis atingi internacian superinfluon. Sed ankau tiu dialektika konvinkbatalo montrighis senutila, post la nuntempe mondvasta venko de la angla, kiam chiu batalo en tiu sistemo estighis sensenca.

9.- En tiu situacio ricevis la arte-farita lingvo esperanto tute alian signifon ol estis al ghi de la klasika lingvistiko ordigita. Unue, la natureco de la lingvoj estis ghenerale profunde pridubita. Kio ekz. en la filozofio jam de komence estis skeptike akceptita, char filozofio jam chiam distingis inter naturo kaj socio. La lingvo estis precipe kiel spirit-socia fenomeno komprenita.

Post la plejnovaj natur-sciencaj ekkonoj kiam la unusubstance atomisma ideo estis per pruvoj falsifigita, ekestis tute alia komprenebleco ankau de la naturo. En la filozofio montrighis sur la pinto de la klasika pensado, la fino de tiu unusubstanca idealismo, kiu komence unue estis al sociaj sciencoj aplikataj. Sub tiuj novaj cirkonstancoj estighis ankau la lingvoj tute alie kompreneblaj ol de la iama klasiko.

Fakte, la klasiko estis subigita en la natursciencoj, en la filozofio kaj ankau en sociaj spertoj de la lastproksima historio. En tiu situacio ekshajnis por esperanto tute nova komprenebleco, liberigita de la klasika subpreno en la pasinta historio.

Sekve: Esperanto kiel arte-farita lingvo, ne plu estas malmultvalora, sed inverse, pli evoluinta ol la klasikaj naciaj lingvoj.

Se ni che la arto komencas kompreni la superpashon, ghi estis tiu, kiu faris la unuajn pashojn de la subigo de la klasiko, jam antau kelkcent jaroj, kiam por la pensado kaj la konscia kompreno, ankorau ech ne ekshajnis tiu alternativo. Tiel montrighas la arto kaj la artefaritajho kiel iu pli alta spirita okupigho, ol nur en la klasikaj reguloj enshlosite funkcianta mondo de la pasinteco.

Tie estas esperanto en la tre bona socia kuneco. Kaj la t.n. nenatureco de esperanto, ekshajnas nun en tute alia lumo. Char ankau la t.n naturaj lingvoj ne estas pure naturaj, sed ili mem ech de la komenco, de ilia klasikeco, post kiel simplaj popollingvoj, estis kunkostruitaj de la latina sistemo kaj gramatiko. Tamen en tiu kazo, esperanto ne volas sin altigi de la naciaj lingvoj, char ghi konfesas sian devenon de tiuj, sed ne ekskluzive sed dialogike, en kunmetita evoluo de iliaj elementoj al nova statuto, sen superfluaj internacie nekompreneblaj idiomoj kaj idiotismoj.


10.- En la arto ekshajnis multe da verkoj, kie estas ekzemplodone ekkonebla la superpasho de la klasiko, jam antau kelkcent jaroj. Tiel, ke en la nuntempo neniu artisto plu farus iun klasikan verkon, ekscepte en la lernejo, por profunde trastudi la econ de la klasiko. Char kompreni la superpashon de io, eblas ankau nur, se oni havas kaj postlasas tion kio estus superpashebla.

Por tio ni bezonas la historion. Al ghia kompreno, apartenas la kompreno de la postlasitajn okazadojn kaj verkojn, en siaj tempoj kaj evoluoj. Post la provo la superpashon de la klasika socio en Francio, komencis en Pariso la daurigo de la evoluo en la arto. Ekestis diversaj decidaj provoj en la pentrajho. En la arhitekturo ankorau dauris la klasiko precipe che la reghaj shtatpalastoj ech che parlamentaj konstruajhoj kiel devis esti esprimata la klasika povo.

Ankau en Usono estis la registarkonstruajhoj ornamitaj de klasikaj kolonoj, kiel simboloj de fortopovo. En Nevjorko samtempe ekestis jam modernaj konstruegoj, vere fortopovaj. En la Europaj chefurboj estis tiutempe ankorau plu konstruitaj la klasikaj monumentoj, kiuj nuntempe efikas kiel turistike muzeaj vidindajhoj. Dialektike eksteren ili impresas povon, sed ene sen iu reala povenhavo.

Malantau de la europaj kulisoj okazis granda evoluo en la muzikarto. Ekestis gravaj verkoj kiuj liberighante superpashis la klasikon. Nur ke mi menciu unu de la lastatempe plej interesan, de Karl Orf, „Carmina Burana“. La temo prenita kun muzikaj elementoj el la mezepoko prilaborite kaj emfazite la gravajn detalojn, por kompreni kaj ghoji la tiaman tempon, al nunaj oreloj.

Alia ekzemplo estas la la siencfikcia filmo „Avatar“. En tiu verko estas ekzemplodone montrita la superpasho la klasikan dialektikon. Pri nia pens-kutim-maniero ni, ech en pluevoluinta teknikkapablo, sen morala evoluinteco, volas konkeri alian planedon kaj de ni multe pli evoluintajn loghantaron subpreni. En ilia sinteno al nia agresiveco ekshajnas la senperforta dialogika reago.

Pli komprenebla por kutima pensmaniero, se oni komparas kun alia sci.fikc. filmo kiel ekz. „Star Wars“ (Milito de steloj). En tiu ekshajnas la ghis nun ghenerale konata distrigho, per dialektikaj kontrauajhoj. Aliaj steloj militas kun la tero kaj okazas la kutime heroec-idiotisma venkbatalado.


11.- Esperanto apartenas en tiu spirita sfero de superpasho de la klasiko, tre simile al la arto. Tiusence ghia plej trafa signifo estas; arte-farita lingvo. Tiel estas kunfandinte nomita la plej adekvata karaktero de tiu lingvo. Unusignife ghi ne estas, planlingvo kaj ne estas konstruita lingvo, sed antau tiuj staras la libereco de la arto, ligita al vivanta realeco.

Esperanto ne estas iu al klasika idealismo apartenanta ideo, idealo, ideologio, kiuj regis en tiu tempo kiam ghi ekestis kaj ne estis komprenata. La plejmulto de tiuj geniajhoj jam forpasis, sed esperanto vivas kaj evoluas plue, ankau post pli ol 130 jaroj. Ghiaj elementoj ekestis el vivantaj lingvoj kaj ghia apoganteco devenas ankau el tiu vivanta realeco, reordigite iliajn dialektikajn kontrauecojn en dialogika kuneco.

Esperanto estas la reala ekshajno de la nova dialogika pensado. Ne nur iu ajn lingvo, sed la adekvata esprimilo de la nuntempe necesa dialogika pensado. En la tempo kiam la klasike dialektika pensado, kontrauajhe peris la homaron al la rando de katastrofo.

Oni jam filozofiis longe pri dialogoj kaj ankau pensis, precipe en diversaj religioj dialogike. Sed esperanto estas la konkreta ekshajno de tiu nuntempe nova kaj necesa dialogika pensado, sur la pinto de klasiko kaj post la ekkono denove la klasikan tragedion.


12.- Nuntempe en nia dighitala epoko, kiam multe da okazadoj estas antaukalkulitaj kaj akurate kaptitaj, chiam pli gravas ankau la alia, la homa flanko de la ekzistado. Tia, kia tamen ankorau ne estas tute kaptebla, sed restas ankau libereco por elkuri en la spontaneco, ghoji au malghoji la sentojn kaj atendi la miraklojn.

En tiu sfero apartenas la lingvoj, tiel longe ghis ili restas lingvoj kaj ne ighas computer robotoj. Char per computero oni jam povus plani akuratan lingvon, sed tiu lingvo tamen ne estus la perfekta, kion jam en la historio multe da prudentaj homoj serchis kaj volis konstrui. Chiam, tamen restis por la lingvo grava la direkteco, kiun celon devas tiu lingvo plenighi.

Por chiu lingvo restas ankau iu propra esenco, kiu ne plu eblas per klasika logiko hierarhie enordigi, sed havas sian propran taskon, ofte iun kiun ni ghis nun, kun nia ghis nuna scio ankorau ne ekkonis. Al tiuj valoroj estighis jam atentema la nova nuntempa lingvistiko, che kiu parte okazis la superpasho de la klasiko.

Ofte nur de kelkaj homoj parolata lingvo, en malgranda socio, povas esprimi chirkauspecifajn rilatojn eksklusive, kiu havas valoron por vort-kaj nocio-trezoroj, de universala spirito. Ekz. iu eskimo komunumo havas diversajn vortojn por neghkvalitoj, kiuj en neniu alia lingvo troveblas kaj ech ne estas vorte tradukeblaj.

Diversaj lingvoj havas siajn diversajn direktecon por taskoj kiuj ili plejbone povas plenighi en specifa komprenigho pri iu eble ankorau ghis nun ne konata afero kaj sfero, sed povas esti helpemaj por venontaj tempoj, komprenoj kaj sciencaj esploroj. Pro tio valoras defendi chiun lingvon.

Por esperanto tiusence, evidente montrighhas ghia eksklusiva dispono, en la nuntempe atingata neceseco, por internacia komunikado kaj komprenigho.

Dialogka pensado kaj esperanto kompletighas unu la alian. Esperanto estas la plej konkreta, reala uzo de tiu pensmaniero. En filozofio ghenerale ofte okazas, ke ankau prudentaj ideoj restas nur teorioj, pripensado de iun novan eblecon, sen konkreta apliko.

Dialogika pensado okazas aplikeble kaj uzebla en esperanto. Ne nur, sed esperanto mem ekestis ech pri dialogika principo. Ghi estis farita por la dialogika komprenigho en la internacia sfero, kie montrighis la manko de konkret-senpera parol-kaj kompren-kapableco.

Kaj ankau nur tio ne sufichas, char decida estas ankau la dialogikeco de la komprenkapableco. Tie estis la klasik-dialektika konvink-arto superpashita en la dia-logika kompren-maniero al unu-de-alia. T.e. re-inverse ankau che esperanto, ne estas nur la lingvo decida,sed ankau la pensmaniero. Tiel, kiel ne sufichas nur dialogike pensi, ankau tiel ne sufichas nur dialogi, sen dialogike pensi.

Dua Parto:

Superpasho la idealisme klasikan europkulturon per la real-dialogika pensado kaj la la ligiteco al esperanto


1.- Nuntempe oni multe audas pri dialogoj. Chiu kiu ne volas pri sia opinio kaj starpunkto perforte konvinki la aliajn, volas dialogi. Sed la alian dialogike kompreni necesas ankau dialogike en-pensi en la ali-ula situacio. Pro tio dialogika kapableco bezonas ankau scion kaj ofte ankau senton de alia flanko kun kiu ni volas dialogi.

Ne sufichas nur la konvinkeco pri la propra supereco kaj serchi la plejbonan strategion tion trabatali. Tiu maniero funkcias nur tiam, se la alia flanko estas pli malforta ol la la propra. Tiu metodo efikis en la pasinteco, kiam perforte sukcesis ankorau dialektike devigi la klasikan hierarhion.

En la nuntempo, post kelkaj sociaj revolucioj kaj evoluoj, la hierarhio pri la klasika logiko ne plu estas senkondiche akceptebla. Kaj, post la ekshajno de diversaj grandpotencoj kiuj ne plu povas devigi unu la alian, shanghighis ankau ghenerale la respekto al antauaj klasikaj rilatoj. Restis la dialogika klopodo kompreni la alian kaj serchi por ambau parto akcepteblajn solvojn de la problemoj.

En la nuntempa internacia politiko oficiale shajnas regi dialogikaj rilatoj. La grandpotencoj kun ega detrupotenco, ne plu havas perfortan konvinkeblecon unu al alia, sen risko de memdetruo. Sed multaj aliaj malgrandaj shtatoj, estas plue, au de pli grandaj shtatoj subprenitaj, au militas unu kontrau la alia.

Ankau en la chiutaga loka politiko estas tre malfacile agi pri dialogikaj principoj. Diversaj interesoj kiel, komercaj, profesiaj, prestighaj, ktp. bremsas la dialogikajn rilatojn. Tie restas plue la kutimo de la enradikighinta klasik-dialektika konvinkmetodo.


2.- Dialogika pensado kaj esperanto havas multe da similan sorton. Ambau estas de la publiko, al kiuj alvenis konscie la informo pri iliaj disponoj, pozitive por la apliko impresataj. Sed tamen restas multe da fortoplenaj interesoj kiuj ne shatas ke ili prosperu.

Per dialektikaj kontrauajhoj estas multe pli profitodonaj negocoj fareblaj. Jam la informadmedioj pli bone gajnas per kvereloj ol paca egaligo. Plej profitdona estas por ekonomio, memkompreneble la produktado de armiloj, kiuj en konfliktoj rapide estas neniigataj kaj baldau estas novaj bezonataj.

Che esperanto estas la reago simila. Tamen ke, por la plimulto de civitanoj en iu nacia shtato, la internacia lingvo por la mondvasta komprenigho estus tre helpema, ilia intereso ne atingas gheneralan esprimkapablon. Bedaurinde ankau la konscio restas tro malalta kaj ne sufichas por pli forta komuna demokrat-politika agado. Tiel sen pli vasta socia subteno, au sen suficha kapitalo, la sukceso devas forresti.

Kontraue, ekzistas influfortaj interesgrupoj kiuj sukcese povas malhelpi la prosperon. Al tiuj apartenas shtataj instancoj, kiuj pli bone povas regi kaj subpreni la popolon, se ili estas nur nacilingve informitaj. Ekonomie potencaj koncernoj povas la laboristojn pli facile devigresti, sen movigo al konkurfirmaoj. Au, ankau nur profesiuloj, kiuj sian vivtenon gajnas tiel ke la plimulto bezonas ilian helpon, che fremdaj lingvoj, ktp..


3.- Baza kondicho de vera dialogiko estas la akcepto, ke ne eblas absoluta scio. Se iu kredas chion scii,tiu ne plu kapablas dialogi. Pro tio, la ekkono la superpashon de la klasiko, plej necesas por kredantoj de la universala scio. Por klerigi la falsan esperon de idealismo, ke tio, kio nuntempe ne estas pruvebla, tamen estonte iam eblos klasike pruvi, ghis la chion ampleksa universala scio.

Sed por dialogiko ne sufichas nur la espero de la idealismo, ke iam estos chio atingota, sed volas solvi tion, kio estas reale solvebla kaj necesa, nun. En la historio estis ghis nun, tiu solvo idealisme forshovita en promesoj. Ghis en la estanteco mendighis ne plu forshoveblaj necesaj faktoj de la problemoj, de kiuj nuntempe dependas la ekzistado.

Chiukaze, tiu scio de la nescio, estis jam ankau en la komenco de la idealismo konscia (ekz. por Sokrates). Sed poste en la historio tiu scio estis chiam superkovrita de la kredo kaj espero iam tamen chion povi kapti, se la esploro restas sur la vojo de la klasika logiko. Fine tamen ne estis chio kaptita, kiel tion ankau Hegel volis kaj kredis. Inverse, per lia dialektika metodo atingis la klasiko ghenerale sian finon en la filozofio.

Tiel estas la kerno de la „nova pensado“ de Rosenzweg kaj de Heidegger, la „serioza preno de la tempo“. Pro tio, ambau estis kiel, ekzistencionalistoj enordigitaj (kio nur parte trafas). Grava estas en ilia pensado, la superpasho la klasikan idealismon, per historie aktuala sin montrita realeco de la nun-tempo. Kiam konsciighis, ke la „esto estas tempo“.

La aktualeco de ilia pensmaniero mendighis plene en la estanteco, por necesa problemsolvo, kiu povas okazi per dialogika metodo. La ghis nuna dialektika persvadarto, atingis la finon de la uzebleco kaj estighis ekzistencdanghera. Restas nur la ebleco, per dialogoj alproksimighi al firm-estighintaj opinioj kaj kontrauajhoj ekestintaj en la historio, por solvi ilin.


4.- Granda laboro atendas al konsciantoj de la nova pensado. La naciaj historioj devas esti reskribitaj, religiaj baztekstoj (ekz. biblio, korano, gita, ktp.) devas esti trastuditaj per dialogika komprenpreteco, elmetante la multajn komunajhojn, ekskludante kaj klerigante la antagonismojn.

En tiu postklasika konstelacio ekestis ankau trompa konkludo, ke la historio finighis. Oni povas diskuti kaj kritiki la ghis nun skribitan historion, kies valoro dependas de la vidmaniero de la tempo kaj la opinio de la skribanto. El tiu povas sekvi la konkludo ke, ne ekzistas objektiva historio, kion strebis la klsasika scienco, char fine tamen perdighis en la mitologio.

Sed tio ne signifas ke la historio ghenerale finighis. Kio finighis, estas la klasika historio. Nuntempe necesighis la dialogika historio. Ankau la klasika historio ne rajtas esti forgesata, char por la estonteco, la estanteco devas lerni, el la estinteco.

Dialogika komprenigo ne neniighas la klasikon, sed volas ghin kompreni en sia karaktero kaj elgvidi la chieston el limigitaj kadroj. Subigi tra la tempo ekestintajn kutimojn, kiujn la idealismo senmovighis, kontrau la realeco. Malfermi la liberan vastecon, por doni novajn shancojn en la tempo, al senchesa ekkono de la universo.


5.- En tiu komplekso apartenas esence ankau esperanto, char ghi estas parto de dialogika komprenigho ekzistenciale kaj histori-evolue. Ghi ekestis el la elementoj de la klasikaj lingvoj, pro tio estas en sia esto ligita kun tiuj kaj ligite ankau kun ilia evolutempo. Tiam kiam ekshajnis la ekstremo kaj fino de la klasiko, estighis necesa la serchado al novaj solvoj. Samtempe kun la dialogika pensado anoncighis ankau esperanto, kun dialogika solvopropono, de klasikaj kontrauajhoj ekestintaj en naciaj lingvoj.

Esperanto serchis dialogikajn kompreneblecojn solvi la firmestighintajn kontrauajhojn en la sociopolitika sfero de naciaj lingvoj. Bedaurinde la katastrofo kiu sekvis (per du teruraj militoj) ne estis solvebla, ankau ne en la kuneco de diversaj, malforte restantaj, pacmovadoj. Sed post tiuj okazadoj, chi foje estighis decide konscia, la tragika sperto, post la sensukcesa malhelpo la eksplodon de la perfortaj klasikaj kontrauajhoj.

En la dua duono de la postmilita 20a j.c. ekestis la ghis tiam en la homa historio nekonata situacio. La du grandpotencoj, ne plu povis uzi la klasik-dialektikan konvinkarton serioze, (kiu regis en la tuta europa historio ekde la antikaj grekoj), per chiu al ili pretaj potencoj, sen ke, por si mem ankau ne estu ekzistencdanghera, ghis la memdetruo.

En tiu situacio estighis la tasko de esperanto ekskluziva (sed bedaurinde ghenerale ne ekkonata). Post kiam, la olda principo de perforta konvinko ne plu funkciis, sekve regis nur senmova unu-de-ali-apud-esto. Tiu stato bremzas la gheneralan evoluon de la homaro, en la ghis nun chiam movanta, sed nun danghere estighinta dialektika historio.

Char pri tiu kutima vojo ne plu povas movighi la evoluo, necesas shanghi la metodon. La nova metodo estas dialogika (anshtatau dialektika), kiel jam konkrete en kelkaj kazoj ankau estis uzata. Bedaurinde ghis nun precipe nur en altaj sociaj kontaktoj, kiel internacia politiko kaj che financpovaj firmaoj, kiuj povas okupighi tradukistojn, au estas plurlingvanoj.

am ekzistas por pli ghenerala socio ankau dialogika komprenighebleco. Esperanto jam pretas solvi tiun bezonon. En la nuntempa teknike mondvasta komprenighebleco, chiam pli konsciighas la neceseco por la senpera komprenigho, ankau por vastaj sociaj apartenecoj de internacia loghantaro. Sed bedaurinde pro ghia malvasta konateco la esperanto uzantoj nur malmultnombras en la dialogika komunumo.


6.- Alvenas al malvasta popularigho de esperanto, ke fortopovaj interesoj jam pli ol cent kaj kelkaj jaroj ghenas ghian plivastighon. La plej konvena reago al tiuj malhelpoj en nia nuntempo estas, demokratec-politika. La plejmulto de internaciaj civitanoj havas la intereson uzi esperanton, relative facile lerneblan demokrate neutralan internacian lingvon, por nuntempe, memkompreneble necesa, senpere internacia komprenigho.

Unua vice la karaktero de esperanto mem devas esti autentike eksplikata. Ne postkuri iujn klasikajn idealojn, imiti iujn ecojn kiujn ghi ne apartenas, sed ekspliki la proprajn avantajhojn. Char ghuste la propraj ecoj, kiujn la aliaj lingvoj ne havas, estas nuntempe gravaj.

Ne la konkurbatalo kun aliaj lingvoj, sed tie kie la naciaj lingvoj lacighas en iliaj bataladoj, ekshajni kaj doni la solvon, ne kiel superigo, sed pacigo. Tie ekshajni, kie la inter-eco atingis la plej altan evoluoshtupon. Tio okazis nuntempe en la angla nacia lingvo. Pro tio, al tiu inter-nacia konscio alighi, kie ankau la karaktero de esperanto estas proksima kaj plejbone komprenata.

Samloke kun la alta internacia konscio ekshajnas ankau la internacia demokratio kun la respekto de la „Homaj Rajtoj“. En tiu sfero povas esti la montrigho de esperanto plejsukcesa por ghia apliko. Tiu observo jam havas sian realan sperton en la estanteco, ne plu estas nur espero. (Se iu ne kredas tion, bonvolu parolu kun angle, au multlingvon parolantaj junuloj, menciante esperanton, kune kun demokrateco kaj atentu al granda intereso en tiu kazo.)


7.- Grandan eraron faris che la disvastigo de esperanto la finvenkistoj. Ili tute distordis la plej gravan karakteron de esperanto en kontrauajho. Tiun ghi origine devis subigi kaj superpashi, sed ne kontraui. Esperanto el sia propra esenco neniam volis esti la ununura lingvo, anshtatau la naciaj lingvoj, kaj ankau ne volis partopreni iliajn konvinkbataladojn. Char ghiaj elementoj estas partoj de tiuj lingvoj kaj ghi volas solvi ilian venkbatalon, sed ne kunbatali.Tiel ke, chiu restu en sia ekzisto kaj iliaj parolantoj komprenighu pace per internacia lingvo, arte farita el iliaj komunaj elementoj.

La finvenkistoj agis fakte dialektike, kontrau la dialogika karaktero de esperanto. Ili eniris en la klasika batalkampo, kie la naciaj lingvoj jam kelkcent jaroj trovighas, ne ekkonante ke, esperanto volas ghuste el tiuj kontrauajhoj elgvidi. Tiu naiveco multe ghenis la fluan pluevoluon de esperanto kaj devis chiam denove ghustigi falsajn antaujughojn.

Esperanto trovighas sur la ghenerala vojo de lingva evoluo. Pro tio, char ghi estis el la elementoj de neperfektaj naciaj lingvoj arte farita, tiel ghi ankau mem ne estas perfekta. Ghi apartenas al karakteroj de gis nun uzantaj, historie evoluintaj, vivantaj lingvoj, eksighante el ghis nun jam pli ol mil konstrue faritaj lingvoj. Ghia rilato al naciaj lingvoj estas dialogika. Inverse, la naciaj lingvoj rilatas unu al alia dialektike kaj tiel ankau al esperanto.

Al plejgravaj karakteroj de esperanto apartenas ghia malfermita evolukapableco, en vivkapablaj pashoj. Tiuj ne plu estas nur ideoj, sed jam en la internacia kulturo, senpere spertebla, per historiaj okazadoj pruveblaj faktoj. Nuntempe en pli ol cent shtatoj inter diversnaciligvanoj, trovighas ankau esperanto parolantoj, kiuj renkontighas mondvaste en diversaj aranghoj, el kelkaj landoj jam pli ol 130 jaroj.


8.- Plulegi bonvolu shaltu al venonta pagho.