December 7, 2007
finna eduksistemo
Mi estis impresita aŭdinte en televido pri la finna eduksistemo, konkrete pri la fakto ke ĉiu infano-enmigrinto ricevas senpagajn lecionojn pri sia denaska lingvo. Mi ne scias, ĉu en Finnlando loĝas multaj eksterlandanoj el diversaj landoj. En Katalunio estas tre granda kvanto da enmigrintoj kaj mi ne imagas ke la registaro povu trovi monon por provizi ilin krom per senpaga lernado de la kataluna (kio ekzistas por ajna deziranto), ankaŭ pri denaskaj lingvoj.
- © Published at 10:15 / 14 comments / 779 visits
-
This post is public
December 17, 2007
neĝo en la Garrotxa
Ĉi-semajnfine neĝis en la Garoĉo, devenregiono de mia edzo. Tio ne estas anomalio por la ĉe-Pirineja regiono (450m), tamen ne okazas ofte. Eble unufoje vintre. Kvankam mi ĝenerale preferas varmon kaj someron, mi ĝojis revidi neĝon, kiu ja memorigas al mi pri mia patrolando. Fakte ne estis speciale malvarme kaj la beleco degelis rapide sub suno. Mi konservis iom da ĝi en la fotoj (vidu en mia galerio).
-
©Published at 22:37 / 3 comments / 561 visits -
This post is public
Send a message
Search for members