Nun mi skribos pri hejmmastruma afero. Ĝi povas ŝajni sensignifa aŭ male, depende de via sperto kaj aspiroj. Por mi ĝi estis grava malkovro, tial mi skribas, evidente :)
Mi devas komenci per konfeso: mi ne ŝatas faldi vestaĵojn kaj speciale T-ĉemizojn. Se mi perdas tempon por tio ĉi, almenaŭ rezultiĝu bele, ĉu ne? - ĉiam pensis mi. Sed ve - mi ne sukcesis! Kiudiable mi faldu, se aperas nur iomete malpli da sulkoj ol sen faldi? (Alia konfeso - mi havas malmultan paciencon). Mi envie rigardis kiel vendistinoj en vestaĵvendejoj lerte kaj momente preparis montetojn da ideale falditaj T-ĉemizoj aŭ ĵerzoj. Neniu eksplikis al mi la sekreton. Kaj jen hodiaŭ mia vivo ŝanĝigis - dank'al amikino mi malkovris facilan kaj brilan metodon. Mi ĵus provis kaj... "erinaco funkcias"*! Oni devintus lerni tion infane por ne pasigi multajn malplezurajn minutojn dum jaroj, kiel mi faris .
Jen la filmeto: http://www.youtube.com/watch?v=b5AWQ5aBjgE (fakte estas kelkaj tie, provu la rilatajn ligojn)
*estas longa historio pri tiu erinaco, konata en certaj rondoj
Send a message
Search for members
Manolopro says:
Mi lernis tion antaŭ unu aŭ du jaroj, sed mi preferas la tradician manieron, ĉar por tiu ĉi nova endas bone glata malmola surfaco kiun mi kutime ne disponas kiam mi haste malpendas kaj faldas la vestojn.
Onjo replies:
Paŭl Peeraertspro says:
Mirabelinka says:
Odamir says:
Éva Juhász says:
Do, mi iras por praktiki!
Onjo says:
Karulo (Karles) * says:
Moho says:
viziti multaj retpagaroj inkluzive "youtube" estas malpersemata el nia lando. tio signifas ke oni ne povas viziti ilin pro filtrado. krome la konektilo al la reto ĉi-tie estas tiom malrapida ke oni bezonas longan tempon por elŝturi la filmeton. tamen mi tre ŝatas vidi la filmeton. eble mi povos elŝuti ĝin dank, al retpaĝoj kiujn ĉi-tie oni nomas filter-rompanto. vi ne imagis tiaj stultaĵoj (filtrado) ekzistas ie en la stranga mondo! ĉu ne?
Moho edited this comment 21 months ago.
Onjo replies:
Genoveva says:
Jes, estas reale stultaĵo tiujn filtrado.
Sed mi esperas ke vi jam sciis faldi ĉemizon ĉar, jen estas bonega metodo.
Mi tuj provas
Amike
La Pafklik- Hiphopa kompilo pretas ! http://bit.ly/hhk_vol1 says:
myspace.com/lapafklik
Imre Szabo says:
Irek Bobrzak says:
:)
Onjo replies: