Onjo Published on December 7, 2007
by Onjo

Onjo's blog

Browse posts
al mi mankis tio ĉi!
Posted on January 28, 2008
15 comments (latest 6 weeks ago)
neĝo en la Garrotxa
Posted on December 17, 2007
3 comments (latest 11 months ago)
finna eduksistemo
14 comments (latest 3 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 822 visits

finna eduksistemo

Friday December 7, 2007 at 10:15AM

Mi estis impresita aŭdinte en televido pri la finna eduksistemo, konkrete pri la fakto ke ĉiu infano-enmigrinto ricevas senpagajn lecionojn pri sia denaska lingvo. Mi ne scias, ĉu en Finnlando loĝas multaj eksterlandanoj el diversaj landoj. En Katalunio estas tre granda kvanto da enmigrintoj kaj mi ne imagas ke la registaro povu trovi monon por provizi ilin krom per senpaga lernado de la kataluna (kio ekzistas por ajna deziranto), ankaŭ pri denaskaj lingvoj.

14 Comments / add your comment?

Moho says:
bonega ideo ke ĉiu infano-enmigrinto ricevu senpagajn lecionojn pri sia denaska lingvo. mi pensas ke tiu ago apogos la diversecon kaj pliriĉigos la kulturon. ĉi tie en irano, ni havs nur(!) enmigrantoj el afgaio, kies lingvo estas sama kiel la nia.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Onjo replies:
jes, bona ideo, sed la realo ŝajne ne estas tiom perfekta kiel oni ĝin prezentas (vidu subajn komentojn)
Posted 11 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro says:
Ankaŭ en mia urbo la finna modelo estus apenaŭ realigebla. En Antverpeno vivas 164 diversaj etnoj, kiuj preskaŭ ĉiuj parolas apartan lingvon. Doni al ili ĉiuj kursojn (senpagajn aŭ ne) pri sia denaska lingvo, verŝajne neniel estus eble, Oni eĉ ne sukcesas trovi sufiĉe da instruistoj por instrui al ili la lokan nederlandan lingvon. Ekzistas atendolistoj kaj fojfoje oni devas atendi unu-du jarojn antaŭ ol oni entute povas komenci lerni la lokan lingvon ...
Posted 11 months ago. ( permalink )
Lluís replies:
Necesus vidi la buĝeton de via urbo kaj lando por decidi, ĉu eblas aŭ ne realigi la instruadon de lingvoj, eĉ de la lingvoj de enmigrintoj. :)

Ekzemple, en hispanio, simpla konstato pri la elspezo por armeo evindentigas ion ajn tian realigebla. Mankas nur volo. Tamen por la venontaj voĉdonoj la politikistoj konkuros per impostaj rabatoj.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Farri says:
Mi konsentas kun Lluís, ke mankas nur volo. Laŭ la lastaj enketoj, en Barcelono, oni parolas ĉ. 200 lingvojn. Barcelona TV disponigas materialon, profesiulojn kaj televidtempon por informprogramoj al ĉiuj petintaj asocioj, la rezulto estas, ke semajnfine oni elsendas en dudeko da lingvoj.

Se kulturaj asocioj disponigas volontulojn kaj instruistoj, eblos ke plimulto da novaj katalunoj, lernu ankaŭ legi kaj skribi en sia denaska lingvo (momente tiun rajton havas nur hispanlingvanoj).

Tamen, mi vidis, ke multaj novvenintoj ne vidas kiel lingvon kion ili parolas, sed kiel simplan "patois" aŭ regionan dialekton negravan. Ekzemple kiu prezentas la novaĵojn en la mandinga lingvo, skribas siajn notojn en la franca kaj elparolas mandinge kion li legas france, ĉar -laŭ li- ne eblas skribi en la mandinga.

Tion vidite. Mi ne scias kiom da lingvoj oni instruas en Finnlando al enmigrintoj, sed iel suspektas ke eble marokanoj studas la araban anstataŭ la amaziĥtan, ke eble kurdoj studos la turkan, kaj eble katalunoj la hispanan. Mi ŝatus havi pli detalan infrormon pri ĉi-finnlandaĵo.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Lluís replies:
Farri, ŝajne plej bone vi klopodu trovi finnon en ipernity, kaj mem demandu tiun. Mi morgaŭ provos fari same pri Venezŭelo, Bolivio, Nikvaragvo, Kubo, ktp. Min tre interesas tiuj landoj lastatempe, kaj de ĉiuj flankoj ni ricevas tro tordan informon, ŝajne.

Se vi sukcesas paroli kun finno, diru ion pri tiu ĉi temo. :)
Posted 11 months ago. ( permalink )
Onjo replies:
Vi pravas, Farri, temas pri malĝusta disdivido de monrimedoj. Kaj certe ankaŭ pri nekonscio de multaj enmigrintoj pri valoro de propra lingvo (aŭ dialekto, iel ajn ili nomu ĝin). Ja ili vidas ke en la mondo oni aprezas ĉefe scion de "grandaj" lingvoj kiel la angla aŭ la hispana, do kial instrui al la infanoj neutilan ekzotikaĵon? sufiĉas ke ili lernas unu strangaĵon - la katalunan! Feliĉe ne ĉiuj kraĉas al sia identeco kaj ni povas ankoraŭ ĝui la diversecon.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Kalle Kniiviläpro says:
Ne ĉiu enmigrinto aŭtomate ricevas lecionojn pri la gepatra lingvo. Mi kredas, ke la finna sistemo estas simila al la sveda, ĉar en tiaj aferoj Finnlando ofte sekvas la ekzemplon de Svedio kun kelkjara malfruo. En Svedio estas reguloj pri la minimuma kvanto de lernantoj, kiu estas bezonata, por ke oni funkciigu instruadon de gepatra lingvo alia ol la sveda. Tamen por lingvoj kiuj havas la statuson de naciaj minoritataj lingvoj en Svedio la minimumo estas malpli alta aŭ en iuj kazoj tute mankas, tiel ke eĉ sola infano povas ricevi instruadon.
Mi loĝas en Svedio, kaj miaj ambaŭ infanoj ricevas instruadon pri la finna kiel gepatra lingvo. Tamen estas tre malmulte, ŝajne unu duobla leciono semajne. Ekzaktan kvanton de minutoj mi ne povas diri. Ne forte helpas, sed tamen pli bone ol nenio.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Onjo replies:
Dankon, Kalle, pro via respondo! Fakte la elsendo estis tro kurta kaj eblis imagi la deziratan anstataŭ la realan. Finfine pli bonas io ol nenio, ĉar donas ekzemplon kaj esperon je pliaj atingoj.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Reza says:
Eĉ en sia propra lando, infanoj ne rajtas lerni siajn gepatrajn lingvojn.Nur persan lingvon oni lernas devige tra irano malgraŭ tio ke milionoj da infanoj ne etaas perslingvanoj kaj tio laŭ mi estas lingva kaj kultuta perferto kaj diskrimnacio. kia fantazio (kaj komperneble tre bona kaj valora) en Europo :)
Posted 11 months ago. ( permalink )
Onjo replies:
Laŭ tio kion mi legas en via blogo, oni havas neniujn rajtojn en Irano :( Nur la devon sekvi ideologion de la registaro. Mi ege tristas ke tiom da homoj estas subpremataj. Feliĉe la cenzuristoj ne scipovas E-on kaj vi povas rakonti la veron al la tuta mondo.
Posted 11 months ago. ( permalink )
NAVAVAR <->ՆԱՒԱՎԱՐ says:
Antaŭ dudeko da jaretoj mi aŭdis de la buŝo de miaj samgentanoj loĝantaj en Danlando, ke pro nepovo havigi al iliaj infanoj instruiston de la gepatra lingvo, la edukoficejo dungis... la gepatrojn por plentempa instruado al la infanoj.

Vera revo, tamen eblas nur en la malvarmaj nordaj landoj. Iom pli sude jam putrus kaj fetorus.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
Kara, ĉu ankaǔ rete oni povas lerni la katalunan? Ekzemple, nu, ekzemple... mi...
Posted 4 months ago. ( permalink )
Tuomo Grundström says:
Mi aliĝas al la komentado nur nun, trovinte la diskuton. Mi estas iom nova kaj ne aparte aktiva ano en Ipernitio, sed nun trovas interesajn "proprajn" diskutojn, kiel tiun pri sangodonado ĉe Karulo kaj la lernejojn Finnlandajn ĉe Onjo. Mi estas lerneja logopediisto,specialpedagogo por infanoj kun perturboj en lingva evoluo, malfacilaĵoj en parolo, lego kaj skribo. En tiu rolo mi ankaŭ partoprenas akceptadon kaj instruadon de infanoj, kiujn mi ne ŝatas nomi per la oficiala termino anmigrintoj, ankaŭ ne eksterlandanoj aŭ fremdlingvuloj, sed simple niaj novaj infanoj.

En Finnlando estas inter iom pli ol kvin milionoj da loĝantoj nur centmilo da novuloj ne parolantaj la finnan aŭ la svedan kiel gepatran llingvon. Tiu grupo kreskis, praktike, en lastaj dekok jaroj, antaŭe ĝi estis tre malgranda. Tamen nur de kelkaj jaroj la ŝtato certigas monon al municipoj (kiuj respondecas pri baza kaj duagrada edukado) por instruado de gepatra lingvo al novulaj infanoj por subteni ilian normalan lingvan kaj intelektan evoluon kaj orientiĝon al la lingvo de la nova ĉirkaŭaĵo, kutime finna, kelkregione sveda. Ne ĉiam troviĝas instruistoj, kaj troviĝantaj ne ĉiuj kompetentas. Ne mankas problemoj, sed principo klaras kaj ĝustas.

Mi volonte partoprenas la diskuton kaj respondas laŭ miaj scio kaj sperto.
Posted 3 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.