About this blog

  • 3 posts
  • 1825 visits

» add a comment?

january 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

January 28, 08

al mi mankis tio ĉi!

Nun mi skribos pri hejmmastruma afero. Ĝi povas ŝajni sensignifa aŭ male, depende de via sperto kaj aspiroj. Por mi ĝi estis grava malkovro, tial mi skribas, evidente :)

read more
© Published at 17:58 ( 13 comments / 639 visits )
This post is public

December 17, 07

neĝo en la Garrotxa

Ĉi-semajnfine neĝis en la Garoĉo, devenregiono de mia edzo. Tio ne estas anomalio por la ĉe-Pirineja regiono (450m), tamen ne okazas ofte. Eble unufoje vintre. Kvankam mi ĝenerale preferas varmon kaj someron, mi ĝojis revidi neĝon, kiu ja memorigas al mi pri mia patrolando. Fakte ne estis speciale malvarme kaj la beleco degelis rapide sub suno. Mi konservis iom da ĝi en la fotoj (vidu en mia galerio).

© Published at 22:37 ( 3 comments / 406 visits )
This post is public

December 7, 07

finna eduksistemo

Mi estis impresita aŭdinte en televido pri la finna eduksistemo, konkrete pri la fakto ke ĉiu infano-enmigrinto ricevas senpagajn lecionojn pri sia denaska lingvo. Mi ne scias, ĉu en Finnlando loĝas multaj eksterlandanoj el diversaj landoj. En Katalunio estas tre granda kvanto da enmigrintoj kaj mi ne imagas ke la registaro povu trovi monon por provizi ilin krom per senpaga lernado de la kataluna (kio ekzistas por ajna deziranto), ankaŭ pri denaskaj lingvoj.

© Published at 10:15 ( 13 comments / 507 visits )
This post is public


( 3 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Onjo