About this blog

  • 8 posts
  • 941 visits

» add a comment?

july 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

July 24, 08

Vizitos ipernity-ano cxe mi baldaux!

Mi volus anonci ke venos al Katmando esperanstitino el Ivanovo, Rusio. S-ino Tatjana Loskutova. Sxi estas membro de Ipernity!!!!

Sxi restos en Katmando dum unu monato kaj restos cxe mia hejmo dum unua semajno. Sxi prelegos al ni pri Esperanto movado en Rusio kaj versxajne sxi ankaux instruos Esperanton al ni.

Estas plezuro ke Nepalo vidas la prezidenton Dr Ram Baran Yadav por la unua fojo hieraŭ. Homoj neniam eĉ imagis ke iu ajn de civitano povas trovi la plej altan seĝon de la ŝtato. Nepre ests la frukto dolĉa de foriro de monarĥio....

Bv legi detalon cxe mia blogo: www.razeno.blogspot.com

© Published at 14:40 ( 1 comment / 16 visits )
This post is public

July 6, 08

Eventoj de Nepala Esperanto-Asocio

Hieraux ni decidis pri kelke da gravaj aferoj.

1. Ni diskutis pri la mono ni elspezis pri junuloj dum ilia vojagxo kaj demandis cxu ni bone uzis nian monon

2. Ni decidis ke ni okazigos la Internaician Himalajan Renkontigxon ekde 26an de februaro 2009. La programo konsistos el unusemajno da promenado en la montoj.

3. Ni decidis ke ni okazigos la Nacian Kongreons en la 13a kaj 14a de septembro 2008.

Bonvolu legu l adetalon cxe mia blogo: www.razeno.blogpspot.com

Ni bonvenigas vin al ambaux programo kiam vi gxuos nepalan etoson kaj sampteme havos sancxon paroli pri esperanto-movado en Nepalo!!!

 

© Published at 16:57 ( 2 comments / 102 visits )
This post is public

June 29, 08

Post la reĝa foriro


Ĉu homoj povas kredi ke la dinastio, kiu per forto kaj komploto regis en la malriĉa lando dum 240 jaroj, povas forlasi la palacon tiel simple kiel batita kato? Tio okazis en Nepalo. Do, ni faris historion. Tiel facile, simple kaj pace.



Oni de du jaroj, kiam sukceis popola movado kontraŭ la puĉo, sciis ke la reĝo foriros sed ili ne estis certa ĉu li tiel facile lasos al tronon. Speciale tiu reĝo kiu venis al la trono per/dank' al masakro kaj kies filo estas fi-fama pro misuzo de povo inter popolo. Oni anticipis pli larĝan, vastan kaj tertreman malpacon.



De komenco la Shah reĝoj de Nepalo estis en disputoj. Kiam la mondo faris ĉion eblan evoluon scienan, Nepalo daŭre implikiĝis pri politikaj komplotoj. La reĝo nek povis daŭrigi la arton kaj kulturon de la antaŭa Malla dinatio, nek ili povis moderne evolui la landon.



Antaŭe, la reĝo akceptis la lingvon de la popoloj, la nevara, sed la reĝo de Shah dinastio forte deklaris ke ilia lingvo estu la unu sola lingvo de la lando. Antaŭe vivis en Nepalo Hinduanoj, Budhanoj, Islamanoj kaj Kristnoj sed la unua reĝo de Shah dinatio aŭ mortpunis ilin aŭ sendis ilin ekster la lando. Kavankam ili ne povis malpermesi nian kulturon, ili aldonis novajn (ili tamen havis tre malmulte por aldoni) kulturojn kaj devigis nin tion sekvi.



Nature, la malamo de la popolo al la reĝo ampliksiĝis. Dank' al la Maoista milito, homoj ekhavis kuraĝon paroli kontraŭ la reĝo en malproksimaj vilaĝoj.



Nu, dum lia 10-minuta prelego de 6an de junio, 2007, la reĝo eks-reĝo Gyanendra Shah ĉefe volis klarigi ke la Shah dinstio nur faras ĉion laŭ la deziro de la popoloj...legu pli cxe mia blogo: www.razeno.blogspot.com


© Published at 14:31 ( 5 comments / 72 visits )
This post is public

June 5, 08

Felicxan Etoso-Tagon!

Kara,

Hodiaux la tuta mondo celebras la etoso-tagon. Mi deziras bonon kaj sukceson al tiuj kiuj laboras por la pia celo.

Vi scias, mi logxas en Nepalo, apud la plej alta monto de la mondo. Kaj la negxo en montoj akvigxas -- pli kaj plu. do, suferas la valoj, homoj kaj teaj kulturoj. Kion ni faris malbonon al la tero ke ni estas malbenita? Kaj kial vi (moke, la ricxaj, altaj, blankaj homoj) ne povas fari ion por savi nin? La usono (pardonu miaj bonkoraj usonaj amokoj) ne povas diri ke ili estos la parto de la Kjoto Protokolo kaj malalitgxos elsendo de vundigaj gasoj kaj ni aktoras sur la strato kun geknaboj ke ni devas hodiaux lasi malbonajn kutimoj? Cxu tio estas justo?

Aliflanke, la politikistoj en Nepalo ankaux ne estas sincera por labori por pura etoso. Ili ne povas helpi nin uzi elektrikan auxtomobilon ktp. Ili ankaux estas gvidita de mono - ili faros nur tion kion la komecistoj diras al ili kaj la komercistoj ne niam faras bonon al la popolo? Mi nur auxdis ke trovigxas malgranda elektrikan auxton sed la registaro postulas tiom multe da imposto sur gxi ke la kosto pli ol duobligxas...kion fari?

Mi pensas ke cxiuj samtempe devas fari ion ke nia tero restos pura, almenaux por nia vennta generacio, se ne por ni. Cxu vi helpos nin?

www.razeno.blogspot.com

 

© Published at 08:33 ( 2 comments / 104 visits )
This post is public

May 29, 08

Bonvenon al Respubliko de Nepalo!


Jen ni faris historion. Tiel plene, pace kaj sukcese ni forigis la monarĥion, preskaŭ 240-jaraĝa. La konstitucia asembleo, elektita per la baloto de la 10a de aprilo, hieraŭ nokte, je 11.20, decidis ke la monirĥio ne plu estos en Nepalo kaj la estinta regco ne plu havos ian tian lukson kaj forton. La reĝo devos lasi lian palacon en venontaj 15 tagoj.

Ekde hieraŭ noktomezo kaj dum tuta tago hodiaŭ, amaso da homoj ĝuis kaj demonstraciis pro ĝojo en stratoj de Katmando kaj multaj aliaj urboj. Hoamaso hodiaŭ staris antaŭ la reĝa palaco, demandante la reĝon tuj forlasi la palacon.

Legu plu cxe www.razeno.blogspot.com

© Published at 15:13 ( 4 comments / 113 visits )
This post is public

May 23, 08

Esperanto en Nepalo

 
 

 

Razen Manandhar 

 

 

La internacia lingvo jam kreis sian 50 jaran historion en Nepalo. Esperanto venis en Nepalo en la jaro 1957, dank' al emo de Tobor Sielj. Dum lia vojagxo al Nepalo, li instruis al kelke da gejunloj. La fino rezultis je fondigxo de Katmandua Espernato-Scoieto. Tirtha Raj Onta prezidis gxin kaj Shree Prasad Shrestha estis gxia sekretario.
Poste venis Simo Milojevicx kiu isruis dum 8 monatoj al pli ol 200 studentoj. Poste la movado stagnis pro divesaj kialoj. Krome, kelke da individuoj uzas la internacian lingvon paparte.

En  la jaro 1990 denove la movado trovis novan energion kiam venis Joachim Werdin el Pollando instrui Esperanton en Katmando. Lingva Instituto Quest donis cxambron por la instruado. Lernis gxin cxirkaux
100 da homoj. Je la fino de la kurso, novaj gelernatoj fondis Nepalan Esperanto-Asocion kun helpoj de Philip Pierce kaj Marco Ono. Pradip Paudyal estis gxia unua perzidanto. Dua vizito de Wedin en Nepalo en
<!-- D(["mb","Katmando kaj en Patano kaj pli ol 100 da gejunuloj denove lernis gxin.
Krome okazis la unua kongerso de NEspA kaj gxi eldonis gxian bulteno
"Montejo". La membroj renkontigxis dum sabatoj kaj praktiadis la
lingvon kaj la estraro kunvenas cxiu monate.

En decembro 1993 fondigxis Klubo Esperantista de Patan, kiun prezidis
Razen Manandhar. Sed la klubo ne longe vivis.

Razen Manandhar ekverkis Esperanto-Nepali vortaron, kiun la NEspA
baldux eldonos.

De 1994, Nepalaj geesperantistoj dauxre partoprenas al Univsersalaj
Kongresoj, dank\' al subtenoj de diversaj organizajxoj kaj ankaux helpo
de NEspA mem. Estis 8 nepalanoj en la 79a UK en Pekino.

En 1995 okazis la unuan Himalajan Renkontigxon kiux venigis dekojn da
geesperantistoj el divesaj landoj kaj gxuante la lingvon kaj
diskutante pri la movado, ili piedvagadas cxirkaux la montaro. La
tradicio okazigi gxin en cixuj du jaroj dauxras. La sepa IHR esats
okazonta en 2007 februaro.

Gejunuloj de NEspA sukcesis je fondigxo de  Nepalan Esperanto Junulara
Organizo (NEJO) en 2002. Dhruba Pokharel estis gxia unua prezidanto.
La junulara movado ankaux samtemple ampleksigxas. Ili jam partoprenis
en kelke da Internaciaj Junularaj Kongresoj. En 2006, ili eldonis sian
bulteon "Templo".

En 2002 NEspA fongis Orientan Nepalan Esperanto-Societon (ONES) kiel
filion de NEspA kaj poste sekvis la filio en Pokhara. Ili en siaj
vicoj laboradas disvastigi Esperanton en siaj regionoj. Satendra Nath
Bandhupadhyaya kaj Bothraj Dhakal estis unuaj prezidantoj de ONES kaj
Pokhara filioj respektive.

Trovigxas du retodiskutrondoj pri Esperanto movado en NEpalo:
"nepalesperanto" kaj "nepalaj-esperantitoj" kaj ankaux kelke da anoj
blogas en Esperanto.

NEspA okazigis la 4an Azian Kongreson de Esperanto dum 25-29 auxgusto
2005. Entute partoprenis 171 da geesperantistoj en la kongreso. Antaux
tio okazis Antaux Kongresa Renkontigxo.

Dank\' al dauxra instruado de NEspA, cxirkaux 500 da homoj jam lernis
la lingvon en pasintaj 16 jaroj kaj uzas gxin en siaj vivoj laux vole.
Venis 50 da membroj de NEspA dum gixa kongreso en novembro 2007. Estas
nia nuna laboro ke ni revenigu ilernintojn al NEspA kaj
Esperanto-movado.

",1] ); //--> 1991 pli fortigis la asocion kaj gxia movado kiam okais kursojn en Katmando kaj en Patano kaj pli ol 100 da gejunuloj denove lernis gxin.
Krome okazis la unua kongerso de NEspA kaj gxi eldonis gxian bulteno "Montejo". La membroj renkontigxis dum sabatoj kaj praktiadis la lingvon kaj la estraro kunvenas cxiu monate.

En decembro 1993 fondigxis Klubo Esperantista de Patan, kiun prezidis Razen Manandhar. Sed la klubo ne longe vivis cxt tiamaj estroj de NEspA pensis ke ne rajtis vivi pli ol unu E-organizo en Nepalo kaj do mi finfine rezignis.

Razen Manandhar ekverkis Esperanto-Nepali vortaron en 1994, kiun la NEspA baldux eldonos.

De 1994, Nepalaj geesperantistoj dauxre partoprenas al Univsersalaj
Kongresoj, dank' al subtenoj de diversaj organizajxoj kaj ankaux helpo
de NEspA mem. Estis 8 nepalanoj en la 79a UK en Pekino.

En 1995 okazis la unuan Himalajan Renkontigxon kiux venigis dekojn da
geesperantistoj el divesaj landoj kaj gxuante la lingvon kaj
diskutante pri la movado, ili piedvagadas cxirkaux la montaro. La
tradicio okazigi gxin en cixuj du jaroj dauxras. La sepa IHR esats
okazonta en 2007 februaro.

Gejunuloj de NEspA sukcesis je fondigxo de  Nepalan Esperanto Junulara
Organizo (NEJO) en 2002. Dhruba Pokharel estis gxia unua prezidanto.
La junulara movado ankaux samtemple ampleksigxas. Ili jam partoprenis
en kelke da Internaciaj Junularaj Kongresoj. En 2006, ili eldonis sian
bulteon "Templo".

En 2002 NEspA fongis Orientan Nepalan Esperanto-Societon (ONES) kiel
filion de NEspA kaj poste sekvis la filio en Pokhara. Ili en siaj
vicoj laboradas disvastigi Esperanton en siaj regionoj. Satendra Nath
Bandhupadhyaya kaj Bothraj Dhakal estis unuaj prezidantoj de ONES kaj
Pokhara filioj respektive.

Trovigxas du retodiskutrondoj pri Esperanto movado en NEpalo:
"nepalesperanto" kaj "nepalaj-esperantitoj" kaj ankaux kelke da anoj
blogas en Esperanto.

NEspA okazigis la 4an Azian Kongreson de Esperanto dum 25-29 auxgusto
2005. Entute partoprenis 171 da geesperantistoj en la kongreso. Antaux
tio okazis Antaux Kongresa Renkontigxo.

Dank' al dauxra instruado de NEspA, cxirkaux 500 da homoj jam lernis
la lingvon en pasintaj 16 jaroj kaj uzas gxin en siaj vivoj laux vole. Krome almenaux kvin nepalanoj estas memrogj de Pasporta Servo kaj ili promesas helpi eksterlandanojn per lito kaj/aux mangxajxo dum ilia mallanga vizito.


Venis 50 da membroj de NEspA dum gixa kongreso en novembro 2007. Estas
nia nuna laboro ke ni revenigu ilernintojn al NEspA kaj
Esperanto-movado. Kaj estis 30 membroj en la lasta kongreso.

 

© Published at 04:56 ( 1 comment / 75 visits )
This post is public

May 16, 08

Cxu la regxo de Nepalo regos nur dum du semajnoj?

 

2008.05.14

Hodiaux la cxefo de la Maoistoj, Prachanda, petis al la regxo ke li lasu la palacon en venotaj du semajnoj. Cxu tiel facile finos la kruela dinastio de la Sxahoj, kiuj regis dum pasintaj 238 jaroj per la forto de glavoj kaj komplotoj? Devas estis miraklo se li tion faros.

Laux la plano, la cxefministro vokos la unuan kunsidon de la Konstitucia Asembloeo en la 30a de majo kaj gxi unuvocxe deklaros ke Nepalo estas respublika.

Bonvolu legi pli en www.razeno.blogspot.com

© Published at 09:56 ( 2 comments / 93 visits )
This post is public

April 15, 08

Demokratiiĝo de Maositoj


Mi nun vidas tion kion eĉ mia avo ne povis vidi kaj tion eĉ la Usona regstaro ne povis diveni. La Maoistioj okupos la plej multe da seĝoj de la Konstitucia Asembleo de Nepalo. La elekto kiu okazis la 10an de aprilo rezultis tiel ke inter 240 seĝoj por la asembleo, la Maoistoj jam akiris 72 seĝojn kaj aliaj plej bona partio havas nur 20 seĝojn (je 10.00 nokte de la dimanĉo). Vidu, la tuta asembleo kaj nia konstitucio aperos "ruĝa".

Nekredeble okazis por nepalaj kaj internaiciaj politikaj observantoj. Eĉ la Usona regisaro, inter aliaj, volis okazigi la elekton por ke ili pruvu ke la Maoistoj estas nur teroristoj kaj ili ne sukcesos akiri seĝojn. Ili jam donis al ni tiom multe da mono. Sed la rezulto estis simple mala. Nun, la historio diros ke la internaciaj orgnizaĵoj multe helpis al Nepalo okazigi la elekton kaj pruvi ke la Maoistoj vere estas demokratia forto de Nepalo. Estinta prezidento de Usono Jimmy Carter tuj diris ke la elekto estas sukcesa na demokratia. Kion fari?

Legu pli cxe mia blogo www.razeno.blogspot.com

© Published at 06:03 ( 2 comments / 129 visits )
This post is public


( 8 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Razeno