| September 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||||
| 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | ||
| 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | ||
| 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | ||
| 27 | 28 | 29 | 30 | |||||
TISZTA SZÍVVEL (La hungara originalo)
Nincsen apám, se anyám,
se istenem, se hazám,
se bölcsőm, se szemfedőm,
se csókom, se szeretőm.
se istenem, se hazám,
se bölcsőm, se szemfedőm,
se csókom, se szeretőm.
Harmadnapja nem eszek,
se sokat, se keveset.
Húsz esztendőm hatalom,
húsz esztendőm eladom.
se sokat, se keveset.
Húsz esztendőm hatalom,
húsz esztendőm eladom.
Hogyha nem kell senkinek,
hát az ördög veszi meg.
Tiszta szívvel betörök,
ha kell, embert is ölök.
hát az ördög veszi meg.
Tiszta szívvel betörök,
ha kell, embert is ölök.
Elfognak és felkötnek,
áldott földdel elfödnek
s halált hozó fű terem
gyönyörűszép szívemen.
áldott földdel elfödnek
s halált hozó fű terem
gyönyörűszép szívemen.
1925. márc.
Unua traduko (de Kálmán Kalocsay)
KUN PURA KORO
Patron, panjon, hejmon, dion
Mi ne havas, nek patrion,
Nek lulilon, nek ĉerktolon,
Amon, kison aŭ brustmolon.
Mi tri tagojn fastas tute,
Jes, ne manĝis absolute.
Dudek jaroj – ho, potencas!
Ilin vendi mi intencas.
Se neniu ilin pretendos,
Al diablo mi ilin vendos:
Mi purkore elrabos domon,
Se necese, murdos homon.
Sekvos kapto kaj pendumo,
Kovros min beata humo,
Kreskos morto-porta floro
Sur belega mia koro.
Dua traduko (de Imre Szabó, 2006)
Mia traduko:
PURAKORE
Nek plu patro, nek patrin’,
nek plu di’, nek patrujsin’,
nek lulil’, nek mortkovril’,
nek amanta kisobril’.
Faste venas tria tag’,
malplenegas la stomak’.
Dudek jaroj – jen potenc’,
vendas ilin mi sen senc’.
Se neniu emos min,
la diablo prenos min.
Purakore krimos mi,
Eĉ ne murdi timos mi.
Min kaptiton post pendum’
oni kovros per la hum’,
por mortigi kreskos flor’
sur belega mia kor’.
Historiaj kaj privataj cirkonstancoj
Attila József naskiĝis la 11-an de aprilo 1905, en Budapeŝto, kiel sesa infano de sapokuiristo kaj servistino. (Tiu estas la Tago de Poezio en Hungario.) Li mortis tragike sur la reloj de trajno la 3-an de decembro 1937, en Balatonszárszó. Eble ankaŭ tiu ĉi dua dato estas naskiĝtago por li, ĉar nur poste li fariĝis tutlande konata poeto. Ĝis tiam, li estis konata kiel bona poeto. Post lia morto evidentiĝis, ke lia poezio estas epokferma kaj epokmalferma. Nuntempe, ni povas diri plenrajte, ke el lia mantelo aperis la moderna hungara poezio.
Unue, mi volis analizi lian poemon Odo, tamen mi elektis finfine la poemon Purakore, ĉar ĝi estas epokturna en la hungara literaturo. La poemo aperis en la gazeto Szeged, kaj pro ĝi li estis eksigita el la Universitato de Szeged. Kvankam laŭ liaj biografiistoj, la evento ne estis tro signifa, tamen ĝi rompis lian animon, kaj en la universitato, kie li entuziasmege studis, post la evento li vizitis nur la francajn studhorojn, kaj poste li eĉ definitive forlasis la universitaton, kaj li iris studi en Vieno kaj en Parizo.
Kiel okazis la afero? Eble valoras iom pli detale analizi la konkretan eventon.
La lando estis post la Trianona packontrakto (la 4-an de junio 1920), en kiu ĝi perdis grandegan parton da areo (el 282 870 km²-oj restis 92 963 km²-oj) kaj grandan parton de la loĝantaro (el 20 886 487 civitanoj restis 7 615 117 personoj). La streĉoj en la enlanda politiko kreskis, ĉar pli granda parto de la ekonomia infrastrukturo transiris al la najbaraj ŝtatoj, kaj dume la hungara parolantaro en grandega nombro venis al Hungario (multaj familioj dum jaroj loĝis en vagonoj). Ne estis laboro, la malriĉeco grandegis. Kreskis la naciismo.
La familia fono de la poeto estas la alia, kiun ni devas skizi iomete por kompreni la poemon. En la komencaj kelkaj vivojaroj Attila József ĝuis pli-malpli bonstaton. La familio ne estis riĉa, sed ili loĝis normale kaj manĝis kontentige. Li naskiĝis en la familio kiel sesa infano, sed el ili plenkreskis nur tri.
La infano estis nur trijara, kiam la sapokuirista patro – kunprenante ĉiun ŝparitan monon de la familio – malaperis poreterne. La patrino – meritplene staru ĉi tie ŝia nomo: Borbála Pőcze -- cetere lavistino kaj purigistino, restis sola kun la malgrandaj du filinoj kaj unu filo. Ŝi luktis por instruigi ilin, ili transloĝiĝis el unu subluo en la alian. Fine, kiam la familio vintrokomence loĝis en ligna budo, la patrino donis la du pli malgrandajn gefilojn en ŝtatan prizorgon. La etuloj iris al kamparana familio en vilaĝo Öcsöd., kie la edukgepatroj antaŭ li priparolis, ke la nomo Attila ne ekzistas, kaj ili nomis lin Pista (Steĉjo). Tamen li legis en la lernolibro pri Attila, armeestro de la iamaj hunoj, kaj tio firmigis lian identecon kaj lian sentemon al la legendoj kaj literaturo. Paŝtante porkojn li vivis tie tri jarojn, kiam la patrino reprenis al si la gefratojn. Tiam ili vivis en Ferencváros (parto de Budapeŝto), kaj Attila plenumis eĉ fortan fizikan laboron por mildigi la malriĉecon de la familio. Somere de 1918 kadre de „Infansomerumiga kampanjo Reĝo Karlo” li pasigis kelkajn semajnojn en Abazio (nun Opatija). Lia pli aĝa fratino Jolán edziniĝis al Ödön Makai. La saman jaron decembre panjo mortis, la du junajn gefratojn Jolán, la juna edzino prenis al si.
La rektaj cirkonstancoj
Attila iris al la gimnazio en Makó, kie li rekomencis la versofaradon. La poeta kariero komenciĝis en 1922, kiam la 17-jara junulo en urbo Szeged aperigis sian unuan poemaron Almozulo de beleco. Liajn poemojn publikigis ne nur la lokaj gazetoj, sed ankaŭ la centra organo de la moderna literaturo Nyugat ’Okcidento’. La reĝa prokurorejo denuncis lin pro la poemo Ribela Kristo. En 1924 li ekstudis en la Universitato de Szeged. Dume aperis lia dua volumo Ne mi krias.
En marto 1925 aperas lia poemo Purakore en la loka gazeto Szeged, pro kiu profesoro Antal Horger vokigis lin al si kaj komunikis al li: „Sinjoro József, vi skribis poemon en la pasintdimanĉa numero de Szeged. Vi skribis inter aliaj, ke vi havas nek Dion, nek patrujon. Kaj, se necese, vi eĉ vendos vin mem kaj murdos homon. Mi petas, mi komunikas al vi la starpunkton de la filologia fakultato: mezlerneja instruisto vi ne rajtas esti kun tia opinio, pri io tia ne estas permesate instrui la hungaran junularon.Vi rajtas fini viajn filologiajn studojn, sed instruistan diplomon, dum mi estos ĉi tie, vi ne ricevos.”
Kaj Attila ĉesigis la entuziasman studadon, li vizitis nur la francajn horojn. En septembro de 1925 li iras jam per ŝipo al Vieno por daŭrigi la studojn inter mizeraj cirkonstancoj tie, poste li studos en Sorbonne. Li iĝis bona poeto en la okuloj de la samepokanoj, sed kiel vere tutlande konata poeto li naskiĝis en la tago de sia morto, sur la reloj en Balatonszárszó. Li estis eble la plej multfoje ree kaj ree entombigita homo (kvar fojojn) ĝis li fine retrovis sian lokon apud panjo.
Pri liaj poemoj oni verkis studojn, kiuj plenigus tutan bibliotekon. Li fariĝis unu el la plej gravaj hungaraj poetoj, fondinto de la moderna hungara poezio. Nun retrospektive videblas, ke lia poemo Purakore estis epokkomenca mejloŝtono. (Mi mencias nur, ke teoriistoj ankaŭ de monda literaturhistorio metas la etapolimon ĉ. 1930.)
La poemo kiel ago
Sed nun ni vidu la poemon mem! Ĝin tradukis ankaŭ Kálmán Kalocsay, la virtuoza tradukartisto de la Esperanta literaturo. Mi ne kritikas lin, mi neniam tuŝas liajn verkojn, se mi ne havas kialon. La nuna afero havis ordinaran kaŭzon: mi devis fari kanteblan version.
La hungaraj vortoj havas kaj virajn kaj virinajn finaĵojn (t. s. kaj jamban kaj troĥean). En la hungara sen apostrofado oni povas fari virajn finaĵojn tute nature. Kalocsay faris nur tion, kion oni kutime en tiaj okazoj faras: li plilongigis la sepsilabajn versojn al oksilabaj, por ke ĝi sonu „normale” ankaŭ Esperante. Sed min igis la kantoformo reveni al la origina. Kaj mi devis apostrofadi…
Mi komencis la laboron tiel, ke mi:
- strebis forgesi la tradukon de Kalocsay (ankaŭ li mem same estus farinta),
- analizis la ritmo- kaj rimoskemojn de la originalo,
- analizis la enhavon.
Sekve mi devas paroli nur pri tiuj du lastaj. Pri la skemo:
. . / . -// . . – (a)
. - /. -// . . – (a)
. - - // . - . – (b)
. - - // . . . – (b)
- - - . // . . – (c)
. . - // . . . – (c)
- - - - // . . – (ĉ)
- - - - // . . – (ĉ)
-. - - - .- . - (d)
- . - - . . – (d)
- . - - // . . – (e)
. - // - - . . – (e)
- - - - // - - - (f)
- - / - - // - - - (f)
. - . - // - . – (g)
. . - - // - . – (g)
Hungaroj rimarkas tuj, ke tiu ĉi versformo estas kutima en la hungara popolpoezio. Tio estas despli interesa, ĉar ĝi verkiĝis en la periodo, kiam li eksperimentis. Kiel 15-16-jara gimnaziano li ellernis ĉion eblan pri la poemformoj, kaj li eĉ provis ilin ĉiujn. Kiam li verkis tiun ĉi poemon, li jam ĵongle manipulis ĉiujn formojn. Li estas jam post la eksperimentado per rimoj kaj ritmoj. (Mi okupiĝas ankaŭ pri Sándor Petőfi, ankaŭ li trapasis la samajn propre elektitajn studojn. Attila cetere tre ŝatis Petőfi-n, do ne estos tro granda surprizo, kiun mi tuj diros.) Mi menciis, ke li vivis ĉe la romplinio de literaturo. La nacia poezio fariĝis por multaj jam eksmoda, tamen la interesiĝo turniĝis al la popola poezio, speciale pro la popolkanto-kolekta laboro de Béla Bartók kaj Zoltán Kodály. Samtempe la diversaj ismoj disvastiĝis. Ankaŭ Attila elprovis ilin, sed li fine konstatis, ke la hungaraj popolkantoj enhavas ĉiujn ismojn: ekspresionismon, impresionismon, futurismon, ktp. Samtempe la popolkantoj montras ankaŭ la mezuron, ĝis kiu grado eblas iri.
Li elektas popolkantan formon por sia direndaĵo. Plej ofte la sepsilabaj versoj aperas en la hungaraj kantoj alterne kun la oksilabaj versoj. La hungara estas laŭtakta (taktonombra) versado. Sed en la hungara eblas senmanke sekvi ankaŭ la pragrekan tempomezuran versadon. Precipe Petőfi ŝatas kunigi ilin, do la koncerna poemo aspektas kiel la plej simpla, popola poemo, sed samtempe ĝi estas ankaŭ tempomezura. Unu metodo subtenas la alian, respektive ili ampleksigas unu la alian. Do, analizi laŭ tiuj du metodoj la poemon havas nepre kelkajn instruojn.
La ritmo de preskaŭ ĉiuj versoj povus esti slogano en iu manifestacio (Munkát, kenyeret! . -//. . -). Tio jam portas en si iun ribelan etoson. Preskaŭ ĉiuj versoj finiĝas per anapestoj ( . . -). La ekstreman animstaton montras, ke ĉe la mezo plilongiĝas la taktoj, ili iĝas tutversaj (ĝuste en tiuj, en kiuj li vendas sian junan vivon Faŭste al la diablo. En la lasta strofo per spondeoj baladeske malrapidiĝas la teksto.
La enhavo
En la koncerna literaturo, fakuloj ofte menciadas – krom la hungaraj popolkantoj – la mezepokajn francajn vagabondajn kantojn, Villon-on, Goethe-n, Dostojevskijon kaj la baladojn.
Sed ni vidu la laŭvortan (prozan) tradukon de la poemo!
Mi ne havas patron, // nek patrinon, | nek dion, // nek patrujon, | nek lulilon, nek // mortkovrilon (okulkovrilon) | nek kison, nek // amatinon.
Triatage // mi ne manĝas, | nek multon, // nek malmulton. | Miaj dudek jaroj // estas potenco, | miajn dudek jarojn // mi forvendas.
Se neniu // bezonas ilin, | do la diablo, // ilin aĉetos. | Purakore // mi rompŝtelos, | se necese // mi eĉ homon murdos.
Oni kaptos min, // pendumos min, | per benita (sanktigita) tero // oni min kovros, | kaj morton portantaj herboj kreskos | sur mia mirinde bela koro.
Do, ni vidu!
La poemo konsistas laŭ enhavo el tri partoj:
- la inventara komenca parto,
- la aktiva centro (krimo) kaj
- la funebra fino (puniĝo).
Eble nun mi devas mencii mian francan amikon, kiu diris: kia patoso estas en tiu ĉi poemo? Mi redemandis, kiel oni povas patosi pri la malhavo, malsato kaj pendumo? Kaj apenaŭ mi eldiris tion, evidentiĝis por mi, ke ĉi tie temas pri nova rimedo de la poeto: la antipatoso. La kontraŭdiro tiel iĝas pli forta inter la patosa ekstero kaj la mizera direndaĵo.
En la hungara originalo estas en la komencaj ses versoj entute dek unu negadoj (ne kaj nek). Cetere la inventaro mem enhavas plurajn interesaĵojn, krom tio, ke ĝi malkutime inventaras la nenion. Sed la nenio estas konstruita, kiel sur ŝtuparo vi iras supren sur ĝi. Mi havas nek patron, nek patrinon (la komencoj mankas, kaj mankas la egido por infaneto). Li daŭrigas: nek dion, nek patrujon. (Patro=Dio, patrino=hejmlando, patrujo.) La homan vivon ankaŭ laŭlonge li prezentas: nek lulilon, nek mortkovrilon, kaj en la kvara li levas la tuton, kaj la homan vivon li ligas al homa eterneco, al la estigo de la posteuloj: nek kison, nek amatinon.
Kaj tiu ĉi ĵuskonstruita (mal)katedralo ruiniĝas en la sekva strofo: triatage mi ne manĝas, nek multon, nek malmulton. Kaj la malsato kreskigis tute sensence lin dudekjara. Sekve ankaŭ tiuj dudek jaroj, la unusola valoro de la nenihavanto, estas senvaloraj, ĉar neniu volas aĉeti ĝin, kaj nun venas la sola aĉetanto: la diablo. Sed la koron li ne vendas, li mem estus nur Mefistofelo. La koro, la koro restas mirinde bela.
La tutan verkaron de Attila József finkondukas sinkulpigo. Kaj ne estas senkulpigo por li, nur puno, puno eĉ anticipe.
Attila József kaj Sándor Petőfi
Mi ne hazarde rakontis tiel longe pri la antaŭaĵoj de tiu poemo, de tiuj pensoj. Kaj nun ni venu al Petőfi! Al lia Nacia Kanto, kiu estis la ekiga poemo de la revolucio kaj liberbatalo. Petőfi vivis en entuziasmiga epoko en 1848, Attila vivis en senespera, malentuziasmiga kaĉo post la unua mondmilito. Petőfi povis verki la Nacian Kanton, kaj li povis morti 26-jara sur la batalkampo. Attila József mortis 32-jara sur la trajnoreloj en Balatonszárszó. Li tiel povis fari sian revolucion.
Attila tre fieris, ke li multe similas al Petőfi, li certis, ke li estas korpe lia praido. (Tio povis esti nur en la patrina branĉo, do plusa donitaĵo, kial li plektis miton ĉirkaŭ sia panjo.) Mi certas, ke en 1925 ankaŭ Petőfi verkus anstataŭ la Nacia Kanto la poemon Purakore. Ek hungaro! La patrian | vokon aŭdu! Nun, se iam! (Kalocsay) La vera ritmo estas: Eku hungar’! Vokas patruj’! Jene la temp’! Nun aŭ ne plu!
Kaj la fina strofo dolormelodie ondas: „Kie niaj tomboj estos, | niaj nepoj genuflekse festos, | bene en la preĝon dankan | plektos nian nomon sanktan.” (Kalocsay)
Kaj por pruvi la parafrazon nun mi metas ĉi tien la lastan strofon de nia poemo:
„Min kaptiton post pendum’ | oni kovros per la hum’, | por mortigi kreskos flor’ | sur belega mia kor’.
Kaj ĉi-foje mi ne okupiĝos pri la tasko, kiu apartenos al iu(j) alia(j), mi ne komparos la du tradukojn. Tamen mi aldonas, ke laŭ la ĉi-supraj informoj talentuloj supozeble povos traduki la poemon en iun ajn lingvon de la mondo.
La studo aperis en la libro (D-ino Ilona Koutny /red./: Abunda fonto, Memorlibro omaĝe al Prof. István Szerdahelyi, ProDruk&Steleto, 2009, pp. 329--334.
Send a message
Search for members