| April 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||||
| 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | ||
| 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | ||
| 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | ||
| 27 | 28 | 29 | 30 | |||||
Amike Imre
| April 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||||
| 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | ||
| 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | ||
| 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | ||
| 27 | 28 | 29 | 30 | |||||
En 1905 ĉitage en Budapeŝto naskiĝis Attila József, renoviginto de la hungara poezio. Lia naskiĝtago estas nun la Tago de Poezio. Mi rememoras pri li modeste per mia traduko de Születésnapomra, kiun li verkis en 1937, en sia lasta vivojaro.
Ni parolas. Ni uzas la lingvon skribe. Kaj ni timas, ke eble ni diras ion, kio estas nekomprenebla al la alia parolanto. Kaj tiel ni forlasas la bildan parolon, kvankam tiu povas multe variigi nian lingvaĵon. Zamehof tial Esperantigis ankaǔ proverbojn. Nun mi transdonas al vi bukedon da hungaraj proverboj, pli-malpli laǔvorte tradukitaj. Aldonu viajn nacilingvajn proverbojn! Ni faru eksperimenteton, ĉu ili estas, aǔ ne estas kompreneblaj. (Strebu traduki ĉiujn fajnaĵojn!)
"Mi estas dankema al la sorto, ke mi havis la eblon vidi la mondon tra aliaj okulvitroj kaj vivi sen antaǔjuĝoj. Tion mi ne lernis en mia infanaĝo. Tion mi ellaboris por mi mem. Mi neniam estis kredanto. Mi ĉiam volis scii. Sciantoj neniam havas antaǔjuĝojn. Sciantoj scias, kiel multe ili ne scias. Sciantoj estas ankaǔ serĉantoj."