december 2007
  sun mon tue wed thu fri sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30 31            

Archives

july 2008 (3)
may 2008 (1)
april 2008 (4)
march 2008 (1)
february 2008 (1)
january 2008 (3)
december 2007 (16)

December 27, 07

Sándor Petőfi: Mia vespero hejme

                                                 Esperantigis Imre Szabó

Vinumis mi kun patro,

jes, trinkis la bonul'.

Ho, lin se benus Dio,

almenaŭ foje nur!

 

Delonge mi ne hejmis,

kaj mi ne vidis lin,

li dume maljuniĝis

la tempo urĝis sin!

 

Pri ĉio ni parolis

bonorde laŭ alven',

eĉ pri aktora arto

aperis fine tem'.

 

Mian "metion" sentas

li eĉ nun granda pik',

la antaŭjuĝojn tempo

ne portis al nulig'.

 

"Nu, aĉa vivo estus

la komediumad'!"

Miajn oreojn tuŝis

tia elkora flat'.

 

"Certe vi multe fastis,

atestas pala vang',

vidi vin transkapiĝi

plezurus mi kun dank'!"

 

Lian parolon fakan

mi aŭdis kun silent',

por tia ŝtipkapulo

ja vanas argument'.

Kaj miajn vinokantojn

mi citis kun fervor',

kaj li ridegis, kaj tre,

tre ĝojis mia kor'.

 

Sed li ne taksas alte,

ke verkas lia fil';

por li tiaj aferoj

missencas sen util'!

 

Sed kial miri tion!

Viandbuĉado nur,

pri kio li komprenas!

Sciencoj estas nul'.

 

Kaj kiam elĉerpiĝis

botelo de la vin',

mi ekverkadis, kaj li

dormi retiris sin.

 

Sed tiam cent demandojn

starigis la patrin',

mi ĉesis la verkadon

por prirespondi ŝin.

 

Kaj aris la demandoj

sinpuŝe al senfin',

tamen tiuj demandoj

tiom gajigis min,

 

ĉar ili ĉiuj estis

speguloj de sincer':

mi havas plej amantan

patrinon sur la ter'.

© Published at 05:23 / 3 comments / 361 visits
This post is public

December 27, 07

Imre Szabó: Sorĉkanto en bezono

 

                                 Al Georgo Handzlik, la senbarba bardo

 

Okazas foj-foje, ke vi tiom solas:

la lumo forlikas el la korpo lante,

ekregas krepusko en la korprofundo

ekgrize, eknigre ĉion vualante.

//:Nun venu min helpi, ho eterna kanto,

varmigu la nokton brila Esperanto,

eterna amo mia,

eterna amo mia!://

 

Okazas foj-foje, ke konsolo mankas,

forvelkas esperoj, kiel aŭtunherboj,

paliĝas la veroj, vi singulte ĝemas

sub plagoj de sorto, sub kruelaj erpoj.

//:Nun venu min helpi, ho eterna kanto,

varmigu la nokton brila Esperanto,

eterna amo mia,

eterna amo mia!://

 

Okazas foj-foje, ke vin ĝojo sunas,

sed montri serenon mankas viaj vortoj,

sopiro, plezuro tiras vin el sombro,

tamen por karesi mankas viaj fortoj.

//:Nun venu min helpi, ho eterna kanto,

varmigu la nokton brila Esperanto,

eterna amo mia,

eterna amo mia!://

© Published at 23:21 / 7 comments / 591 visits
This post is public

( 2 posts )