December 2007
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30 31            

Archives

September 2009 (1)
August 2009 (1)
June 2009 (1)
May 2009 (1)
April 2009 (2)
January 2009 (1)
December 2008 (1)
October 2008 (2)
September 2008 (1)
August 2008 (6)
July 2008 (3)
May 2008 (1)
April 2008 (4)
March 2008 (1)
February 2008 (1)
January 2008 (3)
December 2007 (16)

December 2nd, 2007

Elek Benedek: La salo (fabelo)

Estis foje maljuna reĝo kaj liaj tri belaj filinoj. Unu piedo de la reĝo estis jam en ĉerko, li volonte edzinigus ĉiujn siajn tri filinojn. Tio estus eĉ ne malfacila, ĉar li havis tri landojn, do ĉiuj liaj tri filinoj ricevas po unu landon. Tamen, kiel ne ekzistas tri samformaj pomoj, tute same ankaŭ la tri landoj ne estis samformaj.

Foje do, la reĝo diris al siaj filinoj, ke li donos la plej belan landon al tiu, kiu lin pleje amas. Laŭvice li demandis la filinojn, komencante ĉe la plej maljuna:

-- Respondu al mi, kara filino, kiel vi amas min?

-- Kiel kolombo puran tritikon – diris la filino.

-- Kaj vi, kara filino? – li demandis la mezan.

-- Mi tiel, kara patro, kiel oni venteton en varmega somero.

-- Nu, mi demandas nun vin – li turnis sin al la plej malgranda --, diru, kiel vi min amas?

-- Tiel, kara, patro, kiel homoj la salon! – respondis la plej malgranda reĝidino.

-- Kion vi parolas, vi, sentaŭga animo! – alhurlis ŝin la reĝo. – Forpuriĝu el mia kortego, eĉ el mia lando! Mi eĉ ne vidu vin plu, se nur tiom vi amas min!

Vane ploris, petegis la reĝidino, vane ŝi klarigis, ke la homoj tiel kaj tiel ĉi ŝatas la salon – ne plu estis pardono: la eta reĝidino devis foriri al la vasta mondo.

Ekiris la eta reĝidino amare plorante, kaj ŝi erarvagis en densan arbaregon. De tie ŝi ne povis elbarakti, ŝi faris tranoktejon en kava arbo, kaj ŝi elvenadis en la arbaron kolekti fragojn, rubusojn, avelojn, ĉion, kion ŝi trovis, tiel ŝi vivadis sola.

Foje, kiam pasis eble plena jaro jam, hazarde aperis tie la najbara reĝido, kaj li ekvidis la reĝidinon inter la frambujoj. Sed jes ja, ankaŭ la reĝidino rimarkis la reĝidon, kaj ŝi treege ektiminte kuris en la kavon de la arbo. Postiris ŝin la reĝido kaj enparolas:

-- Kiu estas ĉi tie? – la reĝidino retiriĝis al angulo de la kavo, ŝi timtremis, kiel folio de poplo, kaj unu vorto ne estas multa, eĉ tiom ŝi ne diris.

La reĝido demandas denove:

-- He! Kiu estas ĉi tie? Ĉu homo aŭ diablo? Se homo, tiu tuj elvenu, se diablo, tiu iru tuj en la fundon de la infero!

La reĝidino ankaŭ nun ne kuraĝis ekvoĉi.

Ankaŭ trian fojon demandas la reĝido:

-- He! Kiu estas ĉi tie? Diru, ĉu homo aŭ diablo, ĉar mi tuj enpafos!

Sed je tio la reĝidino jam terure ektimis, kaj ŝi el arbokavo elrampis snufete-ĝemete. Ŝia vesto estis ĉifonita, malpura, ŝi hontis forte, kaj inter amara falado de larmoj ŝi rakontis al la reĝido, kiu ŝi estas kaj kio. La reĝidino ekplaĉis al la reĝido, ĉar kiel ajn ĉifona, kiel ajn malpura estis ŝia vesto, ŝia vizaĝo estis agrabla kaj bela.

Bele, milde li prenis ŝian manon, li kondukis ŝin hejmen en sian palacon, tie li vestis ŝin per valoregaj, oraj-diamantaj vestaĵoj, kaj eĉ du semajnojn li ne atendis, nek unu, mi pensas, ke eĉ ne solan tagon, eble eĉ ne solan horon, ili geedziĝis, kaj ili faris tiel grandan nuptofestenon, ke nu.

Fluis-pasis la tempo, la juna paro vivis en granda paco, ili amis unu la alian, kiel du kolomboj.

Diras foje la reĝo:

-- Nu, edzino, tiam, kiam mi vin unuafoje ekvidis, mi ne tro esploris, kial vin forpelis la patro. Malkovru al mi la puran veron.

-- Sinjoro de mia animo – diras la reĝino --, mi alie eĉ nun ne povas diri. La patro demandis min, kiel mi lin amas, kaj mi respondis: kiel homoj la salon.

-- Bone – diris la reĝo -, mi faros ion, mi scias, returniĝos al vi la koro de via patro.

Kiel, kiel ne returni ĝin, pri tio li nenion menciis al la edzino, sed li nur eniris la alian ĉambon, al la maljuna reĝo li skribis leteron invitante tiun al tagmanĝo. Nu, foriris la letero sekvatage, kaj triatage venis la reĝo per sesĉevala kaleŝo.

La juna reĝo akompanis la maljunan reĝon supren en la palacon,. En a plej belan ĉambron de sia palaco, tie estis jam primetita la tablo por du personoj. Ili sidiĝas ĉe la tablo, la servistoj portas la pli kaj pli bongustajn manĝaĵojn, tamen por ne miksi miajn vortojn, la pli juna reĝo estis ordonanta, ke por la maljuna reĝo oni kuiru, baku ĉiujn manĝaĵojn separite – sen salo.

Nu, tiu estis ja la tagmanĝo! Gustumas la maljuna reĝo la supon, li ĉerpas el ĝi unu kuleron, du kulerojn, sed li ja tuj demetis la kuleron, li ne povis manĝi la supon, ĝi estis tiel sensala. Pensis en si la maljuna reĝo: el tio ĉi oni forgesis la salon, sed nepre estos en la salkuiritaĵo. Estis en ĝi eĉ ne tiom, kiel papavero. Oni portis la viandaĵojn laŭvice bele, sed oni povis ilin tuj reporti, ĉar la olda reĝo nur langopinte tuŝis ilin, li eĉ ne mordis en ilin, tiel terure sensalaj, sengustaj estis ĉiuj valoregaj viandaĵoj. Sed tion jam ne povis elteni senvorte la maljuna reĝo:

-- Aŭdu, mia juna frato, kian kuiriston vin havas, kiu kuiras-bakas sen salo?

-- Li kuiras-bakas ĉiam kun salo, Via Frata Moŝto, sed mi aŭdis, ke mia reĝa fratsinjoro ne ŝatas la salon, do mi ordonis, mi senkapigos lin, se li metos nur papaveron da salo en la manĝaĵojn.

-- Nu, juna frato, vi tre malbone agis, ĉar mi forte ŝatas la salon. De kiu vi aŭdis, ke mi ne ŝatas ĝin?

-- Mi ĝuste de via filino, Via Frata Moŝto – diris la juna reĝo.

En la sama palpebrumo ekapertas la pordo, enpaŝis la reĝino, la plej juna filino de la maljuna reĝo.

Ho, dio mia, ĝojis la maljuna reĝo! Ĉar jam tiutempe li bedaŭris plenkore, ke li forpelis la filinon, kaj ekde tiam li serĉigis ŝin ĉie tralande-tramonde. Nun ja li donis al la plej malgranda filino la plej grandan landon. La juna reĝo tuj prenis en la manojn ankaŭ tiun landon, kaj ili eĉ nun vivas, se ili ne mortis.

 

Published at 20:10 / 2 comments / 778 visits
This post is public

December 3rd, 2007

Imre Szabó: Egerfarmos

 
(Esperanto-tendaro de pentristoj, 2007)
 
Tristo de rikoltantoj en ŝiaj okuloj
mildiĝe, fortiĝe;
ŝia korpeto ekvibras, kiel
la animo tajde tremas-ĉitas:
ventblovita, -pacigita lago.
 
Estas nek kajo, nek suba ŝtono,
ondas nur la kampo,
la lumo surhavas vualon
el memoroj sonoraj belaj,
kaj ĝi senvestiĝas:
ĝi banas siajn enormajn formojn
en la ondoj verdaj, orblondaj, -brunaj.
 
Karulino, mia tristokula,
zorgema rikoltanto de vidaĵoj,
ĝis kiam vivas la penso, diru,
se ĝi ekiras sur tufoj de kotherboj
fajfante, siajn plumpajn membrojn 
missvingante adoleskule,
kun konkeremo;
ĝi ne toleras prizonon de vidaĵo,
ĉar ĝi estas pli ol lumo de la ĉieloj,
pli ol grasaj ombroj de la tero.
 
Sankta Johano de Nepomuko,
vilaĝloke mur Johanĉjo,
la akvoj forfluis de sub li,
nun li gardas la rartrafikan stratangulon,
kun apatia rigardo 
li iĝas patrona sanktulo por ĉiu,
kiu nur volas.
 
La rikoltantoj marŝas kun flagaj kantoj,
sed la tristo enokule,
ondoj de la kampoj surpiede,
foj-foje svingiĝas la ĉielo,
kaj ne eblas finrikolti;
la rikolto neniam estas finita,
ili ĉiam malgajas,
vanas la kantoj,
vanas taŭzita anhelo de la animo,
vanas la disradia, aŭreoliĝa plezuro,
kiel de la stomakoĉirkaŭaĵo
ĝi radias elanon en la manon,
ĝi donas akron al la rigardo,
purpuron al la ekzisto.
 
Karulino, mia tristokula,
kien portas la penso?
Ni ambaŭ scias,
ke ne gravas...
Eternas nur la verkado.

(Aperinta en LA KARAVELO, n-ro 1.)

Published at 00:49 / 4 comments / 842 visits
This post is public

December 5, 2007

Imre Szabó: Pasas la nasko

Pasas la tempo, sed vi ne pasas, vi firme sidas en miaj cerbo kaj koro, vi estas la eterne dolĉa, kara kaj malhavebla, transmonda doloro. Min portas plu la vojo, mi esperas havi vin foje, ĝis alvenos aŭtuno, vintro, kaj defalos la folioj angore. Min elŝvitis la frumateno, kaj min absorbos la vespero, same, kiel ĉiujn. Donu al mi ideton! Kiu plukantus la nekantitajn, kies buŝo malfermiĝos, kiam la mia femiĝos. Estu li eterne laŭdata, vesperoj se mornas, matenoj se spronas nin vivi plu, kvankam min perdis jam, elfaligis el siaj polmoj la Eternulo. Vivakre mi sonas, kiam en sia forto malflamiĝos ĉi am', ke ne plu, ke ne plu – kaj ĉiam re- kaj rekomencu, ĉar baras nin ĉirkaŭe la nokto. Mi amas vin. Kiom simple! La suno venas supren. Kiel krio ĝi venas tra la ĉifono de nebuloj, kaj abrupte ĝi trovis sin sur la kruco de la mondotuto. Kaj ekhumilas nun, mi puŝas mian kapon sub la polvon, mi etendiĝus kun la ebena grundo, kaj mi ŝirmus eĉ miajn herbojn, kiuj abrupte ekkreskas neatendite. Ho, kara mia, foras la ĉielo, kiel la koro, kaj foras ĝiaj tigoj, la tagoj, branĉoj malsupren kliniĝantaj. Helpu min supren! Mi ne scias, kiel, mi ne scias, kial! Ne helpu min por krii, mi ne krias por helpi. Milde paŝante ĉu ekzistas vojo por mi? Ĉu mi ribelu frenezule, daŭre montrante al via koro, ke mi volas la plej belan pomon? La pomoj putrixas, vane ili ruĝis, ruĝa putro ilin atingas. Mi amas vin, sed mi ne scias diri, kiel. Kiel venas eŝafodo lante ŝvebante pli kaj pli supren ĝis la nivelo de leĝo, por ke murdo estu sanktigita, preskaŭ dia! Kvankam dio ĉiam nur kreas, se ne estas io cetera, almenaŭ doloron vivantan kaj amon, kiel la naskon.

Published at 01:44 / 13 comments / 1526 visits
This post is public

December 7, 2007

Imre Szabó: Baldaŭ Kristnasko!

 
 
Baldaŭ Kristnasko!
Ni devus ekvoji,
ĉar la infano
nepras naskiĝi!
 
Reĝoj Tri jam survojas,
do, eku ankaŭ ni!
Stelo zumas ekscitite,
la krimema mondo sin kaŝas.
 
Lucernas la kredo:
nepre naskiĝos tiu infano!
 
Do, ni eku!
Published at 02:28 / 11 comments / 983 visits
This post is public

December 9, 2007

Imre Szabó: GRANDA SXERCENCIKLOPEDIO

Estimataj karaj kaj aliaj!
Nun mi estas en granda laboro, ne ĝenu min, mi diras. Nur helpu! Estus bone rekrei la etoson de antaŭlonge iamaj vesperoj, kiam venis al ni la najbaro kaj la najbaro kaj la najbaro kaj la alia najbaro, kaj sidis inter ili mia patro, same kiel najbaro. En la forno krakadis la bonodora lignofajro, neniu pensis tiutempe pri la fora gaso. Kaj ili rakontis. Kun brilantaj okuloj, kaj la aliaj aŭskultis same kun brilantaj okuloj.
La okuloj brilis pro diversaj kialoj. Grava kialo, sed ne la ĉefa estis la vino, bona porvira vino donanta fortojn por frakasi. hejmenire la barilojn de la ĉirkaŭaĵo. La ĉefa kialo estis tamen la parolo, la fabeloj, la historioj plejparte el la mondmilito -- kaj el la aliaj militoj de la amfronto. Anekdotoj fariĝis tie ankaŭ el la ĵus okazintaj malagrablaĵoj.
La grado de la okulbrilo montris, kiu estas nun preta por paroli. Kaj ili korektis, alĝustigis unu la alian:
n       Ho, ne tiel oni devas diri tion Joĉjo, sed ĉi tiel…
n       Kaj kio estas la instruo de tio?
Vortumiĝis multegaj instruoj, sed mi memoras nur pri du.
Unue, ne valoras koleriĝi, digestiĝi en la kolero, ĉar samtempe kun la okazaĵo vi ne povas prijuĝi, ĉu ĝi estas bona aŭ malbona. Ĉiuj aferoj pruviĝas bonaj aŭ malbonaj nur poste. Eble malagrabla afero turnas vin al multe pli bona alia solvo. Estas homoj, kiuj havis eksluzive nur bonajn travivaĵojn, ĉar ilia personeco kapablis ĉion turni al bono.
Due la parolo ĉiam helpas. Kiam vi alpaŝas vian atakanton dirante strangan frazon. Strangan, ĉar bonvolan.
Ekzemple provu foje en plenŝtopita buso, kiam ĉe la pordo iu kriadas:
n       Kial vi ne eniras, kial vi haltis cxi tie ĉe la enirejo?!
Tiam milde tamen kompreneble per stentora voĉo vi alkriu el la interno de la buso:
n       Venu kara, ĉi tie estas ankoraŭ grandega loko!
Mi konis homojn, pri kiuj ĉiam eblis scii, kie ili vagadas en la urbo. Ĉar en vasta strio akompanis ilin ĝoja etoso, eĉ laŭta rido.
Eble mi konos tiajn denove. Eble. Aŭ ĉu ni devas instrui la ridon al niaj gekunuloj?
Nu mi diris, mi estas en granda laboro. Ĝi aperos en aparta (kaj aperta) hejmpaĝo tre baldaŭ. (Mi ĝustatempe malkovros la sekreton, kie.)
Nun mi prezentas erojn al vi, por ke vi estu la unuaj, kiuj povos kapti la historian eblon kontribui. Mi volas diri nur, ke vi estas ĝustatempe ĝustaloke. Jam scii tion meritas gajan rideton!
Partojn el ĝi mi montras al vi. (Maleblus nun montri ĉiujn ŝercojn.) Vi rajtas depreni la buŝumon de morozeco: parolu, ridetu, ridegu, henu…, sed donu konsilojn al mi en tiu ĉi granda laboro! Kaj alportu brikojn, ĉar granda konstruaĵo bezonas multe da brikoj. Ankaŭ la viajn!
Dankon. Ho jes, kaj pensu pri la enkonduka saluto, ne restu al la fino!
 
 
 
GRANDA ŜERCENCIKLOPEDIO
 
Tiu ĉi GRANDA ŜERCENCIKLOPEDIO ankoraŭ ne estas granda. Ĝi fariĝos granda nur per vi, per via sindediĉa laboro. Granda signifas ne nur la amplekson, kiun ni celas, sed unuavice utilecon, helpon kaj amuzon – tio signifas ne lastavice popularecon precipe inter tiuj, kiuj strebas la lingvon koni pli profunde.
Ŝerco estas la plej malgranda parolverko. Ĝi havas siajn leĝojn same, kiel ĉiuj literaturaj ĝenroj. Ĝi estas klare dividebla disde la pli grandaj parolverkoj, kiel anekdoto aŭ komika rakonto.
Samtempe ni prezentu ankoraŭ nur kelkajn ecojn de la ŝercoj! Kvankam ili ekzistas ankaŭ en grafika, tio estas skribita formo, tamen ĝi estas popolverko, en simila senco kiel popolkantoj kaj popolfabeloj. Oni devas kolekti ilin – kaj ne speciale per la traduko de ŝerckolektaĵoj, sed kunigi la purajn formojn de la buŝa tradicio. Ni volas kolekti ilin, kaj evidente ankaŭ la pli bonajn pecojn de la tradukita literaturo, ja ofte la samaj ŝercoj trakuras Eŭropon, eĉ la tutan mondon – en malsamaj lingvaj uniformoj. Do, ŝercoj estas internaciaj sopirantaj nian Inter-nacian Lingvon.
Ŝerco estas verŝajne la plej vortŝpara verko. Pri troe priskribita ŝerco oni ridas malofte. Se tro malmultas aŭ malĝustas, malprecizas la vortoj, ne eblas kompreni la fajnajn aludojn. Do, la praa Zamenhofa devizo: „sufiĉo kaj neceso” gvidu nin!
Ŝercoj estas sinceraj. Ili primokas ofte bazajn, homajn malvirtojn. La komprenon aŭ la nekomprenon maleblas kaŝi. Do ankaŭ por mezuri la lingvokonon ili estas elstare konvenaj. Sekve ankaŭ por lerni la lingvon.
Anstataŭ longe litaniadi pri la ecoj, mi volas prezenti kelkajn postulojn, kiujn pretendojn ni tamen volas realigi en nia GRANDA ŜERCENCIKLOPEDIO, kiu estos granda nur pere de vi!
Tiuj estas
  1. Maldecaĵo (en si mem) ne estas ŝerco.
  2. Ofendado de nacioj, religioj, rasoj, seksoj aŭ politikaj konvinkiĝoj same ne estas ŝerco.
  3. Ŝerco estas inventaĵo, la poento ne estas rekta dedukto de la anticipaĵoj.
Mi nur iniciatis tiun ĉi laboron.
Espereble baldaŭ ni havos ankaŭ propran korespondan liston. Espereble venos ankaŭ sindediĉaj ŝercemuloj, kiuj rekonos la gravecon de tiu ĉi orfa ĝenro por fortigi nian orfan idiomon.
Bonan amuziĝon, lernadon kaj verkadon, kolektadon mi deziras al vi ĉiuj!
Estime kaj kore
Imre Szabó
 
 
AKCIDENTO
n       Panjo, pasis jam noktomezo, kaj Steĉjo ankoraŭ ne venis hejmen. Eble li estas ĉe iu virinaĉo!
n       Ho, kara filino! Ne pensu tuj pri la plej malbona! Eble li nur mortis en akcidento.
 
AMORADO
Maljuniĝa sinjoro rakontas al la amika rondo:
n       Mi devas konfesi, ke lastatempe mi jam ekŝvitas inter du amoradoj.
n       Kiel do?
n       Sciu, inter ili estas ĉiam la somero.
 
BOPATRINO
Geedzoj aĉetas. Edzo demandas edzinon:
n       Kara mia, panjo morgaŭ havos naskiĝtagon. Kion aĉeti por ŝi? Ŝi ŝatus ion elektran.
n       Ĉu seĝon?
*
La bopatrinon de s-ro Forĝisto hufobatas ĉevalo, kaj la maljunulino mortas pro la vundiĝo. Al la entombigo venas multaj sepultantoj, ankaŭ el iom foraj vilaĝoj.
n       Kiom da homoj! – miras amiko de s-ro Forĝisto. – Tre multaj ŝatis ŝin.
n       Tute ne, ili ĉiuj volas aĉeti la ĉevalon.
 
CERBO
n       Mi testamentis mian cerbon al la hospitalo.
n       Kaj kiel reagis la hospitalo?
n       Ili estas tre dankemaj pro ĉiuj bagatelaĵoj.
 
DANCADO
n       Diru, ĉarma fraŭlino, ĉu vi havas partneron por la sekva danco?
n       Ankoraŭ ne.
n       Do, tiel bonvolu gardi mian bieron ĝis mi revenos.
 
PANTALONO
n       Kun unusola ĉifona pantalono mi alvenis en Ameriko. Kaj nun mi havas milionojn.
n       Kaj kion vi komencas pri milionoj da ĉifonaj pantalonoj?
 
PAPAVO
Steĉjo eniras fruktovendejon:
n       Ho, kiel belegajn fruktojn vi havas! Ho, tiuj ridetantaj pomoj! Ĉu mi povus aĉeti kvar?
n       Tamen ne metu ilin en komunan saketon, sed bonvolu aparte paki ilin per silkopapero!
n       Ho kiel manĝindaj estas tiuj piroj! Ĉu mi povus ricevi kvin? Bonvolu aparte paki ilin!
n       La salivo ekfluis, kiam mi ekvidis tiujn prunojn! Mi petas dekunu! Bonvolu aparte paki ilin!
n       Kaj tiu papavo estas mirinda! Mi pet…
Sed nun la vendisto fulme intervenas:
n       Ho-ho!! Ĝi ne estas por aĉeti!
 
PARLAMENTANOJ
Parlamentano eliras al la koridoro:
n       Ĉu li parolas ankoraŭ?
n       Jes.
n       Pri kio?
n       Li ankoraŭ ne diris.
 
PSIKIATRIEJO
Fremdulo enamblas en la psikiatrian akceptejon, kaj falinte en fotelon li diras:
n       Sinjoro doktoro, mi forgesas čion. Konsilu: kion fari?
 
RINGO
n       Kiel vi povis perdi la geedziĝan ringon?
n       Vi kaŭzis, ke mi perdis ĝin.
n       Kiel do? – demandas la edzino.
n       Ĉar ĉiuj miaj poŝoj estas truaj.
 
RIVERO
Promenante en malseka riverkuŝujo Peĉjo demandas Steĉjon:
n       Kiu portis tiujn multajn ŝtonojn ĉi tien?
n       La rivero mem.
n       Kaj kie estas nun la rivero?
n       Ĝi iris por ŝtonoj.
 
RUINO
Policisto haltigas ŝoforon:
n       Ĉu vi asertas pri tiu ruinaĉo, ke ĝi estas aŭtomobilo?
n       Ne, ne, tute ne! Tiel mi bezonus por ĝi ankaŭ stirpermeson.
 
SKIMASKO
n       Kara, nova patrino! La bebo havas belajn, rufajn harojn. Ĉu la patro havis tiajn?
n       Mi ne scias, kara sinjoro kuracisto. Li surhavis skimaskon.
 
STATISTIKO
n       Kiajn planojn vi havas por la sekva jaro – demandas festantoj Avinon Maria, kiu havas naskiĝtagon, la 103-an.
n       Mi preparas min por la 104-a naskiĝtago. Vi scias, mi kontrolis la statistikojn. Inter la 103-a kaj la 104-a vivojaroj tre malmultaj mortas.
 
SUBLUOTA ĈAMBRO
n       Kaj vizitantinon vi ne rajtas akcepti!
n       Kaj vizitanton, ĉu jes?
n       Jes!
n       Karulino, vi luos la ĉambron!
ŜAFO
n       Tiun belan puloveron ni povas danki al la stulta ŝafo – instruas filinon la patrino.
n       Ĉu vere aĉetis ĝin paĉjo?
 
ŜANĜIĜO
n       Saluton Eva! Kiel multe vi ŝanĝiĝis. Antaŭe vi estis blonda, svelta kaj alta.
n       Mi ĉiam estis bruna, dika kaj malalta. Kaj krome mi ĉiam estis Julia!
n       Ĉu vi ŝanĝis ankaŭ la nomon?
 
UNGOMAĈADO
n       Imagu panjo, mi dekutimigis avinon de la ungomaĉado!
n       Nu Steĉjo, vi estas lerta! Kiel vi sukcesis?
n       Mi kaŝis ŝian dentoprotezon.
 
VICOSTARADO
n       Kial vi ne aĉetis kinobiletojn?
n       Ĉar staris longa vico ĉe la giĉeto.
n       Kial vi ne staris al la fino de la vico?
n       Ĉar iu staris jam ankaŭ tie.
 
Published at 00:25 / 7 comments / 1200 visits
This post is public

December 9, 2007

Imre Szabó: Nomon por la homo!

Ekzistas homoj, pri kiuj ni ne scias kiel paroli. Ĉar vane ni turnas tiel la parolon, vane alie. Ĝi neniel volas alĝustiĝi. La homo, pri kiu ni parolas, ne volas resti fikse staranta en ĝi.Ĉar ni vidu, ekzemple, tiun homon, inventiston, kies nomon mi ne diros, vi mem devos diveni ĝin. Aŭ inventi novan nomon por li.

La antaŭaĵo estis longa. Plurmiljara. Sed ni devas alkutimiĝi, ke la historio amblante progresas. Se ni restas ĉe la piedoj, sciu, ke la dekstra-maldekstra ŝuoparo estis disvatiĝanta nur en la 1920-aj jaroj. Al mi konato rakontis la grumbladon de alia konato:

 Tiuj damnaj lunde kaj marde estis bonaj, sed merkrede ili komencis premi.

Ja, ĝis tiam oni uzis la „bovinnazajn”, libere interŝangeblajn ŝuojn 

Tamen mi celis paroli ne pri la piedoj, sed pri la manoj. Pri la ĉefa aktivado de la manoj, pri la skribado.

En la mezepoko oni skribis per krajonoj, kretoj, per anserplumoj taŭge tranĉitaj; respektive la inicialojn de kodeksoj oni pentris per penikoj. Se oni bone lertis tranĉi la anserplumojn, tiel oni povis gajni bone salajritan postenon.

Poste venis la ŝtalaj plumoj. Ilin oni ne devis tranĉi. Sed la inkujo estis aparta ilo, ĝi ofte renversiĝis. Ho, tion mi scias, ĉar kiel eta nebululo en la lernejo ankaŭ mi mem devis uzi tiujn trempoplumojn. Ofte mi bedaŭris la turmentatan paperon, ĉar tiuj damnitaj ŝtalplumoj neniel povis elteni la bolantajn sentojn de mia eta koro. La tranĉo meze disiĝis, aŭ la inko sekiĝis. Evidentiĝis la penso, ke iel oni devas kunkonstri la plumon kaj la inkujon. Tiel ekestis, ni diru prefere naskiĝis (ĉar inter suferoj) la fontplumoj. Ili estis elegantaj kaj malelegantaj. Iuj havis apartajn fontplumojn por la ĉiutagoj kaj por la festoj. Ĉi-lastaj estis el oro, kaj nepre decis al ili bela poŝhorloĝo kun ĉeno kaj dika ventro sub la veŝto.

Nu, sed mi jam preskaŭ perdiĝis. Mi parolas pri dikaj ventroj, sed la evoluvojon ili nur baras.

Komence de la 1960-aj jaroj ankaŭ mi trovis min en la frontlinio de la evoluo, ĉar mi ricevis mian unuan globkrajonon. En la lernejo la sinjoro instruisto rigardadis ĝin kaj konstatis, ke tio estas stultaĵo, kaj malpermesis uzi ĝin. Eble miajn unuajn versojn mi verkis per ĝi. Al la knabinoj mi tute ne devis amindumi siatempe, tion komplete plenumis la globkrajono.Mi devis nur rikolti la kisojn de la knabinoj kaj la batojn de la enviaj knaboj (kiuj plurfoje volis rabi la sekretan esencon de mia kapablo).

Sed se vi ne avertas min, vidu, mi ĉiam parolas pri aliaj, tedaj aferoj. Knabinoj tute ne interesas vin.

Ni revenu al la globkrajono. Tiam mi ne sciis, ke ĝi estas rezulto de laboro traarkanta la mondon de Hungario ĝis Argentino. Kaj la tutan vivon de iu hungara-juda junulo, kiu laboris kun sinjoro Goy. Venu la sekaj faktoj, ĉar la vantaj vortoj ĉiam nur frapadas siajn flugilojn, kaj se oni ne lasas ilin flugi, ili mortas, sed antaŭe ili atakas sian mastron.

La ciferoj estas aliaj. Ili estas harditaj soldatoj. De pafaro kaj de salvo.

Venu la ciferoj:

29a de septembro 1899 : Li naskiĝas en Budapeŝto.

1921—1938: Li laboras ĉion, kelkajn profesiojn li praktikas paralele: ĵurnalisto, skulptisto, pentristo, kritikisto, aŭtokonkuristo, borsagento, hipnotizanto, aŭtokomercisto kaj inventisto.

1930: Li prezentas sian propre inventitan lavmaŝinon.

1931: En la Budapeŝra Internacia Foiro li prezentas sian unuan globkrajonon.

1938: Li fuĝas al Parizo.

1939: Li alvenas en Argentino.

10a de junio 1943: Li patentigas sian plibonigitan globkrajonon.

1944: La angla Reĝa Aerarmeo enkondukas la uzadon de la globkrajonoj.

1945: La globkrajonoj disvastiĝas en Usono.

1954: Firmao Parker enmerkatigas siajn unuajn globkrajonojn.

1960: Uzado de la globkrajonoj disvastiĝas tutmonde.

24a de novembro 1985: Li mortas en Buenos Aires.

La demando: KIU LI ESTAS?

Alia demando: Ĉu ni povus tiel komune desegni lian profilon? Cxu ni povus kolekti verkojn, bildojn, dokumentojn pri li kaj evidente pri la globkrajono? Tiel komune, ĉar mi jam scias, ke la historio de globkrajono ne traarkis sed trateksis la mondon.

Globkrajono estas vere krajono de nia Globo.

Published at 20:16 / 6 comments / 1014 visits
This post is public

December 16, 2007

Imre Szabó: Tamaguĉo

Ĉu tamaguĉo, ĉu vulpido?

Egalas same por la koro –

nur estu iu por la spito,

kun kiu fuĝi el angoro!

 

La ĝojo esti respondeca

donacas akron al ekzisto:

estu patrina, vire deca,

eĉ vulpe se vin mordas tristo.

 

Havante taskojn vi ne solas,

ne eventualas plu la vivo:

celon vi trafis en la drivo.

 

Amo-postulo vin konsolas,

refortas via homa fido

per tamaguĉo, per vulpido.

Published at 22:23 / 4 comments / 644 visits
This post is public

December 19, 2007

Kristnaska kanto el la hungara -- donace

N-ro 25: Venis el alto

(Mennyből az angyal)

Kolektaĵo Gimesi (1844)

Szentmihályi: Kantlibro (1798)

 

1. Venis el alto al vi, paŝtistoj la anĝel', la anĝel'!

En Betleĥemon urĝe rapidu al la stel', al la stel'!

 

2. Filo de Dio, kiu naskiĝis en la stal', en la stal',

Li ja mem estos via Savanto en real', en real'.

 

3. Sidas Maria, Sankta Patrino tuj apud, tuj apud,

kuŝas la filo en la spirvarmo de la brut', de la brut'.

 

4. Ili tuj iris por lin saluti al la for, al la for.

Ili kunportis belajn donacojn en la kor', en la kor'.

 

5. Etan Jesuon ili alpreĝas kun honor', kun honor',

Dio-Sinjoron ili majestas kun ador, kun ador'.

                                         Esperantigis Imre Szabó

Published at 21:06 / 6 comments / 604 visits
This post is public

December 22, 2007

Attila József: BET-LEĤEM

En nebulvindoj korvoj molaj aras,

malhelo nestas sur la splenaj heĝoj.

Sur argiloplankon de kabano falas

bastonaj du paŝtistoj kaj tri reĝoj.

Descendas ino sur kamer-eskalo, –

,,Anĝel' de dio!” – uloj kvin arias.

Taglaboristo sterkas en la stalo,

kokinoj hirtaj malsat-plende krias.

En frosta pajlo ŝrumpas la terpomoj,

de la tegmento mornas kanmentono,

konsole krispas supo kun aromoj

ŝvebantaj kun la kanto al plafono.

Jesuo loĝas en kajero flava,

inter kuŝantaj brutoj ĝoje satas,

kaj la piuloj en flambrilo rava

ĉirkaŭ la trogo ŝajne eksaltadas.

Mensogo. Pajlo-porcieton pelas

sinjora vento dum hungaroj ŝvitas;

la du paŝtistoj per kukaĉoj ŝvelas,

kaj la tri reĝoj en brandaĉon ridas.

 

                     El la hungara Imre Szabó

 

Published at 22:29 / 0 comments / 272 visits
This post is public

December 23, 2007

Imre Szabó: La festo radianta amon

Ĵus mi vizitis la belegan blogon de Lumina, kiu festas la 21an de decembro Jaldon. Nepre vizitu ĝin ankaǔ vi! Mi vidis, ke en la centro de la festo estas fruktoj. Kaj mi vidis belege skulptitajn akvomelonojn. Evidente kiel ĉiam, ankaǔ nun venis al mi en la kapon amaseto da pensoj. Permesu diskonigi ilin al vi.
Belegaj simboloj de la eterna vivo, de la animo! Kaj rozoj, precipe ruĝaj, estas ĉiam simbolo de amo kaj renaskiĝo -- en multegaj kulturrondoj. Mi pensas, ke io simila devis resti ankaǔ ĉe la hungaroj, ja persoj kaj hungaroj havis historiajn, ĉiutagajn kontaktojn (kaj supozeble bulgaroj ankaǔ). La hungara lingvo enhavas ĉ. 5000 persdevenajn vortojn (inter ili -- mi skribas laǔ la proksimuma prononco -- assonj /edzino, sinjorino/, ŝator /tendo/, ĉador /virina kostumo/, Buda /la duonnomo de la ĉefurbo Budapeŝto, kun la signifo forno...
Pri pluraj popoloj estintaj jam sur la teritorio de la nuna Hungario antaǔ la alveno de la hungaraj triboj, kaj popolo veninta kiel servista popolo de kumanoj ni supozas scii, ke ili estis persoj. La nomo de tiuj popoloj estis jazigoj kaj jasoj. Pluraj urboj portas ilian nomon (ekzemple ankaǔ en tiu ĉi listo estas Ferenc Harnyos el urbo Jászberény -- Jasberenj), eĉ tuta regiono troviĝas Jászság (Jaslando -- 'PERSIO?'). Laǔ la priskriboj jasoj estis altaj, blondaj kun bluaj okuloj (sed tiun saman diras la kronikoj ankaǔ pri la latinoj kaj pragrekoj -- kaj la hodiaǔaj italoj kaj grekoj estas malaltaj, brunaj kun brunaj okuloj plejparte).
Estus tre bone iom esplori, eble restis de antaǔ mil jaroj komunaj popolkutimoj, komunaj kantoj.
Mi bedaǔrinde ne estas persologo.
La nuntempa, hungara kutimo starigi pinarbeton por Kristnasko devenas de la germanoj. En hungario ĝi disvastiĝis nur post la dua mondmilito. Ĝis tiam Kristnaska kutimo estis donaci ruĝajn pomojn unu al la alia, respektive nuksojn orkolorigitajn. Kiel infaneto mi demandis, kion ili signifas? La respondo estis, nun renaskiĝas la lumo, la suno -- dio. Nuksoj enhavas dion, disigu nur la ŝelojn, kaj vi vidos tie kuŝi dion kvazaǔ fileton en la kripo. Sed nuksoŝelo estas lulilo ankaǔ.
La ruĝa pomo signifas sanon, amon kaj renaskiĝon -- same kiel preskaǔ ĉiuj fruktoj. Kaj por mi ĝis nun signifas kristnask-vesperan etoson la odoro de la rostitaj pomoj, kiuj estis parto de la festa vespermanĝo.
Evidente ni, hungaroj loĝas pli norde ol vi, nuntempe ĉe ni ne plu estas akvomelonoj -- do ili ne povis havi rolon en la festo.
Estas hungara unikaĵo la kristnaskaj bombonoj, per kiuj oni ornamas la pinarbetojn. Ili estas longigitaj duongloboj pakitaj en staniolo, ambaǔekstreme torditaj kaj ĉe la du finoj estas franĝoj-galenoj faritaj per tondilo. Eble iu el niaj hungaraj geamikoj -- kiu estas pli lerta en la fotografado ol mi -- enretigos bildon pri la Kristnaskaj bombonoj (hungare szalocukor -- salonsukeraĵo).
La hungara nomo de Kristnasko estas hungare Karácsony (pron.: karaĉonj), ĝi tute ne enhavas la nomon de Kristo, ĝi tute ne aludas pri Kristo -- kiel tion faras multaj hindeǔropaj lingvoj. Aldone eĉ la signifo ne estas komprenebla jam por la hungaroj. La plej akceptita opinio estas, ke ĝi devenas el la slava kraĉin (mallonga), aliaj opiniis, ke ĝi devenas el la turka haraĉ (imposto) -- sed mi pensas, ke tiuj ne estas akcepteblaj. La fadenoj reiras laǔ mi en pli praajn tavolojn. Ĉu eble ne la persan? Mi ne scias. Eble kun vi ni ekscios.
Kara Lumina (ĉu Jaldina?), mi deziras al vi, brilu viaj festoj ame kaj varme!

Iru viziti Luminan'

Published at 10:31 / 0 comments / 814 visits
This post is public

December 25, 2007

István Simon: En decembra nebulo

Matene arboj ne plu estas,

tiel densegas la nebulo.

La nokto sin nebule vestas,

same kiel la stelarlumo.

 

Mi marŝis kvazaǔ kosmon ĝelan,

antaǔ mi laktovojo giras.

Mi perdis ombron hundfidelan,

nescie, kie nun mi iras.

 

Orientiĝas nur la koro,

ja koro ĉiam hejmen trovas,

kiel la ĝuston el la foro

la migraj birdoj kapti povas.

 

                            Esperantigis Imre Szabó

Published at 17:46 / 4 comments / 382 visits
This post is public

December 25, 2007

István Simon: La bovideto

Ĝiajn harojn la patrino lekas

sur la flava pajlo, ĝi ekstaras,

la piedojn lerte-perde metas,

ĉar la nazo logan lakton flaras.

 

Hor' unua -- ekekzista urĝo,

ĝi ĉirkaǔrigardas korptremante,

rerigardas forko, tino, skurĝo

kaj sur lignohokoj: jugo granda..

                     Esperantigis Imre Szabó

Published at 23:49 / 0 comments / 316 visits
This post is public

December 27, 2007

Sándor Petőfi: Mia vespero hejme

                                                 Esperantigis Imre Szabó

Vinumis mi kun patro,

jes, trinkis la bonul'.

Ho, lin se benus Dio,

almenaŭ foje nur!

 

Delonge mi ne hejmis,

kaj mi ne vidis lin,

li dume maljuniĝis

la tempo urĝis sin!

 

Pri ĉio ni parolis

bonorde laŭ alven',

eĉ pri aktora arto

aperis fine tem'.

 

Mian "metion" sentas

li eĉ nun granda pik',

la antaŭjuĝojn tempo

ne portis al nulig'.

 

"Nu, aĉa vivo estus

la komediumad'!"

Miajn oreojn tuŝis

tia elkora flat'.

 

"Certe vi multe fastis,

atestas pala vang',

vidi vin transkapiĝi

plezurus mi kun dank'!"

 

Lian parolon fakan

mi aŭdis kun silent',

por tia ŝtipkapulo

ja vanas argument'.

Kaj miajn vinokantojn

mi citis kun fervor',

kaj li ridegis, kaj tre,

tre ĝojis mia kor'.

 

Sed li ne taksas alte,

ke verkas lia fil';

por li tiaj aferoj

missencas sen util'!

 

Sed kial miri tion!

Viandbuĉado nur,

pri kio li komprenas!

Sciencoj estas nul'.

 

Kaj kiam elĉerpiĝis

botelo de la vin',

mi ekverkadis, kaj li

dormi retiris sin.

 

Sed tiam cent demandojn

starigis la patrin',

mi ĉesis la verkadon

por prirespondi ŝin.

 

Kaj aris la demandoj

sinpuŝe al senfin',

tamen tiuj demandoj

tiom gajigis min,

 

ĉar ili ĉiuj estis

speguloj de sincer':

mi havas plej amantan

patrinon sur la ter'.

Published at 05:23 / 3 comments / 890 visits
This post is public

December 27, 2007

Imre Szabó: Sorĉkanto en bezono

 

                                 Al Georgo Handzlik, la senbarba bardo

 

Okazas foj-foje, ke vi tiom solas:

la lumo forlikas el la korpo lante,

ekregas krepusko en la korprofundo

ekgrize, eknigre ĉion vualante.

//:Nun venu min helpi, ho eterna kanto,

varmigu la nokton brila Esperanto,

eterna amo mia,

eterna amo mia!://

 

Okazas foj-foje, ke konsolo mankas,

forvelkas esperoj, kiel aŭtunherboj,

paliĝas la veroj, vi singulte ĝemas

sub plagoj de sorto, sub kruelaj erpoj.

//:Nun venu min helpi, ho eterna kanto,

varmigu la nokton brila Esperanto,

eterna amo mia,

eterna amo mia!://

 

Okazas foj-foje, ke vin ĝojo sunas,

sed montri serenon mankas viaj vortoj,

sopiro, plezuro tiras vin el sombro,

tamen por karesi mankas viaj fortoj.

//:Nun venu min helpi, ho eterna kanto,

varmigu la nokton brila Esperanto,

eterna amo mia,

eterna amo mia!://

Published at 23:21 / 7 comments / 1557 visits
This post is public

December 29, 2007

Imre Szabó: Paŝtu min!

Versi estas bone,

nur versi estas bone,

sed vi ĉiam apudendas.

Tiam vi estu silenta

aǔ nur imago!

 

Mia religio provincas,

mi ne scias,

kiel konvenas

ĉi-regione la vortoj.

Sidiĝu apud mi.

 

Vorto, diino,

amo mia:

sunofajre stelar-aro

nokte, kiel tage,

kvankam nur viaj

du okuloj,

bivakfajroj ĝishorizonte,

kvankam nur via koro.

 

Paŝtu min tra la

senlimaj kampoj de tempo!

 

Flankpoemo:

La hundo staris en la pordo,

buŝe kun ĵus aperinta

plej nova hungara,

literatura gazeto

kun ĉi-supra poemo,

kvarangule ronĝita.

En ŝiaj okuloj tiom da amo,

cetere pluvis-neĝis,

ĝi staris tie tremante

kaj petante en la pordo,

lasu, ke ankaǔ mi

eniru vian poemon!

Published at 22:38 / 2 comments / 946 visits
This post is public

December 31, 2007

Imre Szabó: Venas tempo

Venas tempo por ĉio,
venas tempo por nenio,
palpebrumo
lanta kurteno:

via foresto --
la plej akra ĉeesto.

Venas tempo por ĉio,
venas tempo por nenio

mi amblas
klasika ombro
de muro al muro.

frenezige,
kiel la aliaj komprenas
vian penson

frenezige,
kiel la aliaj ne komprenas
vian penson

lumigu
vian etan ĉambrosunon:

ĉio en ordo,
la mebloj ĝustaloke,

nur la koro iel
ne trovas sian lokon,

ĝi batiĝas
superkape alte,
sonorilego
de memoro.

Venas tempo por ĉio,
venas tempo por nenio

mi staras palise,
inter regionoj
de nuno kaj neniamo,
kiajn kampojn mi signas?

Venas tempo por ĉio,
venas tempo por nenio

Venas tempo por ĉio,
venas tempo por nenio

Venas tempo por ĉio,
venas tempo por nenio

Venas tempo por nenio

Venas tempo por nenio

Venas tempo por nenio

Venas tempo...

Venas...

Ve...
Published at 17:56 / 13 comments / 1654 visits
This post is public

( 16 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...