December 2nd, 07
Elek Benedek: La salo (fabelo)
Estis foje maljuna reĝo kaj liaj tri belaj filinoj. Unu piedo de la reĝo estis jam en ĉerko, li volonte edzinigus ĉiujn siajn tri filinojn. Tio estus eĉ ne malfacila, ĉar li havis tri landojn, do ĉiuj liaj tri filinoj ricevas po unu landon. Tamen, kiel ne ekzistas tri samformaj pomoj, tute same ankaŭ la tri landoj ne estis samformaj.
Foje do, la reĝo diris al siaj filinoj, ke li donos la plej belan landon al tiu, kiu lin pleje amas. Laŭvice li demandis la filinojn, komencante ĉe la plej maljuna:
-- Respondu al mi, kara filino, kiel vi amas min?
-- Kiel kolombo puran tritikon – diris la filino.
-- Kaj vi, kara filino? – li demandis la mezan.
-- Mi tiel, kara patro, kiel oni venteton en varmega somero.
-- Nu, mi demandas nun vin – li turnis sin al la plej malgranda --, diru, kiel vi min amas?
-- Tiel, kara, patro, kiel homoj la salon! – respondis la plej malgranda reĝidino.
-- Kion vi parolas, vi, sentaŭga animo! – alhurlis ŝin la reĝo. – Forpuriĝu el mia kortego, eĉ el mia lando! Mi eĉ ne vidu vin plu, se nur tiom vi amas min!
Vane ploris, petegis la reĝidino, vane ŝi klarigis, ke la homoj tiel kaj tiel ĉi ŝatas la salon – ne plu estis pardono: la eta reĝidino devis foriri al la vasta mondo.
Ekiris la eta reĝidino amare plorante, kaj ŝi erarvagis en densan arbaregon. De tie ŝi ne povis elbarakti, ŝi faris tranoktejon en kava arbo, kaj ŝi elvenadis en la arbaron kolekti fragojn, rubusojn, avelojn, ĉion, kion ŝi trovis, tiel ŝi vivadis sola.
Foje, kiam pasis eble plena jaro jam, hazarde aperis tie la najbara reĝido, kaj li ekvidis la reĝidinon inter la frambujoj. Sed jes ja, ankaŭ la reĝidino rimarkis la reĝidon, kaj ŝi treege ektiminte kuris en la kavon de la arbo. Postiris ŝin la reĝido kaj enparolas:
-- Kiu estas ĉi tie? – la reĝidino retiriĝis al angulo de la kavo, ŝi timtremis, kiel folio de poplo, kaj unu vorto ne estas multa, eĉ tiom ŝi ne diris.
La reĝido demandas denove:
-- He! Kiu estas ĉi tie? Ĉu homo aŭ diablo? Se homo, tiu tuj elvenu, se diablo, tiu iru tuj en la fundon de la infero!
La reĝidino ankaŭ nun ne kuraĝis ekvoĉi.
Ankaŭ trian fojon demandas la reĝido:
-- He! Kiu estas ĉi tie? Diru, ĉu homo aŭ diablo, ĉar mi tuj enpafos!
Sed je tio la reĝidino jam terure ektimis, kaj ŝi el arbokavo elrampis snufete-ĝemete. Ŝia vesto estis ĉifonita, malpura, ŝi hontis forte, kaj inter amara falado de larmoj ŝi rakontis al la reĝido, kiu ŝi estas kaj kio. La reĝidino ekplaĉis al la reĝido, ĉar kiel ajn ĉifona, kiel ajn malpura estis ŝia vesto, ŝia vizaĝo estis agrabla kaj bela.
Bele, milde li prenis ŝian manon, li kondukis ŝin hejmen en sian palacon, tie li vestis ŝin per valoregaj, oraj-diamantaj vestaĵoj, kaj eĉ du semajnojn li ne atendis, nek unu, mi pensas, ke eĉ ne solan tagon, eble eĉ ne solan horon, ili geedziĝis, kaj ili faris tiel grandan nuptofestenon, ke nu.
Fluis-pasis la tempo, la juna paro vivis en granda paco, ili amis unu la alian, kiel du kolomboj.
Diras foje la reĝo:
-- Nu, edzino, tiam, kiam mi vin unuafoje ekvidis, mi ne tro esploris, kial vin forpelis la patro. Malkovru al mi la puran veron.
-- Sinjoro de mia animo – diras la reĝino --, mi alie eĉ nun ne povas diri. La patro demandis min, kiel mi lin amas, kaj mi respondis: kiel homoj la salon.
-- Bone – diris la reĝo -, mi faros ion, mi scias, returniĝos al vi la koro de via patro.
Kiel, kiel ne returni ĝin, pri tio li nenion menciis al la edzino, sed li nur eniris la alian ĉambon, al la maljuna reĝo li skribis leteron invitante tiun al tagmanĝo. Nu, foriris la letero sekvatage, kaj triatage venis la reĝo per sesĉevala kaleŝo.
La juna reĝo akompanis la maljunan reĝon supren en la palacon,. En a plej belan ĉambron de sia palaco, tie estis jam primetita la tablo por du personoj. Ili sidiĝas ĉe la tablo, la servistoj portas la pli kaj pli bongustajn manĝaĵojn, tamen por ne miksi miajn vortojn, la pli juna reĝo estis ordonanta, ke por la maljuna reĝo oni kuiru, baku ĉiujn manĝaĵojn separite – sen salo.
Nu, tiu estis ja la tagmanĝo! Gustumas la maljuna reĝo la supon, li ĉerpas el ĝi unu kuleron, du kulerojn, sed li ja tuj demetis la kuleron, li ne povis manĝi la supon, ĝi estis tiel sensala. Pensis en si la maljuna reĝo: el tio ĉi oni forgesis la salon, sed nepre estos en la salkuiritaĵo. Estis en ĝi eĉ ne tiom, kiel papavero. Oni portis la viandaĵojn laŭvice bele, sed oni povis ilin tuj reporti, ĉar la olda reĝo nur langopinte tuŝis ilin, li eĉ ne mordis en ilin, tiel terure sensalaj, sengustaj estis ĉiuj valoregaj viandaĵoj. Sed tion jam ne povis elteni senvorte la maljuna reĝo:
-- Aŭdu, mia juna frato, kian kuiriston vin havas, kiu kuiras-bakas sen salo?
-- Li kuiras-bakas ĉiam kun salo, Via Frata Moŝto, sed mi aŭdis, ke mia reĝa fratsinjoro ne ŝatas la salon, do mi ordonis, mi senkapigos lin, se li metos nur papaveron da salo en la manĝaĵojn.
-- Nu, juna frato, vi tre malbone agis, ĉar mi forte ŝatas la salon. De kiu vi aŭdis, ke mi ne ŝatas ĝin?
-- Mi ĝuste de via filino, Via Frata Moŝto – diris la juna reĝo.
En la sama palpebrumo ekapertas la pordo, enpaŝis la reĝino, la plej juna filino de la maljuna reĝo.
Ho, dio mia, ĝojis la maljuna reĝo! Ĉar jam tiutempe li bedaŭris plenkore, ke li forpelis la filinon, kaj ekde tiam li serĉigis ŝin ĉie tralande-tramonde. Nun ja li donis al la plej malgranda filino la plej grandan landon. La juna reĝo tuj prenis en la manojn ankaŭ tiun landon, kaj ili eĉ nun vivas, se ili ne mortis.
- © Published at 20:10 / 2 comments / 326 visits
-
This post is public
December 3rd, 07
Imre Szabó: Egerfarmos
(Aperinta en LA KARAVELO, n-ro 1.)
- © Published at 00:49 / 4 comments / 388 visits
-
This post is public
December 5, 07
Imre Szabó: Pasas la nasko
Pasas la tempo, sed vi ne pasas, vi firme sidas en miaj cerbo kaj koro, vi estas la eterne dolĉa, kara kaj malhavebla, transmonda doloro. Min portas plu la vojo, mi esperas havi vin foje, ĝis alvenos aŭtuno, vintro, kaj defalos la folioj angore. Min elŝvitis la frumateno, kaj min absorbos la vespero, same, kiel ĉiujn. Donu al mi ideton! Kiu plukantus la nekantitajn, kies buŝo malfermiĝos, kiam la mia femiĝos. Estu li eterne laŭdata, vesperoj se mornas, matenoj se spronas nin vivi plu, kvankam min perdis jam, elfaligis el siaj polmoj la Eternulo. Vivakre mi sonas, kiam en sia forto malflamiĝos ĉi am', ke ne plu, ke ne plu – kaj ĉiam re- kaj rekomencu, ĉar baras nin ĉirkaŭe la nokto. Mi amas vin. Kiom simple! La suno venas supren. Kiel krio ĝi venas tra la ĉifono de nebuloj, kaj abrupte ĝi trovis sin sur la kruco de la mondotuto. Kaj ekhumilas nun, mi puŝas mian kapon sub la polvon, mi etendiĝus kun la ebena grundo, kaj mi ŝirmus eĉ miajn herbojn, kiuj abrupte ekkreskas neatendite. Ho, kara mia, foras la ĉielo, kiel la koro, kaj foras ĝiaj tigoj, la tagoj, branĉoj malsupren kliniĝantaj. Helpu min supren! Mi ne scias, kiel, mi ne scias, kial! Ne helpu min por krii, mi ne krias por helpi. Milde paŝante ĉu ekzistas vojo por mi? Ĉu mi ribelu frenezule, daŭre montrante al via koro, ke mi volas la plej belan pomon? La pomoj putrixas, vane ili ruĝis, ruĝa putro ilin atingas. Mi amas vin, sed mi ne scias diri, kiel. Kiel venas eŝafodo lante ŝvebante pli kaj pli supren ĝis la nivelo de leĝo, por ke murdo estu sanktigita, preskaŭ dia! Kvankam dio ĉiam nur kreas, se ne estas io cetera, almenaŭ doloron vivantan kaj amon, kiel la naskon.
- © Published at 01:44 / 13 comments / 639 visits
-
This post is public
December 7, 07
Imre Szabó: Baldaŭ Kristnasko!
- © Published at 02:28 / 11 comments / 528 visits
-
This post is public
December 9, 07
Imre Szabó: GRANDA SXERCENCIKLOPEDIO
- Maldecaĵo (en si mem) ne estas ŝerco.
- Ofendado de nacioj, religioj, rasoj, seksoj aŭ politikaj konvinkiĝoj same ne estas ŝerco.
- Ŝerco estas inventaĵo, la poento ne estas rekta dedukto de la anticipaĵoj.
- © Published at 00:25 / 7 comments / 442 visits
-
This post is public
December 9, 07
Imre Szabó: Nomon por la homo!
Ekzistas homoj, pri kiuj ni ne scias kiel paroli. Ĉar vane ni turnas tiel la parolon, vane alie. Ĝi neniel volas alĝustiĝi. La homo, pri kiu ni parolas, ne volas resti fikse staranta en ĝi.Ĉar ni vidu, ekzemple, tiun homon, inventiston, kies nomon mi ne diros, vi mem devos diveni ĝin. Aŭ inventi novan nomon por li.
La antaŭaĵo estis longa. Plurmiljara. Sed ni devas alkutimiĝi, ke la historio amblante progresas. Se ni restas ĉe la piedoj, sciu, ke la dekstra-maldekstra ŝuoparo estis disvatiĝanta nur en la 1920-aj jaroj. Al mi konato rakontis la grumbladon de alia konato:
Tiuj damnaj lunde kaj marde estis bonaj, sed merkrede ili komencis premi.
Ja, ĝis tiam oni uzis la „bovinnazajn”, libere interŝangeblajn ŝuojn
Tamen mi celis paroli ne pri la piedoj, sed pri la manoj. Pri la ĉefa aktivado de la manoj, pri la skribado.
En la mezepoko oni skribis per krajonoj, kretoj, per anserplumoj taŭge tranĉitaj; respektive la inicialojn de kodeksoj oni pentris per penikoj. Se oni bone lertis tranĉi la anserplumojn, tiel oni povis gajni bone salajritan postenon.
Poste venis la ŝtalaj plumoj. Ilin oni ne devis tranĉi. Sed la inkujo estis aparta ilo, ĝi ofte renversiĝis. Ho, tion mi scias, ĉar kiel eta nebululo en la lernejo ankaŭ mi mem devis uzi tiujn trempoplumojn. Ofte mi bedaŭris la turmentatan paperon, ĉar tiuj damnitaj ŝtalplumoj neniel povis elteni la bolantajn sentojn de mia eta koro. La tranĉo meze disiĝis, aŭ la inko sekiĝis. Evidentiĝis la penso, ke iel oni devas kunkonstri la plumon kaj la inkujon. Tiel ekestis, ni diru prefere naskiĝis (ĉar inter suferoj) la fontplumoj. Ili estis elegantaj kaj malelegantaj. Iuj havis apartajn fontplumojn por la ĉiutagoj kaj por la festoj. Ĉi-lastaj estis el oro, kaj nepre decis al ili bela poŝhorloĝo kun ĉeno kaj dika ventro sub la veŝto.
Nu, sed mi jam preskaŭ perdiĝis. Mi parolas pri dikaj ventroj, sed la evoluvojon ili nur baras.
Komence de la 1960-aj jaroj ankaŭ mi trovis min en la frontlinio de la evoluo, ĉar mi ricevis mian unuan globkrajonon. En la lernejo la sinjoro instruisto rigardadis ĝin kaj konstatis, ke tio estas stultaĵo, kaj malpermesis uzi ĝin. Eble miajn unuajn versojn mi verkis per ĝi. Al la knabinoj mi tute ne devis amindumi siatempe, tion komplete plenumis la globkrajono.Mi devis nur rikolti la kisojn de la knabinoj kaj la batojn de la enviaj knaboj (kiuj plurfoje volis rabi la sekretan esencon de mia kapablo).
Sed se vi ne avertas min, vidu, mi ĉiam parolas pri aliaj, tedaj aferoj. Knabinoj tute ne interesas vin.
Ni revenu al la globkrajono. Tiam mi ne sciis, ke ĝi estas rezulto de laboro traarkanta la mondon de Hungario ĝis Argentino. Kaj la tutan vivon de iu hungara-juda junulo, kiu laboris kun sinjoro Goy. Venu la sekaj faktoj, ĉar la vantaj vortoj ĉiam nur frapadas siajn flugilojn, kaj se oni ne lasas ilin flugi, ili mortas, sed antaŭe ili atakas sian mastron.
La ciferoj estas aliaj. Ili estas harditaj soldatoj. De pafaro kaj de salvo.
Venu la ciferoj:
29a de septembro 1899 : Li naskiĝas en Budapeŝto.
1921—1938: Li laboras ĉion, kelkajn profesiojn li praktikas paralele: ĵurnalisto, skulptisto, pentristo, kritikisto, aŭtokonkuristo, borsagento, hipnotizanto, aŭtokomercisto kaj inventisto.
1930: Li prezentas sian propre inventitan lavmaŝinon.
1931: En la Budapeŝra Internacia Foiro li prezentas sian unuan globkrajonon.
1938: Li fuĝas al Parizo.
1939: Li alvenas en Argentino.
10a de junio 1943: Li patentigas sian plibonigitan globkrajonon.
1944: La angla Reĝa Aerarmeo enkondukas la uzadon de la globkrajonoj.
1945: La globkrajonoj disvastiĝas en Usono.
1954: Firmao Parker enmerkatigas siajn unuajn globkrajonojn.
1960: Uzado de la globkrajonoj disvastiĝas tutmonde.
24a de novembro 1985: Li mortas en Buenos Aires.
La demando: KIU LI ESTAS?
Alia demando: Ĉu ni povus tiel komune desegni lian profilon? Cxu ni povus kolekti verkojn, bildojn, dokumentojn pri li kaj evidente pri la globkrajono? Tiel komune, ĉar mi jam scias, ke la historio de globkrajono ne traarkis sed trateksis la mondon.
Globkrajono estas vere krajono de nia Globo.
- © Published at 20:16 / 6 comments / 465 visits
-
This post is public
December 16, 07
Imre Szabó: Tamaguĉo
Ĉu tamaguĉo, ĉu vulpido?
Egalas same por la koro –
nur estu iu por la spito,
kun kiu fuĝi el angoro!
La ĝojo esti respondeca
donacas akron al ekzisto:
estu patrina, vire deca,
eĉ vulpe se vin mordas tristo.
Havante taskojn vi ne solas,
ne eventualas plu la vivo:
celon vi trafis en la drivo.
Amo-postulo vin konsolas,
refortas via homa fido
per tamaguĉo, per vulpido.
- © Published at 22:23 / 4 comments / 379 visits
-
This post is public
December 19, 07
Kristnaska kanto el la hungara -- donace
(Mennyből az angyal)
Kolektaĵo Gimesi (1844)
Szentmihályi: Kantlibro (1798)
1. Venis el alto al vi, paŝtistoj la anĝel', la anĝel'!
En Betleĥemon urĝe rapidu al la stel', al la stel'!
2. Filo de Dio, kiu naskiĝis en la stal', en la stal',
Li ja mem estos via Savanto en real', en real'.
3. Sidas Maria, Sankta Patrino tuj apud, tuj apud,
kuŝas la filo en la spirvarmo de la brut', de la brut'.
4. Ili tuj iris por lin saluti al la for, al la for.
Ili kunportis belajn donacojn en la kor', en la kor'.
5. Etan Jesuon ili alpreĝas kun honor', kun honor',
Dio-Sinjoron ili majestas kun ador, kun ador'.
Esperantigis Imre Szabó
- © Published at 21:06 / 6 comments / 364 visits
-
This post is public
December 22, 07
Attila József: BET-LEĤEM
En nebulvindoj korvoj molaj aras,
malhelo nestas sur la splenaj heĝoj.
Sur argiloplankon de kabano falas
bastonaj du paŝtistoj kaj tri reĝoj.
Descendas ino sur kamer-eskalo, –
,,Anĝel' de dio!” – uloj kvin arias.
Taglaboristo sterkas en la stalo,
kokinoj hirtaj malsat-plende krias.
En frosta pajlo ŝrumpas la terpomoj,
de la tegmento mornas kanmentono,
konsole krispas supo kun aromoj
ŝvebantaj kun la kanto al plafono.
Jesuo loĝas en kajero flava,
inter kuŝantaj brutoj ĝoje satas,
kaj la piuloj en flambrilo rava
ĉirkaŭ la trogo ŝajne eksaltadas.
Mensogo. Pajlo-porcieton pelas
sinjora vento dum hungaroj ŝvitas;
la du paŝtistoj per kukaĉoj ŝvelas,
kaj la tri reĝoj en brandaĉon ridas.
El la hungara Imre Szabó
- © Published at 22:29 / 0 comments / 165 visits
-
This post is public
December 23, 07
Imre Szabó: La festo radianta amon
Pri pluraj popoloj estintaj jam sur la teritorio de la nuna Hungario antaǔ la alveno de la hungaraj triboj, kaj popolo veninta kiel servista popolo de kumanoj ni supozas scii, ke ili estis persoj. La nomo de tiuj popoloj estis jazigoj kaj jasoj. Pluraj urboj portas ilian nomon (ekzemple ankaǔ en tiu ĉi listo estas Ferenc Harnyos el urbo Jászberény -- Jasberenj), eĉ tuta regiono troviĝas Jászság (Jaslando -- 'PERSIO?'). Laǔ la priskriboj jasoj estis altaj, blondaj kun bluaj okuloj (sed tiun saman diras la kronikoj ankaǔ pri la latinoj kaj pragrekoj -- kaj la hodiaǔaj italoj kaj grekoj estas malaltaj, brunaj kun brunaj okuloj plejparte).
Estus tre bone iom esplori, eble restis de antaǔ mil jaroj komunaj popolkutimoj, komunaj kantoj.
Mi bedaǔrinde ne estas persologo.
La nuntempa, hungara kutimo starigi pinarbeton por Kristnasko devenas de la germanoj. En hungario ĝi disvastiĝis nur post la dua mondmilito. Ĝis tiam Kristnaska kutimo estis donaci ruĝajn pomojn unu al la alia, respektive nuksojn orkolorigitajn. Kiel infaneto mi demandis, kion ili signifas? La respondo estis, nun renaskiĝas la lumo, la suno -- dio. Nuksoj enhavas dion, disigu nur la ŝelojn, kaj vi vidos tie kuŝi dion kvazaǔ fileton en la kripo. Sed nuksoŝelo estas lulilo ankaǔ.
La ruĝa pomo signifas sanon, amon kaj renaskiĝon -- same kiel preskaǔ ĉiuj fruktoj. Kaj por mi ĝis nun signifas kristnask-vesperan etoson la odoro de la rostitaj pomoj, kiuj estis parto de la festa vespermanĝo.
Evidente ni, hungaroj loĝas pli norde ol vi, nuntempe ĉe ni ne plu estas akvomelonoj -- do ili ne povis havi rolon en la festo.
Estas hungara unikaĵo la kristnaskaj bombonoj, per kiuj oni ornamas la pinarbetojn. Ili estas longigitaj duongloboj pakitaj en staniolo, ambaǔekstreme torditaj kaj ĉe la du finoj estas franĝoj-galenoj faritaj per tondilo. Eble iu el niaj hungaraj geamikoj -- kiu estas pli lerta en la fotografado ol mi -- enretigos bildon pri la Kristnaskaj bombonoj (hungare szalocukor -- salonsukeraĵo).
La hungara nomo de Kristnasko estas hungare Karácsony (pron.: karaĉonj), ĝi tute ne enhavas la nomon de Kristo, ĝi tute ne aludas pri Kristo -- kiel tion faras multaj hindeǔropaj lingvoj. Aldone eĉ la signifo ne estas komprenebla jam por la hungaroj. La plej akceptita opinio estas, ke ĝi devenas el la slava kraĉin (mallonga), aliaj opiniis, ke ĝi devenas el la turka haraĉ (imposto) -- sed mi pensas, ke tiuj ne estas akcepteblaj. La fadenoj reiras laǔ mi en pli praajn tavolojn. Ĉu eble ne la persan? Mi ne scias. Eble kun vi ni ekscios.
Kara Lumina (ĉu Jaldina?), mi deziras al vi, brilu viaj festoj ame kaj varme!
Iru viziti Luminan'
- © Published at 10:31 / 0 comments / 364 visits
-
This post is public
December 25, 07
István Simon: En decembra nebulo
Matene arboj ne plu estas,
tiel densegas la nebulo.
La nokto sin nebule vestas,
same kiel la stelarlumo.
Mi marŝis kvazaǔ kosmon ĝelan,
antaǔ mi laktovojo giras.
Mi perdis ombron hundfidelan,
nescie, kie nun mi iras.
Orientiĝas nur la koro,
ja koro ĉiam hejmen trovas,
kiel la ĝuston el la foro
la migraj birdoj kapti povas.
Esperantigis Imre Szabó
- © Published at 17:46 / 4 comments / 278 visits
-
This post is public
December 25, 07
István Simon: La bovideto
Ĝiajn harojn la patrino lekas
sur la flava pajlo, ĝi ekstaras,
la piedojn lerte-perde metas,
ĉar la nazo logan lakton flaras.
Hor' unua -- ekekzista urĝo,
ĝi ĉirkaǔrigardas korptremante,
rerigardas forko, tino, skurĝo
kaj sur lignohokoj: jugo granda..
Esperantigis Imre Szabó
- © Published at 23:49 / 0 comments / 221 visits
-
This post is public
December 27, 07
Sándor Petőfi: Mia vespero hejme
Esperantigis Imre Szabó | |
|
Vinumis mi kun patro, jes, trinkis la bonul'. Ho, lin se benus Dio, almenaŭ foje nur!
Delonge mi ne hejmis, kaj mi ne vidis lin, li dume maljuniĝis – la tempo urĝis sin!
Pri ĉio ni parolis bonorde laŭ alven', eĉ pri aktora arto aperis fine tem'.
Mian "metion" sentas li eĉ nun granda pik', la antaŭjuĝojn tempo ne portis al nulig'.
"Nu, aĉa vivo estus la komediumad'!" Miajn oreojn tuŝis tia elkora flat'.
"Certe vi multe fastis, atestas pala vang', vidi vin transkapiĝi plezurus mi kun dank'!"
Lian parolon fakan mi aŭdis kun silent', por tia ŝtipkapulo ja vanas argument'. |
Kaj miajn vinokantojn mi citis kun fervor', kaj li ridegis, kaj tre, tre ĝojis mia kor'.
Sed li ne taksas alte, ke verkas lia fil'; por li tiaj aferoj missencas sen util'!
Sed kial miri tion! Viandbuĉado nur, pri kio li komprenas! Sciencoj estas nul'.
Kaj kiam elĉerpiĝis botelo de la vin', mi ekverkadis, kaj li dormi retiris sin.
Sed tiam cent demandojn starigis la patrin', mi ĉesis la verkadon por prirespondi ŝin.
Kaj aris la demandoj sinpuŝe al senfin', tamen tiuj demandoj tiom gajigis min,
ĉar ili ĉiuj estis speguloj de sincer': mi havas plej amantan patrinon sur la ter'. |
- © Published at 05:23 / 3 comments / 422 visits
-
This post is public
December 27, 07
Imre Szabó: Sorĉkanto en bezono
Al Georgo Handzlik, la senbarba bardo
Okazas foj-foje, ke vi tiom solas:
la lumo forlikas el la korpo lante,
ekregas krepusko en la korprofundo
ekgrize, eknigre ĉion vualante.
//:Nun venu min helpi, ho eterna kanto,
varmigu la nokton brila Esperanto,
eterna amo mia,
eterna amo mia!://
Okazas foj-foje, ke konsolo mankas,
forvelkas esperoj, kiel aŭtunherboj,
paliĝas la veroj, vi singulte ĝemas
sub plagoj de sorto, sub kruelaj erpoj.
//:Nun venu min helpi, ho eterna kanto,
varmigu la nokton brila Esperanto,
eterna amo mia,
eterna amo mia!://
Okazas foj-foje, ke vin ĝojo sunas,
sed montri serenon mankas viaj vortoj,
sopiro, plezuro tiras vin el sombro,
tamen por karesi mankas viaj fortoj.
//:Nun venu min helpi, ho eterna kanto,
varmigu la nokton brila Esperanto,
eterna amo mia,
eterna amo mia!://
- © Published at 23:21 / 7 comments / 693 visits
-
This post is public
December 29, 07
Imre Szabó: Paŝtu min!
Versi estas bone,
nur versi estas bone,
sed vi ĉiam apudendas.
Tiam vi estu silenta
aǔ nur imago!
Mia religio provincas,
mi ne scias,
kiel konvenas
ĉi-regione la vortoj.
Sidiĝu apud mi.
Vorto, diino,
amo mia:
sunofajre stelar-aro
nokte, kiel tage,
kvankam nur viaj
du okuloj,
bivakfajroj ĝishorizonte,
kvankam nur via koro.
Paŝtu min tra la
senlimaj kampoj de tempo!
Flankpoemo:
La hundo staris en la pordo,
buŝe kun ĵus aperinta
plej nova hungara,
literatura gazeto
kun ĉi-supra poemo,
kvarangule ronĝita.
En ŝiaj okuloj tiom da amo,
cetere pluvis-neĝis,
ĝi staris tie tremante
kaj petante en la pordo,
lasu, ke ankaǔ mi
eniru vian poemon!
- © Published at 22:38 / 2 comments / 558 visits
-
This post is public
December 31, 07
Imre Szabó: Venas tempo
venas tempo por nenio,
palpebrumo
lanta kurteno:
via foresto --
la plej akra ĉeesto.
Venas tempo por ĉio,
venas tempo por nenio
mi amblas
klasika ombro
de muro al muro.
frenezige,
kiel la aliaj komprenas
vian penson
frenezige,
kiel la aliaj ne komprenas
vian penson
lumigu
vian etan ĉambrosunon:
ĉio en ordo,
la mebloj ĝustaloke,
nur la koro iel
ne trovas sian lokon,
ĝi batiĝas
superkape alte,
sonorilego
de memoro.
Venas tempo por ĉio,
venas tempo por nenio
mi staras palise,
inter regionoj
de nuno kaj neniamo,
kiajn kampojn mi signas?
Venas tempo por ĉio,
venas tempo por nenio
Venas tempo por ĉio,
venas tempo por nenio
Venas tempo por ĉio,
venas tempo por nenio
Venas tempo por nenio
Venas tempo por nenio
Venas tempo por nenio
Venas tempo...
Venas...
Ve...
- © Published at 17:56 / 13 comments / 906 visits
-
This post is public
Send a message
Search for members