Attila Schimmer morgaǔ (marde, la 14an de oktobro) gastos che www.bredd.hu, tio estas radioelsendo interreta Bredd Zenélő Órák Rádió (Bredd Radio Muzikantaj Horoj). Li kantos ankaǔ Esperante plurajn kanzonojn en la programo Endrődi Évi Sztárvendég Műsora (Programo de Évi Endrődi kun Stelul-gastoj). La programo mem komenciĝos je la 20a horo kaj daǔros ĝis noktomeze.
Attila kantos ne nur unu kanzonon. Li planas prezenti: Aj, mama, La sonĝo estas for, Adiaǔo, Unutona sambo. (Mi supozas, ke tiuj kantoj Esperantiĝis dank al la helpo kaj efika kunlaboro de Manolo el Hispanio.)
Komence en la hungara bloko Nyári csókok, őszi könnyek ('Someraj kisoj, aǔtunaj larmoj') li parolos ankaǔ Esperante.
La aǔskultantoj havas sian eblon alparoli, sendi siajn dezirojn, peti ankaǔ Esperantajn kantojn -- kaj mi petas, bonvolu esplori la ceterajn eblojn por informi pri Esperanto, kaj informu ankaǔ la aliajn legantojn de la listo! Ni devas fari kunordigitan kampanjon por la helpo de liaj Esperanto-celaj strebadoj en la medio. Kiajn ideojn vi havas?
Attila mem estas naskiĝinta en Budapeŝto, sed delonge li laboras en Vieno (Aǔstrio) kiel aktoro kaj kantisto. Vidu pliajn informojn pri li http://www.ipernity.com/home/attila.schimmer kaj http://www.ipernity.com/blog/32699/58596.
Amike: Imre Szabó
Send a message
Search for members
Katalin Kovatspro says:
Sed bv. ŝanĝi la esprimon "de pluraj jardekoj", ĉar oni pensos, ke li estas matuĵalemo. Tio tre ĝenus min...ja tiuokaze ankaŭ mi... :-(
Attila Schimmer replies:
Imre Szabo says:
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro says:
donkon pro la informo.. indus registri la elsendon por prezenti ĝin ĉi tie en aŭdmaterialo..
Iom same kiel faris Martin Wiese en sia blogo kiam li pasis antaŭ televido vidu ĉe www.ipernity.com/doc/66372/3187367
Plej muzike salutas
Flo !
Manolopro says:
Mi tre ĝojas ke la fotoj uzataj por propagandi lin apartenas al mia kolekto!
www.ipernity.com/doc/22998/848448/in/profile/28018/self
www.ipernity.com/doc/22998/848422/in/profile/28018/self
Manolopro says:
En la malbona flanko, troviĝas la parolistoj... kiujn mi rigardis ege amatoraj, eĉ kompreninte apenaŭ la vortojn "Attila Schimmer"... "esperanto". Ili simple lasis la muzikon kaj foje interrompadis per vortoj kaj bruetoj.