Imre Szabo Published on August 30, 2008
by Imre Szabo

Imre Szabo's blog

Browse posts
Kuiru Mondo!
Posted on October 23, 2008
11 comments (latest 12 months ago)
Attila Schimmer kantos Esperante en hungara Radio
Posted on October 13, 2008
6 comments (latest 14 months ago)
La saman stultaĵon
Posted on September 9, 2008
11 comments (latest 15 months ago)
Legendo pri la Murda Lago
Posted on August 31, 2008
1 comment (latest 16 months ago)
La plej longa vorto de la mondo
14 comments (latest 7 months ago)
Kiel funkcias la furorlisto en Ipernity?
Posted on August 11, 2008
20 comments (latest 7 months ago)
Sepatage...
Posted on August 10, 2008
9 comments (latest 16 months ago)
Mia vivo estas fotografado...
Posted on August 8, 2008
2 comments (latest 16 months ago)
Éva Tóth: Lingva Genocido kaj Deklaro de la Lingvaj Rajtoj
Posted on August 3rd, 2008
105 comments (latest 15 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 1 066 times

La plej longa vorto de la mondo

Saturday August 30, 2008 at 03:57PM

La plej longa vorto de la mondo estas sveda. Ĝi konsistas el 130 literoj:
"nordöstersjökustartillerflygspaningssimulatoranaggbibgsmaterielunderhallsuppflöljnings-systemdiskussionsinlaggsförberedelsearbeten".
La signifo estas
"preparlaboroj de diskuto pri la kontribuo al la suvencia sistemo por la aerskoltantoj sur la nord-orienta regiono de la Balto-borda artilerio".
Restis du demandoj;

1. Ĉu tiu ĉi vortserpento vere alvenis el Svedio?
2. Ĉu iu konas pli longan vorton?

(Aldona demando: Ĉu iu pretas nombri la literojn, ĉu vere ili estas 130?)

14 Comments / add your comment?

Przemysław Wierzbowski says:
Nu, ekz. esperanta gramatiko permesas krei senfine kunmetitajn vortojn + finaĵo :)
Posted 16 months ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
Kara Amiko, ĉu vi, kiel polo kuraĝus superi svedojn?
Posted 16 months ago. ( permalink )
Andreo Peetermans says:
Nu, en lingvoj kiuj permesas tiajn kunmetojn (ekz. la germana, la sveda, la nederlanda, la turka...) ĉiam eblas fari pli longan kunmetaĵon. Tiaj vortoj tamen (preskaŭ) neniam vere uziĝas :-)

Jen provo en la nederlanda:

chronischterneergeslagenheidssyndroompatiënten-verzorgendenbeoordelaarscommissievoorzitterschaps-
bekledersverenigingshoofdenportrettengalerijbezoekers-fotografeerdersnecrologieënjournalistenbiografenelegieënophemelaarstoneelstukkenrecensenten-
commentarenverbeteraarsechtgenotesbuurvrouwen-aanbiddersechtgenotesminnaarspsychologencritici-
belasteraarsstrafbepalersmoordenaarshaters-
verenigingshoofdbespotterswoordgedrochten

La signifo venos pli malfrue, ghi ja estas iom longa priskribo.

Estas eĉ teoria eblo krei senfinajn vortojn, kiel ekzemple:

keizersbiografenbiografenbiografenbiografenbiografenbiografenbiografenbiografen...

biografoj de biografoj de biografoj de ... de biografoj de imperiestroj.
Posted 16 months ago. ( permalink / translate )
Andreo Peetermans says:
Mi trovis tiun ĉi en angla retejo:

Methionyl­glutaminyl­arginyl­tyrosyl­glutamyl­seryl­leucyl­phenyl­alanyl­alanyl­glutaminyl­leucyl­lysyl­glutamyl­arginyl­lysy­glutamyl­gycyl­alanyl­phenyl­alanyl­valyl­prolyl­phenyl­alanyl­valyl­threonyl­leucyl­glycyl­aspartyl­prolyl­glycyl­isoleucyl­glutamyl­glutaminyl­seryl­leucyl­lysyl­isoleucyl­aspartyl­threonyl­leucyl­isoleucyl­glutamyl­alanyl­glycyl­alanyl­aspartyl­alanyl­leucyl­glutamyl­leucyl­glycyl­isoleucyl­prolyl­phenyl­alanyl­seryl­aspartyl­prolyl­leucyl­alanyl­aspartyl­glycyl­prolyl­threonyl­isoleucyl­glutaminyl­asparaginyl­alanyl­threonyl­leucyl­arginyl­alanyl­phenyl­alanyl­alanyl­alanyl­glycyl­valyl­threonyl­prolyl­alanyl­glutaminyl­cysteinyl­phenyl­alanyl­glutamyl­methionyl­leucyl­alanyl­leucyl­isoleucyl­arginyl­glutaminyl­lysyl­histidyl­prolyl­threonyl­isoleucyl­prolyl­isoleucyl­glycyl­leucyl­leucyl­methionyl­tyrosyl­alanyl­asparaginyl­leucyl­valyl­phenyl­alanyl­asparaginyl­lysyl­glycyl­isoleucyl­aspartyl­glutamyl­phenyl­alanyl­tyrosyl­alanyl­glutaminyl­cysteinyl­glutamyl­lysyl­valyl­glycyl­valyl­aspartyl­sryl­valyl­leucyl­valyl­alanyl­aspartyl­valyl­prolyl­valyl­glutaminyl­glutamyl­seryl­alanyl­prolyl­phenyl­alanyl­arginyl­glutaminyl­alanyl­alanyl­leucyl­arginyl­histidyl­asparaginyl­valyl­alanyl­prolyl­isoleucyl­phenyl­alanyl­isoleucyl­cysteinyl­prolyl­prolyl­aspartyl­alanyl­aspartyl­aspartyl­aspartyl­leucyl­leucyl­arginyl­glutaminyl­isoleucyl­alanyl­seryl­tyrosyl­glycyl­arginyl­glycyl­tyrosyl­threonyl­tyrosyl­leucyl­leucyl­seryl­arginyl­alanyl­glycyl­valyl­threonyl­glycyl­alanyl­glutamyl­asparaginyl­arginyl­alanyl­alanyl­leucyl­leucyl­lysyl­glutamyl­tyrosyl­asparaginyl­alanyl­alanyl­prolyl­prolyl­leucyl­glutaminyl­glycyl­phenyl­alanyl­glycyl­isoleucyl­seryl­alanyl­prolyl­aspartyl­glutaminyl­valyl­lysyl­alanyl­alanyl­isoleucyl­aspartyl­alanyl­glycyl­alanyl­alanyl­glycyl­alanyl­isoleucyl­seryl­glycyl­seryl­alanyl­isoleucyl­valyl­lysyl­isoleucyl­isoleucyl­glutamyl­glutaminyl­histidyl­asparaginyl­isoleucyl­glutamyl­prolyl­glutamyl­lysyl­methionyl­leucyl­alanyl­alanyl­leucyl­lysyl­valyl­phenyl­alanyl­valyl­glutaminyl­prolyl­methionyl­lysyl­alanyl­alanyl­threonyl­arginyl­serine

Ĝi signifas: C1289H2051N343O375S8 (ĥemia elemento...)
Posted 16 months ago. ( permalink )
Erzsébet Tuboly says:
tiu ĉi skribmaniero ne tute estas lauregula :-)), sed kiel lingva ludo, interesa
Posted 16 months ago. ( permalink )
Andreo Peetermans says:
Jen traduko de mia inventita nederlanda vorto :-)

vortegaĉoj elpensitaj de mokanto de estro de asocio en kiu membras uloj kiuj malamas murdintojn de personoj kiuj decidas pri la puno por kalumniantoj de kritikantoj de psikologoj kiuj flegas amantojn de edzinoj de viroj kiuj adoras najbarinojn de edzinoj de komento-korektistoj kiuj okupas pri komentoj verkitaj de recensistoj kiuj kutimas verki pri teatraĵoj verkitaj de laŭdegantoj de elegioj verkitaj de uloj kiuj famas pro siaj biografioj pri ĵurnalistoj kiuj dum sia vivo verkis nekrologiojn pri fotografantoj de homoj kiuj vizitas portret-galerio pri la estroj de asocio kies membroj estas prezidantoj de kontrol-komisioj pri flegistoj kiuj flegas la suferantojn de kronika deprimiteco-sindromo
Posted 16 months ago. ( permalink )
César Dorneles says:
Responde al la dua demando: jes, ĝia diminutivo en la pluralo... :-)
Posted 16 months ago. ( permalink / translate )
Belgabirdopro says:
Mi iam aŭdis aŭ legis, ke la plej longa vorto el la mondo estis greka manĝaĵo. Jen ĝi:
Laŭ la anglalingva vikipedio, temas pri plado aperanta en teatraĵo de Aristofanes kiu nomiĝas Kunvenistinoj. La verkisto kunmetis ĉiujn ingredientojn por priskribi la pladon.

Lopadotemakhoselakhogameokranioleipsanodrimypotrimmatosilphiokarabomelitokatakekhymenokikhlepikossyphophattoperister-alektryonoptokephalliokigklopeleiolagōiosiraiobaphētraganopterýgōn

La artikolo en esperanto pri la temo jenas: eo.wikipedia.org/wiki/Plej_longaj_vortoj

En la hispana mi dirus, ke la plej longa vorto estas "anticonstitucionalmente" (kontraŭkonstitucie), samkiel en la franca anticonstitutionnellement, sed mi vidas, ke aliaj homoj proponas "psicoinmunoneuroendocrinología", kiel branĉo de psicologio.
Mi ĵus legis ke en Norvegio troviĝas la vilaĝo Å kaj en Francio eĉ pli malgranda la vilaĝo Y.
Posted 16 months ago. ( permalink )
Przemysław Wierzbowski says:
Do, dependas ĉu ni serĉas la plej longan vorton faritan el multfojaj kunmetaĵoj (tiam en Esperanto, la germana kaj aliaj ni povos krei senfinajn vortojn) aŭ vorton kiu enhavas pli precizan unuopan ideon. En la pola ne estas tro multaj eblecoj konstrui kunmetitajn vortojn, kaj mi serĉis tion interrete. La propono estas "ponaddziewięćdziesięciodziewięcioletnia", signifas - pli ol 99-jaraĝa (virino).

Kaj mi trovis en interreto ludon serĉi la plej longan unu-silaban vorton (do kutime kun nur unu vokalo). En la pola tiaj povas esti egz. 9-literaj "chrząszcz" (skarabo) kaj "świerszcz" (grilo) :-)
Posted 16 months ago. ( permalink )
KaGu:-} says:
"nordöstersjö-kustartillerflygspaningssimulator-anaggbibgs- materielunderhallsuppflöljnings-systemdiskussionsinlaggsförberedelsearbeten".

Mi iom disigis la "vorton", por pli bone povu analizi la signifon.

Estante svedparolanto mi iom dubas, ĉu la proponita vorto vere estas ĝusta. Inter alie mankas supersignoj sur la litero "a" en la vortoparto "materielunderhallsuppflöljnings-" kiu nepre devas esti literumita "materielunderhållsuppföljnings-"

La vortoparto "anaggbibgs" probable estas erare literumita. Probable oni celas: "anläggnings"

Eĉ post tiu korekto la proponita frazo kaj ĝia traduko ŝajnas al mi iom stranga.

Laŭ mi, divene, temas pri: " Diskuta interveno, pri kiel oni kontrolu la preparajn laborojn, por realigi la sistemon por prizorgado de la konstrumaterialo uzata por la trejnada simuligilo, kiun oni uzas ĉe la flugtaĉmento por skoltflugado, de la Orientbalta marborda artilerio."

(mi ne povas trovi apogon por la vorto "suvencia" (= subvencia???) en la proponita traduko de la "sveda vorto".

Mi forte substrekas, ke temas pri "traduko" DIVENA pri la signifo de la "vorto".

La longeco de la vorto ŝajne ne gravas, ĉar laŭ mi ne estas sveda vorto.

Iam mi partoprenis konkurson, kie oni konstruu la plej longan, kaj senchavan titolon por gubernia oficisto. Unu el la proponoj estas:

Deklarationsblankettframplockarassistentaspirant. Do entute 48 literoj.

La oficisto estas "aspiranto / kandidato", kiu asiste metas formularojn por enspezaj deklaroj ekz. en la formularujon en la enirejo de la gubernia ofico.

Probable eblas konstrui pli longan "titolon"
Posted 16 months ago. ( permalink )
KaGu:-} edited this comment 15 months ago.
Mike59pro says:
Karaj geamikoj,
En Francio ĉiuj scias , ke nia plej longa vorto estas ANTICONSTITUTIONNELLEMENT
... sed mi pensas ke la Angloj uzas la plej longan vorton en la tuta mondo...

Ĝi estas tiun : SMILES

... Ĉu vi komprenas kial ?

Nur legi la solvon post cerbumado....
Jen : Ĉu vi konas alian vorton, kies la unua litero estas je mil ses cent naŭ metroj de ĝia lasta ? (ĉar estas unu "mile" inter la unua S kaj la lasta de la vorto.) ;-D
Posted 16 months ago. ( permalink )
KaGu:-} says:
La sveda verkistino Astrid Lindgren verkis rakonton pri "Emil en Smolando" . Emil estas knabo kiu loĝas en Smolanda vilaĝo. Lli probable havas la plej longan nomon en la mondo, almenaŭ se oni opinias, ke Svedio egalas "la mondo" :-). Dialekte oni mallongigas la vorton EN (=UNU) al E do la nomo E-MIL estas entute 10 kilometrojn longa ĉar sveda mejlo (svedlingve MIL) ampleksas 10 000 metrojn. T.e. iomi pli longa ol al angla vorto "SMILES" :-)
Posted 16 months ago. ( permalink )
Denice says:
Mi ne konas pli granda vorto sed Parangarikutirimikuaro estas nomo de vilaĝulo en Miĉoakano ŝtato al sudeste de Meksiko.
Posted 15 months ago. ( permalink )
V I Z I László* says:
Temas pri lingva ludo. Tiuj vortserpentoj ne estas praktike uzeblaj vortoj, nur teorie ekzistantaj. Same, kiel la hungara (nepre modesta):

"elkelkáposztástalaníthatatlaságogkodásaitokért"

kiu teorie ekzistas, sed praktike signifas nenion.
Posted 7 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...