La plej longa vorto de la mondo estas sveda. Ĝi konsistas el 130 literoj:
"nordöstersjökustartillerflygspaningssimulatoranaggbibgsmaterielunderhallsuppflöljnings-systemdiskussionsinlaggsförberedelsearbeten".
La signifo estas
"preparlaboroj de diskuto pri la kontribuo al la suvencia sistemo por la aerskoltantoj sur la nord-orienta regiono de la Balto-borda artilerio".
Restis du demandoj;
1. Ĉu tiu ĉi vortserpento vere alvenis el Svedio?
2. Ĉu iu konas pli longan vorton?
(Aldona demando: Ĉu iu pretas nombri la literojn, ĉu vere ili estas 130?)
Send a message
Search for members
Przemysław Wierzbowski says:
Imre Szabo says:
Andreo Peetermans says:
Jen provo en la nederlanda:
chronischterneergeslagenheidssyndroompatiënten-verzorgendenbeoordelaarscommissievoorzitterschaps-
bekledersverenigingshoofdenportrettengalerijbezoekers-fotografeerdersnecrologieënjournalistenbiografenelegieënophemelaarstoneelstukkenrecensenten-
commentarenverbeteraarsechtgenotesbuurvrouwen-aanbiddersechtgenotesminnaarspsychologencritici-
belasteraarsstrafbepalersmoordenaarshaters-
verenigingshoofdbespotterswoordgedrochten
La signifo venos pli malfrue, ghi ja estas iom longa priskribo.
Estas eĉ teoria eblo krei senfinajn vortojn, kiel ekzemple:
keizersbiografenbiografenbiografenbiografenbiografenbiografenbiografenbiografen...
biografoj de biografoj de biografoj de ... de biografoj de imperiestroj.
Andreo Peetermans says:
Methionylglutaminylarginyltyrosylglutamylserylleucylphenylalanylalanylglutaminylleucyllysylglutamylarginyllysyglutamylgycylalanylphenylalanylvalylprolylphenylalanylvalylthreonylleucylglycylaspartylprolylglycylisoleucylglutamylglutaminylserylleucyllysylisoleucylaspartylthreonylleucylisoleucylglutamylalanylglycylalanylaspartylalanylleucylglutamylleucylglycylisoleucylprolylphenylalanylserylaspartylprolylleucylalanylaspartylglycylprolylthreonylisoleucylglutaminylasparaginylalanylthreonylleucylarginylalanylphenylalanylalanylalanylglycylvalylthreonylprolylalanylglutaminylcysteinylphenylalanylglutamylmethionylleucylalanylleucylisoleucylarginylglutaminyllysylhistidylprolylthreonylisoleucylprolylisoleucylglycylleucylleucylmethionyltyrosylalanylasparaginylleucylvalylphenylalanylasparaginyllysylglycylisoleucylaspartylglutamylphenylalanyltyrosylalanylglutaminylcysteinylglutamyllysylvalylglycylvalylaspartylsrylvalylleucylvalylalanylaspartylvalylprolylvalylglutaminylglutamylserylalanylprolylphenylalanylarginylglutaminylalanylalanylleucylarginylhistidylasparaginylvalylalanylprolylisoleucylphenylalanylisoleucylcysteinylprolylprolylaspartylalanylaspartylaspartylaspartylleucylleucylarginylglutaminylisoleucylalanylseryltyrosylglycylarginylglycyltyrosylthreonyltyrosylleucylleucylserylarginylalanylglycylvalylthreonylglycylalanylglutamylasparaginylarginylalanylalanylleucylleucyllysylglutamyltyrosylasparaginylalanylalanylprolylprolylleucylglutaminylglycylphenylalanylglycylisoleucylserylalanylprolylaspartylglutaminylvalyllysylalanylalanylisoleucylaspartylalanylglycylalanylalanylglycylalanylisoleucylserylglycylserylalanylisoleucylvalyllysylisoleucylisoleucylglutamylglutaminylhistidylasparaginylisoleucylglutamylprolylglutamyllysylmethionylleucylalanylalanylleucyllysylvalylphenylalanylvalylglutaminylprolylmethionyllysylalanylalanylthreonylarginylserine
Ĝi signifas: C1289H2051N343O375S8 (ĥemia elemento...)
Erzsébet Tuboly says:
Andreo Peetermans says:
vortegaĉoj elpensitaj de mokanto de estro de asocio en kiu membras uloj kiuj malamas murdintojn de personoj kiuj decidas pri la puno por kalumniantoj de kritikantoj de psikologoj kiuj flegas amantojn de edzinoj de viroj kiuj adoras najbarinojn de edzinoj de komento-korektistoj kiuj okupas pri komentoj verkitaj de recensistoj kiuj kutimas verki pri teatraĵoj verkitaj de laŭdegantoj de elegioj verkitaj de uloj kiuj famas pro siaj biografioj pri ĵurnalistoj kiuj dum sia vivo verkis nekrologiojn pri fotografantoj de homoj kiuj vizitas portret-galerio pri la estroj de asocio kies membroj estas prezidantoj de kontrol-komisioj pri flegistoj kiuj flegas la suferantojn de kronika deprimiteco-sindromo
César Dorneles says:
Belgabirdopro says:
Laŭ la anglalingva vikipedio, temas pri plado aperanta en teatraĵo de Aristofanes kiu nomiĝas Kunvenistinoj. La verkisto kunmetis ĉiujn ingredientojn por priskribi la pladon.
Lopadotemakhoselakhogameokranioleipsanodrimypotrimmatosilphiokarabomelitokatakekhymenokikhlepikossyphophattoperister-alektryonoptokephalliokigklopeleiolagōiosiraiobaphētraganopterýgōn
La artikolo en esperanto pri la temo jenas: eo.wikipedia.org/wiki/Plej_longaj_vortoj
En la hispana mi dirus, ke la plej longa vorto estas "anticonstitucionalmente" (kontraŭkonstitucie), samkiel en la franca anticonstitutionnellement, sed mi vidas, ke aliaj homoj proponas "psicoinmunoneuroendocrinología", kiel branĉo de psicologio.
Mi ĵus legis ke en Norvegio troviĝas la vilaĝo Å kaj en Francio eĉ pli malgranda la vilaĝo Y.
Przemysław Wierzbowski says:
Kaj mi trovis en interreto ludon serĉi la plej longan unu-silaban vorton (do kutime kun nur unu vokalo). En la pola tiaj povas esti egz. 9-literaj "chrząszcz" (skarabo) kaj "świerszcz" (grilo) :-)
KaGu:-} says:
Mi iom disigis la "vorton", por pli bone povu analizi la signifon.
Estante svedparolanto mi iom dubas, ĉu la proponita vorto vere estas ĝusta. Inter alie mankas supersignoj sur la litero "a" en la vortoparto "materielunderhallsuppflöljnings-" kiu nepre devas esti literumita "materielunderhållsuppföljnings-"
La vortoparto "anaggbibgs" probable estas erare literumita. Probable oni celas: "anläggnings"
Eĉ post tiu korekto la proponita frazo kaj ĝia traduko ŝajnas al mi iom stranga.
Laŭ mi, divene, temas pri: " Diskuta interveno, pri kiel oni kontrolu la preparajn laborojn, por realigi la sistemon por prizorgado de la konstrumaterialo uzata por la trejnada simuligilo, kiun oni uzas ĉe la flugtaĉmento por skoltflugado, de la Orientbalta marborda artilerio."
(mi ne povas trovi apogon por la vorto "suvencia" (= subvencia???) en la proponita traduko de la "sveda vorto".
Mi forte substrekas, ke temas pri "traduko" DIVENA pri la signifo de la "vorto".
La longeco de la vorto ŝajne ne gravas, ĉar laŭ mi ne estas sveda vorto.
Iam mi partoprenis konkurson, kie oni konstruu la plej longan, kaj senchavan titolon por gubernia oficisto. Unu el la proponoj estas:
Deklarationsblankettframplockarassistentaspirant. Do entute 48 literoj.
La oficisto estas "aspiranto / kandidato", kiu asiste metas formularojn por enspezaj deklaroj ekz. en la formularujon en la enirejo de la gubernia ofico.
Probable eblas konstrui pli longan "titolon"
KaGu:-} edited this comment 15 months ago.
Mike59pro says:
En Francio ĉiuj scias , ke nia plej longa vorto estas ANTICONSTITUTIONNELLEMENT
... sed mi pensas ke la Angloj uzas la plej longan vorton en la tuta mondo...
Ĝi estas tiun : SMILES
... Ĉu vi komprenas kial ?
Nur legi la solvon post cerbumado....
Jen : Ĉu vi konas alian vorton, kies la unua litero estas je mil ses cent naŭ metroj de ĝia lasta ? (ĉar estas unu "mile" inter la unua S kaj la lasta de la vorto.) ;-D
KaGu:-} says:
Denice says:
V I Z I László* says:
"elkelkáposztástalaníthatatlaságogkodásaitokért"
kiu teorie ekzistas, sed praktike signifas nenion.