Mi estas limigita ne havi pli ol 1000 amikojn! Kaj la alia afero estas: mi ne komprenas, kiel funkcias la furorlisto? Mi trovis la strangaĵon: kun 115 vizitantoj kaj 9 komentoj stagnadas mia artikoleto sur la 82a loko, kaj antaǔ ĝi estas amaso da aliaj artikoloj kun malpli da vizitantoj, kaj malpli da komentoj.
La malavantaĝo, kiu kaptis min, konsistas el tio, ke mi ne rajtas havi pli ol 1000 amikojn. Poste mi rimarkis, ke miaj blogaĵoj en la furorlisto ne povas plugrimpi ol... Bone, ne gravis. Sed la nunan situacion mi prezentas jene:
Mi verkis la blogaĵon Sepatage. Ĝin vizitis 115 personoj, kaj ĝi ekhavis 9 komentojn. Jen, vidu la statistikon:
115 vizitantoj 9 komentoj,
Kaj antaǔ ĝi staras:
34 vizitantoj 10 komentoj (germ),
25 vizitantoj 3 komentoj (fr),
20 vizitantoj 4 komentoj (fr),
26 vizitantoj 13 komentoj (fr),
58 vizitantoj 5 komentoj (angle),
32 vizitantoj 6 komentoj (angle),
54 vizitantoj 15 komentoj (fr),
49 vizitantoj 7 komentoj (Ee),
47 vizitantoj 7 komentoj (fr),
64 vizitantoj 7 komentoj (fr),
24 vizitantoj 8 komentoj (fr),
38 vizitantoj 17 komentoj (fr),
85 vizitantoj 9 komentoj (E-e),
79 vizitantoj 10 komentoj (angle),
35 vizitantoj 11 komentoj (fr),
20 vizitantoj 4 komentoj (fr),
58 vizitantoj 13 komentoj (fr),
34 vizitantoj 5 komentoj (fr),
42 vizitantoj 6 komentoj (angle),
71 vizitantoj 8 komentoj (angle),
40 vizitantoj 9 komentoj (E-e),
do, tiuj ciferoj estas antaǔe. Kiel tio funkcias? Kie restas la aliaj lingvoj, ekzemple la Nederlanda? Ĉu ankaǔ vi mem rimarkis iun similan strangan traktadon de Esperanto?
Send a message
Search for members
Krisontèmepro says:
Imre Szabo replies:
Paŭl Peeraertspro says:
Eble vi prefere starigu vian demandon en la grupo Ipernity, demandoj kaj respondoj. Tie estas pluraj spertaj uzantoj, kiuj eble povas helpi vin.
Imre Szabo replies:
Intertempe mia teksto Sepatage ekhavis jam 125 vizitantojn kaj 9 komentojn. Kaj nun ĝi estas nur sur la 91a loko (pli malantaǔe ol hieraǔ). Antaǔ ĝi tre multaj havas malpli da vizitantoj kaj mlpli da komentoj. (Ekz. sur la 42a loko la artikolo havas 49 vizitojn kaj 8 komentojn.)
La ciferoj, kiujn mi listigis estas de la hieraǔa nokto. Tiuj estis la datenoj de artikoloj, kiuj ĉiuj-ĉiuj estis antaǔ mia teksto. Mi ne komprenas, kiel povas esti blogaĵo kun 49 vizitoj kaj 8 komentoj sur la 42a loko, kaj alia teksto, havanta jam 125 vizitojn kaj 9 blogojn, sur la 91a loko?
Paŭl Peeraertspro replies:
Sed la plej grava parametro, kiun vi forgesis, estas la tempo. Se artikolo A gajnis 10 komentojn kaj havis 100 vizitantojn en unu horo, kaj artikolo B atingas precize la saman kvanton en unu semajno, tiam artikolo A soros en la listo, dum artikolo B forfalos el ĝi.
Ni rigardu konkretan ekzemplon: Mia artikolo pri la Esperanto-parolantoj en Ipernity havas ĝis nun 100 komentojn, 6748 homoj rigardis ĝin kaj 3 personoj konsideris ĝin ŝatata. Laŭ via kalkulmaniero tiu teksto nun devus esti en loko 1 de la furorlisto, sed tiel ne estas, ĉar mi arigis tiom da "sukceso" en duona jaro, sed en la lastaj tagoj eble neniu rigardis aŭ komentis ĝin.
Rilate la aliajn lingvojn kiel la nederlanda: ankaŭ tio estas logika laŭ mi. La nederlandlingva komunumo en Ipernity estas pli malgranda ol la angla, franca, germana kaj esperantlingva grupoj. Do estas logike, ke teksto verkita en la nederlanda rikoltos malpli da komentoj kaj estos malpli ofte vidata ol teksto en la franca ekzemple.
P.S. Estas ankoraŭ aliaj faktoroj, kiuj ludas rolon pri la poziciado en la furorlisto. Pri ili, mi intencas skribi ion en la grupo Demandoj kaj respondoj. Bonvolu do rigardi tie de tempo al tempo!
Paŭl Peeraerts edited this comment 14 months ago.
Manolopro replies:
Harri Lainepro says:
Imre Szabo replies:
Ladislao says:
Ladislao edited this comment 14 months ago.
Paŭl Peeraertspro replies:
Ladislao replies:
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) replies:
Imre Szabo replies:
Imre Szabo says:
Lluís says:
Imre Szabo says:
Lluís replies:
Mi ne ĉesas surpriziĝi, kial tian publikon ne tiom interesas miaj aferoj. ;)
Certe mi nur en tre malmultenombraj rondoj atingas sufiĉan aprezon, kiam mi entute atingas ĝin. :)
Ladislao says:
Paŭl Peeraertspro replies:
V I Z I László* says: