Antaǔbildo
svarmas al mi are la iamo,
klinas sin la kapo, kaj la mano
humilas.”

(Attila József -- trad.: I. Szabó)

Rememoro postulas intensan silenton: silenton. Verki la rakonton pri sesdek jaroj da vivo, denove riveli kaj reordigi la bildojn saturitajn de la lingvo estas ne malpli ol strebi priskribi la silenton -- per plurmil tropoj. Senfina procezo postulanta halton de la verkanto kaj ankaǔ de la perceptanto. Tiu tasko estas komuna, nur intima spiralo de dialogo povas doni metodon al la trankvilo de tiu ĉi dumhalta alproksimiĝo, senfina profundiĝo. Tiu, kiu verkis la bildojn de ĉi tiu ekspozicio, Sándor Apáti-Tóth, venis al grava haltejo de sia vivo, kaj tiuj, kiuj spektos la bildojn de ĉi tiu ekspozicio, iĝos malhaveblaj partoprenantoj de tiu stacio; ĉar la reciproka alrigardo estas premiso de la ekzisto dezirata artisme travivi, kiu kreas la eblon de arta verkado, kiel horizonton de la dialogo. Sen tio ekzistas nek lingvo, nek parolo -- nek silento. Ĉar silento estas ne la malkapablo, ne la manko de ekparolo, sed la kapablo fari la mondon hejmo, prezenti la aron de la aferoj en sia tuteco tie, kie ekvojas la tempo kaj hejmon trovas la homo. Por fari sin libera, delasi en si mem la alian travivitan kaj por fari siajn entreprenojn komuna trezoro. Artaĵo.
Sándor Apáti-Tóth kreis la hejmon por ekzisti, tiel li faris siajn bildojn liberaj, kaj li prezentis ilin starigante ilin antaǔ nin, por ke tiuj iĝu jam ankaǔ la niaj instigante nin ĉirkaǔiri la silenton. Ni trovas la vojon, kiu ene de la ordo de ebloj povas iĝi nia propra pere de tio, ke ĝi ligas niajn memorbildojn en koheran rakonton, historion.
La kompreno, la ekkompreno de la arto de Sándor Apáti-Tóth povas starti ĉe tiu ĉi punkto. La naskiĝo de liaj artaĵoj estas persona kaj intima rilato en la verkinto, kiu kreas sian objekton per alrigardo kaj ellevas el ĝia sinkinta ekzistado la zorgon interesan por li. Tiu ĉi tuŝiteco faras la artaĵojn unikaj, ĉirkaǔplektas per fadenoj de siaj ariĝantaj demandoj kaj sentoj la koncipendan mankon, la ĥaosan svarmadon. Tial iĝas la alrigardo lia propraĵo, lia zorgo, lia rilato kaj hejmo, kiuj en lia personeco prenas la direkton ekekzisti. Sed -- provizore nur por li sola. Tiu ĉi momento ja motivas nur naskiĝon kaj plenumon de la verkemo. Tiutempe por ni, akceptantoj, ankoraǔ ne ekzistas la verko, ni ankoraǔ ne estas partoj de la horizonto -- en la sinprezentemo de tiu ĉi semo palpeblas ankoraǔ nur rezultanto de farado de la komuna mondo. La semantika kampo ankoraǔ ne komunas. Ĝi serĉas sian vojon, ĝi strebas al la lumo, kaj ĝi iom post iom deĵetas desur si la tavolojn, kiuj ĝin ligas nekapteble unike al alrigardanto, al verkanto. La arta verkado en la momento de plenkreskiĝo, ĉe la unua tuŝo de la sunlumo gajnas definitive la renoviĝeman dinamismon de sia formo konservante en silento de la profundo la originan intencon de sia verkinto. Sed transformiĝinte ĝi kun daǔra strebado generi svarmajn signifojn en si mem kaŝfaligas la personecon. Paradokso de la artaĵo ĉi tie observeblas en sia nekaptebleco. Ĉar tiu ĉi plenkreskiĝo pere de nia specifa alrigardo aperas en la regno de videbleco. Tiam ĝi iĝas komuna valoro konservante en la profundo demandojn de la verkinto, kaj rivelante pere de ili niajn problemojn. La naskiĝanta verko mem estas tiu kontakteblo, kiu per flegado kaj prizorgado, atentemo fariĝas unika, specifa kaj samtempe tamen ankaǔ rilatopunkto ekster ni mem. Pere de kiu ni povas fiksi la piedojn kaj difini nian lokon. Axis mundi: akso de la mondo, ĉirkaǔ kiu povas turniĝadi la rado de la universo sen perdi poreterne la eblon reveni. Tiel povas artobjekto iĝi simbolo -- komuna ekzistaĵo kreanta senfinajn signifojn tie, kie la ekzistado pleniĝas kaj establiĝas: la kreado ripetiĝas -- denove kaj denove. Jen estas la punkto, de kiu forsvingiĝas la individuo por esti samtempe kaj eblo kaj historio de sia reveno.
Tamen tiu punkto, kiel komenco, sindetermino de la arta verkado ne estas interpretebla per nociaro de la spacdimensioj, ja niaflanke estas tiel aktiva alfokusiĝo, kiu preterlasas la ŝanĝiĝkapablon de la artobjekto, tiel per ĝia pleniĝo ni supozas retrovi ankaǔ nin mem en la malkovriĝo de la artaĵo. Tiu ĉi direktiĝo -- per kiu ni lasas apertiĝi la verkon -- estas konsciiĝo de nia persona opiniado, pozicio, kiu determiniĝas per tiu ĉi alrigardo kaj fundamentas la horizonton de niaj dinamikaj moviĝoj kaj forlokiĝoj. Ĉar nin liberigas la opiniado proponata de artaĵo, la libero formi nian opinion kaj ekdiskuti, la malkovro de ni mem kaj tiu de la alia. Tie komenciĝas la tempo kaj la mezurebleco de la spaco. El tiu ĉi momento disvolviĝas la mondoj antaǔa kaj posta, tiu ĉi nuno brakumas la ekziston de kvieto kaj moviĝo: jen estas Festo. Naskiĝtago. De kie ni denombras, ni rigardas antaǔen plene de planoj, kaj ni memoras pri la pasinto. Tio estas profundo de la silento estigita de la artverkado, artista alrigardo. La ekspozicio de Sándor Apáti-Tóth estas simbola liberigo disde la estiĝo de kvardekjara artisma laboro, zorgoj, taskoj kaj entreprenadoj, kiun okaze de sia naskiĝtago li donacas al si mem -- kaj al ni. El kiu brila prava gesto: „Genton, eĉ ne meznivele / jen, instruos tamen vere / ĉiam / mi jam!”
Post memvole entreprenitaj sindevigoj kaj rigoroj de kvardek jaroj povas ĉio ĉi aperi antaǔ ni sur la bildoj de ekspozicio, kiujn instigis prezenti la etika ordono la alvokiteco, liaj geavoj, la jarcento, la bazaj travivaĵoj de amo--naskiĝo--forpaso kaj la traǔmo de diktaturoj. Prezentado kaj ne stampado. Liajn unuajn movojn gvidis malkovra ekrigardo de la propraj travivaĵoj, kies fonto ekzistis ne ie en ajna mondo, sed kun la modlebleco de travivaĵoj akompanataj de sentoj. El tio li devis malkovri kaj selekti en si mem tiujn bildojn, kiuj povas porti la unike kaj tamen komune kompreneblan eblon de la artaĵo. La modlebla, asociativa nekaptebleco de tiuj internaj bildoj -- liaj travivaĵoj --, do, objektoj de liaj akiraj aktoj en siaj kadroj postulas de sia verkinto priskribon, kiun ne kontentigas pasiva observado, stampado, eksperimentado pri sinesprimo. Tiuj tentaj fantomoj kvankam proponas facilan vojon al la sukceso, tamen ili dispolviĝas en la trivialeco de senvizaĝa intimeco, kiu kapablas stampante kopii nur jam komprenitan, antaǔfabrikitan travivaĵon tiel, ke li preteras la objektojn de tiuj travivaĵoj kaj aktoj, kaj li aperigas la subjekton de la eǔforio de la nura travivo, do sin mem. La metodo de Apáti-Tóth komenciĝis kaj plenformiĝis ĉe la forhuŝado de tiuj fantomoj. En interplektaĵo de inerioriĝintaj bildoj li ne lasas plu tiujn ĉifonaĵojn, kiuj ne malkovras liajn objektojn en siaj simpleco kaj pureco. Ne li mem volas vidiĝi, kvankam fotografio proponas tiun facilan eblon, ke li vidigu sur la bildoj sin mem; sian ĉeeston kaj perspektivon. Li prefere malproksimiĝas kaj malaperas. Tiu lia malaperemo certigas la eblon al liaj akcentitaj aperoj: al la disvolviĝo kaj libereco de la bildoj. Ĉar el sia interna reto kunliganta siajn bildojn li forigas ĉiujn nereflektitajn opiniojn kaj ideologiizadojn, kiuj servas ne rekte la esencodisvolvon de tiuj bildoj, la pli larĝajn kunligojn de la estigaj cirkonstancoj. Ilia pura kaj malkovra rimarko postulas de la verkanto aktivan kaj malmolkoran prizorgadon. Sándor Apáti-Tóth estas aktiva kaj malmolkora prizorganto, ĉar tion li heredis de la prauloj kaj de la epoko -- la rememoro tiun ĉi taskon mezuris al li, kaj li akceptis ĝin. Li lasas, ke la bildoj prezentu sin mem, kiuj saturas lin pere de la kontaktoj, heredoj kaj historio. Tamen la fonto de tiuj travivaĵoj, kiuj determinas lin, estas serĉendaj ne en li, ne li mem produktis ilin memstare en si mem. La enhavoj fiksitaj per internaj aktoj kaj abstraktadoj, kiuj ĉiuj havas ekziston ekster li memstare, al kiuj li svingiĝas el si mem eksteren por interiorigi ilin -- kaj kiujn akompanas travivaĵo -- ĉiam devenas de aliaj, ili ĉiam prezentas la Alian en li, tamen pere de li. Ĉar sur siaj bildoj li volas vidigi ne la propran sperton en la travivaĵoj ricevitaj de la Aliaj, prefere la fonton de tiuj travivaĵoj, mem la objektojn de lia rigardo: vizaĝojn, arbojn, signojn, vivantojn. Li kapablas fari tion, ĉar por li tiuj atestantoj, atestantoj de la ekzistado, ne estas indiferentaj: li havas rilatojn al ili, kaj en tiuj rilatoj li malkovras la polusojn de la alkroĉiĝo -- la mondon kaj sin mem. Tiel, nur per tiu rekono eblas prezenti la mondon, kun humilo de profunda dankemo, ĉar dum jardekoj li alvenis en la hejmo de klarvido. Li scias jam, ke ankaǔ lin kreis liaj perceptitaj imagoj. Jam povas malkovri sin la plena (kolor)spektro de la ekzistosilento. Tial ne estas bezonataj la koloroj por Sándor Apáti-Tóth. Ĉar la koloroj lasus nin sur la surfaco, misvojigus nin kaj nur respegulus. Kaj tial ankaǔ la formoj ideece konturite, kun puriĝinta puritaneco disvolviĝas sur liaj bildoj, kaj ili prezentas vere tion, kion determinis al ili la propraj kadroj. Universalemaj bildoj -- resopirantaj al la arĥeo, kie fluas en sin mem prafonto kaj prafatalo sen deŝiri la feajn ĉenojn de mergiĝanta materieco. Nur per tiu nemiksita kredo kapablas Apáti-Tóth la fenomenojn estiĝantajn de la alrigardo disigi disde la algluiĝintaj eksteraj klaĉadoj. Seke kaj per cizelita fajno li senŝeligas la malveron de la senfina antaǔenfluo atribuita al la tempo desur la vasta momento de la nuno sentempe estiĝanta kiel eterna imagitaĵo. Nigre. Blanke.



Silentoj
„Mi estas jene: kion en minuto
mi vidas, mi rigardas tion de centmil jaroj.
Moment' -- kaj preta jam la tempo-tuto,
kaj ĝin kun mi rigardas centmil praulaj paroj.”

(Attila József -- trad.: K. Kalocsay)

„Mi serĉas mian vizaĝon sur la akvospegulo. Aliaj rerigardas al mi: avo, avino, deruliĝintaj jarcentoj, jarmiloj. Mi revidas ĝis la kreado... La sorto enmanigis al mi fotilon.” -- skribas Sándor Apáti-Tóth antaǔ la bildeserio Silentoj, konsistanta el 23 verkoj. Kaj li difinas sian taskon: „Mi devas starigi memoron al miaj kamparanaj geavoj, pere de ili al malaperinta, pura, sek-statura mondo Kie la vivo estis plena tiel, kiel Dio -- dum sep tagoj -- kreis la Mondon.”
Pura, seka tasko. Rezultato de plurjardeka persista laboro difinita per la plej profunda simpleco.
Entrepreno de ofero.
Sed el kio konsistas ĉi tiu tasko, kion signifas la sekeco de ofer-entrepreno? Ĝi ne povas esti nura gesto konservi solan travivaĵon aǔ travivaĵaron, ĉar fonto de ekmemoro estas samtempe fonto de travivaĵoj ankaǔ de ilia travivinto, kiu fonto ekster li havas memstaran ekziston, tamen lin tuŝante. Tiel la starigo de memoro devas enhavi reflektivan movon, en kiu kumuliĝas subjekto, akuzativo kaj ankaǔ la rilato kunliganta ilin, kiun akompanas nedisigeble la satura travivaĵo de intimeco. Devas do esti suprenmontrataj ili, ĉi tiu jam foraperinta mondo, kiu tamen estas organike ligita kun la mondo de la nuntempo. Kaj ĉi tie ekestas la vera, profunda signifo de la ofero, ĉar ĝi estas nenio alia krom prezenti la Alian vivantan en mi mem, la ne-egoon. Tiu ĉi reflektanta, aktiva kontemplado kunportas la malmolecon, ke estas devige apartigi la specifan, propreapartenan individuecon de la mondo solviĝantan en ni mem, solviĝantan en la propreapartena sperto de travivaĵo. Por igi ĝin artaĵo, kio signifas esence ankaǔ fari publika la propran, aperti por la aliaj ĉi tiun senfinan intimon, liberigi desub mia havado tion, kion mi sentas mia propra jam tiel deorigine. Avon kaj avinon, ilian plenan malaperintan mondon. Fari ilin libere alireblaj por la aliaj, lasi, ke ili -- la memoraĵoj -- manifestiĝu laǔ siaj propraj leĝoj.
La taskon de Apáti-Tóth malfaciligas, ke li scias: la homara kulturo -- sur la nivelo kaj de individuo, kaj de komunumo -- konstruas sian mondon vidige, ĝi konceptas sin per sonĝoj, simboloj, mitaj bildoj kaj signoj. Tiuj bildoj --ankoraǔ ne artaĵoj -- kaj simboloj denature havas malcertecon kaj nekapteblecon jam pro siaj metaforesko kaj transigivo. Ĉar ili ĉiam prezentas ion por tuj montri trans si mem. Ili estas malstabilaj, ĉar ili prezentas ion surhavatan, ion, kio ne ĉeestas. Ili levas en la nunon la ne nune ĉeestantan, kaj tiu oscila movo kreas samtempe divergon.
Sándor Apáti-Tóth konsciante pri tiuj ŝarĝitaj malebloj entreprenis rememori, kio samtempe determinis lian vojon. Tion signifas la oferon, la akcepton de la Alia kontraǔ la propra damaĝo, humile: „- Mi serĉas mian vizaĝon sur la akvospegulo”, tiel, ke ne nur mia vizaĝo vidiĝu, respeguliĝu, sed unuavice tiu de la avo, avino, ilia malaperinta, sub la akvon sinkinta mondo. La surfaco de la akvo estas la bildo kovranta la profundon kaj respegulanta min. Tie ni devas trovi la limlinion de la arta kreado por ke ankaǔ la aliaj povu vidi pere de mi ĉi tiun profundon vivantan en mi kiel bildo. La originon, la Praulojn, ilin mem, la Kreon, kiu tamen ekzistas ne pere de mi, sed kiu estas prezentebla nun nur pere de mi. Kaj ĝi travideblas, kiel la akvosurfaco. Tra la lensohorizonto tiel ekvidi ĉi tiun mondon -- kiu apartenas sepciale al ili --, ke malkovriĝu ilia esenco, kontakto kaj rilato al ties ekzisto. Al siaj objektoj, bestoj, kredo kaj Dio: al sia hejmo. Tiam la lenso de fotilo devas iĝi rigardo, por ke sur ĝia brilanta, respegula surfaco povu trairi ilia rigardo. Havu rigardon ĉiu, kiu malkovras tiun ĉi mondon! Jen, la eblo por la vizaĝo malkovri sin. Por tiu vizaĝo, kiu ne plu estas objekto inter la aliaj objektoj, ne aperanta fenomeno inter la fenomenoj, sed esprimo, t. e. parolo -- kiel Lévinas vortumas. Ne surfaco, sed parolo kun rigardo. Kaj jen la malcerta dueco de la bildo: vizaĝo havas okulojn. Ĉar okuloj estas unuflanke korpoparto de la aliulo, membro, kiun mi povas aparte analizi, kies movojn, brilon de ilia surfaco, kolorojn de la pupiloj, ktp. mi povas observi, aliflanke okuloj aperas kiel rigardo, se mi vidas ilin kiel rigardon, tiam ili estas ne nur vidaĵo, sed neelĉerpebla profundo. La okulojn mi povas tuŝi, la rigardon ne. La rigardo ne nur aperas, sed ankaǔ rigardas min (Ullmann). Kaj ĉio povas havi rigardon, ne nur Avino kaj Avo. Ankaǔ Domo, Baskulputo, Ĉevaloj kaj Ĉevalaro, Arbo, sed eĉ la Vivo kaj la Silento. Ĉar povas eksoni la Sonorilego ripozanta mute, kaj povas turniĝi la rado restante senmova. Ĉar ili esprimas, do ili parolas: ilia rigardo serĉas kontakton kun ni. Tio estas la eblo de dialogo. Li malkovras mondon sur la komuna bazo, en la komuna ekzisto, tamen karakterize lian mondon, kiu Eskale montras trans la aperigito. Pejzaĝokreajn, sekajn Ostojn, kie la formigaj fortoj de la mano rimas kaj disfalas kun la sulkoj de la materialo, tero. Kie la fingro de de sakraleco povas tuŝi la moldecon de la koto, kaj per la tuŝo ĝi kreas realaĵon, ekzistopluson.
Apáti-Tóth ekvoĉigas tiun ĉi ekzistopluson, pere de tio, ke li volas ne kapti, ne palpadi, do, ne regi --, sed li eltenas la rigardon de la aferoj. Li staras antaǔ ilin kaj reciprokas ilian rigardon. Liaj bildoj estas malfermiĝantaj pordoj, kiuj transsvingas nin tra la videbla al la horizonto de ĉi tiu mondo. La prezento de tiu ĉi esprimo estas la esenca kerno de ofer-akcepto kaj -entrepreno.
Ankaǔ la lumoj, la koloroj kaj la formoj reduktiĝas je tiuj ĉi reciprokaj rilatoj kaj bezonoj. Tiel aperas la seka tasko, entrepreno de Apáti-Tóth ankaǔ sur poetika nivelo, sur la nivelo de formado. La aǔdaca gesto de selektado kaj disigo ne elĉerpiĝas en la reflektado kaj asketismo al siaj propraj travivaĵoj -- en la temelekto de la bildoj aperas jam ankaǔ la kielo de la kreado kaj prezentado. Ĉi tiun malaperintan mondon, „kie la vivo estis plena tiel, kiel Dio -- dum sep tagoj -- kreis la Mondon, li ekparoligas per la samaj puraj kaj sekaj rimedoj, lingvo. Ĉi tiuj du kuntekstiĝantaj realaĵoj -- mondo kaj tero, temo kaj rimedo -- sinkas en kompletan forgeson, ili alvenas en la limregiono de la prezentebleco kaj bildeco.
Li vidigas tiom kaj tiel, ke estas nek malpli, sed nek pli. -- La bildoj de Sándor Apáti-Tóth estas mem la limareo. Simple simplaj: ĉar tie kaj tiel vivis liaj geavoj.
Silente.


Signoj
„Mi akcentas, ke la morto ne influas kontinuecon de la vivo,
kiu estas bazo por la ekesto de vivo, sed ĝi esprimigas tiun.”

(G. Bataille)

La elementaj formoj kaj gestoj karakterizantaj la artismon de Sándor Apáti-Tóth, aparte ene de la apartigitaj kaj laǔtemigitaj cikloj, sed ankaǔ komune kapablas desegni la profilon de la verkinto. Ĉefa trajto de tiu profilo, kiu espereble konturiĝos por la interiorigantoj ankaǔ dum la kontempla spektado de la bildoj en la ekspozicio, estas, ke ĝi kun profunda atento proksimiĝas al la objekto. Ĉiam el malsamaj direktoj, ĉiam malsamaj celoj kaj motivadoj. Kaj la revenanta obstino de lia koncentrita kaj penetra rigardo tranĉe nuancigas la tonojn de lia profilo. Li ne lasas la materialon de siaj bildoj en unuflankeco, li rezervas la eblon de ilia ĉiam malsama prezentiĝo devenanta el ilia spontaneeco.
La penetra rigardo de Apáti-Tóth krom la permeso malkovri havas ankaǔ apartan strukturitecon, al kiu ni aludis jam pli frue, kaj kiun ni provis konturigi: la ĉeesto de la Alia en ni. Unu el tiuj formadaj fortoj de Apáti-Tóth, kiu ĉi tie, en la ciklo de 43 bildoj, estas eble la plej grava organiza kodo.
Tiu ĉi tavolo de lia ekspoziciita plena bildaro akiras eble dominantan rolon en lia Arto poetika, sed kadre de la Signoj ĝi povas pruviĝi decida aranĝprincipo. Ĉar la en-mi-ĉeesto de la Alia kun videbla konscio turniĝas al kaj kompletiĝas per la nedisŝirebleco de ĉeesto-de-Mi-en-la-Alia. Prunteprenante lian vortumon:
„Mi devas prezenti la trioblan bazan travivaĵon de amo--naskiĝo--morto. Granda, skua sento.” Sed kion signifas tiu skua sento akompananta la bazan travivaĵon de nedisŝirebleco? Eble tion, ke maleblas kapti la bazajn travivaĵojn de la vivo disigite, analize kaj klasifike, ĉar tiel ili iĝus objektoj en la premo de diskursiva mano de potenco, kaj ili perdus la bazan karakteron de sia ekzisto. Tion, ke ili abunde interplektiĝas kaj kun pulsanta ondado ili perdas re- kaj refoje sian ekvilibron, ili rompas sian ekziston solviĝante en la brakumo de la Alia. Ili lokiĝas ekster si mem por doni lokon al la Alia.
Dinamismo de kirliĝo, kiu kontraǔstaras al la fiksiga regado de la diskurso.
Tio estas specife homa travivaĵo de erotiko, kie en la amo kaj kreado spontanee eksplikiĝas antaǔ la entrepreno de la morto. Ĉar la erotiko efikas al la interna vivo de homo, dum ĝi serĉas kaj trovas sian objekton ekster si. Tiel ekestas malekvilibriĝo, la riskado de vivo por trovi lokon por nova, ankoraǔ ne ekzistanta kadre de la ekzisto -- oferante nin mem. Translasante la konturojn de la korpo, kvankam ĝia defendo montriĝas unue grava en la mondo de la sobra menso. La korpo kaj la bildo reciproke, simile unu al la alia prezentas ion, por ke ili per tiu sinprezento tuj forgesu esencan bazon: la materion, la materialecon ebligantan sian propran vivon. Dum jarmiloj ĉiam estis io nekaptebla, nedirebla, eĉ: malagrabla kaj volupta sento ligite kun la vidaĵo de korpo, kio ĉiam naskis la devigon premi la korpan materialecon inter kadrojn de certa vidmaniero -- koncepti ĝin kiel bildon. Tial la ekestinta korpo daǔre portas sur si disciplinitan konformiĝon al bildo, ĝi bezonas retuĉadon kaj sinbaradon. Ĝi evitas la konturdisŝirajn, elementajn fortojn de la vivodensiĝo en la materio, kiu estigas ekster si mem ekzistantan staton, tamen en siaj propraj kadroj. Ĝi evitas la morton, fiksiĝas en unusola punkto, perdas la travivaĵon de dilatiĝo de la nuno de tempo, kaj ne plu atendas ion ŝanĝkapablan. Ĝi ne atendas la estonton: ĝi ne estas graveda. Ĝi estas lesivita. Kontraǔe, la triopa, baza travivaĵo de amo--naskiĝo--morto prezentata de Sándor Apáti-Tóth ekparoligas en la scenoj de la jena ciklo spontanee ŝanĝiĝeman virinecon de la materialeco, kiu montras trans la limojn de la korpo, kaj kiu al unu, kaj nur unusola bildo neniam volas konformi. Al la ĉarmon de virineco. Kio ne estas beglo, sed ondiĝanta meandro kaj dissolva akvo, inunda fluido, lumado kirliĝanta en la profundo de malhelo. Kaj lokon certiganta forpaso ĉerpanta sian belecon el la transformiĝo, el la sakraleco de tanĝradia metamorfozo de subiranta suno kaj el la transracia metaforismo de la lingvo. Signifon el la re- kaj renaskaj Signoj.


Horloĝoĉeno de mia avo I--II.
„Ĉar ja pri amasbuĉado kiun sencohavan aferon eblas diri?
Pri amasbuĉado estu plena la silento, tio estas ĉiam tiel, esceptoj estas nur la birdoj.”

„Ŝajnis kategoria imperativo verki pri Dresdeno, pri la forbruligo de la urbo, ĉar tio estis la plej granda amasbuĉado en la historio de Eǔropo, kaj mi -- verkisto kun Eǔropa deveno -- ĉeestis.
Mi devis diri ion pri tio.”

(K. Vonnegut: Elspuriĝis la tempo)
La enigmeco de la kunplektiĝanta triopo de amo--naskiĝo--forpaso kaŝas sin en tiu cirkulanta kavalkado, ke ni povas savi nin kontraǔ la konstanta malekvilibriĝo nur per apogo unu al la alia. La baro de deliro (ekster-mem-ekzisto) estas retrovebla nur en tiu ĉi sinapogo, en la finiteco, kiu determinas la tempon de dediĉo. Tial ĉio havas sian propran tempon, en si mem, konsiderante la Alian: „ja la horojn kaj minutojn oni devas scii precize” -- konfesas Sándor Apáti-Tóth. Por ke ni ne lasu forkuri ĝin, kaj tiel ankaǔ nin mem, ĉar tiam disŝiriĝos la ĉeno, kiu ligas nin al nia mondo, al tero kaj ĉielo.
Kaj ni povas perdi la mezuron: tiuj estas bildoj de la friponaĵo de malhomeco. Eternigita heredaĵo de Sándor Apáti-Tóth el la dudeka jarcento: Horloĝoĉeno de mia Avo I-II.
Sed ĉu eblas paroli pri silento de la sensenco? Ĉu eblas priskribi la silenton post la pereigo? Ĉu bildigi la nebildigeblan?
Tion, kies esencon konsiderante ne povas esti refoje prezentebla, ĉar ĝi estas baze trans la lingvo. Ja la bildigo, la enlingvigo ĉiam estas, jam anticipe, sencigo. La eblo bildigi, rakonti staras en la raciigo de la evento, en la difino de anticipa narativa horizonto, al kiu alĝustigeblas la opaj okazaĵoj. Do, ĉu rakonteblas la silento post la amasbuĉado, post la hontigo, post la finfaro de la krimo? Eblas neniel, ĉar tiam ni donus senkulpigan klarigon pri tio, kio estas neklarigebla, neenmetebla en la idearon kreitan pri la homo, kaj ni prezentus la traǔmajn, diktatorecajn, historiajn okazaĵojn de la dudeka jarcento kvazaǔ staciojn de vojo al iu atinginda celo. Al io, kiu kaǔze ekestis, kaj el kiu io ekestos, kiu havas komencon, mezon kaj katarktikan finon. Se ni farus tion, tiam ni klaĉadus por plenigi la ekestan hiaton de silento, kaj ni ĉesigus kaj forgesus ĝian tremigan froston.
Tial ni devas paroli pri ĝi. Tamen. Por memori. Ĉar se ni ne farus, tiam ĝi fergesiĝus per transsalto, kaj rekonstruiĝus la mensoga, humanisma bildo pri ni. Ni paŝus plu, kaj ni povus ĝin fari neokazinta. Tiu ĉi antifono streĉiĝas en la profundo de la dudeka jarcento. Tial ni devas paroli pri ĝi. Estas etika ordono barakti kun ĉiuj suferoj de la eblo bildigi, jam nur ja pro la estimo. Pro la estimo al niaj geavoj, kiuj travivis la silenton de tiu ĉi ĥaoso, -- ĝian perditan silenton --, kaj ili devis enrigardi al la vizaĝo de kirliĝa-pereiga brutaleco. Al ĝiaj okuloj senrigardaj. Eĉ plurfoje: jen, heredaĵo de la dudeka jarcento.
Tio estas por Sándor Apáti-Tóth la simbolo de la poŝhorloĝo ricevita de la Avo. „Tiu horloĝo nun estas la mia. Ĝi nomiĝas: dudeka jarcento”, kies „trivita ĉeno foje disŝiriĝis ne plu reunuigeble” -- li skribas. La rakontoformoj, kiel oni verkis, pentris kaj amis antaǔ tiu epoko, jam plene disŝiriĝis, la ligoj kun la tempo, sakraleco definitive malkombiniĝis. La homo iĝis senhejma, ni forŝiriĝis de la organika pasinto, kaj rompiĝis en ni la fido je kontinueco. Senhejmeco, „kie konkero kaj liberigo en si mem estas nekompreneblaj.” Restis nur la senbrua silento, kiu forbaras la modernan homon disde la heredaĵo de sia malaperinta pasinto. Restis nur la sinkulpiga cinismo, la relativiga ironio, nia propra fremdeco en ni mem: la tiktakado de nenio. Plago, kiu ne permesas la naskeman enrigardon al la estonto, la atendadon de la ĝoja futuro devenigebla el la pasinto, ĉar infektiĝis kaj korpo kaj animo de ĝi. Aǔ ĝi estas nura lumo kaj parado, bunta opereto aǔ senkondiĉa seninfaneco, senmanpremaj manoj, kaptita viktimo.
Restis nur la prezento.
Tiun ĉi vojon trairis la ampleksa bildciklo de 39+41 verkoj de Sándor Apáti-Tóth: la Horloĝĉeno de mia Avo I-II. Li ne indulgas eĉ sin mem, li entreprenas la apertecon de la komuna homa krimo ne atendante senkulpigon. Ja la libero estas ne nur esti libera disde io, sed samtempe ankaǔ esti libera por io, por plenumi la decidon, por elporti la neatenditajn malagrablaĵojn, premiso de la libereco decidi estas la respondeco pri la nekoneblaj, tamen sindevige akceptendaj sekvoj. Tie staras la etika baza tezo, kiu estas dum jarcentoj unu el la pezoportaj pilonoj de la Eǔropa kulturo. Tamen la traǔmaj eventoj de la moderna historio preskaǔ forviŝis tiun ĉi fundamenton, kaj kadukiĝis la muroj konstruitaj sur ĝi. Tial devas Sándor Apáti-Tóth starigi moralajn demandojn sur siaj bildoj, kaj revortumi ilin.
Apáti-Tóth prezentas la indiferentecon malkomponantan la palisojn de la tradicio de respondec-etiko; li priskribas la procezon de forviŝiĝo kaj la restintan silenton, por alfrontigi al la konsterno de la sekvoj, jam sen ironio. Li malkonstruas la vidpunktojn de la narativoj, kiuj povus sekvi kiel eblaj klarigoj Li reduktas la ĉenon de rakontesko al la stumpigo, internen turniĝo de la materialeco. Tiel li atentigas, ke la plua validigo de tiu etiko estu ne pasiveco, prefere ĝi estu re- kaj rekreeble aktiva tasko, alivorte entreprenado. Absoluta entreprenado. Ĉar cetere restos nur la mondo de la homogena fizika spaco, la neatingeble foriĝanta alteco de la firmamento, al kiu vane sin etendas la nudiĝintaj brakoj de la arboj. Tiuj estas vortoj de soleco: aǔdace starantaj arboj, herbotufoj fermitaj en si mem, fekundaj regionoj iĝantaj tomboj kaj dezertoj, kie jam ankaǔ la vojoj kondukas nenien. Nur la senhomeco de la defalintaj, forlasitaj objektoj eĥas la vakuon de la homo. Ĉi tiu bilda mondo estas groto de la korpon perdinta Eĥoa forlasita de sia Narciso, la adoro obsedita de la propra spegulbildo. Stumpigita ekzisto, sian ekziston perdinta kalveco: Horloĝoĉeno de mia Avo. Disŝiriĝinta horloĝoĉeno.
Tamen. Sándor Apáti-Tóth insiste kredas, ke spite al la disŝiriĝo la horloĝo ankoraǔ tiktakas ie, ja: „la Suno ĉiutage plenumas sian vojon.” Sunleviĝo.


Trovitaj bildoj
La celo de tiu ĉi ekspozicio kaj volumo estas la prezentado de artisma vivovojo plenumita en kvin cikloj. Kvin cikloj, en kiuj konsistiĝas en sia ŝanĝiĝeblo -- jen libereco de la Spektanto-Interioriganto -- iu mondo. Ja la cikloj rezervas ĉiujn versiojn de rekonsistigo, kiujn la vidantoj, la alrigardantoj de tiuj bildoj povas krei por si mem. Tiun liberecon povas simboli la variabloj de Trovitaj bildoj. La simboloj de la kunliga teksaĵo, por ke la gracieco kaj ĉarmo de la movo havu ŝancon damaĝe al la fiksiĝo, enĉiziĝo de la meĥanismoj.
Tiu serio, konsistanta el 43 verkoj de Sándor Apáti-Tóth aperigas la junecon de eksperimentado, kiujn -- „en bizara kaj malverŝajna loko” -- en la mortolito de la Avino li trovis. Ili regajnis sian ekziston el la jam-forgesiteco; ili citas la freŝan, rekrean geston de rememoro. Tial estas rekoncepteblaj bildoj el la antaǔaj cikloj, ĉar deprenante de tie ili povas ŝargiĝi per plene malsamaj, novaj signifoj. La aperteco mem. La oferto de la plena sindono, kiam ĉio dependas de ni, spektantoj: simbola Rorschach-testo, en kiu malkovriĝas ĉio, kion ni lokigas kaj vidas en la mondo, pli precize: por ni malfermas sin nia mondo, kiu estas intima, tamen komuna spaco. Spaco ekspozicia. Kie ni foj-foje marŝas sur Senvojaj vojoj perdante la paŝojn. Ni Elĉerpiĝas, Trans-malaperas, Speguliĝas poste Resopiras, Proksimiĝas kaj Enamiĝas, poste Elrompas: „Praeksplodas.” Por re- kaj rekomenci. Kaj rekomenci...


Sepatage
„Miajn entreprenitajn, devigajn taskojn en la tago de la inaǔguro de ĉi tiu ekspozicio -- kiu koincidas ankaǔ kun mia 60-a naskiĝtago -- mi devas konsideri plenumitaj. Mi estas denove libera, kiel adoleskanto. Plena de planoj. Fortojn mi petas de la Kreinto.”
(Apáti-Tóth Sándor)


Estiĝinta. Fin-verkita. Transdoneble deŝiriĝis la verko por sonĝi siajn revojn historio-formante svagante inter ideoj kaj kredoj de la Aliaj. Por ricevi ŝancojn -- kaj doni. Por kredi, ke postvekiĝe Eva atendos. Graveda.
Enakceptita.


János Lehota M.
estetikisto