Mia amiko Sándor Apáti-Tóth hodiaŭ festas sian 60-jariĝon. Li estas fotoartisto. Hodiaŭ malfermiĝas lia ekspozicio Silentoj (kaj estos vizitebla ĝis la 6-a de oktobro) en la Hungara Nacia Galerio en Fortikaĵo Buda. La ekspozicion malfermos Szilveszter Vizi E. eksprezidanto de la Hungara Scienca Akademio, la gastojn bonvenigos Lóránd Bereczky, ĉefdirektoro de la Hungara Nacia Galerio kaj László Földi, urbestro de Cegléd. Kiel mi povus festi lin? Eble ni tintigos glason da vino kaj per miaj propraj rimedoj mi faros ion. Ekzemple nun mi tradukas lian konfeson.
Al mia sesdekjariĝo
Mi estis eble dudekjara, kiam mi definitive kaj nenuligeble decidis, ke -- uzante la vortojn de la hungara poeto János Arany -- mi estos sinjoro bildskribanto. Inventante miajn pasinton kaj supozeblan estonto mi difinis por mi la plej gravajn fotografiistajn taskojn.
Mi devas starigi memoron al miaj kamparanaj geavoj, pere de ili al malaperinta, pura, sek-statura mondo Kie la vivo estis plena tiel, kiel Dio -- dum sep tagoj -- kreis la Mondon.
Mi devas prezenti la trioblan bazan travivaĵon de amo--naskiĝo--morto. Granda, skua sento. Kiel unuiĝis en mi tiuj tri? Sekvatage de la naskiĝo de nia filo mi estis petita fari fotojn pri sekcado de mortinto. Mi entreprenis nek antaŭe, nek poste tion, mi ne povus, sed tiam...
Mi trovis Eŭropon malsana. Difektita virusportanto de diktaturoj, kie konkero kaj liberigo en si mem estas nekompreneblaj. Tamen mi spertis: la Suno ĉiutage plenumas sian vojon. Ankaŭ nuntempe mi fidas je ĉiuj sunleviĝoj.
Dume mi retrovis en bizara kaj neverŝajna loko -- en la mortolito de mia avino -- miajn eksperimentajn, forgesitajn bildojn. Ĉe ilia farado, komence de la sepdekaj jaroj, en tiu periodo de mia fotista kariero mi kredis ilian aperigon faka sinmortigo.
Niaj avoj kaj patroj donis al ni parte belegan, parte pezan heredaĵon. En la vivo de ni ĉiuj devas veni la momento, kiam konsideri ĝin estas neevitebla. Ni devas scii nian lokon en la mondo, ni devas fieri pri niaj valoroj, kaj ni devas precize inventari la (eĉ hazardajn) kulpojn.
Tiel ni nomeblas homoj.
Miajn entreprenitajn, devigajn taskojn en la tago de la inaǔguro de ĉi tiu ekspozicio --, kiu koincidas ankaǔ kun mia 60-a naskiĝtago -- mi devas konsideri plenumitaj. Mi estas denove libera, kiel adoleskanto. Plena de planoj. Fortojn mi petas de la Kreinto. (http://www.apatitoth.hu/szulinapra.php)
*
Silentoj (Genezo)
Mi sidas antaǔ silenta, trankvila akvospegulo. Mi rigardas en la profundon, ĝi kirliĝas tie malsupre.
Mi prenas ŝtoneron en la manon, ĝi estas glata, brila. La malvarmeto ĝisiras la ostojn.
Mi forĵetas ĝin. Ĝi krispigas la akvon, poste revenas la paco.
Mi serĉas mian vizaĝon sur la akvospegulo. Rerigardas al mi aliaj : avo, avino, deruliĝintaj jarcentoj, jarmiloj. Mi revidas ĝis la kreado.
La sorto enmanigis al mi fotilon.
http://www.apatitoth.hu/csondek.php
*
Signoj
Etinfane mi tre ŝatis desegni signojn en la polvo. La imago buntigis la misterajn figurojn, la fantazio flugigis min al nekonataj pejzaĝoj, planedoj. Malaperemaj, rapide forviŝitaj signoj estis tiuj, sed en la animo longe restis ilia memoro.
Post jaroj, jam plenkreskule ofte revenis al mi en la kapon la bildoj en polvo. Desegni simbolojn por ke ili malfermu ĝis tiam neviditajn pejzaĝojn, mondojn ankaǔ por la aliaj.
Amo--naskiĝo--forpaso: ili vivas en mi kiel kohera bazo de travivaĵoj. Unue min fascinis pureco de la knabino-animo, poste la vaporo, veluro de la korpo; mi eĉ ne povis pensi pri io cetera.
poste entranĉis min la rekono: kune kun la koncipiĝinta vivo dikiĝas ankaǔ la morto. La delicon de la ĉi-tera ekzisto faras timiga ĝiaj unufojeco, unikeco kaj neripetebleco.
En la Universo ankaǔ la centjaraj gratdesegnaĵoj de fotografio estas mallertaj signoj en la polvo. http://www.apatitoth.hu/jelek.php
Tiu horloĝo nun estas la mia. Ĝi nomiĝas: dudeka jarcento. Sed la trivita ĉeno foje disŝiriĝis ne plu reunuigeble.
Mian horloĝon foj-foje mi levas al la orelo kaj mi aǔskultas tiktakadon de la nenio.
Mi havas kolekteman karakteron. Mi konservas leterojn de amikoj, desegnaĝojn de miaj kreskantaj infanoj, subskribojn de famuloj, salutkartojn de iamaj karaj gekonatoj, dediĉojn de estontaj gravuloj. Mi konservas eltondaĝojn de ĵurnaloj, kinobiletojn, kalkulslipojn, uzitajn glumarkojn, kaplinion de leterpaperoj de firmaoj, kaj entute ĉion memorigantan pri iu ajn, io ajn, pri etoso, pri iu posttagmezo, pri penso, pri ideo.
Tiun bildaron mi trovis. Iam inter 1970 kaj 1973 estis farataj tiuj bildoj -- laǔ la motivoj re- kaj reaperantaj sur miaj tiamaj bildoj eblas relative bone datumi ilin. El la plimulto restis nur unusola, multaj eĉ negativon ne havas. El miaj tiamaj notoj mi scias, krom mia preparata ekspozicio Mitoj min interesis tiutempe speciale du aferoj: la problemo de tempo kaj spaco, repektive la aplikeblo de fotoj en la pentroarto.
Mi estas kunfondinto de la Junulara Fotoarta Studio.
Mi estas membro en la Asocio de Hungaraj Fotoartistoj, en la Landa Societo de Hungaraj Kreantaj Verkistoj kaj en la Landa Asocio de Hungaraj Ĵurnalistoj.
Mi povis prezenti miajn bildojn en pli ol 60 memstaraj ekspozicioj.
Ekde mia dudeka jaro mi estis „liberprofesia” fotografiisto.
Estis donaco de la sorto, ke mi povis esti ekde 1991 dum kvar jaroj gvidanto de la Urba Televido en Cegléd.
Nuntempe komune kun nia filo ni funkciigas nian propran presejon.
1970 Szeged
1971 Cegléd, Budapeŝto
1972 Budapeŝto
1974 Cegléd, Budapeŝto, Nagykőrös
1975 Karcag, Abony
1980 Miskolc, Cegléd
1982 „Jelek/Signoj” - Eger
1984 „Jelek/Signoj” - Cegléd
1985 „Etűdök, jelek, emlékek 1972--82/Etudoj, signoj, memoraĵoj 1972--82” -- Muzeo Ernst en Budapeŝto, „Etűdök/Etudoj” - Balassagyarmat
1986 „Etűdök/etudoj” - Szolnok, „Etűdök, jelek, emlékek/Etudoj, signoj, memoraĵoj” -- Prago, „Jelek/Signoj” -- Komárom, „Emlékek/Memoraĵoj” -- Cegléd
1987 „Emlékek/Memoraĵoj” - Helsinki
1988 „Talált képek/trovitaj bildoj” - Fotoartista Galerio, Budapeŝto
1989 „Talált képek/Trovitaj bildoj” -- Békéscsaba
1990 „Talált képek/Trovitaj bildoj” -- Tápiószele
1992 „Ecce homo/Jen, la homo” -- Galerio Danubo en Budapeŝto, „Ecce homo/Jen, la homo” -- Cegléd
1994 „Ecce homo/Jen la homo” -- Szolnok
1996 Nagyvárad
1996 Komune patro kaj filo (kun István Tóth) -- Cegléd
1999 Cegléd
2000 „Csöndek/Silentoj” -- Székesfehérvár
2002 „Talált képek/Trovitaj bildoj” -- Szolnok
2004 Komune patro kaj filo -- Albertirsa
2005 Miskolc
2007 Nagykanizsa
http://www.apatitoth.hu/kiallitasok.php
|
|
|
Send a message
Search for members
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Blazio
César Dorneles says: