Imre Szabo Published on August 3rd, 2008
by Imre Szabo

Imre Szabo's blog

Browse posts
La plej longa vorto de la mondo
Posted on August 30, 2008
14 comments (latest 6 months ago)
Kiel funkcias la furorlisto en Ipernity?
Posted on August 11, 2008
20 comments (latest 6 months ago)
Sepatage...
Posted on August 10, 2008
9 comments (latest 15 months ago)
Mia vivo estas fotografado...
Posted on August 8, 2008
2 comments (latest 15 months ago)
Éva Tóth: Lingva Genocido kaj Deklaro de la Lingvaj Rajtoj
105 comments (latest 14 months ago)
Poemo en 25 lingvoj pere de Esperanto
Posted on July 6, 2008
12 comments (latest 15 months ago)
La porkideto kaj la lupoj (popolfabelo el la hungara)
Posted on July 6, 2008
3 comments (latest 15 months ago)
Aĉetu Esperanto-hundidojn!
Posted on July 5, 2008
2 comments (latest 16 months ago)
Ĉeno de koincidoj
Posted on May 31, 2008
17 comments (latest 16 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 2 people added it to their favorites
  2. Read 3 249 times

Éva Tóth: Lingva Genocido kaj Deklaro de la Lingvaj Rajtoj

Sunday August 3rd, 2008 at 08:27PM

-- El la profundo mi krias al Vi, Dio... -- kiu ne konus tiun psalmon? Mi, kiel filo de malgranda nacio, plene rajtas tiel krii. Ĉe ni la tragedio estas pli proksima ol ĉe la grandaj nacioj. Iama estraranino de la Internacia PEN-Klubo malkovras siajn sekretojn pri la temo. Por koni tamen ankaǔ la alian flankon de la monero, mi proponas tralegi http://www.ipernity.com/blog/cindio/77960.

La titolo de la konsultiĝo estas demando: Ĉu ni vivas inter murdistoj? La respondo estas: bedaŭrinde jes. Ekde Kaino. Kio cetere senkulpigas nek Kainon, nek liajn disĉiplojn.
La Universalan Deklaron de la Homaj Rajtoj
ĉiu konas, kaj teorie ĉiu interkonsentas pri ĝia enhavo, kvankam la nuna stato de la mondo ne pravigas tiun ĉi supozon. Rilate al lingvaj rajtoj la stato estas simila aŭ eĉ pli malbona, ja la Universalan Deklaron de Lingvaj Rajtoj ratifikis nur tre malmultaj eĉ el la membroŝtatoj de UN, kvankam pasis jam naŭ jaroj post la Barcelona mondkonferenco, kiam subskribis la deklaron UNESCO kaj reprezentantoj de amaso da organizaĵoj por homaj rajtoj kaj minoritataj rajtoj, respektive tiuj de pli ol cent centroj de la Internacia PEN Klubo. En la nomo de la Hungara PEN Klubo la dokumenton subskribis mi, ankaŭ kiel membro de la Lingva, Jura kaj Traduka Komisiono preparinta la dokumenton kaj tiu de la Scienca Komisiono okupiĝanta pri la plua sorto de la Deklaro En 1992 jam naskiĝis la Ĉarto de la Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj, sed la Deklaro de Barcelono estas leĝprojekto pli vasta ol iam ajn antaŭe. Ĝi eksplikas ne nur tion, kion la hungara poeto Kosztolányi skribis jam en ka eseo „Loko de la hungara lingvo sur la terglobo” (A magyar nyelv helye a földgolyón), ke ĉiuj lingvoj estas egalrajtaj, sed ankaŭ tion, ke sendepende de la parolantara nombro, de la kodigo, sendepende de tio, ĉu la opa idiomo estas oficiala lingvo de ŝtato aŭ tiu de naciminoritato, ĉiuj lingvoj estas egalaj, kaj la lingvaj rajtoj estas samtempe kaj individuaj kaj kolektivaj rajtoj. La Deklaro akcentas, ke ĉiu havas la rajton partopreni en sia gepatra lingvo la instruadon ekde la infanĝardeno ĝis la universitato, ĉiu rajtas propralingve ĝui la avantaĝojn de la amaskomunikado, ĉiu rajtas sialingve utiligi la sanitarajn, la justicajn kaj la administraciajn servojn, eĉ la uzinstrukciojn de la  komercaj varoj ĉiu devas ricevi en sia propra lingvo. Ĉiu havas la rajton skribi sian nomon laŭ la reguloj de sia gepatra lingvo, kaj ĉiu nacio kaj naciminoritato rajtas uzi sian propran nomon kaj siajn proprajn geografiajn nomojn.

La Universala Deklaro de la Lingvaj Rajtoj enhavas do nur evidentajn rajtojn. Sennombraj lingvoj formortis dum la homa historio, kaj ankaŭ nuntempe la hegemonio de la grandaj lingvoj, la homogenizado kaj asimilado minacas multajn lingvojn, respektice lingvajn komunumojn. En 1990 mi partoprenis la mondkongreson de la Federacio Internacia de Tradukistoj (FIT) en Beogrado, kaj post mia elektiĝo al la deksep-membra estraro mi prezentis la sekvan decidproponon en la ferma kunsido:
Ni, tradukistoj, kiuj konas, sekve povas estime taksi ankaŭ la aliajn lingvojn ne nur nian propran, subtenas la liberan uzadon de la gepatra lingvo de la naciaj minoritatoj en ĉiuj landoj de la mondo. Ni kredas, ke ne ekzistas pli altrangaj kaj malpli altrangaj lingvoj, ni kredas, ke ĉiuj lingvoj estas komuna trezoro de la homaro, ni kredas, ke ni ĉiuj respondecas pri ilia pluekzisto. La konservado de la gepatra lingvo ne estu heroaĵo, ja identiĝo kun la kulturo heredita de la prauloj estas evidentaĵo, nemalhavebla kondiĉo de la homa vivo.
La decidproponon la kongreso akceptis unuanime, sed spertante, ke ne multo ŝanĝiĝis ĉi-kampe, mi denove prezentis sam-enhavan proponon en la regiona konferenco de la Hungara PEN Klubo en 1997. Ĝin ni portis plu al monda kongreso de la Internacia PEN Klubo en Helsinki en 1998 kune kun mia kompletigo konigita jam du jarojn antaŭe en Barcelono, laŭ kiu UNESCO manifestu la 6-an de julio Tago de la Lingvoj. Tiutage ni subskribis la Universalan Deklaron de la Lingvaj Rajtoj.
La kongreso en Helsinki akceptis kaj plusendis la decidon, kaj UNESCO post unu aŭ du jaroj kreis la Tagon de la Gepatra Lingvo. Eble mi ne devas longe asertadi, ke temis ne pri tio. Tio, ke ni aprecas la propran gepatran lingvon, estas evidenta. Sed estimi la lingvon de la aliaj, de ĉiuj, pri tio mi volis alvoki la atenton same kiel dum mia Fulbright-gastprofesorado en Ameriko, kiam mi estis petata prezenti mallongan prelegon  Pentekoste en presbitera preĝejo. Pli-malpli mi diris la sekvajn:
„Kaj kiam venis la Pentekosta tago, kaj la apostoloj pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj komencis paroli aliajn lingvojn... Kaj kiam… la homamaso kunvenis kaj miregis, ĉar ĉiu aparte aŭdis ilin paroli per lia propra dialekto… la mirindaĵojn de Dio.”(La Agoj de la Apostoloj, 2: 1–11)
Dio faris miraklon. Li kapabligis la apostolojn paroli en fremdaj lingvoj por ke la ĉeestantoj el ĉiuj popoloj ekzistantaj sub la ĉielo povu kompreni ilin. Dio povus fari la miraklon ankaŭ inverse: tiel, ke la apostoloj parolas en siaj propraj lingvoj, kaj tamen ĉiuj komprenas ilin. Sed Dio agis ne tiel. Li volis, ke pri liaj mirindaĵoj aŭdu ĉiu en tiu sama lingvo, en kiu li naskiĝis, kiel la hungara biblio-tradukisto Gáspár Károly diras: en la „patrina lingvo”. Dio honorigis la homon, sian kreitaĵon prezentante, ke ĉiuj lingvoj, la lingvo de ĉiuj popoloj ekzistantaj sub la ĉielo, estas same gravaj, ja la homa kapablo kaj la senlima varieco de la lingvoj riĉigas la nefinitan variecon de la kreado. Unu lingvo disde la alia diferencas ne nur per siaj vortoj, ne nur per sia strukturo, ĉiuj lingvoj estas  specifa maniero ekkoni kaj esprimi la mondon.
Nuntempe, kiam homoj estas torturataj kaj murdataj pro siaj raso, etniko, religio aŭ gepatra lingvo, ni pensu pri la pentekosta miraklo kaj ni preĝu kaj laboru por la libera uzado de la gepatra lingvo de ĉiuj popoloj kaj naciminoritatoj, por la pluvivo de ĉiuj popoloj minacataj en la ekzisto kaj honesto.
S-ro Tove Skutnabb-Kangas, sveddevena lingvisto, naskiĝinta en Finnlando, vivanta en Danio, internacia aŭtoritatulo de sociolingvistiko publikis en 2000 preskaŭ okcent-paĝan libron Linguistic Genocide in Education – or Worldwide Diversity and Human Rights?, tio estas Ĉu lingva genocido en la edukado -- aŭ tutmonda diverseco de la homaj rajtoj? Intence mi ne tradukis tutgloba la esprimon worldwide, ja la tutglobigo estas malamiko de diverseco, kiun la elstara lingvisto paraleligas kun la same minacata biodiverseco. Kiel inter la estaĵoj ekzistas malaperontaj, minacataj kaj neminacataj rasoj, tiel same estas klasifikeblaj ankaŭ la lingvoj. Kaj se formortas iu lingvo, kun ĝi pereas ankaŭ la popolo kreinta ĝin, kaj formortas ne nur unusola voĉo el la multtona koruso de la lingvaro, sed malaperos ankaŭ unu el la eblaj metodoj por kompreni la mondon.
Permesu citi, kiel tion mi faris jam plurfoje en pluraj lingvoj, la poemon de Sándor Kányádi Dum ĵurnallegado:

societoj asocioj
eĉ akademioj fondiĝas
kunlaboras por savi
tujpereontan
herbon arbon floron
aǔ insekton
mi ŝatus aparteni
al la familio
de tiuj herboj
arboj floroj birdoj
aǔ insektoj
 
La dramo Formutiĝo verkita antaŭ kelkaj jaroj de Miklós Hubay estis prezentata en friulia lingvo pli frue ol hungare, ne hazarde. La protagonistino de la dramo estas junulino, lasta transvivanto de lingvo – de popolo --, kiun en la malliberejo vizitas juna pastro por esplori ŝian lingvon antaŭ ol ŝi estos ekzekutata. Eksciinte, ke la virino (kiun perfortis la renegata provozo perfidinta siajn lingvon kaj popolon) estas graveda, li turnas sin al la internacia publika opinio por ke -- laŭ la romia juro – estu nuligata la mortkondamno de la graveda patrino. Sed per la kampanjo li akiras nur, ke la virino estis abortigata, tiel la ekzekutado ne plu havas juran baron.
En la hungara literaturo estas ofta temo la lingvo, nia propra kaj tiu de la aliaj. Ne nur la laŭdo de la hungara gepatra lingvo ekde János Sylvester ĝis György Faludy, ne nur ĝia defendo ekde Kosztolányi ĝis Illyés kaj Andor Bajor, ĉe kiuj la hungara lingvo samtempe estas metaforo ankaŭ de la aliaj lingvoj. Okazas ankaŭ inverse: la poemoj de Zoltán Jékely pri kurdoj, tiuj de Imre Csanádi pri estonoj, István Kormos pri katalunoj, Árpád Farkas pri lipovanoj estas samtempe kaj respekto al la popoloj vivantaj inter similaj corkonstancoj, kaj kaŝkonfeso.
 
Ekzistas iuj, kiuj ne ŝatas la fortajn esprimojn, kiel lingva genocido, diras S-ro Tove Skutnabb-Kangas, samtempe ili ne protestas kontraŭ la formo lingvomorto, kiu tamen estas la sama, krom ke ĝi ne almontras la plenuminton, ĝi kamuflas, forviŝas la fakton, ke iu lingvo ne formortas de si mem, sed iuj puŝas ĝin en la pereon, eĉ se ŝajne ne okazas perforto. Asimiligo, poemo de István Kovács (cetere polologo) estas tre preciza diagnozo de tiu procezo:

Unue la legendokantadon
poste la legendon

Unue la grundon
poste la hejmon

Unue la lernejon
poste la lingvon

Unue la tombosignon
poste la kredon

Unue la futuron
poste la pasinton

kaj
ĉion ĉi
samtempe:
prezence.

Kaj fine mi citu la admonojn de de Milán Füst, kiu devenigas sin de profetoj, kaj per la voĉo de Berzsenyi kaj Kölcsey li alparolas nin en la poemo
Al la hungaroj:

Ho gardemu, ĉar la lingvon de patrino
konfidis al vi la jarcentoj.
Kaj vi devas savi tiun. Aŭskultu min.
Iu nevidebla ekflamado
kreis ĉi mondon grandan kaj en vi
flagras ĝi. Ĉar ankaŭ vi havas flamon:

Sanktas ĉi-lingvo! Kroman trezoron vi ne havas!
Tiel mirinda lingvo estas la hungara. Ekstazo
min kaptas jam nur pensante pri ĝi.
Ne lasu do ĝin mergiĝi,
droni reen en la nebulon,
el kiu devenis
ĉi nobla-bela formo…

Malferma prelego de la konsultiĝo de la 52-a Verkista Tendaro en Magyarkanizsa.
 
Esperantigis Imre Szabó

 

105 Comments / add your comment?

← previous 1 2 next →

Cindy Mckeepro says:
Tre bela: "Ni kredas, ke ne ekzistas pli altrangaj kaj malpli altrangaj lingvoj, ni kredas, ke ĉiuj lingvoj estas komuna trezoro de la homaro,"

kaj ankaŭ la frazo: "iuj lingvoj estas specifa maniero ekkoni kaj esprimi la mondon. "
estas elstara.
Kaj: "...unu el la eblaj metodoj por kompreni la mondon."

Jes, ĉiu lingvo estas alia maniero por kompreni la mondon, la lingvoj de aliaj lernigas malsamajn pensmanierojn. La etna lingvo ne nur estas trezoro por/al tiu etno, sed ankaŭ al ĉiuj, ĉar la studo de aliaj lingvoj helpas nin lerni novajn konceptojn, novajn ideojn. Ĉiu lingvo estas trezoro al tuta homaro.
Tre bela traduko! Mi rapide legis, mi revenos kaj relegos morgaŭ.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Imre Szabo replies:
Ĉiu lingvo estas strukturo de kodoj (konstato de Ferdinand de Saussure, fondinto de la moderna lingvistiko en Eŭropo -- tre verŝajne esperantisto). Kaj tra ĉiuj strukturoj la mondo videblas malsame, sekve lingvo influas ankaŭ la mondkoncepton. Kaj revenante al Saussure, verŝajne la kono de Esperanto gvidis lin al la baza rekono en la unua frazo, sekve eĉ al la moderna lingvistiko. (Niaj svisaj geamikoj devus tiurilate esplori!)
Posted 15 months ago. ( permalink )
Péter Kovács replies:
[eo] Kara Imre!

Je kio vi bazas, ke Saussure povintus esti Esperantisto?

Amike:

Péter
Posted 15 months ago. ( permalink / translate )
Péter Kovács edited this comment 15 months ago.
César Dorneles says:
'Mia patrio estas mia lingvo' - diris Fernando Pessoa, la granda portugala poeto. Malaperigi lingvon estas malrespekti identecon de aro da homoj. Iam ĉiuj homoj konsciiĝos pri tio senescepte sed mi timas, ke estos tro malfrue por multaj lingvoj.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Imre Szabo replies:
Pessoa estis poetego! Vere homon naskas ne nur patrino, sed ankaŭ la lingvo ekuzata. (Ekzistas iuj, kiuj havis plurajn naskiĝojn.) Kaj kia naskas nin Esperanto?
Posted 15 months ago. ( permalink )
Lejla says:
Kara Imre, dankon pro via invito!
Vi pravas.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Imre Szabo replies:
Mi dankas al vi, ke vi interesiĝas pri tia temo, kiu estas eble por multaj iom seka... Mi ĝojas, ke ne por vi!
Posted 15 months ago. ( permalink )
Julio Herreropro says:
Eble esperantiano povus diri "Mia lingvo estas mia lando". Do, se la lingvo estas Esperanto, la lando estas Esperantio.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Imre Szabo replies:
Iel tiel! Sed mi vortumus pli forte: ni ĉiuj dancas en la reto de lingvo, kiu kaptis nin. Ĝi estas nia rimedo, kaj ni estas kaptitaj de ĝi.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Agatha Savoiepro says:
Cher Imre,je suis désolée mais je ne connais que quelques mots d'espéranto alors il est difficile pour moi de comprendre un long texte !
Dommage !!
Posted 15 months ago. ( permalink / translate )
Imre Szabo replies:
Ni esperu, ke baldaŭ vi komprenos pli longajn tekstojn! Koran dankon pro la interesiĝo!
Posted 15 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Dankon, Imre:

Ĉe Eva Tóth la aferoj estas bele ekvilibraj.
En Meza Eŭropo okazas kelkfoje, ke homoj kiuj defendas certan lingvon, ne emas defendi
alian. Ni provu sekvi la spiriton kiun ni trovas en la frazoj de Eva Tóth kaj de sinjorino (ne: sinjoro) Tove Skutnabb-Kangas..

Ekzistas ankaŭ Esperanta PEN-klubo, kiu agnoskas ankaŭ la Esperantajn lingvon kaj kulturon,
kiel minoran.

Ne tre gravas, en kiun kategorion oni metas Esperanton por agnoski ĝin. Ĝi estas pro si mem,
same agnoskinda kiel aliaj lingvoj.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Imre Szabo replies:
Ankaŭ esperantismo enhavas tiun ekvilibron, kiam temas pri la egalrajteco de la lingvoj. (Cetere la saŭtorino post la traduko de tiu ĉi artikolo ellernis ankaŭ Esperanton, kvankam ŝi pli volonte uzas internacie la germanan, ĉar ŝi konas ĝin pli rutine.)
Jes, vi pravas, ankaŭ Esperanto estas minora lingvo. Sed samtempe ni devas vidi, ke ĝi ne estas etna, sekve ĝi apartenas al alia kategorio kun specialaj celoj, kiujn kelkaj etnaj lingvoj misuzas, dirante ke tio estas natura evoluo.
Agnoski Esperanton, tio estas nun unu el la ĉefaj taskoj (la agnoskon de la Hungara Scienca Akademio -- kies tekston estus bone diskonigi ankaŭ ĉi-loke! -- sekvis ĝis nun neniu nacia akademio, ni diru: provizore).
Posted 15 months ago. ( permalink )
Péter Kovács replies:
"Cetere la saŭtorino post la traduko de tiu ĉi artikolo ellernis ankaŭ Esperanton, kvankam ŝi pli volonte uzas internacie la germanan, ĉar ŝi konas ĝin pli rutine."

[eo] Mi pensas, intence ŝi ne uzas la anglan internacie...

Petro
Posted 15 months ago. ( permalink )
Andreo Peetermans says:
Mi nun ne havas tempon legi la tutan artikolon (mi nepre faros pli malfrue).

Lingva rimarko: via uzo de "genocido" estas iom amuza, ĉar etimologie ĝi signifas "popolmurdo" (nu, nenio amuza pri popolmurdo, mi diru).

Nun sonas kvazaŭ ekzistas ia lando/regiono/teritorio Lingvio, kiun enloĝas la lingva popolo (ĉu eble ideo por nova poemo, Blazio?).
Posted 15 months ago. ( permalink )
Imre Szabo replies:
Mi simple transprenis la titolon de la hungara originalo, ĉar mi sentis en ĝi iun poezian aludon... En la hungara tio ne sonis banala, malpli komika. Vi estas praktikanto de la pragreka kaj latinaj lingvoj, tial vi vidas en la vorto la praajn radikojn. Mi pensadis ankaŭ pri la vorto "Ekstermado", sed mi trovis ĝin tro pala.
Vi kiel fakulo, povus krei por ni interesegajn eksplikojn, kiel ekestis vortoj el simplaj kunmetoj (ekz.: fabriko el fa[rejo de] briko[j], kiel transformiĝis tegoloj en brikojn, konkreta el kun-kreta [tiu peco, kiun oni signis per kreto, diskreta el dis-kreta [kie oni forviŝis la kretan signon], ktp...) Mi nepre estus via fervora leganto, kaj ... eble ne unusola. Tamen nun ĉi tie ĝoje mi legus la etimologion de genocido.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
Ankaŭ al mi la uzo de la vorto "genocido" ŝajnis stranga ĉi-kontekste. En la angla kaj franca oni uzas kelkfoje linguicide kaj glottocide, sed ŝajne la nelogika "genocido" estas plej populara. Lingvo nature evoluas, kaj ne ĉiam laŭ la plej logikaj vojoj!
Posted 15 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraerts edited this comment 15 months ago.
Imre Szabo replies:
Sed tiu evoluo ĉiam ŝajnas esti logika, kvankam nur en koncerna rondo. Kion vi proponas, ĉu enkonduki la vorton lingvocido? Se ankaǔ aliaj voĉdonas por tiu nova formo, mi ŝanĝos la vorton en la titolo.
Mi modifis la titolon Lingva Genocido... tiel ne perdiĝis la originala sugesto (sed ĝi plifortiĝis).
Posted 15 months ago. ( permalink )
Imre Szabo edited this comment 15 months ago.
Péter Kovács replies:
[eo] Por mi interlingvao helpas kompreni la internaciajn radikojn:

geno estas geno, sed ĉikaze ĝi kompreneblus ankaŭ kvazaŭ kiel "popolo", occider = murdi, do: "geno-occider", t.e. "geno-occision" (genocidio en interlingvao) estas "murdo de popolo(j)". Mi pensas, oni ne povus ekzemple kompreni tion ĉi nur laŭ Esperanto, ĉar mi supozas, ĝi ne enhavas la radikon internacian occid- (okcid-), sed murd- en ĉi tiu kazo. Eĉ, en Esperanto la internacia radiko genocidi- estis stumpigita, ĉar la vorto estas genocid-o kaj ne genocidi-o, kiu internacia formo devenus regule de la originala latina vorto genocidi-um.

[ia] Pro me interlingua adjuta comprender le radices international:

geno es geno, ma in iste caso illo poterea esser comprendite tamben quasi como "populo", + occider, dunque geno-occider (= "geno-occision" = genocidio) es de facto "occider / occidemento / occision de populo". Io pensa, on non poterea pro exemplo comprender isto exclusivemente secundo esperanto, proque io suppone, illo non contine le radice international "occid-", ma "murd-" in iste caso. E in plus, in esperanto le radice international genocidi- era amputate, proque genocidio es genocido in esperanto e non genocidio (que veni del original parola latin genocidium).
Posted 15 months ago. ( permalink / translate )
Péter Kovács edited this comment 15 months ago.
Andreo Peetermans replies:
"Eĉ, en Esperanto la internacia radiko genocidi- estis stumpigita, ĉar la vorto estas genocid-o kaj ne genocidi-o, kiu internacia formo devenus regule de la originala latina vorto genocidi-um."

Mi ne povas konsenti pri tio... Kial la latina vorto estus pli internacia ol ĉiu alia formo? Fakte, mi konas preskaŭ neniun alian lingvon kiu konservas la 'i' de la latina vorto:

nl: genocide
fr: génocide
en: genocide
de: Genozid
wa: djenocide
cs: genocida

es: genocidio
it: genocidio

Ŝajnas al mi, ke la ellaso de la 'i' estas almenaŭ bone defendebla...
Krome, aldono de la 'i' kaŭzus akcento-ŝanĝon (ge-no-ci-DI-o anstataŭ ge-no-CI-do) kaj igus la vorton eĉ pli longa ol ĝi jam estas...
Posted 15 months ago. ( permalink )
Péter Kovács replies:
[eo] interlingvao havas alian vidpunkton kaj praktikon de realigi la "internaciecon" lingvan. "Ĝi havas" la vidpunkton, ke ne la nombro de la fontlingvoj determinas la internaciecon de iu vorto, sed la kvalito. Mi ekspliku pli kompreneble:

"Kial la latina vorto estus pli internacia ol ĉiu alia formo?"

Evidente estas, ke la internacia vortaro (por la okcidenta kulturo) estas alportata per la greka-latina lingva heredaĵo. Tio ĉi jam estas komuna lingvo latenta, oni povas nur regajni la komunajn "prototipajn" formojn.

"Fakte, mi konas preskaŭ neniun alian lingvon kiu konservas la 'i' de la latina vorto..."

Ekzemple ĝi aperas en la hungara vorto genocídium, kiu lingvo multon konservis el la mezepokaj (kaj/aŭ vulgarlatinaj...?) originalaj formoj. Ekzemple la finaĵon -um, kio malaperis eĉ en la latinidaj lingvoj (fariĝinte -o aŭ -u).

Tio ĉi komuna vortprovizo latindevena (kunportante multe de grekdevenajn vortojn, radikojn per la latina) kunligas preskaŭ ĉiujn lingvojn de Eŭropo, sendepende de lingvofamilia aparteneco, do ĝi kunligas la hungaran kun la germana, la svedan kun la itala, ktp. Sekve IALA (International Auxiliary Language Association, la organizaĵo kiu normigis interlingvaon dum jardekoj je la komenco del la dudeka jarcento kaj publikigis ĝin) serĉis fontlingvojn, kiuj reprezentas pleje ĉi tiun internacian vortprovizon kaj krome estas pleje disvastigita en la mondo.

Tiel ĉi iĝis la fontlingvoj por interlingvao la hispana/portugala, itala, franca kaj angla, do tiuj ĉi kvar (!) lingvoj. Ne pli, ĉar aldonunte ekzemple la katalanan aŭ la rumanan ili ne povintus alporti pli da informacioj, karakterizaĵoj gramatikaj, lingvostrukturaj, ktp. kiuj aldonus novajn karakterizaĵojn al la "projekto", sed iliaj lingvaj fenomenoj estas nur ripetoj de fenomenoj kaj vortprovizo jam aperantaj en la elektitaj fontolingvoj.

La ĉefa regulo konstati, kiu formo estu la norma formo en interlingvao estas: se vorto aŭ radiko aperas en pli ol du fontolingvoj, jam la vorto estas "sufiĉe internacia" por fari ties prototipan formon al la standardo de interlingvao. Se la unuavicaj fontolingvoj ne rezultis vorton samtempe aperantan en almenaŭ tri lingvoj, tiam oni turnis (turnas) sin al la germana kaj/aŭ la rusa, ĉar ĝenerale unu el tiuj ĉi du "grandlingvoj" certe enhavas la latindevenan internacian vorton por apogi ĝin jam aperante en du unuavicaj fontolingvoj.

Do interlingvao certe ne inkluzivas lingvojn kiel "wa", kiun mi eĉ ne povas malkovri, kian lingvon ĝi mallongigas, sed regulece konstatas, regajnas la prototipan komunan fonton de la komunaj internaciaj vortoj, radikoj.

Do ni observu la fontolingvojn en tiu ĉi kazo:

fr: génocide
en: genocide
es/pt: genocidio
it: genocidio

do la stato de la futbalmaĉo estas 2:2, sekve ni devas turni nin al la kontrolaj lingvoj:

de: Genozid
ru: genotsid

Do laŭ la kontrolaj lingvoj germana kaj rusa (aŭ duarangaj fontolingvoj en dubaj kazoj) nek genocido, nek genocidio estas apogata, ĉar eĉ iu ajn vokala fino malaperis en ĉi tiuj du lingvoj.

Kio estas la farendaĵo ĉikaze?

Interlingvao havas pli altrangan principon, ol tiu ĉi metodo nomata "la regulo de tri": la etimologia prototipismo. Oni povas vidi, ke ĉiuj vortoformoj en la font-lingvoj devenas de vulgara latina formo genocidio, kiu devenas de la klasiklatina esprimo "generis occidio". Do ĉikaze pli valoras, ke la itala kaj la hispana/portugala konservis la devenformon de tiu ĉi internacia vorto genocidio aperanta en la aliaj fontolingvoj, ol ke 2 fontolingvoj kaj du kontrollingvoj apogas la formon "stumpigitan" genocido.

"Krome, aldono de la 'i' kaŭzus akcento-ŝanĝon (ge-no-ci-DI-o anstataŭ ge-no-CI-do) kaj igus la vorton eĉ pli longa ol ĝi jam estas..."

Bone, mi akceptas, ke Esperanto havas aliajn manierojn por konstati, standardigi siajn vortformojn (cetere genocidio estas akcentata en interlingvao genoc*I*dio, ĉar du vokaloj unu apud la alia je la fino kalkuliĝas unu silabo), sed mi pensas, ke jam en la reforma Esperanto, en Ido oni jam ŝanĝis ĉi tiun vorton de genocido al genocidio, se tamen ne, tiukaze en pli malfruaj lingvoprojektoj (novialo, okcidentalo, ktp.)
Posted 15 months ago. ( permalink )
Péter Kovács edited this comment 15 months ago.
Andreo Peetermans replies:
Dankon pro la klarigoj pri interlinvao, ili estas tre interesaj.

Plua demando: kion faras interlingva-parolanto se li bezonas ian novan vorton (do, vorto kiun li ne povas trovi en sia vortaro, aŭ kiu ial ankoraŭ ne ekzistas)? Ĉu li mem kontrolas francan, anglan, hispanan, portugalan kaj italan (kaj germanan kaj rusan, kaj latinan) vortarojn por trovi la ĝustan formon? Ĉu do ĉiu interlingva-parolanto devas koni krom la latinan ankaŭ la kirilan alfabeton?

Mi supozas ke ja uzatas sistemo iom pli simpla; sed ĉu vi povus ekspliki kia ĝi estas?
Posted 15 months ago. ( permalink )
Péter Kovács replies:
[eo] Almenaŭ mi ofte kontrolas vortojn en ĉi tiuj lingvoj, sed nur en kazoj, kiam mi ne trovas kiun mi serĉas en vortaroj. La bazvortaro estas IED (Interlingua-English Dictionary), sed nuntempe ni havas diligentan leksikografon (? vortariston?), la nederlandanon Piet Cleij, kiu aplikas la saman metodon kiun aplikis IALA dum prilaboro de IED por konstati kaj standardigi la "internaciajn formojn" de vortoj. Li ĉiam aktualigas sian "Lista Supplementari de Vocabulos International" kiun li egale enhavigas en sian Interlingvaan-Nederlandan Vortaron. Tiuj ĉi procezoj estas ju pli bezonataj, ja ekde 1951 (kaj pli frue, kiam IED fariĝis) novaj konceptoj, teĥnikaj novaĵoj, aparatoj, ktp. ekestis, kiuj bezonas normigitan internacian nomon en interlingvao ankaŭ. Se tiu vorto estas angla en interlingvao (ofta kazo nuntempe je teĥnikaĵoj), estas ankaŭ imagebla, se la angla vorto
troviĝas en tri fontolingvoj. Do emfazendas, ke tiukaze interlingvao ne ĉerpas el nur unu fontlingvo (la angla), sed tri! Ekzemple weekend, parking, ktp. estas vortoj de interlingvao ankaŭ... Kaj en la originala angla ortografio, danke al prototipismo de interlingvao. Ekzistas cetere kelkaj francaj vortoj ankaŭ "sufiĉe internaciaj" en la originala ortografio, kiel chauffeur, début, ktp.

Do la "pli simpla sistemo" estas konsulti vortaron, kaj kompreneble interlingvaistoj ne devas scii la kirilan alfabeton, ja la rusa, kiel kontrola lingvo krom la fontolingvoj tre malofte bezonatas.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Jens S. Larsen replies:
Estas kelkaj etimologiaĵoj korektendaj ĉi tie.

Geno venas lastinstance de la Germana Gen, kiun kreis en 1905 la Dana sciencisto Wilhelm Ludvig Johannsen (1857-1927), el la Greka genea (generacio, raso).

La geno- de "genocido" tamen ne estas tiu geno, sed la Greka genos (gento, popolo). La sufikso -cid- originas el la Latina caedere; la Latina vorto occidere ne estas memstara, sed rezultis el ob- plus caedere.

La tuta vorto "genocido" do estas (kune kun "aŭtomobilo", "sociologio" kaj multaj aliaj) unu el tiuj modernaj monstraĵoj kiuj tute senkritike miksas Latinajn kaj Grekajn elementojn. Ĝi estis kreita en sia Angla formo en 1944, ŝajne de la Pol-devena Usona juristo Raphael Lemkin en lia verko Axis Rule in Occupied Europe [p.19], temanta pri la Nazia ekstermado de Judoj. Pure Latina formo estus genticidium, el gens (gento).

Laŭ Online Etymology Dictionary, sufiĉe fidinda retloko.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Andreo Peetermans replies:
Jes, vi pravas pri la etimologio de "genocido". La informoj pri "geno" estis novaj por mi, dankon.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Zita Szalontay says:
Tre bona artikolo! Tre gravaj ideoj! Vere, ĉies koro batas pli sane kaj gaje, kiam ĝia posedanto povas ekparoli nacilingve...nia pastro foje diris: "La amon oni povas esprimi nur nacilingve". En iu nuanso li pravas...sed oni devas respekti kaj apogi ĉi ideon ne nur priparolante la propran nacian lingvon, sed estimante ĉiujn lingvojn. Vere, ĉiu lingvo kaj eĉ ĝia dialekto estas granda trezoro de la tuta homaro! Ni ĝoju, ke ni havas siajn lingvojn! Nepre ni alparolu niajn infanojn en ĝi! Ni ne ŝtelu la patrinan lingvon de ili, kiel mi ofte vidas en la regiono,kie mi loĝas /hungaraj gepatroj, parolantaj inter si hungare, ne instruas al siaj infanoj la hungaran, sed nur la slovakan lingvon!/. Ni amu kaj estimu la lingvon de aliaj nacioj kaj ni ĝuu Esperanton, kiu povas alproksimigi nin unu al la alia kaj kiu povas servi por la disvastigado ankaŭ de tiu ĉi ideo pri la gardo de la homa lingva trezoro.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Imre Szabo replies:
Laŭ malkovro de sociolingvistiko, oni devas fariĝi saĝa en la gepatra lingvo. Alie ŝli fariĝas mense handikapita. Tre verŝajne ankaŭ ĉe la sentoj estas io simila. Kiu ne praktikis la sentojn en la gepatra lingvo, tiu en neniu alia povos poste esprimi siajn internajn okazaĵon. Simple iuj sentoj eĉ ne ekzistas por ŝli.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Péter Kovács replies:
[eo] Laŭ la sociolingvistiko respektive psiĥolingvistiko laŭ mi(aj studoj) ĝuste la mala validas: se oni edukas la infanojn dulingve (plej efekte per dividi la lingvojn laŭ personoj), tiam ili povas pensi simultane en paralelaj lingvaj kodaroj kaj poste ellerni pli facile fremdlingvojn. Sed kompreneble ekzistas aliaj teorioj, kiuj asertas la malon: la apogantoj de tiu rekomendas, ke oni ne instruu fremdlingvojn eĉ ĝis la 16-a jaro, aŭ simile (ĝenerale ĝis kiam la "plena ellerno" de la gepatra lingvo ne finiĝas). Ĉu kiu flanko pravas, mi ne povas decidi...(aŭ ne mi povas decidi... :-) )
Posted 15 months ago. ( permalink )
Péter Kovács edited this comment 15 months ago.
Péter Kovács replies:
"Ni ĝoju, ke ni havas siajn [devus esti: niajn...] lingvojn! Nepre ni alparolu niajn infanojn en ĝi! Ni ne ŝtelu la patrinan lingvon de ili..."

[hu] És ahhoz mit szóltok, amikor született magyarok eszperantóul beszélnek a gyerekükhöz, ez nem megvonása az anyanyelvnek tőlük?! Olyan esetekre gondolok, amikor mindkét szülő magyar anyanyelvű, tehát semmi sem indokolja az eszperantó használatát a családban...Ha az egyik szülő nem magyar anyanyelvű lenne, jobban el tudnám fogadni, hogy pl. az eszperantó a közös nyelv a családban, de még ha az egyik szülő magyarul beszél is a gyerekkel, míg a másik szintén magyar anyanyelvű szülő pedig eszperantóul, az nem túlzás egy kicsit, még akkor is, ha a gyermek az óvodában, stb. is a magyar nyelvet kapja megerősítve környezetnyelvként? Az ilyet egyébként elit kétnyelvűségnek mondjuk, amikor "színmagyar" nemesek pl. a 19. században franciául nevelték gyerekeiket. De az ilyen "született eszperantisták" vajon felnőttkorukban mennyire vesznek részt a mozgalomban, mennyire vannak nemzetközi baráti és egyéb kapcsolataik, vagy nem érdekli őket különösebben aztán már az eszperantó, hogy azt a családi közösségen kívül is használják? Mert ha az nekik egy természetes saját nyelvük, akkor azért nem nagyon törődhetnek ilyenekkel, hanem természetes úton használják, mint ahogy mi sem mind vagyunk harcos magyarnyelv-védők, csak mert magyarul beszélünk, hanem csak természetesen használjuk a nyelvet. Szóval, hogy ezek a született eszperantisták mennyire lesznek felnőttkorukban valódi eszperantisták... nem tudom...

[eo] Kaj kio pri "denaskaj Esperantistoj"? Ĉu tio ĉi ne estas "ŝtelo de la gepatra lingvo de ili"...? (Mi pensas al la kazoj, kiam ambaŭ gepatroj estas samlingvanoj, do nenio pravigas la uzon de Esperanto en la familio, tamen almenaŭ unu el ili alparolas la infanon Esperante. Ĉu tiuj ĉi "denaskaj Esperantistoj" fariĝas veraj Esperantistoj entuziasmaj por la movado, ĉu ili eluzas la eblecojn de scipovi Esperanton en siaj aliaj, kromfamiliaj rilatoj...? Mi dubas...
Posted 15 months ago. ( permalink )
Andreo Peetermans replies:
Mi estas iom handikapita, ĉar mi ne scipovas la hungaran... Mi nur povas legi la lastajn du vortojn: "nem tudom", "mi ne scias", kaj la ofta ripeto de la radiko "magyar" diras al mi ke temas pri hungaraj aferoj.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Péter Kovács replies:
[eo] Ĉu vi ne povis ekkompreni laŭ la singo [hu], ke tio estis hungare? Ĝuste por nehungarlingvanoj (certe ne handikapitaj!) mi tradukis la esencon de mia aldonaĵo, kio ne temas pri "hungaraj aferoj", sed laŭ la traduko aŭ resumo vi povas vidi - pri internaciaj aferoj...

salutas:

Petro
Posted 15 months ago. ( permalink )
Stanislao says:
Estimata kaj kara Imre Szabo, kun la vera dankemo mi tralegis ankorau unufoje chi tiean tekston, kvankam ghi estis lokigita en la printempa (1/2008) kajero de la soci-kultura revuo en Esperanto - SPEGULO - eldonata en Pollando, pri kiu mi skribas sur miaj Ipernity-paghoj. Koran saluton, Stanislao
Posted 15 months ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
Por pli rapide trovi la diskonigon d la plej nova numero de Spegulo, jen: www.ipernity.com/blog/stanislao-stansmi/66284.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Minosun says:
Ĉu la Deklaro de la Lingvaj Rajtoj povus rivali kontraŭ la genocido de lingvoj ? Pri tio mi dubas.

Mi dankas por via bela tradukaĵo, kara Imre.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Imre Szabo replies:
Havi Deklaron pri Lingvaj Rajtoj estas iom pli ol nenio. Dependas, ĉu iu donas fortojn al ĝi aŭ ne. Ĉar ĉiu deklaro kaj leĝo valoras tiom, kiel oni povas validigi ĝin. Kie estas la fortoj, ĉio dependas de tio...
Posted 15 months ago. ( permalink )
Imre Szabo replies:
Amiko! Ni almenaŭ vortumu la perditaĵojn!
Posted 15 months ago. ( permalink )
Getuls de AGFU Francisko Garcia says:
Esperanto estas la lingvo kiu protektas la etajn lingvojn. Tiel estu iuj intelektuloj disvolvigu cxi tiun ideon. Ne ekzistas alia eblo, mi opinias. Cxiu granda lingvo devas iri al gxia teritorio kaj permesi vivi la etajn lingvojn pace. Mi ne estas specialisto pri cxi tiu temo, sed cxi tiu estas mia opinio. Dankon pro cia interesa artikolo. Brakumon.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Imre Szabo replies:
Neniu volas permesi vivon al la alia! Se etna lingvo plenumas la rolon de la internacia, ĝi tamen kaŝe kondutos kiel etna. Kiel infano patromurda, kiam oni pridemandas lin, kial vi faris tion, li respondas, sed mi estas nur infano!
Unue oni devas selekti la rolojn! Lingvo samtempe ne povas kaj esti etna kaj esti internacia!
Por esti komprenata: etna lingvo en internacia rolo kondutas tamen kiel etna lingvo, ĝi forprenas la aeron de la alia lingvo, kaj ĝi volas havi tuj ĝian vivospacon.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Péter Kovács replies:
"Esperanto estas la lingvo kiu protektas la etajn lingvojn."

[eo] Nenia lingvo povas protekti alian lingvon per sia nura ekzisto. Ĉiu lingvo estas pro si mem kaj apogas, protektas nur sin mem dum sia natura funkciado. Sed influi (eĉ: damaĝi) certe!

Bone, eble mi povas imagi, ke la ekekzisto de la komuna germana lingvo (la norma lingvo germana) povis havi bonan influon al la sveda kaj nederlanda standardaj lingvoj, ĉar novigintoj de tiuj ĉi lingvoj spegul-tradukis multaj kunmetitajn vortojn de la germana (kun ekvivalentoj proprilingvaj, kiuj samradikas kun tiuj de la germana), sed Dio nin protektu, ke Esperanto havu tian influon al naciaj lingvoj kun siaj artefaritaj kaj/aŭ deformitaj radikoj aŭ kunmetaĵoj! Tiusence Esperanto ne "protektu" la "etajn lingvojn" [ia] per favor!
Posted 15 months ago. ( permalink )
Roland Platteau says:
Sed se Esperanto estus (revu ne revu, tio estas ja la celo de la finvenkistoj, kaj eble ankaŭ la aliaj) akceptita fare de registaraj, oficialaj, teĥnokrataj instancoj. Ĝi ne plus havus la saman vizaĝon kia dum ĝi estas hobio de ideistaj kontaktemulaj kaj lingvoamantaj amatoroj. "Lignolango", hipokrito, povemo, malvarma ordonemo, iĝos la devizo. Ĉu ve ne kredas ke tiam se ili finfine konstatas kiom ĝi estas utila kaj ekonomia, ilin ne emos ekzemple trudi ĝin antataŭe de la etnaj ligvoj, interalie.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Getuls de AGFU Francisko Garcia says:
Mi korektas min: Kie mi skribis "permesi" mi volis diri "ebligi".
Posted 15 months ago. ( permalink )
Imre Szabo replies:
Jes, vi pravas, ebligi. Sed mi volas aldoni, Esperanto ne protektas nur la etajn etnajn lingvojn. Ĝi protektas la gepatran (aŭ patrinan) lingvon de ĉiuj! Eĉ de angloj. Nun temas pri tio, ke ankaŭ ili povas perdi sian gepatran lingvon en tiu granda profitĉasado, kie cetere gepatralingvuloj gajnos nenion.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Joan Inglada says:
Dankon kaj gratulon, Imre, pro via traduko.
Pri tio mi skribis en mia blogo: www.ipernity.com/blog/joaningladaroig/37257
La duono el la mondolingvoj estas en danĝero de estingiĝo nuntempe. La spertuloj diras ke se ni faras nenion, ĉe la fino de la 21a jarcento nur restos 600 lingvoj. Ĉiu lingvo estas aparta mondo-koncepto, aĵo kiun oni perceptas malantaŭ ĉiuj ĝiaj vortoj, ĉar la lingvo estas la esprimo de kolektiva konduto, de malsama psikologio, nek pli bona nek pli malbona ol aliaj. Ne temas, sekve, pri nur traduki, sed oni devas kompreni. Lingvoj estas kiel mapoj; por bone koni la teritorion ne sufiĉas vidi la mapon, oni bezonas promeni sur la terenon. Ĉiuj kiuj parolas pli ol unu lingvon, tiuj tion scias tre bone. Lingvo estas monda vidpunkto. Disponi pri malsamaj vidpunktoj helpas solvi problemojn pri interkomprenado. Lerni lingvojn helpas kompreni la vidpunktojn de la aliaj; nu, vera rimedo por la paco se ni donas la saman valoron al ĉiuj lingvoj.

Ĉiu lingvo ne estas propraĵo de la homoj kiuj ĝin parolas; ĉiuj lingvoj estas homara heredaĵo. Kiam malaperas lingvon la homaro perdas ne nur juvelon sed viv-rimedon. La ĉefa trajto de la homara diverseco estas la lingvoj. Lastinstance la morto de lingvoj signifas la morton de la homaro, t.e. homaro unulingva signifas malaperon de la homaro, almenaŭ laŭ ni nun konas ĝin.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Imre Szabo replies:
Mi havas nun tempon por danki, sed mi revenos respondi!
Posted 15 months ago. ( permalink / translate )
Olga Belyaeva says:
Certe, cxiu popolo devas sankte gardi sian llingvon kaj estimi lingvojn de aliaj nacioj !
Kroman trezoron ni ne havas!
Dankon pro tio cxi bonega artikolo, Imre!
Posted 15 months ago. ( permalink )
Imre Szabo replies:
Unu el la ĉefaj naciokreaj faktoroj estas sendube la lingvo mem, kiu krome distingas (kaj dividas) la popolojn. Tamen krome ekzistas ankaŭ la komuna konscio, kiun formas la daŭra kunvivado, komunaj kulturo kaj ekonomio. Ekzistas pluraj landoj kun komuna lingvo (vd. Germanio, Aŭstrio, germana parto de Svislando aŭ Anglio, Usono, parto de Kanado, Aŭstralio, Nov-Zelando, ktp.). Kaj ekzistas landoj kun diversaj lingvoj (Barato, Svislando, Belgio, ktp.). Estus bone aŭdi iliajn spertojn!
Lingvo estas ŝlosilo por popolo, ĝi povas fermi ĝin kaj malfermi. Sur la kampo de lingvoj oni nun devas inventi la seruron (aŭ ĉu jam ekzistas? ĉu Esperanto havas rolon en tio?).
Posted 15 months ago. ( permalink )
Imre Szabo edited this comment 15 months ago.
Péter Kovács replies:
"Ekzistas pluraj landoj kun komuna lingvo (vd. Germanio, Aŭstrio..."

[eo] Tio dependas de vidpunkto. Aŭstrianoj mem volis propralingvan ("aŭstrilingvan") interpretadon dum la eŭropuniaj kunsidoj en Bruselo, ne plu "germanan", ĉar iu interpretist(in?)o tradukis terpomon kiel "Kartoffel" (laŭ la germania lingva normo) kaj ne "Erdapfel" (laŭ la aŭstria lingvonormo). Kaj respondeculoj en la Eŭropa Parlamento akceptis eble laŭ nur ĉi tiu diferenco, ke la aŭstria estas "aparta lingvo", kaj ili ricevis aŭstrolingvan interpretadon. Dume flandraj belgianoj senkritike aŭskultas la nederlandlingvan interpretadon...
Posted 15 months ago. ( permalink )
Péter Kovács edited this comment 15 months ago.
Zlatko Tišljar - Pajo says:
Mi tre miras pri la ŝpruco de mistikaĵoj far esperantistoj (gepatra lingvo: lingvo de amo, sankta lingvo...) Mia gepatra lingvo estas vilaĝa dialekto de miaj gepatroj kiun mi parolis ĝis la lerneja aĝo. Poste mi iris al lernejo kie oni instruis al mi norman kroatan lingvon, kiu estis peza premo al mi kaj nur post 7-8 jaroj mi sukcesis bone skribi en tiu por mi malfacila lingvo malgraŭ tio ke oni diris al mi ke ĝi estas mia gepatra. Jes ja, tiuj (gepatraj) lingvoj estas ege gravaj ĉar ni uzas ilin kaj lernas en ili en la plej frua aĝo kiam ni plej rapide kaj efike lernas. Tial en ili ni vere povas bonege esprimi nin kaj certajn lingvajn sektorojn konas nur en ili. Sed malgraŭ ĉio, neniu "gepatra" lingvo estas mistikaĵo "de dio donita" aŭ "kun patrina lakto suĉita". La gepatran lingvon samkiel iun ajn alian ni devas lerni. Ni lernas ĝin de la ĉirkaŭaĵo. Se ĝi estus io "de dio donita" ni ne nevus lerni ĝin. Ĉiuj ni lernegas la gepatran dum multaj jaroj kaj malgraŭ tio granda plimulto restas duone analfabeta en ĝi. Simple ankaŭ la gepatra kiel ĉiuj aliaj estas artefaritaĵo kreita de certaj homoj kaj ankaŭ de ili plu ŝanĝata. Kiel mi pene lernis mian "gepatran" en la lernejo tiel ankaŭ mi iom post iom perdas ĝin - parte pro tio ke mi maljuniĝas kaj neofte uzataj vortoj simple malaperas el mia memoro kaj parte pro tio ke mi dum la lastaj 18 jaroj pli multe vivis en alia ĉirkaŭaĵo. Nun mi ne plu scias multajn vortojn de mia "gepatra" kiujn mi ne bezonis dum la lastaj 18 jaroj - ekz. vortoj necesajn kiam oni iras al banko kaj bezonas diversajn formularojn - ĉar ĉiujn monaferojn nun delonge mi faras nur en alia lando. Ankaŭ cetere intertempe mia baza patrujo ŝanĝiĝis (malaperis Jugoslavio kaj tie nun estas Kroatio) kaj en ĝi ankaŭ ŝanĝiĝas la lingvo - do vortoj kiujn mi konas, ne plu validas...
Kompreneble, ke malgraŭ tio ke la gepatra por mi estas nenia sanktaĵo kaj mistikaĵo, mi plene subtenas la klopodojn defendi ĉiujn lingvojn kaj batali por la lingva diverseco, kiu inkluzivas ne nur normajn lingvojn sed ankaŭ dialektojn, slangaĵojn ktp. Kial? Ĉar la multeco de lingvoj ne ekzistas pro ilia komunika funkcio. Se lingvo havus nur komunikan funkcion, oni jam en romiaj tempoj komprenus ke estas stulte havi multajn lingvojn sed per unu granda eblas komuniki en la tuta mondo. Dua same grava funkcio de lingvo estas la funkcio de identeca simbolo. Per lingvo ni identiĝas al kiu grupo ni apartenas - kaj ni ŝatas nian grupon ŝar en ĝi ni vivas kaj havas sekurecon kaj solidarecon. Ĉiu emocie rilatas al siaj lingvoj, kio inkluzivas siajn dialektojn kaj slangojn (ĉar ni ĉiuj havas multajn grupapartenojn) ne pro mistikeco de la lingvo mem sed pro tio ke uzante tiun lingvon ni montras nian fieron pri aparteno al certa grupo. Atakante mian lingvon aŭ malpermesante ĝin oni atakas mian grupon kaj ĝian rajton je ekzisto. Malpermesante al mi paroli mian dialekton instruante al mi norman nacian lingvon estas baza atako kontraŭ mia loka aparteno. Sekve mi plene subtenas batalon por konservo de ĉiu loka lingvaĵo paralele kun la lernata norma lingvo kaj poste kun la lernataj aliaj naciaj lingvoj. Tial mia baza starpunkto estas: Ĉiu kiel individuo havas la rajton decidi kiujn lingvojn kaj dialektojn li uzos por tiel esprimi siajn apartenojn kaj kiujn li forlasos, sed neniu grupo rajtas malpermesi uzon de iu ajn lingvo aŭ loka lingvaĵo dum ekzistas eĉ nur du homoj kiuj uzas ĝin. Lingvoj kaj lingvaĵoj daŭre naskiĝas kaj malaperas, ĉar naskiĝas daŭre novaj grupoj kaj mortas iuj malnovaj. Kiom longe vivos iu lingvo dependas de konscio de la grupo pri la senco kaj celo de sia ekzisto. Esperantistoj havas fortan identecsenton kaj konscion pri si mem kaj tiu lingvo ankoraŭ longe ne estos endanĝerigita. Tamen ekzistas multaj lingvetoj pri kies ekzisto preskaŭ ne ekzistas konscio de homoj kiuj uzas ilin. Tiuj sendube baldaŭ malaperos. La ĝenerala monda tendenco estas ke lingvoj sub la premo de globalismo ĉiam pli reciproke proksimiĝados, sed la natura eco de lingvoj ke ili estas interalie ankaŭ signo de grupidenteco ĉiam zorgos pri tio ke ektos diversaj lingvoj. Ĉiam pli proksimaj, sed ĉiam ankaŭ diferencaj.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Dankon pro via kleriga komento
Posted 15 months ago. ( permalink )
Imre Szabo replies:
Ni estis infanoj eble cent-centkvindek kilometrojn unu de la alia. Mi vivis en pure hungara regiono, tamen kiam mi ekvizitis la lernejon, mi devis ekscii, ke tion oni normale diras tiel, kaj tiu vorto ne ekzistas en nia lingvo, tiu same ne, kaj oni diras tion kaj tion. En mia adoleska aĝo, mi memoras, kiel forte mi devis lukti por povi kompreni literaturajn kaj sciencajn artikolojn -- en la hungara. Kaj mi estis jam plenkreska, kiam mi rimarkis la sintagmo-, la frazo- kaj la tekstonivelan aperon de dialekto, pri kiu lingvistiko jam apenaǔ okupiĝas.
Lingvistiko (kvankam Saussure-a) tamen kunportis el la skolo de malnovgramatikistoj (Altgrammatiker) terminojn, kiuj ekestis sub la Darwina influo. Oni rigardas, eble ankaǔ pro la plilongiĝo de la procezo naciiĝi lingvojn ankaǔ nuntempe vivantaj organismoj. Nepre tre multe da emocioj ligiĝas al lingvoj, ja ili estas niaj saketoj, en kiuj ni portas niajn konojn (kvankam forgesu la statikecon de la tropo).
Lingvistiko estas eble la unusola scienco, kiu ne povas difini sian objekton. Kio estas lingvo kaj dialekto? Foj-foje inter la dialektoj estas pli granda distanco ol inter lingvoj. Kial ili tamen estas lingvoj, kaj ĉi tiuj nur dialektoj? Lingvistiko povas nur disetendi siajn brakojn: mi ne scias, kio estas lingvo. Tiun nocion determinas eksterlingvistikaj fortoj ekzemple de politiko, ekonomio, kulturo.
Al mi tre plaĉis, kiel bele kaj sincere vi konfesis pri viaj propraj travivaĵoj rilate al la gepatra lingvo.
Kaj evidente laǔ la politikaj influoj ŝanĝiĝas la lingvoj, oni kreas artefaritaĵojn, kaj...
Sen fortoj disvastiĝas neniu lingvo.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Péter Kovács replies:
"Ĉiuj ni lernegas la gepatran dum multaj jaroj kaj malgraŭ tio granda plimulto restas duone analfabeta en ĝi."

Mi ludas hungaran kaj karpatbazenan popolmuzikon, kaj mi povas aldoni, ke mi tre estimas la forpasintan transilvanian primaŝon (muzikgrupestran violoniston) ÁDÁM István, volas ellerni sian stilon de ludi violonon, ktp. Granda hungara popolmuzikisto kaj esploristo HALMOS Béla kutimas diri pri li, ke li estis kvarlingve analfabeta:

en la cigana - sia gepatra lingvo,
en la hungara - la lingvo de sia vilaĝo Szék /rumane Sic/,
en la rumana - la lingvo de la pli vasta ĉirkaŭaĵo, ŝtata lingvo, kaj
en la muzika (lingvo).

Tamen li parolis kaj komprenis ĉiujn kvar lingvojn perfekte...

Eble vi ne volis uzi la vorton "analfabeto" en negativa senco, tamen mi volis aldoni ĉi tion.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Péter Kovács edited this comment 15 months ago.
Imre Szabo says:
Mi havas nun tempon nur por danki, sed mi revenos respondi!
Posted 15 months ago. ( permalink )
Venti - 文缇pro says:
Mi komprenas la amon de iuj al sia gepatra lingvo. Sed mi ne volus esti enfermita en mia gepatra lingvo. La gepatra lingvo estas lingvo, kiun oni ne elektis. Sammaniere oni ne elektis la lingvon per kiu oni lernis la legadon. Mi amas Esperanton parte ĉar ĝia lernado estas mia persona elekto, ne heredaĵo.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Imre Szabo replies:
Vi pravas. La gepatra lingvo estas deviga, vi ne povas kontraŭstari. Kaj vi estas enfermita en la gepatra lingvo. Esperanto estas la elektita. Sed ĉu iu ne povas senti, ke la angla aŭ la franca estas la elektita?
Posted 15 months ago. ( permalink )
Péter Kovács replies:
Kiun vi ambaŭ asertas, ke "oni estas malfermita en la propran lingvon"... hm... kontraŭdiras al la aserto en la artikolo mem, antaŭe pravigita per aliaj geesperantistoj, ke "ĉiuj lingvoj estas specifa maniero ekkoni kaj esprimi la mondon." Ja ĉiuj lingvoj direktas nin ekkoni la saman mondon, kvankam laŭ diversaj vidpunktoj. Kaj ju pli da lingvoj oni konas, des pli ili ekkonas la mondon de pluraj vidpunktoj, ĉu ne? Eĉ se mia hungara "malfermus" min en unuvidpunktan komprenon de la mondo, tiu ĉi hungara mondo sufiĉus por mi, ĉar mia plena vivo eĉ ne sufiĉus ekkoni ĉiujn interrilatojn kun la mondo, kiujn mia gepatra lingvo, ĉi tiu mirinda hungara ofertas al mi... Do mi ne nepre bezonas internacian komunumon, kiel la Esperantistaro, ktp., ja la hungarlingva komunumo estas sufiĉe vasta kaj internacie disvastigita en la mondo, ĉu ne? Tio por mi sufiĉas por plena vivo, kaj mi ne ekkonos ĉiujn membrojn de tiu ĉi komunumo.

Laŭ multuloj oni devas repripensi, ĉu la ideoj de Saussure validas al la hungara, kiam li deklaras, ke la nocioj, objektoj, materialoj, ktp. ne rilatas materiale, fizike, fiziologie al la lingvaj signoj priskribantaj ilin, sed la lingvaj signoj estas nur hazardaj, arbitraj inventaĵoj kaj konvencioj...
Posted 15 months ago. ( permalink )
Péter Kovács edited this comment 15 months ago.
Péter Kovács replies:
[eo] al la komento de Venti: Mi ne povas kompreni gehomojn, kiuj rifuzas siajn radikojn, siajn popolojn, siajn popolajn apartenojn kaj anoncas sin kiel "kosmopolitanoj", "sennaciuloj". Ili sin mem fraŭdas. Mi renkontis Esperantiston,kiu ne emis malkovri por mi, el kiu lando li venis, aŭ kiun gepatran lingvon (kulturan apartenecon) li havas, sed diris: "mi estas sennaciulo, kosmopolitano". Tio estas absurdaĵo, troaĵo laŭ mi.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Péter Kovács edited this comment 15 months ago.
Farri replies:
Se ni rememoras la komencon de la historio de la esperanto-movado, ni trovas ke, kiam ĝi disvastiĝis en okcidentan Eŭropon, ĝi alportis kulturan ŝokon el socia kaj nacia vidpunkto. Por Zamenhof, membro de la plej malfavorigita socia kaj nacia grupo el lia socio, Esperanto ne estas celo en si mem sed ilo por pli justa kaj egaleca socio. Male, alvene al Francio Esperanton sekvas propagandistoj kiuj serĉas subtenantoj inter kulturaj, sciencaj kaj polikitaj elitoj kaj kiuj vidas Esperanton kiel novan teĥnologiaĵon, kiel internacia metro-sistemo aŭ signal-kodo.

Mi kredas, ke en la 21a jarcento, daŭras la debato inter zamenhofistoj kaj beaufrontistoj.

(Kompreneble ankaŭ ekzistas prifajfistoj kaj raŭmistoj, sed tiun mi preferas ignori).
Posted 15 months ago. ( permalink )
Andreo Peetermans replies:
Nu, mi bone povas kompreni tiajn homojn... Nacioj (kaj naciismo) jam kaŭzis multe da problemoj en tiu ĉi mondo, kaj ili volas montri ke tiuj nacioj fakte ne necesas por ni homaro. Certe ekzistas uloj kiuj foje troigas, sed mi nepre ne kulpigus ilin pro tia erareto -- cetere, ĉu estas granda problemo ne scii ies devenlandon?

Andreo, el Belgio.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Péter Kovács replies:
[eo] Mi ne kategorigus naciismon kiel nepre negativa. Se internaciismo estas ĉiam nepre bona, kial estus naciismo ĉiam nepre malbona? Ekzistas ja ankaŭ sana naciismo, kiam oni estas fieraj al nacia aparteno. Por mi sana naciismo signifas tiajn, kiam oni ne atakas kaj/aŭ malamas aliajn naciojn en iu formo, do ne vidas malamikon en iu ajn alia nacio, tamen estas fiera al propra nacia aparteno, ktp. Nacioj ne povis kaŭzi problemojn (nur problemojn), sed ankaŭ bonaĵojn en la mondo, ja la homaro strukturiĝas tiel, ĉu vi ne sciis? - de nacioj. Per grupiĝoj, kiel ekzemple nacia aparteno, homoj defendas sin mem, tiu ĉi estas natura procezo. La ŝtuparo estas ia tia ĉi:

- familio
- pli granda familio
- ĉirkaŭaj homoj kaj pli malvasta ĉirkaŭaĵo (de la loĝdomo, najbaroj, kunludantoj infanaĝaj, samklasanoj, ktp.)
- loka aparteneco (samstratanoj, samurbopartanoj)
- samurba, samvilaĝa konscio
- regionala konscio (mi estas de la departemento Zala ene de Transdanubio, ene de Hungarujo)
- landparta konscio (ekzemple mi estas transdanubiano ene de Hungarujo)
- landa aparteno / nacia aparteno (mi estas hungarlandano, sed ankaŭ hungaro, ja ne ĉiuj hungaroj vivas en la nuna ŝtato Hungario)
- kontinenta aparteno (mi estas eŭropano)
- tergloba, ktp. aparteneco (kosmopolitano, k.s.)

Se iu el tiu ĉi listo mankas al iu homo, tio estas malsana afero. Oni povas esti kosmopolitano nur se oni troviĝas sur ĉiuj ĉi ŝtupoj.

>>cetere, ĉu estas granda problemo ne scii ies devenlandon?<<

Jes, povas esti grave en situacioj, ke oni aperigas aŭ diras nacian / landan apartenecon, ja eĉ ne nacia, sed nur landa aparteneco determinas, karakterigas homojn kulture kaj se la partnero konas kulturajn karakteraĵojn de la lando de la aliulo, li / ŝi povas trakti kelkajn situaciojn ĝuste, povas pli alproksimiĝi al partnero, se li / ŝi konas naciajn / landajn kulturajn specialaĵojn, pli bone kompreni liajn / ŝiajn vortojn, kion li / ŝi volas esprimi, ktp.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Péter Kovács edited this comment 14 months ago.
Gary Mickle replies:
Se esperantisto prezentas sin kiel sennaciulon kaj malemas esti kulture taksonomiita surbaze de sia gepatra lingvo, tio ne estas "absurdaĵo". Jam la komento de Péter Kovács montras, kial. La "gepatra lingvo" estas egaligita ĉi tie al la "kultura aparteno". Ne estas tiel simple. La vera kultura specifo de preskaŭ iu ajn homo estas kompleksa, kaj ne sufiĉas indiki lian/ŝian gepatran lingvon por priskribi ĝin. La etna identeco ne estas la kerna elemento de ĉies identeco.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Péter Kovács replies:
[eo] Mi kritikas nur la vorton SENnaciulo. Oni ne povas esti sen nacia aparteno, eĉ se oni neas tion ĉi. Ankaŭ la nobelpremiito Imre Kertész ne kategorigas sin kiel hungaro, sed hungaria judo, tamen li verkis en la hungara, inkluzive ankaŭ sian nobelpremiitan libron Sorstalanság (Sensorteco, kiu estis tradukita Esperanten, ĉu vi havas ĝin? Mi ĝin havas. Eĉ en la Esperanta traduko tre evidente montriĝas la hungarlingva pensmaniero, strukturo, kiel pruvo, ke originale li skribis en la hungara kaj ĉi tiu libro estas tradukaĵo. Kiam mi aŭdas lin paroli en la germana, li faras tion kun hungareca elparolmaniero. Do se li volas malsamigi sin kun iu ajn hungareco aŭ hungarlandeco, li ne povas, ja tiuj ĉi montriĝas ekzemple en tiuj ĉi fenomenoj).

Kial ne nomi tion ĉi koncepton SUPERnaciulo, supernaciismo, ktp.? Aŭ kromnaciismo (se ni komprenas sub "krom" tion, ke nacia aparteno ankaŭ inkluzivas, sed krome oni havas ankaŭ alian...)
Posted 14 months ago. ( permalink )
Zlatko Tišljar - Pajo says:
Cetere la diraĵo ofte aŭdata "ĉiuj lingvoj estas specifa maniero ekkoni kaj esprimi la mondon" laŭ mi ne ĝustas. La strukturo de la homa cerbo estas la sama por ĉiuj homoj kaj tial ili havas la saman profundan strukturon de la maniero krei lingvojn (Chomsky). Pro tio ni povas lerni aliajn lingvojn kaj tradukadi, diference de tio ke ni ne povas uzi kaj tradukadi lingvojn de bestoj, char niaj cerboj estas diferencaj. Iom da komuneco ni tamen havas, ja la DNA de ĉiuj vivestaĵoj certaprocente estas la sama, kaj tial tamen eblas parta komunikado. Ĉiu el ni scias ke ni havas partan komunikadon kun niaj katoj kaj hundoj kaj aparte ke tiu komunikado kun simioj estas ankoraŭ pli ampleksa - sed tamen neniam ĝis la grado de eblo lerni aliajn homajn lingvojn.
Tial simple neniu lingvo havas apartan kapablon esprimi alimaniere la mondon ol iu alia. La mondon ni vidas diversmaniere ne pro alieco de lingvo, sed pro alieco de ĉies individua scio. Do, la neceso gardi la lingvojn ne venas de tio ke per ili ni alimaniere vidas ĉirkaŭ ni, sed pro tio ke per lingvo ni defendas nian grupapartenon kaj rajton vivi laŭ la kutimoj de koncerna grupo.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Imre Szabo replies:
Se mi havas nur unu binoklon, mi povas vidi la monon nur tia, kia ĝi montras. Se mi prenas alian binoklon, tiam mi vidas alie. Kvankam mi havas tiun saman cerbon dume. Kvankam eĉ tio ne estas vero, ĉar nia cerbo kapablas transformiĝi, ĝiaj kapabloj ŝanĝiĝas pere de la perceptoj, kiuj atingas nin pere de la diversaj binokloj. La profunda strukturo estas la sama -- kiel tion agnoskas Noam Chomsky --, tamen apenaǔ eblas konstati la komunajn ecojn de ĉiuj ekzistantaj lingvoj (krom tio, ke ĉiuj lingvoj konsistas el sonoj... Ja la enkorpigaj lingvoj eĉ vortoj-frazojn ne havas). Aǔ ni vidu la lingvaĵon de la blankuloj, kiun determinas la manko en la perceptoj. (Mankas rektaj spertoj de la koloroj, la formoj venas iel tra la palpado.)
Lingvo estas samtempe ankaǔ simbolo de persona, grupa, nacia, eĉ kontinenta identeco, same kiel flagoj kaj himnoj. Sekve ili estas disigaj same.
La lingvoj estas pordoj. Ni devas inventi la seruron por povi kaj enfermiĝi kaj aperti.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Jens S. Larsen replies:
Nun kiam Chomsky estas menciita, mi sentas min devigita interveni.

Efektive oni neniam asertis ke la profunda strukturo estas sama por ĉiuj lingvoj -- maksimume oni konjektis ke oni povus, surbaze de la metodoj por elanalizi profundajn strukturojn, redukti la gramatikan diversecon de lingvoj al proksimume deko da "kernaj gramatikoj" (core grammars). Sed la teorio progresis, kaj nuntempe oni tute rezignis pri surfacaj kaj profundaj strukturoj! Samtempe oni rezignis pri la ideo ke ekzistas malsamaj lingvoj!! Tiel, ĉar oni eltrovis ke estas iluzie distingi inter la kapablo je lingvo kaj la lingvo mem. Ni ĉiuj parolas dialektojn de unu sama lingvo, la homa. Ĉi tiun ŝtupon de la teorio oni nomas "principoj kaj parametroj" (principles and parameters); la principoj estas universalaj de la homa cerbo, la parametroj estas la elektoj permesitaj de ĉiu principo.

Supozu ke ĉiu principo permesas ĝuste du elektojn. Se ekzistas 16 principoj (kiel la famaj 16 reguloj de la Fundamento gramatiko), tio sufiĉas por fari 16^2, t.e. 65.536 malsamajn gramatikojn. La reguloj de la Fundamenta gramatiko verŝajne esprimas averaĝe pli ol unu parametron de universala lingva principo; se ni supozas ke estas 32 principoj, tio rezultigos 4.294.967.296 malsamajn gramatikojn, kaj se ni supozas eĉ la duoblon de tio, do 64 principojn, tio sufiĉos por 18.446.744.073.709.600.000 (dek ok kaj duona triilionoj)! Aldonu al tio ke sama gramatiko ne signifas saman vortaron, kaj vi komprenos ke ni verŝajne ne bezonos tiom kiel 64 principojn por klarigi la ekzistantan kaj ekzistintan lingvan diversecon!

Se ni kiel Esperantistoj akceptas ĉi tiun evoluon en lingvistika teorio, tio havas interesajn konsekvencojn. Ni povas koncedi ke la homa lingvo estas natura fenomeno, ĉar se homoj uzas sian denaskan, lingvan kapablon por paroli la Internacian, Esperanto estas dialekto de la homa lingvo samnivele kun la Angla, la Japana kaj la Zulua. Esperanto do estas normala lingvo, kaj tio ja estus gajnego se lingvistiko estus normala scienco (tio bedaŭrinde ankoraŭ mankas). Aliflanke fariĝas eĉ pli mistere kiel povas esti tiom pli facile lerni Esperanton, kiel ni ĉiuj ĝenerale spertis. Eble ĉiuj dialektoj de la homa lingvo estas same facilaj por infanoj kiuj nature sorbas ĝin el sia medio, dum instrui dialekton estas ne nur malfacile en si mem, sed ankaŭ tre diversgrade malfacile, ne nur pro la lingvoparametraj detaloj, sed ankaŭ pro la eksteraj kondiĉoj (kiel oni instruas, kial oni instruas ĝuste tiun dialekton ktp.).
Posted 15 months ago. ( permalink )
Jens S. Larsen edited this comment 15 months ago.
Péter Kovács replies:
[eo] Oni devas esti singardema kun tiu Chomsky, ja li elpensis sian teorion laŭ la funkciado de komputikaj modeloj, kaj ne laŭ la veraj meĥanismoj de la homa(j) lingvo(j); li aplikis la ideon nur poste por modeli lingvojn.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Jens S. Larsen replies:
Ne, estas male: la ideoj de Chomsky inspiris la evoluigon de komputilaj modeloj.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Péter Kovács replies:
[eo] Ne, mi scias la kontraŭan procezon.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Jens S. Larsen replies:
Chomsky dekomence okupiĝis pri la homa lingvo, kaj se oni povas havi alian impreson, tio estas ĉar komence de lia kariero neniu havis ian klaran ideon pri la diferenco inter maŝina kaj natura lingvo. Kio gravas, tamen, estas la rilato inter la lingva scienco kaj la movado por internacia lingvo.

La avantaĝo de Esperanto estas ke ĝi ne dependas de la ajntempe aktuala nivelo de la scienco. Se la scienco ankoraŭ ne estas matura por niaj celoj, ni simple ignoras ĝin. Bedaŭrinde tio signifas ankaŭ ke kiam la scienco fine maturiĝas, ni tendencas ignori ankaŭ tion. Mi studis lingvistikon universitate, sed daŭre problemegas al mi konvinki Esperantistojn pri la graveco de la progresoj de moderna lingvistiko. Tia stato tamen estas pli favora ol tiu de Ido, Interlingua k.a., kiuj provas ĉerpi aŭtoritaton el delonge mortintaj sciencaj paradigmoj.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Péter Kovács replies:
"Tial simple neniu lingvo havas apartan kapablon esprimi alimaniere la mondon ol iu alia. La mondon ni vidas diversmaniere ne pro alieco de lingvo, sed pro alieco de ĉies individua scio."

[eo] Mi malsamopinias. Ekzemple la hungara lingvo havas alian strukturon ol hindoeŭropaj. Do certe gehungaroj vidas alie la konstruitaĵon, funkciadon de la mondo, ja mem la maniero de akcenti aferojn estas ĝuste la kontraŭa al hindoeŭropaj: kion oni volas akcenti en la hungara, oni ponas ĝin antaŭen en la frazo aŭ frazero, frazera strukturaĵo, kaj ne malantaŭen, kiel en la hindoeŭropaj lingvoj. Tio validas ankaŭ por la morfemoj: ili ejas post la ĉefa lingva elemento (substantivo aŭ adjektivo, ktp.) kiel postfiksoj, kaj ne antaŭ la vortelementoj modifendaj, kiel prepozicioj. Konsekvente ĉi tiu lingva strukturado supozigas ankaŭ alian filozofion, pensmanieron pri la ĉirkaŭanta mondo.

Eĉ ni pripensu, ke ekzistas du malsamaj vortoj por unu nocio en la kroata kaj en la hungara - tio estas natura. Sed povas esti, ke la hungara (kunmetita) vorto devenas de alia hungara vorto pri malsama nocio, kiun la kroata vorto montras, konstruite de alia bazvorto, kiu akcentas alian nocion de la mondo. Ĉi tiel aŭdante la hungaran vorton, en kiu certa nocio estas rekonebla, oni pensas aŭtomatike al tiu nocio kaj ne al la nocio, kiun la bazvorto de la kroata ekvivalento (parto de la kunmetaĵo, aŭ originalo de la novkonstruita vorto) montras. Ĉi tiel oni vere diverse vidas la mondon, laŭ lingvoj, ĉu ne?
Posted 15 months ago. ( permalink )
Péter Kovács edited this comment 15 months ago.
Karesema says:
Gratulon, kara amiko Imre pro via interesa artikolo! Tiu ĉi artikolo apartenas al kerno de tiaj artikoloj, kiuj vekas fortan pripensadon. Mi mem tralegis ĝin dufoje por elpreni el ĝi, la esencon de ĉiu frazo.Mia komento estas surbaze de mia analizo:
Oni bone scias, kielmaniere lingvoj influas morale kaj socie en la vivon de ĉiu homo kaj respekti ĉiun lingvon, estas devo de la homaro.Evidente, ke lingvo estas la plej altvalora kodaro kreita de la homo...la plej rekta komunikada-projekto homa.Kaj memkompreneble la homoj respondecas pri ĝia konservado kaj poluro.Kaj lingvo formortas kaj kaducas kunekun sia popolo.
Mi nur ne kredas, ke ĉia ajn lingvo povas ŝanĝi karakteron de ĉia homo.
Lingvo ne anĝeligas homojn.
Ankoraŭfoje...gratulegon !
Posted 15 months ago. ( permalink )
Imre Szabo replies:
Tamen ĉiuj lingvoj havas malsaman prestiĝon. Kaj prestiĝo pli forte difinas la internacian uzatecon de iuj lingvoj ol mem la nombro de la parolantaro. Tamen ekzistas ankaǔ alia grava punkto: la atingebleco. Se kvin homoj volas interparoli, ili spontanee serĉas lingvon, kiun ili ĉiuj konas. Kaj lingvo ne anĝeligas homojn, ankaǔ Esperanto ne! Kaj ankaǔ ne diabligas...
Posted 15 months ago. ( permalink )
Péter Kovács replies:
[eo] Kelkaj hungaraj "pensistoj" asertas tamen, ke fleksantaj lingvoj kiel semidaj-hamidaj (?) kaj hindoeŭropaj jes ja "diabligas" homojn ĉar pro tio ili povis fari tiajn kruelajn kriminaĵojn, kiujn ili faris ekzemple dum la koloniigado, ktp. ĉar la "malnormala", inversa lingva strukturo frenezigas ilin, dum la "unusole sana" lingva strukturado estas tiu de la algluantaj lingvoj (hungara, turka, finna, japana, ktp.)
Posted 15 months ago. ( permalink )
Andreo Peetermans replies:
Ĉu temas pri hungaraj pensistoj aŭ pri hungaraj figazetistoj el la 19a jarcento?

Eble vi nur ŝercas, mi ne scias, sed la esprimitaj ideoj (fleksio frenezigas) laŭ mi estas vere idiotaj...
Posted 15 months ago. ( permalink )
Péter Kovács replies:
[eo] Ne, mi mem renkontis tiajn ĉi ideojn ankaŭ en nunaj libroj kaj prelegoj.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Hannes van Loggerenberg says:
Saluton Imre,

mi legis la artikolon kaj la sekvantan diskuton, kiu enhavas multajn diversajn interesajn vidpunktojn. Specife al mi estas interesa sekvi tian diskuton, ĉar mia patrina lingvo, la afrikansa, estas lingvo ĉiam emocie spertata kaj diskutata per kaj siaj multkolora kaj diversa parolantaro kaj siaj malamantularo! Tiu lingvo estis subpremilo, sed ankaŭ liberigilo por multaj. Ĝis antaŭ nelonge estis lingvo de fortuloj, nun ĝi iĝis lingvo de minoritato. Neniu sorto estas certe! Tamen iam eĉ sorto malbonŝanca povas esti kaŝita beno! La tempo ĝin al ni montros. Ni atendas. Mi opinias ke tiuj diskutoj ĉiam restos kun ni, kie ajn en la mondo.

Salutojn de Hannes
Posted 15 months ago. ( permalink )
Imre Szabo replies:
La afrikaansa estas versio de la nederlanda, ĉu? Ili suferis la unuajn koncentrejojn de la angloj en la fino de la 19a jarcentro. Nenies sorto estas certa, tre facile povas fariĝi venkanto venkato.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Hannes van Loggerenberg replies:
Vi parte pravas, la afrikansa estas plej parte nederlanddevena, sed kun propra evoluo dum kelkaj jarcentoj, kun influoj de la angla, la germana, la franca, la malajzia. Hodiaŭ la plimulto de sia parolantaro estas miksuloj parte eŭropdevena, parte indiĝendivena kaj parte sklavdevena (precipe hindaj kaj indonezaj sklavoj). Sudafrika hodiaŭ havas dekunu oficialajn lingvojn kaj ok aliajn naciajn lingvojn. La angla estas la kvina plej parolata kiel hejmlingvo, tamen estas la plej parolata interlingvo je oficiala kaj komerca nivelo. La afrikansa estas la tria plej parolata hejmlingvo kaj ĝi ankaŭ funkcias kiel interlingvo, kvankam ne tiel vastuzata kiel la angla. La historioj kaj interligoj de ĉiuj tiuj lingvoj estas tre komplika, sed ege interesa afero. Esperanto estus por Sudafriko, aŭ Afriko ĝenerale, ideala kontribuo, sed bedaŭrinde ankoraŭ ne vere konata. Tamen Esperanto havas ankaŭ en Sudafriko jam longan historion, kiel oni povas legi en "Sub Fremdaj Ĉieloj" de Edwin de Kock. Komence nur havis intereson de blankuloj, sed ĉimomente estas diverskolora afero, feliĉe. Eble interesa por Esperantistoj scii estus ke Sudafriko havas ankaŭ sian propran 'Esperanton', lingvon nomatan 'Fanagalo' precipe parolatan inter minlaborantoj kiuj venas el multaj afrikaj landoj. Tiu lingvo estas agnoskata kiel unu de la ok 'naciaj lingvoj'. Ĝi baziĝas sur precipe la zulua, la angla kaj la afrikansa. Tamen, per tiu mi haltu ĉi tie, ĉar vere estas vasta, kaj tuta alia temo, kvankam ligita al via temo.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Farri says:
Kara Imre, mi tre gratulas kaj dankas vin pro la blogaĵo. Ĝojigas min tre la fakto ke la temo vekis tiom da komentoj ĉar ĝi signifas ke lingva ekologio estas prizorgo de esperantistaro.

Kiuj spertas malaperon de propra lingvo, tiuj spertas nekomprenon de granda parto el socia rondo. Mi vidis avojn plorante pro malkapablo interkompreniĝi kun la nepoj. Mi tristas tagon post tago, kiam mi simple mendas kafon kaj oni ne komprenas kion mi diras. Mi malgajas kiam mi deziras spekti filmon en kinejo, kiam mi volas spekti televidon, kiam mi devas telefonvoki al interreta kompanio pro misfunkcio...

Mia ĉefa kialo esperantistiĝi ja estas tiu sento favora al lingva ekologio, al plu ekzisto de lingvoj, de kulturoj, de diverseco taksi la mondon.

Konsideri kelkajn lingvojn internaciaj, kelkajn aliajn naciaj kaj kelkajn aliajn regionaj, estas imperiismo helpanta senkulturigon de la mondo. Esperanto estas, laŭ mi, la plej ĝis nun ekzistanta ilo tiuhelpe,

Via blogaĵo instigis min publikigi en mia blogo la ĵus verkita principaro de Kataluna Esperanto Asocio.

Koran saluton

Farri
Posted 15 months ago. ( permalink )
Imre Szabo replies:
Ankaǔ mi tre ĝojas pro la granda interesiĝo. Dankon pro la emociplena, poeta priskribo de la stato vivi en perdita lingvo. Vi havas mian simpation por viaj luktoj. Esperanto celas plenumi sian entreprenitan taskon: funkcii kiel interetna, internacia lingvo. (Sed ŝajne la interetnaj luktoj eĉ tiam ne ĉesos.) Mi bonvenigas ankaǔ ĉi tie la principaron de Kataluna Esperanto-Asocio.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Péter Kovács replies:
[ia] Benvenite, catalano Farri!

Io es curiose, qual prestigio ha le catalano in vostre pais, in qual territorios, nivellos del vita social vos pote usar lo (p. ex. in le tribunal?) officialmente? Quante derecto on ha in usar le catalano in vostre pais? Esque illo pote esser usate efficacemente in Catalonia como instrumento de communication mesmo inter gentes incognoscite sur le strata? Esque catalano es inseniate in le scholas general e medie e alte? Esque tote le juvenes catalan parla le catalano, o solmente lo comprende (o le lingua materne de illes es plus tosto le espaniol in le major casos)?

(Io spera, vos comprende interlingua, que sta si proxime al catalano...)

con mi optime salutes:

Petro
Posted 15 months ago. ( permalink / translate )
Farri replies:
Kvankam mi legis unuafoje, mi komprenis tiun lingvaĵon, ĝi aspektas kiel miksaĵo de latinidaj lingvoj kaj por parolanto de latinida lingvo, scipovantoj de kelkaj aliaj kaj komprenanto de preskaŭ ĉiuj, interlingua sonas iel freneze.

Rilate al via demandaro pri la kataluna, certe vi trovos en la sekva ligilo respondojn al ĉiuj demandoj: eo.wikipedia.org/wiki/Kataluna

anke con mi optime salutes

Farri
Posted 15 months ago. ( permalink )
Péter Kovács replies:
[eo] Tio ĉi ne (nur) estas lingvaĵo, sed lingvo. Sed vi pravas, interlingvao povas esti traktata kiel unu ebla realiĝo de la internacia vortprovizo, do kiel lingvaĵo (dialekto...?) de ekzistanta eŭropa latenta lingvo.

Ĝi eble aspektas, kiel miksaĵo de latinidaj lingvoj, sed ĝi ne tio estas: ĝi estas prototipe, etimologe regajnita formaro de la jam menciita "internacia vortprovizo", latenta eŭropa komuna lingvo, kiu devenas de la latina (pro tio ĝi aspektas, kiel latinida), iaspeca "pralingvo" - escepte, ke ĝia gramatiko estas reduktita, kompreneble.

Mi ne pensas, ke ĝi estus "freneza", se vi intencis uzi ĉi tiun vorton en negativa senco.

Hm...estas sufiĉe energiprotekta solvo skribi ligilon anstataŭ respondi. Mi ne pensas, ke mi ricevos respondon al ĉiuj miaj demandoj tie, kiujn povus respondi nur katalano, kiu travivas ĉi tiujn aferojn en sia ĉiutaga vivo, kaj ne teoria resumo de enciklopedio. Sed mi dankas la ligilon, kiun mi ankoraŭ ne kontrolis

Laŭdinde, ke vi provis skribi en tiu ĉi "lingvaĵo", kiel vi ĝin nomas. "Anke" devus esti "anque" en tiu ĉi lingvo, standarda ekde 1951, kiu ne nur estas lingvaĵo, des pli ne "miksaĵo", kiel eŭropanto.

[ia] Gratias!

Petro
Posted 15 months ago. ( permalink )
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro says:
Saluton kara Imre,
Nu oni lasu la homojn paroli libere la lingvojn kiujn ili kapablas ... almenaŭ ili rajtu konservi la denaskajn lingvojn ...
kaj nepre oni ne malpermesu paroli kiun ajn lingvon ... ĉiu lingvo estas grava eĉ tiu taksata kiel plej malgranda aŭ malgrava...

kaj esperanto utilu por supralingve komunike libere, sen trude nek tabue kaj egalece por ke ĉiuj popoloj interkompreniĝu en mondo sen lanlimoj kaj nek superpovovaj ŝtatoj..
La mondo estas granda vilaĝo..
Tutmondajn kaj sennaciecajn salutojn
Flo !
Posted 15 months ago. ( permalink )
Imre Szabo replies:
Jes, vi pravas: la libereco elekti kaj uzi la laǔplaĉan lingvon -- devus esti bazo por la homa kunekzistado, kiun fiksas ankaǔ la Ĉarto de Lingvoj. Lingvo estas unu el la plej intimaj havaĵoj de la homo, io simila kiel la korpo. Precipe la denaska lingvo... La unuaj intelektaj travivaĵoj devenas el tiu tavolo. Sekve, se oni volas forpreni la gepatran lingvon, tio estas kvazaǔ oni volus forpreni niajn konojn. Ankaǔ Esperanton ni elektis libere. Kaj iuj aliaj same libere ne elektis ĝin. Sed ankaǔ la ceterajn lingvojn oni devus libere, kaj ne sub perforto, elekti (ekzemple por vivteni sin).
Posted 15 months ago. ( permalink )
Péter Kovács replies:
[eo] "sennaciecajn"...? fi! Tipa esperantista inventaĵo estas tiu ĉi vorto... Ĉu vi malamas vian propran nacion, devenon, aŭ kio...?! Se vi ilin neas, vi neas vin mem.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Andreo Peetermans replies:
Kiam homo samiĝas al sia nacio, baldaŭ ekestos milito...
Posted 15 months ago. ( permalink )
Péter Kovács replies:
Homoj ne devas samiĝi kun siaj nacioj, ja ĉiuj originale apartenas al iu nacio. Nur de tio ĉi ne ekestas militoj. Oni povas nur malsamiĝi de siaj nacioj, kiel "sennacieculoj" kaj similaj.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Gary Mickle replies:
Uzo de la vorto "sennacieca" tute ne estas simptomo de negativa nacia identeco – ĉe kiu homo identigas sin kun iu nacio, tamen malŝatante ĝin. Ĝia uzo povas indiki distanciĝon de mondkonceptoj, kiuj glorigas aŭ tro gravigas naciojn kaj naciecon. Tial SAT dekomence preferis esti "sennacieca" ol "internacia". Similtendence, Zamenhof nomis Esperanton ne nur "internacia", sed ofte ankaŭ "sennacia", "sengenta" kaj "neŭtrale-homa" lingvo.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Jens S. Larsen replies:
Ĉu efektive Z ie nomis Esperanton ĝuste "sennacia"? Mi povus serĉi en tekstaro.com, sed se vi jam havas referencon preta...

Mi certas ke li uzis la tri aliajn. Tamen ŝajnas ankaŭ ke li bedaŭris ke Esperanto estas sengenta. Almenaŭ li opiniis ke ĝia estonteco estas multe pli certa kun eĉ malgranda denaska parolantaro ol kun nur dualingvuloj.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Gary Mickle replies:
En unu el siaj leteroj al Michaux en 1905 li skribis: "La malfeliĉon de la homara disiĝo neniu povas senti tiel forte, kiel hebreo el la ghetto. La necesecon de lingvo sennacia, neŭtrale homa neniu povas senti tiel forte, kiel hebreo …".

En la sama jaro li skribis en letero al Schneeberger: "La kreado de malgranda neŭtrale-homa popolo, en kiun iom post iom povus enverŝiĝi kaj solviĝi ĉiuj popoloj de la mondo, estas la tuta celo de mia vivo. La esperantismo estas nur parto de tiu ĉi ĝenerala ideo." Kredeble li vidis tian denaskan parolantaron de Esperanto kiel avangardon de estonta sengenta mondo, kaj ne kiel novan genton.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Jens S. Larsen replies:
Ni eble gratulu nin ke la Zamenhofaj ideoj pri avangarda gento, malkiel la Leninaj pri avangarda partio, ne estis praktike aplikitaj...

La plej interesa afero estas tamen ke en ĉi tiu demando unu egalas al nul. Unu gento estas neniu gento.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro replies:
Mi ne sentas min ano de iu nacio, sed terano kaj ne pro tio mi sentas ke neas min !
Mi sentas min hejme ĉie ajn kie mi vojaĝas en la mondo, dank' al esperanto...
sennaciece salutas
Flo !
Posted 14 months ago. ( permalink )
Jens S. Larsen replies:
Tre bone, sed se aliaj trovu tion imitinda, ja necesas ke sennacieco prezentiĝu kiel io supera al nacieco, la sennaciuloj kiel superaj al la nacianoj. Alie la sennaciuloj formas nur unu plian naciecon apud la aliaj; kaj se neniu havas ian problemon kun tio, tio pruvas ke la problemo ne estas la ekzisto de nacioj, sed la maltoleremo inter ili.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Helena Tylipska says:
Mi ne estas lingva spertulo. Lingvon (aŭ tri konataj de mi lingvojn) mi uzas tute intuicie, mi pensas ,ke mi uzas ilin same kiel infanoj. Mi vivas nun en pluretna medio- Italujo. Mi vidas kaj aŭdas amuzi kune diversaĝajn infanojn- afrikanoj, ĉinoj, pakistanoj, latinoamerikanoj, ili inter si parolas itale, multfoje pli korekte ol italoj mem, kun propraj gepatroj ili parolas proprajn etnajn lingvojn, preskaŭ ĉiam la gepatroj lernas de propra infano (ofte infanaro)la lingvon de gastiganta lando, ankaŭ al mi okazis same, certe , por tiu ekkono, eklerno, helpis min multe esperanto kaj ĝi restos por ĉiam mia "koramiko" ĉar donas al mi eblecon paroli kun la MONDO mia alia "koramiko"
Dankon al esperanto kaj al esperantistaro!
Posted 15 months ago. ( permalink )
Péter Kovács replies:
[eo] La kazo kiun vi priskribas, supozeble estas tipa por enmigrintoj de la unua generacio. Ili ne ankoraŭ bone parolas la ĉirkaŭaĵan ĉeflingvon de ilia nova loĝlando (mi intence ne skribis patrion, ĉar ja patrujon oni havas nur unu, ĉu ne: patr-ujo = loko de la patro...), dum siaj infanoj estas instruitaj en lernejoj al la ŝtata lingvo. Eble la gepatroj eĉ ne havas tempon viziti bonajn lingvokursojn por ĝuste ellerni la lingvon, ĉu ne?

salutas:

Petro
Posted 15 months ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
Ni ĉiuj uzas la lingvojn instinkte, pli bele dirite rutine. Kaj la rutino de la opaj konataj idiomoj por ni estas diversmaniere profunda, eĉ situitiva. Ni havas pretajn, ekzercitajn lingvajn solvojn por la opaj situacioj. Se ni regas plurajn lingvojn, eble por la opaj situacioj riveliĝas modeloj el malsamaj lingvoj.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Attila Schimmer says:
Ferenc Kölcsey diris: "Nyelvében él a nemzet!" = "La nacio vivas en sia lingvo"! Se la lingvo mortas kvankam ne mortas la popolo mem sed certe mortas la nacio.
Tamen genocido pro lingvouzado jam okazis. Ni ne forgesu ke Stalin murdigis 30000 (tridek mil) homojn nur pro la lingvouzado de esperanto. Estas multaj aliaj ekzemploj el la iama Sovetio :-(
Posted 15 months ago. ( permalink )
Péter Kovács says:
[eo] Karaj gelegantoj!

Amiko Imre invitis min legi kaj komenti ĉi tiun artikolon, sed ĝis nun mi komentis viajn komentojn, nun mi reagas al la enhavo de la artikolo mem.

Mi skribos dulingve: Esperante kaj hungare, ja temas pri defendo de mikraj lingvoj, ĉu ne? Kaj lingvaj rajtoj. Konsekvence en la spirito de la deklaracio kaj la asertoj ĉi tie mi havas la rajton uzi mian gepatran lingvon ankaŭ ĉi tie, ĉu ne? Ĝuste temas ja pri tio ĉi. Oni povas esprimi siajn emociojn plej efekte en sia gepatra lingvo, ĉu ne? Se io bezonas tradukon de tiuj partoj, bv. informi nin; iu hungarlingvan(in)o, aŭ mi supozas, Imre, aŭ eĉ mi volonte faros tion. Se vi malakceptas, ne toleras, ke mi povas uzi la hungaran ĉi tie, eĉ se vi kontraŭas, atakas tion, ktp. vi troviĝos esti malkonsekvenca en la ofte menciata aserto iom nekompren(ig)ebla „Esperanto defendas etnajn/mikrajn/menaciatajn, ktp. lingvojn”.

Ĝenerale mia kritiko al la artikolo estas, ke malgraŭ la titolo ĝi ne mencias konkretajn situaciojn pri „lingva genocido” por pli bone kompreni, pri kio temas; ne donas definicion, kion oni atendus laŭ la titolo, ne donas ekzemplojn, ne nomas konkrete la malamiko(j)n de defendendaj lingvoj (aliaj lingvoj, ĉefe la angla, kaj sociaj, sociologiaj situacioj rezultantaj la subpremon aŭ malaperemon de pli mikraj lingvoj), sed parolas ĝenerale pri ideoj aŭ observoj, rimarkoj, pensoj eble pli teoriaj, filozofiaj ol praktikaj. La artikolo povas esti bona pro trakti ĝin kiel revado de iu poeto aŭ poetemulo (mi ne celas amikon Imre, ĉar ne li verkis, sed nur tradukis ĉi tiun artikolon), ks.; filozofiado, sed ne praktika ilo por kompreni la fenomenojn, siajn bazojn, procezojn kaj montri eblajn solvojn, ktp. Pro tio mi ne komprenas, kial ni bezonas ĉi tiun prelegon / artikolon pri ĝeneralaĵoj, kiujn jam ĉiuj konas kaj konsentas, kiuj jam konatas per ĉiu, estas jam unusenca, evidenta por ĉiuj…Eĉ mi mem, aŭ iu ajn de ni povintus fari tiun ĉi prelegon, skribi artikolon pri ĝi poste, ja mi supozas, ke ni ĉiuj konsentas en tiuj ĉi bazprincipoj, ĉu ne?

Sed nun konkrete pri asertoj en la artikolo:

„[Ĉ]iu havas la rajton partopreni en sia gepatra lingvo la instruadon ekde la infanĝardeno ĝis la universitato[…]”

[eo] Kompreneble, sed ne ĉiam estas realigebla aŭ racia postuli ĉi tion. Ekzemple en loko, kie nur unu familio estas de iu konkreta etno / nacio / nacia minoritato / kultura grupo, ktp., estus stulte postuli, ke „mi povu irigi mian infanon en infanĝardenon, kie oni (ĉiuj, kaj ĉiam) alparolu ĝin irane”, ja neniu povus alparoli ĝin / instrui por ĝi la iranan lingvon, ekzemple ĉi tie, en Zalaegerszeg, mia urbo en Hungario. Tiukaze estus vane kaj ridinde ripetadi „mi havas la rajton”, se ĝi ne estas realigebla.

Tiu ĉi evidenta kaj natura bazprincipo ne estas realigata ekzemple en Moldova-o, parto de Rumanio (ne Moldavio, la aparta ŝtato, sed la samnoma rumania regiono), kie vivas hungara minoritato (etna grupo csángó) en kultura, lingva ĉirkaŭaĵo de granda rumana plimulto. Pro tio la aferoj ne estas tiom facile realigeblaj, kiel en la najbara regiono Transilvanio, kie la hungara minoritato rumania estas pligrandanombra kaj ili vivas en pli grandaj unuecaj grupoj teritorie kaj nombre. Ja oni ekzemple ne permesas jam de jardekoj aŭ eble jarcentoj, ke la tre religia (romkatolika) hungararo en Moldova-o aŭdu la meson en sia gepatra lingvo. Kvankam nuntempe promisoplenaj iniciatoj rezultis en (ĉefe hejmaj, enloĝdomaj, do duonoficialecaj) hungarlingvaj kursoj por bazlernejanoj, kie eble oni ankaŭ lernas kelkajn bazlernejajn studobjektojn hungare, la csángo-oj ne povas sonĝi pri universitata hungarlingva instruado en ilia regiono. Mem observante la plenan Rumanion, la hungara minoritato (de ĉ. 1 miliono 500 miloj) ne eĉ havas apartan hungarlingvan universitaton, kio devus esti memkomprenebla je tiu ĉi granda nombro, ĉu ne? KAJ: Rumanio estas membro de la Eŭropa Unio! Mi ne povas kompreni, kiel oni akceptis aligi tiajn ĉi landojn, kiuj ne estas pretaj por aliĝo interalie ĉiterene - ebligi al minoritatoj uzi siajn bazajn rajtojn.

Alia aspekto estas la ekzemplo de Nederlando (ne plu Nederland-ujo, do „ujo por /ekskluzive/ nederlandanoj”, ja multajn enmigrintojn alikulturajn ĝi havas; kiel Germanio ankaŭ ne plu estas „Germanujo” = „ujo /ekskluziva/ por germanoj” – eble kaŭzo ekde nun pli bone pripensi, kiam kaj kiacele oni uzas –uj-on kaj kiam / kiuintence –i-on en nomoj de ŝtatoj…?). Ĉi tie eĉ ne temas pri lingvaj rajtoj de minoritatoj aŭ enmigrintoj ĉikoncerne, sed pri tiu, ke la angla lingvo eĉ minacas la landlingvon: la nederlandan (la oficialan lingvon de la ŝtatodona kultura originpopolo) mem! Do tiuaspekte oni devas trakti ĉi tiun deklaron „[Ĉ]iu havas la rajton partopreni en sia gepatra lingvo la instruadon […en…] la universitato[…]” alie. Mi scias de mi mem, kaj de nederlandano mem, kiu skribis al mi interrete kaj kiu diris la samon persone en intervjuo en interlingvao, kiun mi faris kun li en la nuntempe okazita interlingvaa norda renkontiĝo en Svedio (oni povos aŭskulti la intervjuon kun li poste iam en Radio Interlingua), ke plimulto de prelegoj en universitatoj estas angle en Nederlando. Kio okazus, se nederlandano vere komencus postuli realigi sian rajton „povi partopreni en la instruado universitata propralingve”, t. e. nederlande en Nederlando…? Ĉu ne tio estus la memkomprenebla? Jen malsana, nekredebla, eble eĉ neakceptebla efekto de la globalismo gvidata per la angla lingvo…

„Ĉiu havas la rajton skribi sian nomon laŭ la reguloj de sia gepatra lingvo[…]”

[eo] Laŭ tio ĉi mi estas vere Kovács Péter, kaj ne Péter Kovács, eĉ ankaŭ por vi, kiam mi skribas alilingve, ne hungare. Mi eĉ agas ĉi tiel skribanta alilingve, kun la faciligo, ke mi skribas majuskle mian familian nomon: KOVÁCS Péter (kaj ne „KOVÁCS, Péter” , kiel ofte en indoeŭropaj listoj de nomoj; ja la hungara maniero estas skribi la familian nomon antaŭen, do oni ne devas uzi komon inter la du nomoj, indikante, ke temus pri diferenco al la norma uzo de la konkreta lingvo). Mi pensas homojn sufiĉe inteligenta, ke laŭ tio oni rekonas, ke la majuskla nomo (kio kutimas esti skribata ĉi tiel en alilingvaj nomlistoj) estas mia familia.

„[…] kaj ĉiu nacio kaj naciminoritato rajtas uzi sian propran nomon kaj siajn proprajn geografiajn nomojn.”

[hu] Ezt jelenleg két lábbal a földbe tapossák Szlovákiában, mert nemrégiben bevezettek egy törvényt, miszerint általános iskolai tankönyvekben nem szabad más nyelven, csak szlovákul megjelentetni a szlovákiai földrajzi neveket, helységneveket még nem szlovák nyelvű tankönyvekben is… Ezért az a furcsa és mesterséges helyzet állt elő (amire a szocialista diktatúra alatt volt példa Romániában a román és magyar nyelv vonatkozásában), hogy magyar nyelvű tankönyvekben (pl. történelemkönyvben) magyar nyelvi környezetben szlovákul írják a felvidéki helyneveket, pl. Pozsonyt Bratislavának, vagy Nyitrát Nitrának (ahol a kiejtés ugyanaz…), Dunaszerdahelyt Dunajská Stredának, Érsekújvárt Nové Zámkynak, Horhátot Hrochot’-nak, Nagyszombatot Trnavának, stb. tehát több száz éve élő elnevezéseket akarnak elfelejtetni, ill. meg sem tanultatni az „őshonos” magyar gyerekekkel, mintha ők maguk, a szlovákok is ki akarnák törülni az emlékezetükből, hogy több száz évig magyar fennhatóság alatt éltek, egyetlenegy várost vagy falut sem ők alapítottak ott, hiszen minden településnek és földrajzi névnek van ott magyar neve; hogy több, mint ezer éve magyarok élnek ott, valószínűleg régebb óta, mint ők: akkortól, amikor ők még nem is voltak egy nemzet, ilyen név alatt. ÉS: Szlovákia – Habsburg Ottó kiejtése alapján - szintén az „Ajrópai Únió” tagja…milyen jogon? Megintcsak azt kérdezem: ha a kisebbségi jogokat ilyen mértékben figyelmen kívül hagyja, sőt, még szándékosan csorbítja is, milyen alapon vették fel egy olyan nemzetközösségbe, ahol a kisebbségi jogok tiszteletbentartása és biztosítása alapvető feladata a tagállamoknak?!

„[Ĉ]iuj lingvoj estas specifa maniero ekkoni kaj esprimi la mondon.”

[hu] Ez nagyon igaz. [eo] Tio ĉi estas tre vera. Sed mi jam skribis pri tio ĉi abunde en miaj komentoj al antaŭaj komentoj de aliuloj.

„S-ro Tove Skutnabb-Kangas, sveddevena lingvisto, naskiĝinta en Finnlando…”

[eo] Iu jam komentis, ke Sktunabb-Kangas vere estas virino, do temas ne pri s-ro, sed s-ino. Tion oni povas eĉ vidi rigardante la foton de ŝi al la jena retejo:

www.akira.ruc.dk/~tovesk

Imre tamen ne (ankoraŭ) korektis tion ĉi. Ĉu eble nun, post tiu ĉi komento…?

„Kiel inter la estaĵoj ekzistas malaperontaj, minacataj kaj neminacataj rasoj, tiel same estas klasifikeblaj ankaŭ la lingvoj.”

[eo] Oni devas esti singarda kun ia ajn klasifikaĵo, partigo (erigo?) al „minacata” kaj „ne minacata” (ja „ĉiuj lingvoj estas egalaj”, ĉu ne? – ofte menciite), ĉar se oni kategoriigas lingvojn en tiun ĉi du kategoriojn, aŭ en similajn, oni aŭtomatike havos malamikajn kaj amikajn lingvojn por si (se ni spegulas tiun ĉi modelon al nacioj, rasoj, tio estus la nukleo de naziismo…), kaj aŭtomatike ekzemple geesperantistoj havos la anglan, kiel malamikon kaj la Esperanton, kiel amikon, ktp. Kaj ili vere havas la anglan, kiel „malamikan lingvon”. Mi tamen pensas, ke Esperantistoj ne devas malami la anglan, sed agi por la disvastiĝo, ktp. de Esperanto. Mi pensas, tio eblas ankaŭ al maniero ne ataki aliajn lingvojn.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Péter Kovács edited this comment 14 months ago.
Péter Kovács says:
„[S]e formortas iu lingvo, kun ĝi pereas ankaŭ la popolo kreinta ĝin[…]”

[eo] Tio ne nepre estas ĉiam vera. Ciganoj (r)estas ciganoj sen paroli plu sian, sed parolante la ĉirkaŭantajn lingvojn de la plimulto, irlandanoj (r)estas irlandanoj (eĉ ili estas tre fieraj por esti tiuj) emfazante tion ĉi en la angla, ktp. Estas aliaj faktoroj, kiuj determinas la nacian / etnan apartenon, ol la lingvo. Se la lingvo ne plu estas tio, kiel la ĉefa faktoro de nacia / etna / popola, tkp. aparteneco, tiam aliaj faktoroj forprenas tiun ĉi rolon de ĝi (aŭ ne forprenas, ja ekzistante ankaŭ kune kun la lingva faktoro antaŭe).

„[…]malaperos ankaŭ unu el la eblaj metodoj por kompreni la mondon.”

[eo] Jes, kvankam mi ĵus skribis, ke irlandanoj estas irlandanoj, eĉ fieraj ne plu parolante sian originalan „devenlingvon”, sed la anglan, tamen tiu ĉi aserto povas havi iom da vero. Ja ekzemple la baskoj havas aglutinantan „originlingvon”, dume ke ili parolas plejparte en la hispana, kaj ili anuncas en la hispana, ke ili estas baskoj, kaj ne hispanoj, kiu estas tute alia lingvo strukture, ol la baska, kiu evidente plu proksimas al ilia pensmaniero, ol la hispana. Do ĉar ili, la baskoj parolas la hispanan, tio ĉi ne estas la plej bona por ili, ja en ĝi oni ne povas vivi plene laŭ sia pensmaniero, mondokoncepto. La plej sana por ili kaj por esprimi kaj vivigi siajn pensmanieron, mondkoncepton, ktp. estus, se ili parolus sian originalan „devenlingvon”: la baskan, ja mem ili, sia mondkoncepto, filozofio, ktp. kreis la baskan lingvon por si! Do certe la lingvo, kion oni uzas, influas (eble ne entute malaperigas) la „komprenon de la mondo”, la mondokoncepton, ks.

„Ekzistas iuj, kiuj ne ŝatas la fortajn esprimojn, kiel lingva genocido, diras S-ro [S-ino! - KP] Tove Skutnabb-Kangas, samtempe ili ne protestas kontraŭ la formo lingvomorto, kiu tamen estas la sama, krom ke ĝi ne almontras la plenuminton, ĝi kamuflas, forviŝas la fakton, ke iu lingvo ne formortas de si mem, sed iuj puŝas ĝin en la pereon, eĉ se ŝajne ne okazas perforto.”

[eo] „Lingva genocido” kaj „lingvomorto” ne samas, ĉar en la formulado „genocido” oni havas la imagon de iu malamiko, dum lingvomorto estas nur simpla priskribo de procezo. Kaj lingvomorto ne estas kaŭzata simple nur per („genocido” fare de) alia lingvo dominanta, ekzistas kromaj faktoroj (sociaj, kulturaj, ktp.) al tio.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Gary Mickle says:
La Monda Konferenco pri Lingvaj Rajtoj (Barcelono, 6-9 junio 1996) estis organizita de la Komitato por Tradukado kaj Lingvaj Rajtoj de la Internacia PEN-Klubo / Internacia Centro Escarré por Etnaj Malplimultoj kaj Nacioj. Partoprenis entute ĉ. 100 neregistaraj organizaĵoj. Tiel, jam antaŭ pli ol dek jaroj estiĝis la Universala Deklaracio de Lingvaj Rajtoj (UDLR). Antaŭ ol entuziasmiĝi pri ĝi, indas tralegi ĝin. Ĝian Esperantan tradukon oni povas konsulti en la reto: www.esperantio.net/index.php?id=19

La UDLR rilatigas la lingvajn rajtojn ne tiom kun la disvolviĝaj perspektivoj de individuoj, kiom kun la disvolviĝaj perspektivoj kaj pluvivkapablo de la lingvoj mem [Preamblo]. Ĝi baziĝas tre forte sur la ideo, ke lingvaj komunumoj estas rajtoportantaj subjektoj en la "propra" teritorio. Ĝi estas esence deklaro de tio, kion etnistoj kaj similaj politikaj fortoj nomas "etnaj rajtoj", sed alivestita kiel deklaro pri lingvaj rajtoj.

"La Deklaracio ekas el la principo ke la lingvaj rajtoj estas samtempe kaj individuaj kaj kolektivaj." [Art. 1.2] Rigardante la konsiston de la UDLR, oni vidas rapide, ke ĝi unuavicigas la kolektivajn lingvajn rajtojn super la individuaj. Tio tamen ne estas la principa problemo, laŭ mi. Multaj homaj rajtoj havas kaj individuan kaj kolektivan dimensiojn. Katastrofo estas, ke ĝi altrangigas kaj malaltrangigas lingvojn sur difinitaj teritorioj surbaze de historieco, kiu estas la principo, surbaze de kiu ĝi difinas ilin "teritorie propraj" aŭ ne [Art. 1.1]. La UDLR atribuas al la uzantoj de "teritorie propraj" lingvoj enormajn privilegiojn respektive la uzantojn de ne "teritorie propraj" lingvoj. Ĉi tie kriterio (kiu grupo ekloĝis en iu teritorio la unua), kiu estas kerna elemento de multaj etnonaciismaj kaj ksenofobiaj diskursoj, fariĝas tiel elemento de deklaracio pri homaj rajtoj!

Jen kelkaj specife kritikindaj partoj de la UDLR:

"Ĉiu lingva komunumo rajtas disponi je ĉiaj necesaj iloj por certigi la transdonon kaj kontinuecon de sia lingvo." [Art. 8.2] Laŭ mi estas strange trovi en deklaracio pri homaj rajtoj tian grupan "rajton" je kontinueco, kiu povus esti interpretita kiel ŝtata devo liveri la por tio necesajn ilojn. Aliaj kolektivoj, ekzemple asocioj aŭ konfesioj, havas laŭ la kutima kompreno rajton je libera agado, kaj individuoj rajtas libere aliĝi al ili (kaj malaliĝi), sed ŝtatoj kaj publikaj instancoj ne devontigas sin fari ĉion por garantii ilian eternan ekziston. Tio povas esti kulturpolitika celo, sed ne "rajto".

"Ĉiu rajtas disvolvi sian publikan aktivadon en sia lingvo, se ĝi estas la lingvo propra de la teritorio kie li loĝas." [Art. 12.1] "La esprimo lingvo teritorie propra difinas la idiomon de la komunumo historie setla sur tiu sama teritorio." [Art. 1.1] En la realo, la lingva komunumo plej longe setla sur iu teritorio ne estas ĉiam kaj ĉie la plej granda. Jen denove ĥimera postulo, kiu povas stimuli lingvan orgojlon de iuj grupoj (tiuj, kiuj havas la "ĝustajn" praulojn) kaj obstakli praktikeblajn lingvajn kompromisojn en plurlingvaj regionoj.

"La publikaj aŭtoritatoj kiuj en siaj jurisdikcioj havas pli ol unu lingvon teritorie historian devas publikigi en tiuj lingvoj ĉiujn leĝojn kaj ordonojn kun ĝenerala karaktero, sendepende de la fakto ke iliaj parolantoj komprenas aliajn lingvojn." [Art. 18.2] Ĉi tie la UDLR postulas uzadon de lingvoj (je eble konsiderindaj publikaj kostoj) en kazo, en kiu tio ne necesas por garantii interkompreniĝon. Tiu lingvo-uzado "necesas" fakte nur por oficiale substreki la historie "ĝustan" etnan karakteron de ĉiu teritorio, kun la akompana danĝero, ke la diferenco inter la "proprietanta" etno kaj la "fremduloj" estos akcentita.

"Ĉiu lingva komunumo rajtas disponi je ĉiuj homaj kaj materiaj rimedoj necesaj por atingi la deziratan gradon de ĉeesto de sia lingvo en ĉiu nivelo de klerigado sur la propra teritorio: oportune trejnitaj instruistoj, adekvataj instrumetodoj, manlibroj, financado, lokaloj kaj ekipaĵoj, tradicia kaj avangarda teknologioj." [Art. 25.1] Ĉiunivela klerigado per iu lingvo premisas ĉiuflanke jam disvolvitan lingvan kulturon, kia kutime ne ekzistas en sufiĉa grado ĉe lingvoj, kies parolantaro ampleksas nur kelkajn milojn aŭ dekmilojn. Denove ĥimera postulo.

"Estas rajto de ĉiu lingva komunumo, ke la lingvo teritorie propra okupu prioritatan lokon en la kulturaj manifestiĝoj kaj servoj kiel bibliotekoj, videotekoj, kinejoj, teatroj, muzeoj, arkivoj, informadika produktado, folkloro, kulturaj industrioj kaj ĉiuj aliaj esprimoj de la kultura vivo." [Art. 45.1] Jen postulo pravigebla nur per etnonaciismaj argumentoj. Sed verŝajne la plej terura afero estas ĝia ksenofobia trajto. Laŭ la verkintoj de la UDLR, estas evidente ofende por homoj, kiuj pro historiaj kialoj imagas sin mem "prioritataj" en iu teritorio, ke ili devu konstante vidi kaj aŭdi tie alian lingvon ol la propran. Per tio la ideologoj, kiuj elpensis la UDLR, similas al ekstremdekstraj popularistoj, kiuj predikas laŭ la sama logiko pri "fremdiĝo" de homoj el la pli longe indiĝena grupo en grandurbaj kvartaloj, kie enmigrantoj konsistigas plimulton.

"Kiu ajn membro de lingva komunumo rajtas disponi en sia lingvo je ĉiuj rimedoj necesaj por la plenumo de siaj profesiaj aktivecoj, kiel dokumentaj kaj referencaj verkoj, instrukcioj, modeloj, formularoj, informadikaj softvaro kaj hardvaro. La uzo de aliaj lingvoj en ĉi tiu sfero estas postulebla nur tiom, kiom la koncerna profesia aktiveco pravigas tion. En neniu kazo pli malfrue alveninta lingvo povas restrikti aŭ subpremi la uzon de la lingvo teritorie propra." [Art. 47.2 kaj 47.3] Jen denove invito krei rangordon de lingvoj surbaze de la longeco de ilia ĉeesto sur difinita teritorio, kaj konfliktigi homojn en iliaj laborlokoj surbaze de tio.

Ĝenerala kritiko

Tiuj praktike nerealigeblaj paragrafoj de la UDLR povus esti misuzitaj por subteni postulojn je etna homogenigo de teritorioj kaj limigo de migrado, ĉar ĝuste tiaj drastaj rimedoj facile montriĝus la solaj sufiĉe efikaj por garantii la tielnomatan "homan rajton" je prioritatigo de difinitaj lingvoj sur difinitaj teritorioj.

Tio ne estas nur imagata danĝero. La pra-etnisto François Fontan (kiu enkondukis la vorton "etnismo" en la publikan diskurson de Francio en la 50-aj jaroj) efektive evoluigis programon, kiu inkluzivis "transigon de loĝantaroj" kiel rimedon por atingi la "necesan" gradan de etna homogeneco en teritorioj. Lia posteulo Guy Héraud (konata pro siaj kontaktoj kun la Esperanto-movado, por kiu li elpensis la unuan postmilitan teorion pri
savado de etnoj per enkonduko de Esperanto) ankaŭ skribis en unu el siaj libroj pri limigo de migrado kiel taŭga rimedo por konservi teritorian etnan homogenecon.

La UDLR estas pli orientita je la konservativa valoro de tradicikonservado ol je la valoro de individuaj kaj grupaj rajtoj, kiuj estu egalaj por ĉiuj individuoj kaj grupoj. Granda parto de ĝi estas simple kulturpolitika dezirkatalogo de naciistoj, kaj ne kodigo de homaj rajtoj, kiel ĝia nomo sugestas.

La UDLR enhavas nenion, kion socilingvaj grupoj kiel parolantoj de dialektoj, sociolektoj kaj alternativaj normlingvaj varioj povus alvoki kaze de atencoj kontraŭ iliaj lingvaj rajtoj. Oni rememoru ĉi tie la problemon de la postjugoslaviaj ŝtatoj, kiuj ŝanĝis sian lingvonormon pro naciismaj kialoj. Tio okazis en naciisme ŝarĝita situacio, en kiu tio povis sentiĝi kiel truditaĵo ĉe la homoj, kiuj ne volis etne purigi sian lingvaĵon laŭ la postuloj de la naciistoj.

Eblas ankaŭ misuzi la argumenton pri la "lingva homa rajto" por trapuŝi etnan segregacion en lernejoj, eĉ en lokoj, kie ekzistas gravaj socipolitikaj kialoj por kontraŭi tian segregacion.

Jam de pli ol dek jaroj la UDLR ne progresas en la direkto de ratifo fare de ŝtatoj, kion ĝiaj verkintoj ja celis. Mi opinias tion la sorto, kiun ĝi meritas. Deklaracio pri lingvaj rajtoj, kiu vere meritus esti nomata "universala", devus aspekti alie.
Posted 14 months ago. ( permalink )

← previous 1 2 next →

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...