-- El la profundo mi krias al Vi, Dio... -- kiu ne konus tiun psalmon? Mi, kiel filo de malgranda nacio, plene rajtas tiel krii. Ĉe ni la tragedio estas pli proksima ol ĉe la grandaj nacioj. Iama estraranino de la Internacia PEN-Klubo malkovras siajn sekretojn pri la temo. Por koni tamen ankaǔ la alian flankon de la monero, mi proponas tralegi http://www.ipernity.com/blog/cindio/77960.
La titolo de la konsultiĝo estas demando: Ĉu ni vivas inter murdistoj? La respondo estas: bedaŭrinde jes. Ekde Kaino. Kio cetere senkulpigas nek Kainon, nek liajn disĉiplojn.
La Universalan Deklaron de la Homaj Rajtoj ĉiu konas, kaj teorie ĉiu interkonsentas pri ĝia enhavo, kvankam la nuna stato de la mondo ne pravigas tiun ĉi supozon. Rilate al lingvaj rajtoj la stato estas simila aŭ eĉ pli malbona, ja la Universalan Deklaron de Lingvaj Rajtoj ratifikis nur tre malmultaj eĉ el la membroŝtatoj de UN, kvankam pasis jam naŭ jaroj post la Barcelona mondkonferenco, kiam subskribis la deklaron UNESCO kaj reprezentantoj de amaso da organizaĵoj por homaj rajtoj kaj minoritataj rajtoj, respektive tiuj de pli ol cent centroj de la Internacia PEN Klubo. En la nomo de la Hungara PEN Klubo la dokumenton subskribis mi, ankaŭ kiel membro de la Lingva, Jura kaj Traduka Komisiono preparinta la dokumenton kaj tiu de la Scienca Komisiono okupiĝanta pri la plua sorto de la Deklaro En 1992 jam naskiĝis la Ĉarto de la Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj, sed la Deklaro de Barcelono estas leĝprojekto pli vasta ol iam ajn antaŭe. Ĝi eksplikas ne nur tion, kion la hungara poeto Kosztolányi skribis jam en ka eseo „Loko de la hungara lingvo sur la terglobo” (A magyar nyelv helye a földgolyón), ke ĉiuj lingvoj estas egalrajtaj, sed ankaŭ tion, ke sendepende de la parolantara nombro, de la kodigo, sendepende de tio, ĉu la opa idiomo estas oficiala lingvo de ŝtato aŭ tiu de naciminoritato, ĉiuj lingvoj estas egalaj, kaj la lingvaj rajtoj estas samtempe kaj individuaj kaj kolektivaj rajtoj. La Deklaro akcentas, ke ĉiu havas la rajton partopreni en sia gepatra lingvo la instruadon ekde la infanĝardeno ĝis la universitato, ĉiu rajtas propralingve ĝui la avantaĝojn de la amaskomunikado, ĉiu rajtas sialingve utiligi la sanitarajn, la justicajn kaj la administraciajn servojn, eĉ la uzinstrukciojn de la komercaj varoj ĉiu devas ricevi en sia propra lingvo. Ĉiu havas la rajton skribi sian nomon laŭ la reguloj de sia gepatra lingvo, kaj ĉiu nacio kaj naciminoritato rajtas uzi sian propran nomon kaj siajn proprajn geografiajn nomojn.
La Universala Deklaro de la Lingvaj Rajtoj enhavas do nur evidentajn rajtojn. Sennombraj lingvoj formortis dum la homa historio, kaj ankaŭ nuntempe la hegemonio de la grandaj lingvoj, la homogenizado kaj asimilado minacas multajn lingvojn, respektice lingvajn komunumojn. En 1990 mi partoprenis la mondkongreson de la Federacio Internacia de Tradukistoj (FIT) en Beogrado, kaj post mia elektiĝo al la deksep-membra estraro mi prezentis la sekvan decidproponon en la ferma kunsido:
Ni, tradukistoj, kiuj konas, sekve povas estime taksi ankaŭ la aliajn lingvojn ne nur nian propran, subtenas la liberan uzadon de la gepatra lingvo de la naciaj minoritatoj en ĉiuj landoj de la mondo. Ni kredas, ke ne ekzistas pli altrangaj kaj malpli altrangaj lingvoj, ni kredas, ke ĉiuj lingvoj estas komuna trezoro de la homaro, ni kredas, ke ni ĉiuj respondecas pri ilia pluekzisto. La konservado de la gepatra lingvo ne estu heroaĵo, ja identiĝo kun la kulturo heredita de la prauloj estas evidentaĵo, nemalhavebla kondiĉo de la homa vivo.
La decidproponon la kongreso akceptis unuanime, sed spertante, ke ne multo ŝanĝiĝis ĉi-kampe, mi denove prezentis sam-enhavan proponon en la regiona konferenco de la Hungara PEN Klubo en 1997. Ĝin ni portis plu al monda kongreso de la Internacia PEN Klubo en Helsinki en 1998 kune kun mia kompletigo konigita jam du jarojn antaŭe en Barcelono, laŭ kiu UNESCO manifestu la 6-an de julio Tago de la Lingvoj. Tiutage ni subskribis la Universalan Deklaron de la Lingvaj Rajtoj.
La kongreso en Helsinki akceptis kaj plusendis la decidon, kaj UNESCO post unu aŭ du jaroj kreis la Tagon de la Gepatra Lingvo. Eble mi ne devas longe asertadi, ke temis ne pri tio. Tio, ke ni aprecas la propran gepatran lingvon, estas evidenta. Sed estimi la lingvon de la aliaj, de ĉiuj, pri tio mi volis alvoki la atenton same kiel dum mia Fulbright-gastprofesorado en Ameriko, kiam mi estis petata prezenti mallongan prelegon Pentekoste en presbitera preĝejo. Pli-malpli mi diris la sekvajn:
„Kaj kiam venis la Pentekosta tago, kaj la apostoloj pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj komencis paroli aliajn lingvojn... Kaj kiam… la homamaso kunvenis kaj miregis, ĉar ĉiu aparte aŭdis ilin paroli per lia propra dialekto… la mirindaĵojn de Dio.”(La Agoj de la Apostoloj, 2: 1–11)
Dio faris miraklon. Li kapabligis la apostolojn paroli en fremdaj lingvoj por ke la ĉeestantoj el ĉiuj popoloj ekzistantaj sub la ĉielo povu kompreni ilin. Dio povus fari la miraklon ankaŭ inverse: tiel, ke la apostoloj parolas en siaj propraj lingvoj, kaj tamen ĉiuj komprenas ilin. Sed Dio agis ne tiel. Li volis, ke pri liaj mirindaĵoj aŭdu ĉiu en tiu sama lingvo, en kiu li naskiĝis, kiel la hungara biblio-tradukisto Gáspár Károly diras: en la „patrina lingvo”. Dio honorigis la homon, sian kreitaĵon prezentante, ke ĉiuj lingvoj, la lingvo de ĉiuj popoloj ekzistantaj sub la ĉielo, estas same gravaj, ja la homa kapablo kaj la senlima varieco de la lingvoj riĉigas la nefinitan variecon de la kreado. Unu lingvo disde la alia diferencas ne nur per siaj vortoj, ne nur per sia strukturo, ĉiuj lingvoj estas specifa maniero ekkoni kaj esprimi la mondon.
Nuntempe, kiam homoj estas torturataj kaj murdataj pro siaj raso, etniko, religio aŭ gepatra lingvo, ni pensu pri la pentekosta miraklo kaj ni preĝu kaj laboru por la libera uzado de la gepatra lingvo de ĉiuj popoloj kaj naciminoritatoj, por la pluvivo de ĉiuj popoloj minacataj en la ekzisto kaj honesto.
S-ro Tove Skutnabb-Kangas, sveddevena lingvisto, naskiĝinta en Finnlando, vivanta en Danio, internacia aŭtoritatulo de sociolingvistiko publikis en 2000 preskaŭ okcent-paĝan libron Linguistic Genocide in Education – or Worldwide Diversity and Human Rights?, tio estas Ĉu lingva genocido en la edukado -- aŭ tutmonda diverseco de la homaj rajtoj? Intence mi ne tradukis tutgloba la esprimon worldwide, ja la tutglobigo estas malamiko de diverseco, kiun la elstara lingvisto paraleligas kun la same minacata biodiverseco. Kiel inter la estaĵoj ekzistas malaperontaj, minacataj kaj neminacataj rasoj, tiel same estas klasifikeblaj ankaŭ la lingvoj. Kaj se formortas iu lingvo, kun ĝi pereas ankaŭ la popolo kreinta ĝin, kaj formortas ne nur unusola voĉo el la multtona koruso de la lingvaro, sed malaperos ankaŭ unu el la eblaj metodoj por kompreni la mondon.
Permesu citi, kiel tion mi faris jam plurfoje en pluraj lingvoj, la poemon de Sándor Kányádi Dum ĵurnallegado:
societoj asocioj
eĉ akademioj fondiĝas
kunlaboras por savi
tujpereontan
herbon arbon floron
aǔ insekton
mi ŝatus aparteni
al la familio
de tiuj herboj
arboj floroj birdoj
aǔ insektoj
La dramo Formutiĝo verkita antaŭ kelkaj jaroj de Miklós Hubay estis prezentata en friulia lingvo pli frue ol hungare, ne hazarde. La protagonistino de la dramo estas junulino, lasta transvivanto de lingvo – de popolo --, kiun en la malliberejo vizitas juna pastro por esplori ŝian lingvon antaŭ ol ŝi estos ekzekutata. Eksciinte, ke la virino (kiun perfortis la renegata provozo perfidinta siajn lingvon kaj popolon) estas graveda, li turnas sin al la internacia publika opinio por ke -- laŭ la romia juro – estu nuligata la mortkondamno de la graveda patrino. Sed per la kampanjo li akiras nur, ke la virino estis abortigata, tiel la ekzekutado ne plu havas juran baron.
En la hungara literaturo estas ofta temo la lingvo, nia propra kaj tiu de la aliaj. Ne nur la laŭdo de la hungara gepatra lingvo ekde János Sylvester ĝis György Faludy, ne nur ĝia defendo ekde Kosztolányi ĝis Illyés kaj Andor Bajor, ĉe kiuj la hungara lingvo samtempe estas metaforo ankaŭ de la aliaj lingvoj. Okazas ankaŭ inverse: la poemoj de Zoltán Jékely pri kurdoj, tiuj de Imre Csanádi pri estonoj, István Kormos pri katalunoj, Árpád Farkas pri lipovanoj estas samtempe kaj respekto al la popoloj vivantaj inter similaj corkonstancoj, kaj kaŝkonfeso.
Ekzistas iuj, kiuj ne ŝatas la fortajn esprimojn, kiel lingva genocido, diras S-ro Tove Skutnabb-Kangas, samtempe ili ne protestas kontraŭ la formo lingvomorto, kiu tamen estas la sama, krom ke ĝi ne almontras la plenuminton, ĝi kamuflas, forviŝas la fakton, ke iu lingvo ne formortas de si mem, sed iuj puŝas ĝin en la pereon, eĉ se ŝajne ne okazas perforto. Asimiligo, poemo de István Kovács (cetere polologo) estas tre preciza diagnozo de tiu procezo:
Unue la legendokantadon
poste la legendon
Unue la grundon
poste la hejmon
Unue la lernejon
poste la lingvon
Unue la tombosignon
poste la kredon
Unue la futuron
poste la pasinton
kaj
ĉion ĉi
samtempe:
prezence.
Kaj fine mi citu la admonojn de de Milán Füst, kiu devenigas sin de profetoj, kaj per la voĉo de Berzsenyi kaj Kölcsey li alparolas nin en la poemo
Al la hungaroj:
Ho gardemu, ĉar la lingvon de patrino
konfidis al vi la jarcentoj.
Kaj vi devas savi tiun. Aŭskultu min.
Iu nevidebla ekflamado
kreis ĉi mondon grandan kaj en vi
flagras ĝi. Ĉar ankaŭ vi havas flamon:
Sanktas ĉi-lingvo! Kroman trezoron vi ne havas!
Tiel mirinda lingvo estas la hungara. Ekstazo
min kaptas jam nur pensante pri ĝi.
Ne lasu do ĝin mergiĝi,
droni reen en la nebulon,
el kiu devenis
ĉi nobla-bela formo…
Malferma prelego de la konsultiĝo de la 52-a Verkista Tendaro en Magyarkanizsa.
Esperantigis Imre Szabó
Cindy Mckeepro says:
kaj ankaŭ la frazo: "iuj lingvoj estas specifa maniero ekkoni kaj esprimi la mondon. "
estas elstara.
Kaj: "...unu el la eblaj metodoj por kompreni la mondon."
Jes, ĉiu lingvo estas alia maniero por kompreni la mondon, la lingvoj de aliaj lernigas malsamajn pensmanierojn. La etna lingvo ne nur estas trezoro por/al tiu etno, sed ankaŭ al ĉiuj, ĉar la studo de aliaj lingvoj helpas nin lerni novajn konceptojn, novajn ideojn. Ĉiu lingvo estas trezoro al tuta homaro.
Tre bela traduko! Mi rapide legis, mi revenos kaj relegos morgaŭ.
Imre Szabo replies:
Péter Kovács replies:
Je kio vi bazas, ke Saussure povintus esti Esperantisto?
Amike:
Péter
Péter Kovács edited this comment 15 months ago.
César Dorneles says:
Imre Szabo replies:
Lejla says:
Vi pravas.
Imre Szabo replies:
Julio Herreropro says:
Imre Szabo replies:
Agatha Savoiepro says:
Dommage !!
Imre Szabo replies:
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Ĉe Eva Tóth la aferoj estas bele ekvilibraj.
En Meza Eŭropo okazas kelkfoje, ke homoj kiuj defendas certan lingvon, ne emas defendi
alian. Ni provu sekvi la spiriton kiun ni trovas en la frazoj de Eva Tóth kaj de sinjorino (ne: sinjoro) Tove Skutnabb-Kangas..
Ekzistas ankaŭ Esperanta PEN-klubo, kiu agnoskas ankaŭ la Esperantajn lingvon kaj kulturon,
kiel minoran.
Ne tre gravas, en kiun kategorion oni metas Esperanton por agnoski ĝin. Ĝi estas pro si mem,
same agnoskinda kiel aliaj lingvoj.
Imre Szabo replies:
Jes, vi pravas, ankaŭ Esperanto estas minora lingvo. Sed samtempe ni devas vidi, ke ĝi ne estas etna, sekve ĝi apartenas al alia kategorio kun specialaj celoj, kiujn kelkaj etnaj lingvoj misuzas, dirante ke tio estas natura evoluo.
Agnoski Esperanton, tio estas nun unu el la ĉefaj taskoj (la agnoskon de la Hungara Scienca Akademio -- kies tekston estus bone diskonigi ankaŭ ĉi-loke! -- sekvis ĝis nun neniu nacia akademio, ni diru: provizore).
Péter Kovács replies:
[eo] Mi pensas, intence ŝi ne uzas la anglan internacie...
Petro
Andreo Peetermans says:
Lingva rimarko: via uzo de "genocido" estas iom amuza, ĉar etimologie ĝi signifas "popolmurdo" (nu, nenio amuza pri popolmurdo, mi diru).
Nun sonas kvazaŭ ekzistas ia lando/regiono/teritorio Lingvio, kiun enloĝas la lingva popolo (ĉu eble ideo por nova poemo, Blazio?).
Imre Szabo replies:
Vi kiel fakulo, povus krei por ni interesegajn eksplikojn, kiel ekestis vortoj el simplaj kunmetoj (ekz.: fabriko el fa[rejo de] briko[j], kiel transformiĝis tegoloj en brikojn, konkreta el kun-kreta [tiu peco, kiun oni signis per kreto, diskreta el dis-kreta [kie oni forviŝis la kretan signon], ktp...) Mi nepre estus via fervora leganto, kaj ... eble ne unusola. Tamen nun ĉi tie ĝoje mi legus la etimologion de genocido.
Paŭl Peeraertspro replies:
Paŭl Peeraerts edited this comment 15 months ago.
Imre Szabo replies:
Mi modifis la titolon Lingva Genocido... tiel ne perdiĝis la originala sugesto (sed ĝi plifortiĝis).
Imre Szabo edited this comment 15 months ago.
Péter Kovács replies:
geno estas geno, sed ĉikaze ĝi kompreneblus ankaŭ kvazaŭ kiel "popolo", occider = murdi, do: "geno-occider", t.e. "geno-occision" (genocidio en interlingvao) estas "murdo de popolo(j)". Mi pensas, oni ne povus ekzemple kompreni tion ĉi nur laŭ Esperanto, ĉar mi supozas, ĝi ne enhavas la radikon internacian occid- (okcid-), sed murd- en ĉi tiu kazo. Eĉ, en Esperanto la internacia radiko genocidi- estis stumpigita, ĉar la vorto estas genocid-o kaj ne genocidi-o, kiu internacia formo devenus regule de la originala latina vorto genocidi-um.
[ia] Pro me interlingua adjuta comprender le radices international:
geno es geno, ma in iste caso illo poterea esser comprendite tamben quasi como "populo", + occider, dunque geno-occider (= "geno-occision" = genocidio) es de facto "occider / occidemento / occision de populo". Io pensa, on non poterea pro exemplo comprender isto exclusivemente secundo esperanto, proque io suppone, illo non contine le radice international "occid-", ma "murd-" in iste caso. E in plus, in esperanto le radice international genocidi- era amputate, proque genocidio es genocido in esperanto e non genocidio (que veni del original parola latin genocidium).
Péter Kovács edited this comment 15 months ago.
Andreo Peetermans replies:
Mi ne povas konsenti pri tio... Kial la latina vorto estus pli internacia ol ĉiu alia formo? Fakte, mi konas preskaŭ neniun alian lingvon kiu konservas la 'i' de la latina vorto:
nl: genocide
fr: génocide
en: genocide
de: Genozid
wa: djenocide
cs: genocida
es: genocidio
it: genocidio
Ŝajnas al mi, ke la ellaso de la 'i' estas almenaŭ bone defendebla...
Krome, aldono de la 'i' kaŭzus akcento-ŝanĝon (ge-no-ci-DI-o anstataŭ ge-no-CI-do) kaj igus la vorton eĉ pli longa ol ĝi jam estas...
Péter Kovács replies:
"Kial la latina vorto estus pli internacia ol ĉiu alia formo?"
Evidente estas, ke la internacia vortaro (por la okcidenta kulturo) estas alportata per la greka-latina lingva heredaĵo. Tio ĉi jam estas komuna lingvo latenta, oni povas nur regajni la komunajn "prototipajn" formojn.
"Fakte, mi konas preskaŭ neniun alian lingvon kiu konservas la 'i' de la latina vorto..."
Ekzemple ĝi aperas en la hungara vorto genocídium, kiu lingvo multon konservis el la mezepokaj (kaj/aŭ vulgarlatinaj...?) originalaj formoj. Ekzemple la finaĵon -um, kio malaperis eĉ en la latinidaj lingvoj (fariĝinte -o aŭ -u).
Tio ĉi komuna vortprovizo latindevena (kunportante multe de grekdevenajn vortojn, radikojn per la latina) kunligas preskaŭ ĉiujn lingvojn de Eŭropo, sendepende de lingvofamilia aparteneco, do ĝi kunligas la hungaran kun la germana, la svedan kun la itala, ktp. Sekve IALA (International Auxiliary Language Association, la organizaĵo kiu normigis interlingvaon dum jardekoj je la komenco del la dudeka jarcento kaj publikigis ĝin) serĉis fontlingvojn, kiuj reprezentas pleje ĉi tiun internacian vortprovizon kaj krome estas pleje disvastigita en la mondo.
Tiel ĉi iĝis la fontlingvoj por interlingvao la hispana/portugala, itala, franca kaj angla, do tiuj ĉi kvar (!) lingvoj. Ne pli, ĉar aldonunte ekzemple la katalanan aŭ la rumanan ili ne povintus alporti pli da informacioj, karakterizaĵoj gramatikaj, lingvostrukturaj, ktp. kiuj aldonus novajn karakterizaĵojn al la "projekto", sed iliaj lingvaj fenomenoj estas nur ripetoj de fenomenoj kaj vortprovizo jam aperantaj en la elektitaj fontolingvoj.
La ĉefa regulo konstati, kiu formo estu la norma formo en interlingvao estas: se vorto aŭ radiko aperas en pli ol du fontolingvoj, jam la vorto estas "sufiĉe internacia" por fari ties prototipan formon al la standardo de interlingvao. Se la unuavicaj fontolingvoj ne rezultis vorton samtempe aperantan en almenaŭ tri lingvoj, tiam oni turnis (turnas) sin al la germana kaj/aŭ la rusa, ĉar ĝenerale unu el tiuj ĉi du "grandlingvoj" certe enhavas la latindevenan internacian vorton por apogi ĝin jam aperante en du unuavicaj fontolingvoj.
Do interlingvao certe ne inkluzivas lingvojn kiel "wa", kiun mi eĉ ne povas malkovri, kian lingvon ĝi mallongigas, sed regulece konstatas, regajnas la prototipan komunan fonton de la komunaj internaciaj vortoj, radikoj.
Do ni observu la fontolingvojn en tiu ĉi kazo:
fr: génocide
en: genocide
es/pt: genocidio
it: genocidio
do la stato de la futbalmaĉo estas 2:2, sekve ni devas turni nin al la kontrolaj lingvoj:
de: Genozid
ru: genotsid
Do laŭ la kontrolaj lingvoj germana kaj rusa (aŭ duarangaj fontolingvoj en dubaj kazoj) nek genocido, nek genocidio estas apogata, ĉar eĉ iu ajn vokala fino malaperis en ĉi tiuj du lingvoj.
Kio estas la farendaĵo ĉikaze?
Interlingvao havas pli altrangan principon, ol tiu ĉi metodo nomata "la regulo de tri": la etimologia prototipismo. Oni povas vidi, ke ĉiuj vortoformoj en la font-lingvoj devenas de vulgara latina formo genocidio, kiu devenas de la klasiklatina esprimo "generis occidio". Do ĉikaze pli valoras, ke la itala kaj la hispana/portugala konservis la devenformon de tiu ĉi internacia vorto genocidio aperanta en la aliaj fontolingvoj, ol ke 2 fontolingvoj kaj du kontrollingvoj apogas la formon "stumpigitan" genocido.
"Krome, aldono de la 'i' kaŭzus akcento-ŝanĝon (ge-no-ci-DI-o anstataŭ ge-no-CI-do) kaj igus la vorton eĉ pli longa ol ĝi jam estas..."
Bone, mi akceptas, ke Esperanto havas aliajn manierojn por konstati, standardigi siajn vortformojn (cetere genocidio estas akcentata en interlingvao genoc*I*dio, ĉar du vokaloj unu apud la alia je la fino kalkuliĝas unu silabo), sed mi pensas, ke jam en la reforma Esperanto, en Ido oni jam ŝanĝis ĉi tiun vorton de genocido al genocidio, se tamen ne, tiukaze en pli malfruaj lingvoprojektoj (novialo, okcidentalo, ktp.)
Péter Kovács edited this comment 15 months ago.
Andreo Peetermans replies:
Plua demando: kion faras interlingva-parolanto se li bezonas ian novan vorton (do, vorto kiun li ne povas trovi en sia vortaro, aŭ kiu ial ankoraŭ ne ekzistas)? Ĉu li mem kontrolas francan, anglan, hispanan, portugalan kaj italan (kaj germanan kaj rusan, kaj latinan) vortarojn por trovi la ĝustan formon? Ĉu do ĉiu interlingva-parolanto devas koni krom la latinan ankaŭ la kirilan alfabeton?
Mi supozas ke ja uzatas sistemo iom pli simpla; sed ĉu vi povus ekspliki kia ĝi estas?
Péter Kovács replies:
troviĝas en tri fontolingvoj. Do emfazendas, ke tiukaze interlingvao ne ĉerpas el nur unu fontlingvo (la angla), sed tri! Ekzemple weekend, parking, ktp. estas vortoj de interlingvao ankaŭ... Kaj en la originala angla ortografio, danke al prototipismo de interlingvao. Ekzistas cetere kelkaj francaj vortoj ankaŭ "sufiĉe internaciaj" en la originala ortografio, kiel chauffeur, début, ktp.
Do la "pli simpla sistemo" estas konsulti vortaron, kaj kompreneble interlingvaistoj ne devas scii la kirilan alfabeton, ja la rusa, kiel kontrola lingvo krom la fontolingvoj tre malofte bezonatas.
Jens S. Larsen replies:
Geno venas lastinstance de la Germana Gen, kiun kreis en 1905 la Dana sciencisto Wilhelm Ludvig Johannsen (1857-1927), el la Greka genea (generacio, raso).
La geno- de "genocido" tamen ne estas tiu geno, sed la Greka genos (gento, popolo). La sufikso -cid- originas el la Latina caedere; la Latina vorto occidere ne estas memstara, sed rezultis el ob- plus caedere.
La tuta vorto "genocido" do estas (kune kun "aŭtomobilo", "sociologio" kaj multaj aliaj) unu el tiuj modernaj monstraĵoj kiuj tute senkritike miksas Latinajn kaj Grekajn elementojn. Ĝi estis kreita en sia Angla formo en 1944, ŝajne de la Pol-devena Usona juristo Raphael Lemkin en lia verko Axis Rule in Occupied Europe [p.19], temanta pri la Nazia ekstermado de Judoj. Pure Latina formo estus genticidium, el gens (gento).
Laŭ Online Etymology Dictionary, sufiĉe fidinda retloko.
Andreo Peetermans replies:
Zita Szalontay says:
Imre Szabo replies:
Péter Kovács replies:
Péter Kovács edited this comment 15 months ago.
Péter Kovács replies:
[hu] És ahhoz mit szóltok, amikor született magyarok eszperantóul beszélnek a gyerekükhöz, ez nem megvonása az anyanyelvnek tőlük?! Olyan esetekre gondolok, amikor mindkét szülő magyar anyanyelvű, tehát semmi sem indokolja az eszperantó használatát a családban...Ha az egyik szülő nem magyar anyanyelvű lenne, jobban el tudnám fogadni, hogy pl. az eszperantó a közös nyelv a családban, de még ha az egyik szülő magyarul beszél is a gyerekkel, míg a másik szintén magyar anyanyelvű szülő pedig eszperantóul, az nem túlzás egy kicsit, még akkor is, ha a gyermek az óvodában, stb. is a magyar nyelvet kapja megerősítve környezetnyelvként? Az ilyet egyébként elit kétnyelvűségnek mondjuk, amikor "színmagyar" nemesek pl. a 19. században franciául nevelték gyerekeiket. De az ilyen "született eszperantisták" vajon felnőttkorukban mennyire vesznek részt a mozgalomban, mennyire vannak nemzetközi baráti és egyéb kapcsolataik, vagy nem érdekli őket különösebben aztán már az eszperantó, hogy azt a családi közösségen kívül is használják? Mert ha az nekik egy természetes saját nyelvük, akkor azért nem nagyon törődhetnek ilyenekkel, hanem természetes úton használják, mint ahogy mi sem mind vagyunk harcos magyarnyelv-védők, csak mert magyarul beszélünk, hanem csak természetesen használjuk a nyelvet. Szóval, hogy ezek a született eszperantisták mennyire lesznek felnőttkorukban valódi eszperantisták... nem tudom...
[eo] Kaj kio pri "denaskaj Esperantistoj"? Ĉu tio ĉi ne estas "ŝtelo de la gepatra lingvo de ili"...? (Mi pensas al la kazoj, kiam ambaŭ gepatroj estas samlingvanoj, do nenio pravigas la uzon de Esperanto en la familio, tamen almenaŭ unu el ili alparolas la infanon Esperante. Ĉu tiuj ĉi "denaskaj Esperantistoj" fariĝas veraj Esperantistoj entuziasmaj por la movado, ĉu ili eluzas la eblecojn de scipovi Esperanton en siaj aliaj, kromfamiliaj rilatoj...? Mi dubas...
Andreo Peetermans replies:
Péter Kovács replies:
salutas:
Petro
Stanislao says:
Imre Szabo says:
Minosun says:
Mi dankas por via bela tradukaĵo, kara Imre.
Imre Szabo replies:
Imre Szabo replies:
Getuls de AGFU Francisko Garcia says:
Imre Szabo replies:
Unue oni devas selekti la rolojn! Lingvo samtempe ne povas kaj esti etna kaj esti internacia!
Por esti komprenata: etna lingvo en internacia rolo kondutas tamen kiel etna lingvo, ĝi forprenas la aeron de la alia lingvo, kaj ĝi volas havi tuj ĝian vivospacon.
Péter Kovács replies:
[eo] Nenia lingvo povas protekti alian lingvon per sia nura ekzisto. Ĉiu lingvo estas pro si mem kaj apogas, protektas nur sin mem dum sia natura funkciado. Sed influi (eĉ: damaĝi) certe!
Bone, eble mi povas imagi, ke la ekekzisto de la komuna germana lingvo (la norma lingvo germana) povis havi bonan influon al la sveda kaj nederlanda standardaj lingvoj, ĉar novigintoj de tiuj ĉi lingvoj spegul-tradukis multaj kunmetitajn vortojn de la germana (kun ekvivalentoj proprilingvaj, kiuj samradikas kun tiuj de la germana), sed Dio nin protektu, ke Esperanto havu tian influon al naciaj lingvoj kun siaj artefaritaj kaj/aŭ deformitaj radikoj aŭ kunmetaĵoj! Tiusence Esperanto ne "protektu" la "etajn lingvojn" [ia] per favor!
Roland Platteau says:
Getuls de AGFU Francisko Garcia says:
Imre Szabo replies:
Joan Inglada says:
Pri tio mi skribis en mia blogo: www.ipernity.com/blog/joaningladaroig/37257
La duono el la mondolingvoj estas en danĝero de estingiĝo nuntempe. La spertuloj diras ke se ni faras nenion, ĉe la fino de la 21a jarcento nur restos 600 lingvoj. Ĉiu lingvo estas aparta mondo-koncepto, aĵo kiun oni perceptas malantaŭ ĉiuj ĝiaj vortoj, ĉar la lingvo estas la esprimo de kolektiva konduto, de malsama psikologio, nek pli bona nek pli malbona ol aliaj. Ne temas, sekve, pri nur traduki, sed oni devas kompreni. Lingvoj estas kiel mapoj; por bone koni la teritorion ne sufiĉas vidi la mapon, oni bezonas promeni sur la terenon. Ĉiuj kiuj parolas pli ol unu lingvon, tiuj tion scias tre bone. Lingvo estas monda vidpunkto. Disponi pri malsamaj vidpunktoj helpas solvi problemojn pri interkomprenado. Lerni lingvojn helpas kompreni la vidpunktojn de la aliaj; nu, vera rimedo por la paco se ni donas la saman valoron al ĉiuj lingvoj.
Ĉiu lingvo ne estas propraĵo de la homoj kiuj ĝin parolas; ĉiuj lingvoj estas homara heredaĵo. Kiam malaperas lingvon la homaro perdas ne nur juvelon sed viv-rimedon. La ĉefa trajto de la homara diverseco estas la lingvoj. Lastinstance la morto de lingvoj signifas la morton de la homaro, t.e. homaro unulingva signifas malaperon de la homaro, almenaŭ laŭ ni nun konas ĝin.
Imre Szabo replies:
Olga Belyaeva says:
Kroman trezoron ni ne havas!
Dankon pro tio cxi bonega artikolo, Imre!
Imre Szabo replies:
Lingvo estas ŝlosilo por popolo, ĝi povas fermi ĝin kaj malfermi. Sur la kampo de lingvoj oni nun devas inventi la seruron (aŭ ĉu jam ekzistas? ĉu Esperanto havas rolon en tio?).
Imre Szabo edited this comment 15 months ago.
Péter Kovács replies:
[eo] Tio dependas de vidpunkto. Aŭstrianoj mem volis propralingvan ("aŭstrilingvan") interpretadon dum la eŭropuniaj kunsidoj en Bruselo, ne plu "germanan", ĉar iu interpretist(in?)o tradukis terpomon kiel "Kartoffel" (laŭ la germania lingva normo) kaj ne "Erdapfel" (laŭ la aŭstria lingvonormo). Kaj respondeculoj en la Eŭropa Parlamento akceptis eble laŭ nur ĉi tiu diferenco, ke la aŭstria estas "aparta lingvo", kaj ili ricevis aŭstrolingvan interpretadon. Dume flandraj belgianoj senkritike aŭskultas la nederlandlingvan interpretadon...
Péter Kovács edited this comment 15 months ago.
Zlatko Tišljar - Pajo says:
Kompreneble, ke malgraŭ tio ke la gepatra por mi estas nenia sanktaĵo kaj mistikaĵo, mi plene subtenas la klopodojn defendi ĉiujn lingvojn kaj batali por la lingva diverseco, kiu inkluzivas ne nur normajn lingvojn sed ankaŭ dialektojn, slangaĵojn ktp. Kial? Ĉar la multeco de lingvoj ne ekzistas pro ilia komunika funkcio. Se lingvo havus nur komunikan funkcion, oni jam en romiaj tempoj komprenus ke estas stulte havi multajn lingvojn sed per unu granda eblas komuniki en la tuta mondo. Dua same grava funkcio de lingvo estas la funkcio de identeca simbolo. Per lingvo ni identiĝas al kiu grupo ni apartenas - kaj ni ŝatas nian grupon ŝar en ĝi ni vivas kaj havas sekurecon kaj solidarecon. Ĉiu emocie rilatas al siaj lingvoj, kio inkluzivas siajn dialektojn kaj slangojn (ĉar ni ĉiuj havas multajn grupapartenojn) ne pro mistikeco de la lingvo mem sed pro tio ke uzante tiun lingvon ni montras nian fieron pri aparteno al certa grupo. Atakante mian lingvon aŭ malpermesante ĝin oni atakas mian grupon kaj ĝian rajton je ekzisto. Malpermesante al mi paroli mian dialekton instruante al mi norman nacian lingvon estas baza atako kontraŭ mia loka aparteno. Sekve mi plene subtenas batalon por konservo de ĉiu loka lingvaĵo paralele kun la lernata norma lingvo kaj poste kun la lernataj aliaj naciaj lingvoj. Tial mia baza starpunkto estas: Ĉiu kiel individuo havas la rajton decidi kiujn lingvojn kaj dialektojn li uzos por tiel esprimi siajn apartenojn kaj kiujn li forlasos, sed neniu grupo rajtas malpermesi uzon de iu ajn lingvo aŭ loka lingvaĵo dum ekzistas eĉ nur du homoj kiuj uzas ĝin. Lingvoj kaj lingvaĵoj daŭre naskiĝas kaj malaperas, ĉar naskiĝas daŭre novaj grupoj kaj mortas iuj malnovaj. Kiom longe vivos iu lingvo dependas de konscio de la grupo pri la senco kaj celo de sia ekzisto. Esperantistoj havas fortan identecsenton kaj konscion pri si mem kaj tiu lingvo ankoraŭ longe ne estos endanĝerigita. Tamen ekzistas multaj lingvetoj pri kies ekzisto preskaŭ ne ekzistas konscio de homoj kiuj uzas ilin. Tiuj sendube baldaŭ malaperos. La ĝenerala monda tendenco estas ke lingvoj sub la premo de globalismo ĉiam pli reciproke proksimiĝados, sed la natura eco de lingvoj ke ili estas interalie ankaŭ signo de grupidenteco ĉiam zorgos pri tio ke ektos diversaj lingvoj. Ĉiam pli proksimaj, sed ĉiam ankaŭ diferencaj.
Reza replies:
Imre Szabo replies:
Lingvistiko (kvankam Saussure-a) tamen kunportis el la skolo de malnovgramatikistoj (Altgrammatiker) terminojn, kiuj ekestis sub la Darwina influo. Oni rigardas, eble ankaǔ pro la plilongiĝo de la procezo naciiĝi lingvojn ankaǔ nuntempe vivantaj organismoj. Nepre tre multe da emocioj ligiĝas al lingvoj, ja ili estas niaj saketoj, en kiuj ni portas niajn konojn (kvankam forgesu la statikecon de la tropo).
Lingvistiko estas eble la unusola scienco, kiu ne povas difini sian objekton. Kio estas lingvo kaj dialekto? Foj-foje inter la dialektoj estas pli granda distanco ol inter lingvoj. Kial ili tamen estas lingvoj, kaj ĉi tiuj nur dialektoj? Lingvistiko povas nur disetendi siajn brakojn: mi ne scias, kio estas lingvo. Tiun nocion determinas eksterlingvistikaj fortoj ekzemple de politiko, ekonomio, kulturo.
Al mi tre plaĉis, kiel bele kaj sincere vi konfesis pri viaj propraj travivaĵoj rilate al la gepatra lingvo.
Kaj evidente laǔ la politikaj influoj ŝanĝiĝas la lingvoj, oni kreas artefaritaĵojn, kaj...
Sen fortoj disvastiĝas neniu lingvo.
Péter Kovács replies:
Mi ludas hungaran kaj karpatbazenan popolmuzikon, kaj mi povas aldoni, ke mi tre estimas la forpasintan transilvanian primaŝon (muzikgrupestran violoniston) ÁDÁM István, volas ellerni sian stilon de ludi violonon, ktp. Granda hungara popolmuzikisto kaj esploristo HALMOS Béla kutimas diri pri li, ke li estis kvarlingve analfabeta:
en la cigana - sia gepatra lingvo,
en la hungara - la lingvo de sia vilaĝo Szék /rumane Sic/,
en la rumana - la lingvo de la pli vasta ĉirkaŭaĵo, ŝtata lingvo, kaj
en la muzika (lingvo).
Tamen li parolis kaj komprenis ĉiujn kvar lingvojn perfekte...
Eble vi ne volis uzi la vorton "analfabeto" en negativa senco, tamen mi volis aldoni ĉi tion.
Péter Kovács edited this comment 15 months ago.
Imre Szabo says:
Venti - 文缇pro says:
Imre Szabo replies:
Péter Kovács replies:
Laŭ multuloj oni devas repripensi, ĉu la ideoj de Saussure validas al la hungara, kiam li deklaras, ke la nocioj, objektoj, materialoj, ktp. ne rilatas materiale, fizike, fiziologie al la lingvaj signoj priskribantaj ilin, sed la lingvaj signoj estas nur hazardaj, arbitraj inventaĵoj kaj konvencioj...
Péter Kovács edited this comment 15 months ago.
Péter Kovács replies:
Péter Kovács edited this comment 15 months ago.
Farri replies:
Mi kredas, ke en la 21a jarcento, daŭras la debato inter zamenhofistoj kaj beaufrontistoj.
(Kompreneble ankaŭ ekzistas prifajfistoj kaj raŭmistoj, sed tiun mi preferas ignori).
Andreo Peetermans replies:
Andreo, el Belgio.
Péter Kovács replies:
- familio
- pli granda familio
- ĉirkaŭaj homoj kaj pli malvasta ĉirkaŭaĵo (de la loĝdomo, najbaroj, kunludantoj infanaĝaj, samklasanoj, ktp.)
- loka aparteneco (samstratanoj, samurbopartanoj)
- samurba, samvilaĝa konscio
- regionala konscio (mi estas de la departemento Zala ene de Transdanubio, ene de Hungarujo)
- landparta konscio (ekzemple mi estas transdanubiano ene de Hungarujo)
- landa aparteno / nacia aparteno (mi estas hungarlandano, sed ankaŭ hungaro, ja ne ĉiuj hungaroj vivas en la nuna ŝtato Hungario)
- kontinenta aparteno (mi estas eŭropano)
- tergloba, ktp. aparteneco (kosmopolitano, k.s.)
Se iu el tiu ĉi listo mankas al iu homo, tio estas malsana afero. Oni povas esti kosmopolitano nur se oni troviĝas sur ĉiuj ĉi ŝtupoj.
>>cetere, ĉu estas granda problemo ne scii ies devenlandon?<<
Jes, povas esti grave en situacioj, ke oni aperigas aŭ diras nacian / landan apartenecon, ja eĉ ne nacia, sed nur landa aparteneco determinas, karakterigas homojn kulture kaj se la partnero konas kulturajn karakteraĵojn de la lando de la aliulo, li / ŝi povas trakti kelkajn situaciojn ĝuste, povas pli alproksimiĝi al partnero, se li / ŝi konas naciajn / landajn kulturajn specialaĵojn, pli bone kompreni liajn / ŝiajn vortojn, kion li / ŝi volas esprimi, ktp.
Péter Kovács edited this comment 14 months ago.
Gary Mickle replies:
Péter Kovács replies:
Kial ne nomi tion ĉi koncepton SUPERnaciulo, supernaciismo, ktp.? Aŭ kromnaciismo (se ni komprenas sub "krom" tion, ke nacia aparteno ankaŭ inkluzivas, sed krome oni havas ankaŭ alian...)
Zlatko Tišljar - Pajo says:
Tial simple neniu lingvo havas apartan kapablon esprimi alimaniere la mondon ol iu alia. La mondon ni vidas diversmaniere ne pro alieco de lingvo, sed pro alieco de ĉies individua scio. Do, la neceso gardi la lingvojn ne venas de tio ke per ili ni alimaniere vidas ĉirkaŭ ni, sed pro tio ke per lingvo ni defendas nian grupapartenon kaj rajton vivi laŭ la kutimoj de koncerna grupo.
Imre Szabo replies:
Lingvo estas samtempe ankaǔ simbolo de persona, grupa, nacia, eĉ kontinenta identeco, same kiel flagoj kaj himnoj. Sekve ili estas disigaj same.
La lingvoj estas pordoj. Ni devas inventi la seruron por povi kaj enfermiĝi kaj aperti.
Jens S. Larsen replies:
Efektive oni neniam asertis ke la profunda strukturo estas sama por ĉiuj lingvoj -- maksimume oni konjektis ke oni povus, surbaze de la metodoj por elanalizi profundajn strukturojn, redukti la gramatikan diversecon de lingvoj al proksimume deko da "kernaj gramatikoj" (core grammars). Sed la teorio progresis, kaj nuntempe oni tute rezignis pri surfacaj kaj profundaj strukturoj! Samtempe oni rezignis pri la ideo ke ekzistas malsamaj lingvoj!! Tiel, ĉar oni eltrovis ke estas iluzie distingi inter la kapablo je lingvo kaj la lingvo mem. Ni ĉiuj parolas dialektojn de unu sama lingvo, la homa. Ĉi tiun ŝtupon de la teorio oni nomas "principoj kaj parametroj" (principles and parameters); la principoj estas universalaj de la homa cerbo, la parametroj estas la elektoj permesitaj de ĉiu principo.
Supozu ke ĉiu principo permesas ĝuste du elektojn. Se ekzistas 16 principoj (kiel la famaj 16 reguloj de la Fundamento gramatiko), tio sufiĉas por fari 16^2, t.e. 65.536 malsamajn gramatikojn. La reguloj de la Fundamenta gramatiko verŝajne esprimas averaĝe pli ol unu parametron de universala lingva principo; se ni supozas ke estas 32 principoj, tio rezultigos 4.294.967.296 malsamajn gramatikojn, kaj se ni supozas eĉ la duoblon de tio, do 64 principojn, tio sufiĉos por 18.446.744.073.709.600.000 (dek ok kaj duona triilionoj)! Aldonu al tio ke sama gramatiko ne signifas saman vortaron, kaj vi komprenos ke ni verŝajne ne bezonos tiom kiel 64 principojn por klarigi la ekzistantan kaj ekzistintan lingvan diversecon!
Se ni kiel Esperantistoj akceptas ĉi tiun evoluon en lingvistika teorio, tio havas interesajn konsekvencojn. Ni povas koncedi ke la homa lingvo estas natura fenomeno, ĉar se homoj uzas sian denaskan, lingvan kapablon por paroli la Internacian, Esperanto estas dialekto de la homa lingvo samnivele kun la Angla, la Japana kaj la Zulua. Esperanto do estas normala lingvo, kaj tio ja estus gajnego se lingvistiko estus normala scienco (tio bedaŭrinde ankoraŭ mankas). Aliflanke fariĝas eĉ pli mistere kiel povas esti tiom pli facile lerni Esperanton, kiel ni ĉiuj ĝenerale spertis. Eble ĉiuj dialektoj de la homa lingvo estas same facilaj por infanoj kiuj nature sorbas ĝin el sia medio, dum instrui dialekton estas ne nur malfacile en si mem, sed ankaŭ tre diversgrade malfacile, ne nur pro la lingvoparametraj detaloj, sed ankaŭ pro la eksteraj kondiĉoj (kiel oni instruas, kial oni instruas ĝuste tiun dialekton ktp.).
Jens S. Larsen edited this comment 15 months ago.
Péter Kovács replies:
Jens S. Larsen replies:
Péter Kovács replies:
Jens S. Larsen replies:
La avantaĝo de Esperanto estas ke ĝi ne dependas de la ajntempe aktuala nivelo de la scienco. Se la scienco ankoraŭ ne estas matura por niaj celoj, ni simple ignoras ĝin. Bedaŭrinde tio signifas ankaŭ ke kiam la scienco fine maturiĝas, ni tendencas ignori ankaŭ tion. Mi studis lingvistikon universitate, sed daŭre problemegas al mi konvinki Esperantistojn pri la graveco de la progresoj de moderna lingvistiko. Tia stato tamen estas pli favora ol tiu de Ido, Interlingua k.a., kiuj provas ĉerpi aŭtoritaton el delonge mortintaj sciencaj paradigmoj.
Péter Kovács replies:
[eo] Mi malsamopinias. Ekzemple la hungara lingvo havas alian strukturon ol hindoeŭropaj. Do certe gehungaroj vidas alie la konstruitaĵon, funkciadon de la mondo, ja mem la maniero de akcenti aferojn estas ĝuste la kontraŭa al hindoeŭropaj: kion oni volas akcenti en la hungara, oni ponas ĝin antaŭen en la frazo aŭ frazero, frazera strukturaĵo, kaj ne malantaŭen, kiel en la hindoeŭropaj lingvoj. Tio validas ankaŭ por la morfemoj: ili ejas post la ĉefa lingva elemento (substantivo aŭ adjektivo, ktp.) kiel postfiksoj, kaj ne antaŭ la vortelementoj modifendaj, kiel prepozicioj. Konsekvente ĉi tiu lingva strukturado supozigas ankaŭ alian filozofion, pensmanieron pri la ĉirkaŭanta mondo.
Eĉ ni pripensu, ke ekzistas du malsamaj vortoj por unu nocio en la kroata kaj en la hungara - tio estas natura. Sed povas esti, ke la hungara (kunmetita) vorto devenas de alia hungara vorto pri malsama nocio, kiun la kroata vorto montras, konstruite de alia bazvorto, kiu akcentas alian nocion de la mondo. Ĉi tiel aŭdante la hungaran vorton, en kiu certa nocio estas rekonebla, oni pensas aŭtomatike al tiu nocio kaj ne al la nocio, kiun la bazvorto de la kroata ekvivalento (parto de la kunmetaĵo, aŭ originalo de la novkonstruita vorto) montras. Ĉi tiel oni vere diverse vidas la mondon, laŭ lingvoj, ĉu ne?
Péter Kovács edited this comment 15 months ago.
Karesema says:
Oni bone scias, kielmaniere lingvoj influas morale kaj socie en la vivon de ĉiu homo kaj respekti ĉiun lingvon, estas devo de la homaro.Evidente, ke lingvo estas la plej altvalora kodaro kreita de la homo...la plej rekta komunikada-projekto homa.Kaj memkompreneble la homoj respondecas pri ĝia konservado kaj poluro.Kaj lingvo formortas kaj kaducas kunekun sia popolo.
Mi nur ne kredas, ke ĉia ajn lingvo povas ŝanĝi karakteron de ĉia homo.
Lingvo ne anĝeligas homojn.
Ankoraŭfoje...gratulegon !
Imre Szabo replies:
Péter Kovács replies:
Andreo Peetermans replies:
Eble vi nur ŝercas, mi ne scias, sed la esprimitaj ideoj (fleksio frenezigas) laŭ mi estas vere idiotaj...
Péter Kovács replies:
Hannes van Loggerenberg says:
mi legis la artikolon kaj la sekvantan diskuton, kiu enhavas multajn diversajn interesajn vidpunktojn. Specife al mi estas interesa sekvi tian diskuton, ĉar mia patrina lingvo, la afrikansa, estas lingvo ĉiam emocie spertata kaj diskutata per kaj siaj multkolora kaj diversa parolantaro kaj siaj malamantularo! Tiu lingvo estis subpremilo, sed ankaŭ liberigilo por multaj. Ĝis antaŭ nelonge estis lingvo de fortuloj, nun ĝi iĝis lingvo de minoritato. Neniu sorto estas certe! Tamen iam eĉ sorto malbonŝanca povas esti kaŝita beno! La tempo ĝin al ni montros. Ni atendas. Mi opinias ke tiuj diskutoj ĉiam restos kun ni, kie ajn en la mondo.
Salutojn de Hannes
Imre Szabo replies:
Hannes van Loggerenberg replies:
Farri says:
Kiuj spertas malaperon de propra lingvo, tiuj spertas nekomprenon de granda parto el socia rondo. Mi vidis avojn plorante pro malkapablo interkompreniĝi kun la nepoj. Mi tristas tagon post tago, kiam mi simple mendas kafon kaj oni ne komprenas kion mi diras. Mi malgajas kiam mi deziras spekti filmon en kinejo, kiam mi volas spekti televidon, kiam mi devas telefonvoki al interreta kompanio pro misfunkcio...
Mia ĉefa kialo esperantistiĝi ja estas tiu sento favora al lingva ekologio, al plu ekzisto de lingvoj, de kulturoj, de diverseco taksi la mondon.
Konsideri kelkajn lingvojn internaciaj, kelkajn aliajn naciaj kaj kelkajn aliajn regionaj, estas imperiismo helpanta senkulturigon de la mondo. Esperanto estas, laŭ mi, la plej ĝis nun ekzistanta ilo tiuhelpe,
Via blogaĵo instigis min publikigi en mia blogo la ĵus verkita principaro de Kataluna Esperanto Asocio.
Koran saluton
Farri
Imre Szabo replies:
Péter Kovács replies:
Io es curiose, qual prestigio ha le catalano in vostre pais, in qual territorios, nivellos del vita social vos pote usar lo (p. ex. in le tribunal?) officialmente? Quante derecto on ha in usar le catalano in vostre pais? Esque illo pote esser usate efficacemente in Catalonia como instrumento de communication mesmo inter gentes incognoscite sur le strata? Esque catalano es inseniate in le scholas general e medie e alte? Esque tote le juvenes catalan parla le catalano, o solmente lo comprende (o le lingua materne de illes es plus tosto le espaniol in le major casos)?
(Io spera, vos comprende interlingua, que sta si proxime al catalano...)
con mi optime salutes:
Petro
Farri replies:
Rilate al via demandaro pri la kataluna, certe vi trovos en la sekva ligilo respondojn al ĉiuj demandoj: eo.wikipedia.org/wiki/Kataluna
anke con mi optime salutes
Farri
Péter Kovács replies:
Ĝi eble aspektas, kiel miksaĵo de latinidaj lingvoj, sed ĝi ne tio estas: ĝi estas prototipe, etimologe regajnita formaro de la jam menciita "internacia vortprovizo", latenta eŭropa komuna lingvo, kiu devenas de la latina (pro tio ĝi aspektas, kiel latinida), iaspeca "pralingvo" - escepte, ke ĝia gramatiko estas reduktita, kompreneble.
Mi ne pensas, ke ĝi estus "freneza", se vi intencis uzi ĉi tiun vorton en negativa senco.
Hm...estas sufiĉe energiprotekta solvo skribi ligilon anstataŭ respondi. Mi ne pensas, ke mi ricevos respondon al ĉiuj miaj demandoj tie, kiujn povus respondi nur katalano, kiu travivas ĉi tiujn aferojn en sia ĉiutaga vivo, kaj ne teoria resumo de enciklopedio. Sed mi dankas la ligilon, kiun mi ankoraŭ ne kontrolis
Laŭdinde, ke vi provis skribi en tiu ĉi "lingvaĵo", kiel vi ĝin nomas. "Anke" devus esti "anque" en tiu ĉi lingvo, standarda ekde 1951, kiu ne nur estas lingvaĵo, des pli ne "miksaĵo", kiel eŭropanto.
[ia] Gratias!
Petro
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro says:
Nu oni lasu la homojn paroli libere la lingvojn kiujn ili kapablas ... almenaŭ ili rajtu konservi la denaskajn lingvojn ...
kaj nepre oni ne malpermesu paroli kiun ajn lingvon ... ĉiu lingvo estas grava eĉ tiu taksata kiel plej malgranda aŭ malgrava...
kaj esperanto utilu por supralingve komunike libere, sen trude nek tabue kaj egalece por ke ĉiuj popoloj interkompreniĝu en mondo sen lanlimoj kaj nek superpovovaj ŝtatoj..
La mondo estas granda vilaĝo..
Tutmondajn kaj sennaciecajn salutojn
Flo !
Imre Szabo replies:
Péter Kovács replies:
Andreo Peetermans replies:
Péter Kovács replies:
Gary Mickle replies:
Jens S. Larsen replies:
Mi certas ke li uzis la tri aliajn. Tamen ŝajnas ankaŭ ke li bedaŭris ke Esperanto estas sengenta. Almenaŭ li opiniis ke ĝia estonteco estas multe pli certa kun eĉ malgranda denaska parolantaro ol kun nur dualingvuloj.
Gary Mickle replies:
En la sama jaro li skribis en letero al Schneeberger: "La kreado de malgranda neŭtrale-homa popolo, en kiun iom post iom povus enverŝiĝi kaj solviĝi ĉiuj popoloj de la mondo, estas la tuta celo de mia vivo. La esperantismo estas nur parto de tiu ĉi ĝenerala ideo." Kredeble li vidis tian denaskan parolantaron de Esperanto kiel avangardon de estonta sengenta mondo, kaj ne kiel novan genton.
Jens S. Larsen replies:
La plej interesa afero estas tamen ke en ĉi tiu demando unu egalas al nul. Unu gento estas neniu gento.
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro replies:
Mi sentas min hejme ĉie ajn kie mi vojaĝas en la mondo, dank' al esperanto...
sennaciece salutas
Flo !
Jens S. Larsen replies:
Helena Tylipska says:
Dankon al esperanto kaj al esperantistaro!
Péter Kovács replies:
salutas:
Petro
Imre Szabo says:
Attila Schimmer says:
Tamen genocido pro lingvouzado jam okazis. Ni ne forgesu ke Stalin murdigis 30000 (tridek mil) homojn nur pro la lingvouzado de esperanto. Estas multaj aliaj ekzemploj el la iama Sovetio :-(
Péter Kovács says:
Amiko Imre invitis min legi kaj komenti ĉi tiun artikolon, sed ĝis nun mi komentis viajn komentojn, nun mi reagas al la enhavo de la artikolo mem.
Mi skribos dulingve: Esperante kaj hungare, ja temas pri defendo de mikraj lingvoj, ĉu ne? Kaj lingvaj rajtoj. Konsekvence en la spirito de la deklaracio kaj la asertoj ĉi tie mi havas la rajton uzi mian gepatran lingvon ankaŭ ĉi tie, ĉu ne? Ĝuste temas ja pri tio ĉi. Oni povas esprimi siajn emociojn plej efekte en sia gepatra lingvo, ĉu ne? Se io bezonas tradukon de tiuj partoj, bv. informi nin; iu hungarlingvan(in)o, aŭ mi supozas, Imre, aŭ eĉ mi volonte faros tion. Se vi malakceptas, ne toleras, ke mi povas uzi la hungaran ĉi tie, eĉ se vi kontraŭas, atakas tion, ktp. vi troviĝos esti malkonsekvenca en la ofte menciata aserto iom nekompren(ig)ebla „Esperanto defendas etnajn/mikrajn/menaciatajn, ktp. lingvojn”.
Ĝenerale mia kritiko al la artikolo estas, ke malgraŭ la titolo ĝi ne mencias konkretajn situaciojn pri „lingva genocido” por pli bone kompreni, pri kio temas; ne donas definicion, kion oni atendus laŭ la titolo, ne donas ekzemplojn, ne nomas konkrete la malamiko(j)n de defendendaj lingvoj (aliaj lingvoj, ĉefe la angla, kaj sociaj, sociologiaj situacioj rezultantaj la subpremon aŭ malaperemon de pli mikraj lingvoj), sed parolas ĝenerale pri ideoj aŭ observoj, rimarkoj, pensoj eble pli teoriaj, filozofiaj ol praktikaj. La artikolo povas esti bona pro trakti ĝin kiel revado de iu poeto aŭ poetemulo (mi ne celas amikon Imre, ĉar ne li verkis, sed nur tradukis ĉi tiun artikolon), ks.; filozofiado, sed ne praktika ilo por kompreni la fenomenojn, siajn bazojn, procezojn kaj montri eblajn solvojn, ktp. Pro tio mi ne komprenas, kial ni bezonas ĉi tiun prelegon / artikolon pri ĝeneralaĵoj, kiujn jam ĉiuj konas kaj konsentas, kiuj jam konatas per ĉiu, estas jam unusenca, evidenta por ĉiuj…Eĉ mi mem, aŭ iu ajn de ni povintus fari tiun ĉi prelegon, skribi artikolon pri ĝi poste, ja mi supozas, ke ni ĉiuj konsentas en tiuj ĉi bazprincipoj, ĉu ne?
Sed nun konkrete pri asertoj en la artikolo:
„[Ĉ]iu havas la rajton partopreni en sia gepatra lingvo la instruadon ekde la infanĝardeno ĝis la universitato[…]”
[eo] Kompreneble, sed ne ĉiam estas realigebla aŭ racia postuli ĉi tion. Ekzemple en loko, kie nur unu familio estas de iu konkreta etno / nacio / nacia minoritato / kultura grupo, ktp., estus stulte postuli, ke „mi povu irigi mian infanon en infanĝardenon, kie oni (ĉiuj, kaj ĉiam) alparolu ĝin irane”, ja neniu povus alparoli ĝin / instrui por ĝi la iranan lingvon, ekzemple ĉi tie, en Zalaegerszeg, mia urbo en Hungario. Tiukaze estus vane kaj ridinde ripetadi „mi havas la rajton”, se ĝi ne estas realigebla.
Tiu ĉi evidenta kaj natura bazprincipo ne estas realigata ekzemple en Moldova-o, parto de Rumanio (ne Moldavio, la aparta ŝtato, sed la samnoma rumania regiono), kie vivas hungara minoritato (etna grupo csángó) en kultura, lingva ĉirkaŭaĵo de granda rumana plimulto. Pro tio la aferoj ne estas tiom facile realigeblaj, kiel en la najbara regiono Transilvanio, kie la hungara minoritato rumania estas pligrandanombra kaj ili vivas en pli grandaj unuecaj grupoj teritorie kaj nombre. Ja oni ekzemple ne permesas jam de jardekoj aŭ eble jarcentoj, ke la tre religia (romkatolika) hungararo en Moldova-o aŭdu la meson en sia gepatra lingvo. Kvankam nuntempe promisoplenaj iniciatoj rezultis en (ĉefe hejmaj, enloĝdomaj, do duonoficialecaj) hungarlingvaj kursoj por bazlernejanoj, kie eble oni ankaŭ lernas kelkajn bazlernejajn studobjektojn hungare, la csángo-oj ne povas sonĝi pri universitata hungarlingva instruado en ilia regiono. Mem observante la plenan Rumanion, la hungara minoritato (de ĉ. 1 miliono 500 miloj) ne eĉ havas apartan hungarlingvan universitaton, kio devus esti memkomprenebla je tiu ĉi granda nombro, ĉu ne? KAJ: Rumanio estas membro de la Eŭropa Unio! Mi ne povas kompreni, kiel oni akceptis aligi tiajn ĉi landojn, kiuj ne estas pretaj por aliĝo interalie ĉiterene - ebligi al minoritatoj uzi siajn bazajn rajtojn.
Alia aspekto estas la ekzemplo de Nederlando (ne plu Nederland-ujo, do „ujo por /ekskluzive/ nederlandanoj”, ja multajn enmigrintojn alikulturajn ĝi havas; kiel Germanio ankaŭ ne plu estas „Germanujo” = „ujo /ekskluziva/ por germanoj” – eble kaŭzo ekde nun pli bone pripensi, kiam kaj kiacele oni uzas –uj-on kaj kiam / kiuintence –i-on en nomoj de ŝtatoj…?). Ĉi tie eĉ ne temas pri lingvaj rajtoj de minoritatoj aŭ enmigrintoj ĉikoncerne, sed pri tiu, ke la angla lingvo eĉ minacas la landlingvon: la nederlandan (la oficialan lingvon de la ŝtatodona kultura originpopolo) mem! Do tiuaspekte oni devas trakti ĉi tiun deklaron „[Ĉ]iu havas la rajton partopreni en sia gepatra lingvo la instruadon […en…] la universitato[…]” alie. Mi scias de mi mem, kaj de nederlandano mem, kiu skribis al mi interrete kaj kiu diris la samon persone en intervjuo en interlingvao, kiun mi faris kun li en la nuntempe okazita interlingvaa norda renkontiĝo en Svedio (oni povos aŭskulti la intervjuon kun li poste iam en Radio Interlingua), ke plimulto de prelegoj en universitatoj estas angle en Nederlando. Kio okazus, se nederlandano vere komencus postuli realigi sian rajton „povi partopreni en la instruado universitata propralingve”, t. e. nederlande en Nederlando…? Ĉu ne tio estus la memkomprenebla? Jen malsana, nekredebla, eble eĉ neakceptebla efekto de la globalismo gvidata per la angla lingvo…
„Ĉiu havas la rajton skribi sian nomon laŭ la reguloj de sia gepatra lingvo[…]”
[eo] Laŭ tio ĉi mi estas vere Kovács Péter, kaj ne Péter Kovács, eĉ ankaŭ por vi, kiam mi skribas alilingve, ne hungare. Mi eĉ agas ĉi tiel skribanta alilingve, kun la faciligo, ke mi skribas majuskle mian familian nomon: KOVÁCS Péter (kaj ne „KOVÁCS, Péter” , kiel ofte en indoeŭropaj listoj de nomoj; ja la hungara maniero estas skribi la familian nomon antaŭen, do oni ne devas uzi komon inter la du nomoj, indikante, ke temus pri diferenco al la norma uzo de la konkreta lingvo). Mi pensas homojn sufiĉe inteligenta, ke laŭ tio oni rekonas, ke la majuskla nomo (kio kutimas esti skribata ĉi tiel en alilingvaj nomlistoj) estas mia familia.
„[…] kaj ĉiu nacio kaj naciminoritato rajtas uzi sian propran nomon kaj siajn proprajn geografiajn nomojn.”
[hu] Ezt jelenleg két lábbal a földbe tapossák Szlovákiában, mert nemrégiben bevezettek egy törvényt, miszerint általános iskolai tankönyvekben nem szabad más nyelven, csak szlovákul megjelentetni a szlovákiai földrajzi neveket, helységneveket még nem szlovák nyelvű tankönyvekben is… Ezért az a furcsa és mesterséges helyzet állt elő (amire a szocialista diktatúra alatt volt példa Romániában a román és magyar nyelv vonatkozásában), hogy magyar nyelvű tankönyvekben (pl. történelemkönyvben) magyar nyelvi környezetben szlovákul írják a felvidéki helyneveket, pl. Pozsonyt Bratislavának, vagy Nyitrát Nitrának (ahol a kiejtés ugyanaz…), Dunaszerdahelyt Dunajská Stredának, Érsekújvárt Nové Zámkynak, Horhátot Hrochot’-nak, Nagyszombatot Trnavának, stb. tehát több száz éve élő elnevezéseket akarnak elfelejtetni, ill. meg sem tanultatni az „őshonos” magyar gyerekekkel, mintha ők maguk, a szlovákok is ki akarnák törülni az emlékezetükből, hogy több száz évig magyar fennhatóság alatt éltek, egyetlenegy várost vagy falut sem ők alapítottak ott, hiszen minden településnek és földrajzi névnek van ott magyar neve; hogy több, mint ezer éve magyarok élnek ott, valószínűleg régebb óta, mint ők: akkortól, amikor ők még nem is voltak egy nemzet, ilyen név alatt. ÉS: Szlovákia – Habsburg Ottó kiejtése alapján - szintén az „Ajrópai Únió” tagja…milyen jogon? Megintcsak azt kérdezem: ha a kisebbségi jogokat ilyen mértékben figyelmen kívül hagyja, sőt, még szándékosan csorbítja is, milyen alapon vették fel egy olyan nemzetközösségbe, ahol a kisebbségi jogok tiszteletbentartása és biztosítása alapvető feladata a tagállamoknak?!
„[Ĉ]iuj lingvoj estas specifa maniero ekkoni kaj esprimi la mondon.”
[hu] Ez nagyon igaz. [eo] Tio ĉi estas tre vera. Sed mi jam skribis pri tio ĉi abunde en miaj komentoj al antaŭaj komentoj de aliuloj.
„S-ro Tove Skutnabb-Kangas, sveddevena lingvisto, naskiĝinta en Finnlando…”
[eo] Iu jam komentis, ke Sktunabb-Kangas vere estas virino, do temas ne pri s-ro, sed s-ino. Tion oni povas eĉ vidi rigardante la foton de ŝi al la jena retejo:
www.akira.ruc.dk/~tovesk
Imre tamen ne (ankoraŭ) korektis tion ĉi. Ĉu eble nun, post tiu ĉi komento…?
„Kiel inter la estaĵoj ekzistas malaperontaj, minacataj kaj neminacataj rasoj, tiel same estas klasifikeblaj ankaŭ la lingvoj.”
[eo] Oni devas esti singarda kun ia ajn klasifikaĵo, partigo (erigo?) al „minacata” kaj „ne minacata” (ja „ĉiuj lingvoj estas egalaj”, ĉu ne? – ofte menciite), ĉar se oni kategoriigas lingvojn en tiun ĉi du kategoriojn, aŭ en similajn, oni aŭtomatike havos malamikajn kaj amikajn lingvojn por si (se ni spegulas tiun ĉi modelon al nacioj, rasoj, tio estus la nukleo de naziismo…), kaj aŭtomatike ekzemple geesperantistoj havos la anglan, kiel malamikon kaj la Esperanton, kiel amikon, ktp. Kaj ili vere havas la anglan, kiel „malamikan lingvon”. Mi tamen pensas, ke Esperantistoj ne devas malami la anglan, sed agi por la disvastiĝo, ktp. de Esperanto. Mi pensas, tio eblas ankaŭ al maniero ne ataki aliajn lingvojn.
Péter Kovács edited this comment 14 months ago.
Péter Kovács says:
[eo] Tio ne nepre estas ĉiam vera. Ciganoj (r)estas ciganoj sen paroli plu sian, sed parolante la ĉirkaŭantajn lingvojn de la plimulto, irlandanoj (r)estas irlandanoj (eĉ ili estas tre fieraj por esti tiuj) emfazante tion ĉi en la angla, ktp. Estas aliaj faktoroj, kiuj determinas la nacian / etnan apartenon, ol la lingvo. Se la lingvo ne plu estas tio, kiel la ĉefa faktoro de nacia / etna / popola, tkp. aparteneco, tiam aliaj faktoroj forprenas tiun ĉi rolon de ĝi (aŭ ne forprenas, ja ekzistante ankaŭ kune kun la lingva faktoro antaŭe).
„[…]malaperos ankaŭ unu el la eblaj metodoj por kompreni la mondon.”
[eo] Jes, kvankam mi ĵus skribis, ke irlandanoj estas irlandanoj, eĉ fieraj ne plu parolante sian originalan „devenlingvon”, sed la anglan, tamen tiu ĉi aserto povas havi iom da vero. Ja ekzemple la baskoj havas aglutinantan „originlingvon”, dume ke ili parolas plejparte en la hispana, kaj ili anuncas en la hispana, ke ili estas baskoj, kaj ne hispanoj, kiu estas tute alia lingvo strukture, ol la baska, kiu evidente plu proksimas al ilia pensmaniero, ol la hispana. Do ĉar ili, la baskoj parolas la hispanan, tio ĉi ne estas la plej bona por ili, ja en ĝi oni ne povas vivi plene laŭ sia pensmaniero, mondokoncepto. La plej sana por ili kaj por esprimi kaj vivigi siajn pensmanieron, mondkoncepton, ktp. estus, se ili parolus sian originalan „devenlingvon”: la baskan, ja mem ili, sia mondkoncepto, filozofio, ktp. kreis la baskan lingvon por si! Do certe la lingvo, kion oni uzas, influas (eble ne entute malaperigas) la „komprenon de la mondo”, la mondokoncepton, ks.
„Ekzistas iuj, kiuj ne ŝatas la fortajn esprimojn, kiel lingva genocido, diras S-ro [S-ino! - KP] Tove Skutnabb-Kangas, samtempe ili ne protestas kontraŭ la formo lingvomorto, kiu tamen estas la sama, krom ke ĝi ne almontras la plenuminton, ĝi kamuflas, forviŝas la fakton, ke iu lingvo ne formortas de si mem, sed iuj puŝas ĝin en la pereon, eĉ se ŝajne ne okazas perforto.”
[eo] „Lingva genocido” kaj „lingvomorto” ne samas, ĉar en la formulado „genocido” oni havas la imagon de iu malamiko, dum lingvomorto estas nur simpla priskribo de procezo. Kaj lingvomorto ne estas kaŭzata simple nur per („genocido” fare de) alia lingvo dominanta, ekzistas kromaj faktoroj (sociaj, kulturaj, ktp.) al tio.
Gary Mickle says:
La UDLR rilatigas la lingvajn rajtojn ne tiom kun la disvolviĝaj perspektivoj de individuoj, kiom kun la disvolviĝaj perspektivoj kaj pluvivkapablo de la lingvoj mem [Preamblo]. Ĝi baziĝas tre forte sur la ideo, ke lingvaj komunumoj estas rajtoportantaj subjektoj en la "propra" teritorio. Ĝi estas esence deklaro de tio, kion etnistoj kaj similaj politikaj fortoj nomas "etnaj rajtoj", sed alivestita kiel deklaro pri lingvaj rajtoj.
"La Deklaracio ekas el la principo ke la lingvaj rajtoj estas samtempe kaj individuaj kaj kolektivaj." [Art. 1.2] Rigardante la konsiston de la UDLR, oni vidas rapide, ke ĝi unuavicigas la kolektivajn lingvajn rajtojn super la individuaj. Tio tamen ne estas la principa problemo, laŭ mi. Multaj homaj rajtoj havas kaj individuan kaj kolektivan dimensiojn. Katastrofo estas, ke ĝi altrangigas kaj malaltrangigas lingvojn sur difinitaj teritorioj surbaze de historieco, kiu estas la principo, surbaze de kiu ĝi difinas ilin "teritorie propraj" aŭ ne [Art. 1.1]. La UDLR atribuas al la uzantoj de "teritorie propraj" lingvoj enormajn privilegiojn respektive la uzantojn de ne "teritorie propraj" lingvoj. Ĉi tie kriterio (kiu grupo ekloĝis en iu teritorio la unua), kiu estas kerna elemento de multaj etnonaciismaj kaj ksenofobiaj diskursoj, fariĝas tiel elemento de deklaracio pri homaj rajtoj!
Jen kelkaj specife kritikindaj partoj de la UDLR:
"Ĉiu lingva komunumo rajtas disponi je ĉiaj necesaj iloj por certigi la transdonon kaj kontinuecon de sia lingvo." [Art. 8.2] Laŭ mi estas strange trovi en deklaracio pri homaj rajtoj tian grupan "rajton" je kontinueco, kiu povus esti interpretita kiel ŝtata devo liveri la por tio necesajn ilojn. Aliaj kolektivoj, ekzemple asocioj aŭ konfesioj, havas laŭ la kutima kompreno rajton je libera agado, kaj individuoj rajtas libere aliĝi al ili (kaj malaliĝi), sed ŝtatoj kaj publikaj instancoj ne devontigas sin fari ĉion por garantii ilian eternan ekziston. Tio povas esti kulturpolitika celo, sed ne "rajto".
"Ĉiu rajtas disvolvi sian publikan aktivadon en sia lingvo, se ĝi estas la lingvo propra de la teritorio kie li loĝas." [Art. 12.1] "La esprimo lingvo teritorie propra difinas la idiomon de la komunumo historie setla sur tiu sama teritorio." [Art. 1.1] En la realo, la lingva komunumo plej longe setla sur iu teritorio ne estas ĉiam kaj ĉie la plej granda. Jen denove ĥimera postulo, kiu povas stimuli lingvan orgojlon de iuj grupoj (tiuj, kiuj havas la "ĝustajn" praulojn) kaj obstakli praktikeblajn lingvajn kompromisojn en plurlingvaj regionoj.
"La publikaj aŭtoritatoj kiuj en siaj jurisdikcioj havas pli ol unu lingvon teritorie historian devas publikigi en tiuj lingvoj ĉiujn leĝojn kaj ordonojn kun ĝenerala karaktero, sendepende de la fakto ke iliaj parolantoj komprenas aliajn lingvojn." [Art. 18.2] Ĉi tie la UDLR postulas uzadon de lingvoj (je eble konsiderindaj publikaj kostoj) en kazo, en kiu tio ne necesas por garantii interkompreniĝon. Tiu lingvo-uzado "necesas" fakte nur por oficiale substreki la historie "ĝustan" etnan karakteron de ĉiu teritorio, kun la akompana danĝero, ke la diferenco inter la "proprietanta" etno kaj la "fremduloj" estos akcentita.
"Ĉiu lingva komunumo rajtas disponi je ĉiuj homaj kaj materiaj rimedoj necesaj por atingi la deziratan gradon de ĉeesto de sia lingvo en ĉiu nivelo de klerigado sur la propra teritorio: oportune trejnitaj instruistoj, adekvataj instrumetodoj, manlibroj, financado, lokaloj kaj ekipaĵoj, tradicia kaj avangarda teknologioj." [Art. 25.1] Ĉiunivela klerigado per iu lingvo premisas ĉiuflanke jam disvolvitan lingvan kulturon, kia kutime ne ekzistas en sufiĉa grado ĉe lingvoj, kies parolantaro ampleksas nur kelkajn milojn aŭ dekmilojn. Denove ĥimera postulo.
"Estas rajto de ĉiu lingva komunumo, ke la lingvo teritorie propra okupu prioritatan lokon en la kulturaj manifestiĝoj kaj servoj kiel bibliotekoj, videotekoj, kinejoj, teatroj, muzeoj, arkivoj, informadika produktado, folkloro, kulturaj industrioj kaj ĉiuj aliaj esprimoj de la kultura vivo." [Art. 45.1] Jen postulo pravigebla nur per etnonaciismaj argumentoj. Sed verŝajne la plej terura afero estas ĝia ksenofobia trajto. Laŭ la verkintoj de la UDLR, estas evidente ofende por homoj, kiuj pro historiaj kialoj imagas sin mem "prioritataj" en iu teritorio, ke ili devu konstante vidi kaj aŭdi tie alian lingvon ol la propran. Per tio la ideologoj, kiuj elpensis la UDLR, similas al ekstremdekstraj popularistoj, kiuj predikas laŭ la sama logiko pri "fremdiĝo" de homoj el la pli longe indiĝena grupo en grandurbaj kvartaloj, kie enmigrantoj konsistigas plimulton.
"Kiu ajn membro de lingva komunumo rajtas disponi en sia lingvo je ĉiuj rimedoj necesaj por la plenumo de siaj profesiaj aktivecoj, kiel dokumentaj kaj referencaj verkoj, instrukcioj, modeloj, formularoj, informadikaj softvaro kaj hardvaro. La uzo de aliaj lingvoj en ĉi tiu sfero estas postulebla nur tiom, kiom la koncerna profesia aktiveco pravigas tion. En neniu kazo pli malfrue alveninta lingvo povas restrikti aŭ subpremi la uzon de la lingvo teritorie propra." [Art. 47.2 kaj 47.3] Jen denove invito krei rangordon de lingvoj surbaze de la longeco de ilia ĉeesto sur difinita teritorio, kaj konfliktigi homojn en iliaj laborlokoj surbaze de tio.
Ĝenerala kritiko
Tiuj praktike nerealigeblaj paragrafoj de la UDLR povus esti misuzitaj por subteni postulojn je etna homogenigo de teritorioj kaj limigo de migrado, ĉar ĝuste tiaj drastaj rimedoj facile montriĝus la solaj sufiĉe efikaj por garantii la tielnomatan "homan rajton" je prioritatigo de difinitaj lingvoj sur difinitaj teritorioj.
Tio ne estas nur imagata danĝero. La pra-etnisto François Fontan (kiu enkondukis la vorton "etnismo" en la publikan diskurson de Francio en la 50-aj jaroj) efektive evoluigis programon, kiu inkluzivis "transigon de loĝantaroj" kiel rimedon por atingi la "necesan" gradan de etna homogeneco en teritorioj. Lia posteulo Guy Héraud (konata pro siaj kontaktoj kun la Esperanto-movado, por kiu li elpensis la unuan postmilitan teorion pri
savado de etnoj per enkonduko de Esperanto) ankaŭ skribis en unu el siaj libroj pri limigo de migrado kiel taŭga rimedo por konservi teritorian etnan homogenecon.
La UDLR estas pli orientita je la konservativa valoro de tradicikonservado ol je la valoro de individuaj kaj grupaj rajtoj, kiuj estu egalaj por ĉiuj individuoj kaj grupoj. Granda parto de ĝi estas simple kulturpolitika dezirkatalogo de naciistoj, kaj ne kodigo de homaj rajtoj, kiel ĝia nomo sugestas.
La UDLR enhavas nenion, kion socilingvaj grupoj kiel parolantoj de dialektoj, sociolektoj kaj alternativaj normlingvaj varioj povus alvoki kaze de atencoj kontraŭ iliaj lingvaj rajtoj. Oni rememoru ĉi tie la problemon de la postjugoslaviaj ŝtatoj, kiuj ŝanĝis sian lingvonormon pro naciismaj kialoj. Tio okazis en naciisme ŝarĝita situacio, en kiu tio povis sentiĝi kiel truditaĵo ĉe la homoj, kiuj ne volis etne purigi sian lingvaĵon laŭ la postuloj de la naciistoj.
Eblas ankaŭ misuzi la argumenton pri la "lingva homa rajto" por trapuŝi etnan segregacion en lernejoj, eĉ en lokoj, kie ekzistas gravaj socipolitikaj kialoj por kontraŭi tian segregacion.
Jam de pli ol dek jaroj la UDLR ne progresas en la direkto de ratifo fare de ŝtatoj, kion ĝiaj verkintoj ja celis. Mi opinias tion la sorto, kiun ĝi meritas. Deklaracio pri lingvaj rajtoj, kiu vere meritus esti nomata "universala", devus aspekti alie.