La titolo de la konsultiĝo estas demando: Ĉu ni vivas inter murdistoj? La respondo estas: bedaŭrinde jes. Ekde Kaino. Kio cetere senkulpigas nek Kainon, nek liajn disĉiplojn.
La Universalan Deklaron de la Homaj Rajtoj
ĉiu konas, kaj teorie ĉiu interkonsentas pri ĝia enhavo, kvankam la nuna stato de la mondo ne pravigas tiun ĉi supozon. Rilate al lingvaj rajtoj la stato estas simila aŭ eĉ pli malbona, ja la Universalan Deklaron de Lingvaj Rajtoj ratifikis nur tre malmultaj eĉ el la membroŝtatoj de UN, kvankam pasis jam naŭ jaroj post la Barcelona mondkonferenco, kiam subskribis la deklaron UNESCO kaj reprezentantoj de amaso da organizaĵoj por homaj rajtoj kaj minoritataj rajtoj, respektive tiuj de pli ol cent centroj de la Internacia PEN Klubo. En la nomo de la Hungara PEN Klubo la dokumenton subskribis mi, ankaŭ kiel membro de la Lingva, Jura kaj Traduka Komisiono preparinta la dokumenton kaj tiu de la Scienca Komisiono okupiĝanta pri la plua sorto de la Deklaro En 1992 jam naskiĝis la Ĉarto de la Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj, sed la Deklaro de Barcelono estas leĝprojekto pli vasta ol iam ajn antaŭe. Ĝi eksplikas ne nur tion, kion la hungara poeto Kosztolányi skribis jam en ka eseo „Loko de la hungara lingvo sur la terglobo” (A magyar nyelv helye a földgolyón), ke ĉiuj lingvoj estas egalrajtaj, sed ankaŭ tion, ke sendepende de la parolantara nombro, de la kodigo, sendepende de tio, ĉu la opa idiomo estas oficiala lingvo de ŝtato aŭ tiu de naciminoritato, ĉiuj lingvoj estas egalaj, kaj la lingvaj rajtoj estas samtempe kaj individuaj kaj kolektivaj rajtoj. La Deklaro akcentas, ke ĉiu havas la rajton partopreni en sia gepatra lingvo la instruadon ekde la infanĝardeno ĝis la universitato, ĉiu rajtas propralingve ĝui la avantaĝojn de la amaskomunikado, ĉiu rajtas sialingve utiligi la sanitarajn, la justicajn kaj la administraciajn servojn, eĉ la uzinstrukciojn de la  komercaj varoj ĉiu devas ricevi en sia propra lingvo. Ĉiu havas la rajton skribi sian nomon laŭ la reguloj de sia gepatra lingvo, kaj ĉiu nacio kaj naciminoritato rajtas uzi sian propran nomon kaj siajn proprajn geografiajn nomojn.

La Universala Deklaro de la Lingvaj Rajtoj enhavas do nur evidentajn rajtojn. Sennombraj lingvoj formortis dum la homa historio, kaj ankaŭ nuntempe la hegemonio de la grandaj lingvoj, la homogenizado kaj asimilado minacas multajn lingvojn, respektice lingvajn komunumojn. En 1990 mi partoprenis la mondkongreson de la Federacio Internacia de Tradukistoj (FIT) en Beogrado, kaj post mia elektiĝo al la deksep-membra estraro mi prezentis la sekvan decidproponon en la ferma kunsido:
Ni, tradukistoj, kiuj konas, sekve povas estime taksi ankaŭ la aliajn lingvojn ne nur nian propran, subtenas la liberan uzadon de la gepatra lingvo de la naciaj minoritatoj en ĉiuj landoj de la mondo. Ni kredas, ke ne ekzistas pli altrangaj kaj malpli altrangaj lingvoj, ni kredas, ke ĉiuj lingvoj estas komuna trezoro de la homaro, ni kredas, ke ni ĉiuj respondecas pri ilia pluekzisto. La konservado de la gepatra lingvo ne estu heroaĵo, ja identiĝo kun la kulturo heredita de la prauloj estas evidentaĵo, nemalhavebla kondiĉo de la homa vivo.
La decidproponon la kongreso akceptis unuanime, sed spertante, ke ne multo ŝanĝiĝis ĉi-kampe, mi denove prezentis sam-enhavan proponon en la regiona konferenco de la Hungara PEN Klubo en 1997. Ĝin ni portis plu al monda kongreso de la Internacia PEN Klubo en Helsinki en 1998 kune kun mia kompletigo konigita jam du jarojn antaŭe en Barcelono, laŭ kiu UNESCO manifestu la 6-an de julio Tago de la Lingvoj. Tiutage ni subskribis la Universalan Deklaron de la Lingvaj Rajtoj.
La kongreso en Helsinki akceptis kaj plusendis la decidon, kaj UNESCO post unu aŭ du jaroj kreis la Tagon de la Gepatra Lingvo. Eble mi ne devas longe asertadi, ke temis ne pri tio. Tio, ke ni aprecas la propran gepatran lingvon, estas evidenta. Sed estimi la lingvon de la aliaj, de ĉiuj, pri tio mi volis alvoki la atenton same kiel dum mia Fulbright-gastprofesorado en Ameriko, kiam mi estis petata prezenti mallongan prelegon  Pentekoste en presbitera preĝejo. Pli-malpli mi diris la sekvajn:
„Kaj kiam venis la Pentekosta tago, kaj la apostoloj pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj komencis paroli aliajn lingvojn... Kaj kiam… la homamaso kunvenis kaj miregis, ĉar ĉiu aparte aŭdis ilin paroli per lia propra dialekto… la mirindaĵojn de Dio.”(La Agoj de la Apostoloj, 2: 1–11)
Dio faris miraklon. Li kapabligis la apostolojn paroli en fremdaj lingvoj por ke la ĉeestantoj el ĉiuj popoloj ekzistantaj sub la ĉielo povu kompreni ilin. Dio povus fari la miraklon ankaŭ inverse: tiel, ke la apostoloj parolas en siaj propraj lingvoj, kaj tamen ĉiuj komprenas ilin. Sed Dio agis ne tiel. Li volis, ke pri liaj mirindaĵoj aŭdu ĉiu en tiu sama lingvo, en kiu li naskiĝis, kiel la hungara biblio-tradukisto Gáspár Károly diras: en la „patrina lingvo”. Dio honorigis la homon, sian kreitaĵon prezentante, ke ĉiuj lingvoj, la lingvo de ĉiuj popoloj ekzistantaj sub la ĉielo, estas same gravaj, ja la homa kapablo kaj la senlima varieco de la lingvoj riĉigas la nefinitan variecon de la kreado. Unu lingvo disde la alia diferencas ne nur per siaj vortoj, ne nur per sia strukturo, ĉiuj lingvoj estas  specifa maniero ekkoni kaj esprimi la mondon.
Nuntempe, kiam homoj estas torturataj kaj murdataj pro siaj raso, etniko, religio aŭ gepatra lingvo, ni pensu pri la pentekosta miraklo kaj ni preĝu kaj laboru por la libera uzado de la gepatra lingvo de ĉiuj popoloj kaj naciminoritatoj, por la pluvivo de ĉiuj popoloj minacataj en la ekzisto kaj honesto.
S-ro Tove Skutnabb-Kangas, sveddevena lingvisto, naskiĝinta en Finnlando, vivanta en Danio, internacia aŭtoritatulo de sociolingvistiko publikis en 2000 preskaŭ okcent-paĝan libron Linguistic Genocide in Education – or Worldwide Diversity and Human Rights?, tio estas Ĉu lingva genocido en la edukado -- aŭ tutmonda diverseco de la homaj rajtoj? Intence mi ne tradukis tutgloba la esprimon worldwide, ja la tutglobigo estas malamiko de diverseco, kiun la elstara lingvisto paraleligas kun la same minacata biodiverseco. Kiel inter la estaĵoj ekzistas malaperontaj, minacataj kaj neminacataj rasoj, tiel same estas klasifikeblaj ankaŭ la lingvoj. Kaj se formortas iu lingvo, kun ĝi pereas ankaŭ la popolo kreinta ĝin, kaj formortas ne nur unusola voĉo el la multtona koruso de la lingvaro, sed malaperos ankaŭ unu el la eblaj metodoj por kompreni la mondon.
Permesu citi, kiel tion mi faris jam plurfoje en pluraj lingvoj, la poemon de Sándor Kányádi Dum ĵurnallegado:

societoj asocioj
eĉ akademioj fondiĝas
kunlaboras por savi
tujpereontan
herbon arbon floron
aǔ insekton
mi ŝatus aparteni
al la familio
de tiuj herboj
arboj floroj birdoj
aǔ insektoj
 
La dramo Formutiĝo verkita antaŭ kelkaj jaroj de Miklós Hubay estis prezentata en friulia lingvo pli frue ol hungare, ne hazarde. La protagonistino de la dramo estas junulino, lasta transvivanto de lingvo – de popolo --, kiun en la malliberejo vizitas juna pastro por esplori ŝian lingvon antaŭ ol ŝi estos ekzekutata. Eksciinte, ke la virino (kiun perfortis la renegata provozo perfidinta siajn lingvon kaj popolon) estas graveda, li turnas sin al la internacia publika opinio por ke -- laŭ la romia juro – estu nuligata la mortkondamno de la graveda patrino. Sed per la kampanjo li akiras nur, ke la virino estis abortigata, tiel la ekzekutado ne plu havas juran baron.
En la hungara literaturo estas ofta temo la lingvo, nia propra kaj tiu de la aliaj. Ne nur la laŭdo de la hungara gepatra lingvo ekde János Sylvester ĝis György Faludy, ne nur ĝia defendo ekde Kosztolányi ĝis Illyés kaj Andor Bajor, ĉe kiuj la hungara lingvo samtempe estas metaforo ankaŭ de la aliaj lingvoj. Okazas ankaŭ inverse: la poemoj de Zoltán Jékely pri kurdoj, tiuj de Imre Csanádi pri estonoj, István Kormos pri katalunoj, Árpád Farkas pri lipovanoj estas samtempe kaj respekto al la popoloj vivantaj inter similaj corkonstancoj, kaj kaŝkonfeso.
 
Ekzistas iuj, kiuj ne ŝatas la fortajn esprimojn, kiel lingva genocido, diras S-ro Tove Skutnabb-Kangas, samtempe ili ne protestas kontraŭ la formo lingvomorto, kiu tamen estas la sama, krom ke ĝi ne almontras la plenuminton, ĝi kamuflas, forviŝas la fakton, ke iu lingvo ne formortas de si mem, sed iuj puŝas ĝin en la pereon, eĉ se ŝajne ne okazas perforto. Asimiligo, poemo de István Kovács (cetere polologo) estas tre preciza diagnozo de tiu procezo:

Unue la legendokantadon
poste la legendon

Unue la grundon
poste la hejmon

Unue la lernejon
poste la lingvon

Unue la tombosignon
poste la kredon

Unue la futuron
poste la pasinton

kaj
ĉion ĉi
samtempe:
prezence.

Kaj fine mi citu la admonojn de de Milán Füst, kiu devenigas sin de profetoj, kaj per la voĉo de Berzsenyi kaj Kölcsey li alparolas nin en la poemo
Al la hungaroj:

Ho gardemu, ĉar la lingvon de patrino
konfidis al vi la jarcentoj.
Kaj vi devas savi tiun. Aŭskultu min.
Iu nevidebla ekflamado
kreis ĉi mondon grandan kaj en vi
flagras ĝi. Ĉar ankaŭ vi havas flamon:

Sanktas ĉi-lingvo! Kroman trezoron vi ne havas!
Tiel mirinda lingvo estas la hungara. Ekstazo
min kaptas jam nur pensante pri ĝi.
Ne lasu do ĝin mergiĝi,
droni reen en la nebulon,
el kiu devenis
ĉi nobla-bela formo…

Malferma prelego de la konsultiĝo de la 52-a Verkista Tendaro en Magyarkanizsa.
 
Esperantigis Imre Szabó