Estis en la mondo porkideto, ŝi havis dometon meze de grandega arbo. Foje, kiam ĝi kuiradis por si mem en la dometo, iras tien granda, griza lupo, ĝi enparolas tra la pordo: 
-- Enlasu min, kara mia porkideto, estas malvarme ĉi tie ekstere, mi frostotremas.
-- Sed mi ne enlasas vin, ĉar vi manĝos min.
-- Enlasu almenaǔ unu mian malantaǔan piedon.
La porkideto enlasis unu ĝian malantaǔan piedon, sed ĝi kaŝe metis grandan marmiton da akvo sur la fajron.
Post ioma tempo denove ekparolas la lupo:
-- Tamen, kara mia eta porkido, enlasu ankaǔ alian mian malantaǔan piedon.
La eta porkido enlasis ankaǔ tiun. Sed por la lupo ne sufiĉis, post ioma tempo ĝi denove enparolis:
-- Kara, mia porkideto, enlasu ankaǔ miajn du antaǔajn piedojn.
La porkideto enlasis ankaǔ ĝiajn du antaǔajn piedojn; sed al la lupo eĉ tiom ne sufiĉis, ĝi ekparolis denove:
-- Dolĉa-kara mia porkideto, enlasu min jam plene, vi vidos, eĉ per fingreto mi ne tuŝos vin.
Je tio la porkideto bele metis sakon al la breĉo por ke la lupo envenanta dorse eniru rekte en ĝin. Tiel ĝi enlasis ĝin. 
La lupo vere metis sin en la sakon. Ankaǔ la porkideto ne estis maldiligenta, abrupte ĝi ligis la buŝon de la sako, rapide ĝi deprenis la marmiton da bolanta akvo de sur la fajro, kaj ĝi brogis la lupon, poste ĝi rapide grimpis sur iun grandan arbpn. La lupo jelpegis ioman tempon, ĉar la bolanta akvo tiel forigis liajn harojn, ke restis eĉ ne unusola. Poste ĝi movis-provis sin ĝis fine malfermiĝis la buŝo de la sako. Ĝi elrampis kaj kuris rekte por alporti helpon.
Ĝi baldaǔ revenis dekope. Ili komencis serĉi la porkideton. Ili serĉis-serĉadis ĝin, ĝis fine iu el ili efektive ekvidis ĝin sur la pinto de la arbo. Ili kolektiĝis sub la arbo konsultiĝante kion fari, kiel kapti la porkideton? Ĉar neniu el ili povis grimpi sur arbon.
Post longa tempo ili decidis stari sur la dorson ĉiuj unu de la alia; kiel la vilaĝestroj en Ledec, sekve la plej supra nepre atingos ĝin.
Ili komencis grimpi sur la dorson unu de la alia. La kalva restis plej malsupre timante iri pli supren. Tiel do, ĉiuj aliaj estis sur ĝia dorso.
Ili estis jam tiel alte, ke mankis nur unusola. Ankaǔ tiu ekgrimpis jam. Tiam la porkideto abrupte ekkriis: 
-- Bolantan akvon al la kalva! 
La kalva tiel ektimis, ke ĝi elsaltis desub la aliaj; la multaj lupoj ĉiuj falis malsupren; al iuj rompiĝis la kruro, al aliaj la kolo; kaj la kalva tiel forkuris, ke oni vidis ĝin neniam plu.
La porkideto bele grimpis malsupren desur la arbo, ĝi iris hejmen; neniam plu kuraĝis iri la lupoj eĉ al la ĉirkaǔaĵo de ĝia domo. 

 
László Arany : Hungaraj popolfabeloj 
Esperantigita de Imre Szabó