Vivis foje familio en Teksaso. Ili havis multe da argilpotaj plantoj. Iutage la vetero malvarmiĝis. Por ke la kreskaĵoj ne frostmortu, la edzino komencis porti ilin en la domon.  Ĉe iu el la plantoj sin kaŝis malgranda kolubredo. En la ĉambro iomete revarmiĝinte ĝi abrupte komencis glitadi tien-reen, poste ĝi rifuĝis sub la sofo. La edzino rimarkis ĝin, ŝia ŝriko estis cerboŝira. La edzo el la duŝejo naskitnuda kuregis en la ĉambron. Lia parulino tremante komunikis al li, ke estas serpento sub la sofo, do li kvarpiediĝis kaj ĉirkaŭrigardis. Samtempe enĉambriĝis ankaŭ la familia dorlothundo, kiu ludeme aŭ eble salute tuŝis la nudan postaĵon de nia homo. La edzo tuj svenis kredante, ke la serpento pikis lin. 
Povra edzino sankte kredis, ke la edzo ekhavis korinfarkton. Tuje tuj ŝi vokis la ambulancistojn. Ili metis la svenintan homon sur brankardon, kaj ili jam elportus lin el la ĉambro, kiam la serpento denove malkaŝis sin. Vidante ĝin unu el la ambulancistoj delasis la tenilon de la brankardo.
Nu, tiam rompiĝis la kruro de la viro, oni nepre devis porti lin en hospitalon. Sed la serpento estis ankoraŭ en la loĝejo. La sinjorino vokis helpi la najbaron.
La heroa najbaro promesis kapti la kolubredon. Prezentante sian kompetentecon li armis sin per tordita ĵurnalo kaj ekfrapadis freneze tien kaj ĉi tien sub la sofo. Post mallonga tempo li decidis, ke la serpento ne plu estas en la ĉambro, kaj tion li deklaris al la dommastrino, kiu trankviliĝinta, sed laca sinkis sur la sofon. Tamen apenaŭ ŝi metis sian manon sub la peplomon, ŝi sentis, ke tie viglas serpento. Ŝia ŝriko estis denove cerboŝira, sed ĉifoje ŝi ankaǔ svenis, kaj la kolubredo rutine fuĝis sub la sofon. La najbaro la svenintan virinon tuj ekspirigis buŝ-al-buŝe. Dume el sia aĉeto-turneo hejmen venis la edzino de nia heroa najbaro. Ŝin terure incitis la vidaĵo -- la kuŝantan najbarinon kisadas ŝia edzo --, kaj ŝi per sako da ladmanĝaĵoj kapfrapis sian parulon tiel, ke li tuj svenis. La disŝiritan kaphaǔton oni devis poste kunkudri per pluraj steboj.  
La ambulancistoj denove estis vokitaj por enhospitaligi la vunditon. Ili eliris por la brankardo. Dume pro la bruo rekonsciiĝis la sveninta dommastrino, kaj rimarkante la najbaron kuŝantan sur la planko ŝi sankte kredis, ke ankaǔ lin pikis la serpento. Ŝi iris en la kuirejon, kaj preninte botelon da brando bonvoleme ŝi komencis enverŝi ĝin en la homon. Dume alvenis la policistoj. Vidante la brandodorantan, svenintan viron ili suspektis ebrian familian interbatadon. Ili volis aresti ĉiujn, dume la edzinoj pasie strebis klarigi, ke la tuta renversiĝo estas pro iu damna serpento. La daǔre svenanta viro kaj lia timanta edzino foriris per la ambulancaǔto. La eta kolubredo dume elglitis desub la sofo. Unu el la policistoj tuj kaptis armilon kaj pafis. La serpenton kvankam li ne trafis, tamen la erarfluganta kuglo rompis la kruron de la fumtablo apud la sofo. La tablo renversiĝis, la lampo deglitis, la bulbo rompiĝis kaj bruligis la kurtenon. La alia policisto -- por estingi la fajron -- pasie komencis frapadi la flamantan kurtenon, sed tiel mallerte, ke li falis tra la fenstro al la malantaǔa korto. Tie li falis sur la familian dorlothundon, kiu pro la granda ektimo sovaĝiĝis tiel, ke ĝi eksaltadis freneze, fine ĝi kuris sur la straton, kie iu ŝoforo kvankam preterveturis ĝin, sed koliziis kun la tie parkanta policaǔto. Tiu tuj ekbrulis. Dume la fajro de la kurteno vastiĝis al la tuta domo. El la najbara domo estis vokitaj la fajrobrigadanoj. Ili venis rapide, ili rapidis tiel, ke dumveture ili jam elpuŝis la eskalon. Ili sukcese frakasis per ĝi ĉiujn ekzistantajn elektrajn kablojn, sekve la tuta ĉirkaǔaĵo por horoj restis sen kurento kaj telefono.
Pasis longaj semajnoj, monatoj. 
Ĉiuj estas hejmen lasitaj el la hospitalo. 
La domo estas rekonstruita, la policistoj ricevis novan aǔton, la vivo revenis al la kutimaj formoj. Ĉirkaǔ post unu jaro la familio spektis televidon hejme, en la veterprognozo oni aǔguris ĝuste malvarman nokton. La edzo demandis la edzinon, kiel ŝi opinias, ĉu estus bone enporti la plantojn por nokto. La edzino senresponde mortpafis lin.
                                                                                                               (Esperantigis Imre Szabó.)