"Mi estas dankema al la sorto, ke mi havis la eblon vidi la mondon tra aliaj okulvitroj kaj vivi sen antaǔjuĝoj. Tion mi ne lernis en mia infanaĝo. Tion mi ellaboris por mi mem. Mi neniam estis kredanto. Mi ĉiam volis scii. Sciantoj neniam havas antaǔjuĝojn. Sciantoj scias, kiel multe ili ne scias. Sciantoj estas ankaǔ serĉantoj."
-- Kara Attila! Mi kore gratulas vin post la grandioza prezentado en Budapeŝto la 5-an de aprilo vespere. Vi parolis al la publiko Esperante, dirante, se iuj komprenas ĝin, vi kantos Esperante. Ĉu surprizis vin, ke granda parto de la publiko tuj post la unuaj vortoj hurlis: Esperanto?
-- Inter la jaroj 2006-2007 kune kun mia kara kolegino Éva Endrődi mi prezentis televidelsendon ĉe la privata televidkanalo Zenit TV. (Dusemajne ĉirkaù dum sep monatoj).
Post kiam ŝi salutis la publikon en la hungara lingvo, mi tuj faris la saman en la germana kaj same en Esperanto kun la vortoj : « Mi tre kore salutas niajn spektantojn kaj geamikojn en la tuta mondo el la privata hungara televidkanalo Zenit TV nun en la internacia lingvo Esperanto. Vi estas spektantaj nian duhoran elsendon “Laǔdezire …..” Mi diris, ke oni povas altelefoni nin aǔ simple sendi al ni retmesaĝon. Kaj tiel plu.
Ankaǔ dum la elsendo mi sendis muzikajn salutojn al geesperantistoj p. e. al Feri bácsi en Rácalmás aù al s-ino Vesna Obradovic en Mariboro (Slovenio). Iam ŝi havis viziton de la bonekonata esperantisto s-ro Tiŝljar. Ŝi petis lin ankoraǔ atendi kelkajn minutojn, ĉar ŝi estis salutota nun persone en hungara televidkanalo en Esperanto. Li diris: “tio ne eblas”. Antaǔ la elsendo mi telefonis al Vesna kaj priparolis la aferon. Por s-ro Tisljar tio estis surprizo J
Tiam la televidkanalo havis ankaù tre bonkvalitan interretan elsendon. Zenit TV havis pli ol 260000 (ducent sesdek mil) registritajn spektantojn eksterlande kaj en Hungario . Regule la iama Matáv-kablo (hodiaù Telekom) havas tion en sia baza paketo.
Ni ricevis interretan leteron ankaù el Brazilo de nia amata Karesema (Lùcia Marder). Mia kara amiko Francisko spektis kelkfoje la elsendon en Brazilo.
Ankaǔ en aliaj elsendoj mi parolis pri nia amata lingvo. La iama ĉefredaktorino s-ino Gloria Geszty, sed ankaǔ la direktoro montris grandan simpation rilate al Esperanto. Ili ambaù lernis ĝin en la sepdekaj jaroj.
Poste mi kelkfoje parolis pri Esperanto ankaǔ en Budapest TV.
Kvankam mi scias, ke Esperanto estas tre konata kaj uzata lingvo en Hungario, danke al la sindona kaj senhalta laboro de elstaraj esperantistoj! Malgraǔ tio plejparte la homoj ne havas ideon, kiel ĝi sonas. Mi pensas, ke la publiko de la lasta prezentado estis ankaǔ spektantoj de la supre menciitaj du televidkanaloj. Tamen min surprizis, ke tiel multe da homoj kriis «Esperanto».
Preskaǔ ĉiu en Hungario konas iun, kiu parolas aǔ lernas Esperanton. Ankaǔ kolegino mia, kiu kantas por mi la ĥoron sur miaj Esperantlingvaj registraĵoj, diris al mi, kiam ni priparolis venontajn projektojn: “ne zorgu pri mia prononco, ĉar mi havas du amikinojn, kiuj altnivele parolas Esperanton. Ili jam promesis helpi al mi”. Je tia konateco de Esperanto en Hungario tio jam ŝajnas esti tute normala.
Mi supozas, ke vi pravis, kiam vi skribis en via artikolo, ke preskaǔ duono en Hungario akiris simpatiajn informojn pri nia internacia lingvo, ĉar iu lernis jam Esperanton en la parencaro de preskaǔ ĉiu. Mi tre bedaǔras, ke mi fine kantis Esperante nur parton de Buona sera, signorina, kies tradukon mi abrupte faris antaǔ la prezentado. Nur la lastan frazon mi devis kanti hungare pro la hungarlingva ĥoro. Mi estus povinta kanti ankaǔ almenaù unu alian kanzonon en Esperanto, sed bedùrinde mi ne havis kontakton al la teknikisto post la komenco de la koncerto, do, ni ne plu povis ŝanĝi la muzikon.
-- Kiam vi enamiĝis al Esperanto?
-- Komence de la 70aj jaroj mi partorentis lingvo-konkurson en mia destrikto. Temis pri la rusa lingvo. Mi gajnis la trian premion kaj ricevis la libron kun la titolo “La heredaĵo de Babelo”. En tiu ĉi libro mi legis unuafoje pri Esperanto. Mi trovis la ideon tiel fascinanta, ke mi ne povis “forpeli” ĝin el mia menso. Post kelkaj jaroj mi aĉetis la faman lernolibron de Julio Baghy. Tamen estis hazarde, ke mi 25 jarojn poste, vere eklernis Esperanton. Tiam mi estis 44-jara. Mi laboris en la Viena Gloria Teatro, kiam ni provis ian klasikan teatraĵon de Nestroy. Dum la teatraj provoj mi tediĝis, sekve mi deziris iel plibeligi miajn malplenajn minutojn. Mi iris hejmen, kaj tie mi haltis antaǔ la libroŝranko, kie viciĝas miaj lingvolibroj. Mi fermis la okulojn, kaj mi blinde elektis unu libron. Kaj tiu estis Esperanto. Komence de la libro troviĝas citaĵo de la hungara nacia poeto Petőfi «Fine de septembro». Mi legis la unuajn versojn…
“Jen floras ankoraǔ la floroj en valo,
Kaj verdas ankoraǔ la poploj ĉe l’ font’,
Sed vidu, jam tie la vintra vualo!
La neĝo ekkovris la supron de l’ mont’"
…kaj mi tuj enamigxis al la lingvo pro gxia belsono.
-- Kiajn rezultojn vi havas en la Esperanta kultura vivo?
-- Tiurilate mia unua sperto estis en Mariboro. S-ino Vesna Obradovic invitis min partopreni al EEU (Eǔropa Esperanto-Unio) kongreso, kie mi faris du unuhorajn koncertojn. Tio estis mia unua sperto en iu ajn Esperanta aranĝo. Mi vidis ankaǔ teatraĵojn en la Urba Teatro. Tio estis edifa.
-- Ĉu vi dorlotas planojn?
-- Jes, mi intencas registri hispanajn kanzonojn en Esperanto. Dum la kongreso de EEU en Mariboro pasintjare mi konatiĝis kun Manuel Pancorbo Castro el Madrido, kiu tuj tradukis por mi la faman hispanan kanzonon “Como yo te amo” esperante “Kiel mia amo”. Mi estis tiel fascinata, ke mi proponis fari komunan, vere internacian projekton. Tio estos hispanaj kanzonoj Esperantigitaj de hispano, kantataj de hungaro. Mi jam komencis farigi la muzikon en Budapeŝto.
-- Vi estas hungaro, vi naskiĝis en Budapeŝto. Kaj nun vi tamen laboras en la aǔstra ĉefurbo Vieno. Kiel gvidis vin la vojo ĉi tien?
-- Jes, mi estas hungaro kaj mi translokiĝis al Vieno en la jaro 1980. Mi ricevis kontrakton de la sinjorino Christa Schwarz iama posedantino de la klubo “Scenario”. Tie mi kantis kaj dancis. En la sama jaro mi komencis lerni en la Viena Urba Konservatorio. Post la fina ekzameno mi tuj komencis turnei en Svislando kaj poste en Germanio. Poste mi cxiam laboris en diversaj teatroj kaj iel mi restis tute cxi tie.
-- Mi spektis vin sur la scenejo, kie vi prezentis altnivele minimume kvin artojn: kantadon, dancon, gimnastikon, aktoradon, baleton, ktp. Ĉu vi ilin ĉiujn lernis en lernejoj?
-- Jes, en mia infanagxo mi praktikis gimnastikadon en la klubo KSI kaj Dózsa. Poste mi faris akvopilkadon dum 2,5 jaroj. En la Konservatorio de Urbo Vieno mi profitis de miaj antaǔaj spertoj de la gimnastikado. Tie mi lernis ankaǔ baleton dank al la iama eminenta direktoro Oprea Petrescu.
-- Laǔ mia supozo vi devas multe labori por teni la nivelon. Kiel aspektas via tagordo? Ĉu vi ripozas iam?
-- Mi ripozas, kiam mi dormas J
-- Vi estas 48-jara, tamen vi konservis vian junaĝan staturon. En via aĝo multaj estas jam dikegaj luktantaj kontraǔ diversaj malsanoj. Ĉu vi regule gimnastikas?
-- Jes, mi volonte haltas je tiu cxi demando. Mi pensas, ke ĉiu respondecas pri sia propra vivo kaj sano. Mi estas vegetarano ekde dudek jaroj. Mi trejnas min preskaǔ ĉiutage. Mi laboris ankaǔ en diversaj palestroj kiel trejnisto. Hodiaǔ mi trejnas min hejme, ĉiam kiam mi havas liberan tempon. Minimume 15 tagojn monate /3 horojn tage/.
-- Jes, kaj ne sufiĉas la okupoj, vi krome interesiĝas pri lingvoj. De kiu vi heredis tiun amon al la lingvoj? Kiom da lingvoj vi parolas?
-- Mi lernis la rusan en la infanaĝo. Tio estis deviga en Hungario en la tiama tempo (sepdekaj jaroj). Verdire kiam mi devis eklerni ĝin en la lernejo, mi jam scipovis skribi kaj legi la cirilan alfabeton kaj ankaǔ iomete parolis dank al la instruado de mia patro.
Mi havas parencojn en Kanado (Vankuvero), kiuj ofte vizitis nin ekde la fino de la sesdekaj jaroj. Mia onklino kaj miaj du gekuzoj. Ni loĝis kune dum du-tri monatoj. Pro tio mi eklernis la anglan. Al mi neniam sufiĉis la lernolibroj por infanoj. Do mi aĉetis la faman anglan lernolibron de la aǔtoroj “Báthy--Véges”. Mi ofte uzis la anglan en Hungario. Ekde la jaro 1980 (kiam mi translokiĝis al Vieno) mi preskaǔ neniam uzas ĝin. Hodiaǔ mi ne scias, kion mi pensu pri la angla. Aǔdante la famajn kantistinojn Barbra Streisand aǔ Shirley Bassey aù p. e. la aktoron Timothy Dalton, mi amas la anglan lingvon. Aǔdante regantajn politikistojn mi tuj sentas alimaniere.
En la sepdekaj jaroj mi ofte vidis en la televido la italan elsendon “Teatro 10”. Tie mi ofte vidis la plej bonan elstaran italan kantistinon Mina. Mi tuj enamiĝis al la itala lingvo. Mi eklernis ĝin. Tamen ekde kiam mi lernas Esperanton mi tute konfuziĝas parolante la italan. Mi ĉiam havas la senton, ke mi povus diri la saman en Esperanto, plej ofte kun la samaj vortoj, sed multe pli simple kaj logike. Legante mi komprenas bone, sed mi ne plu povas flue paroli.
En mia infanaĝo ni havis malnovan radion kaj sur ĝia kanalserĉilo oni povis legi la nomon de multaj urboj. Tiǔtempe oni ankoraù ne povis trovi la staciojn laǔ frekvencoj. Mi aǔskultis ĝin, kaj mi provadis, ĉu mi ekkonas la lingvon. Iam mi haltis ĉe radiostacio, kies lingvon mi ne rekonis. Mi pensis, ke tio ne estas la hispana kaj ankaǔ ne estas la itala, sed simila. Ĝi plaĉis al mi. Mi atendis ĝis pasis plena horo, kiam ili prezentis la novaĵojn. Mi aǔdis “a-ici Radio Bucheresti, Romania”. Mi tuj aĉetis rumanan lernolibron. Poste en Vieno mi povis uzi mian infanan intereson pri la rumana lingvo, ĉar komence mi laboris en la Restoracio Bukarest. Tiutempe mi havis la eblon persone konatiĝi ankaǔ kun eltstaraj artistoj el Rumanio, kiel Mircea Mihalache, Angela Similea, Florin Piersic, kaj poste en la teatro kun Maria Crisan kaj multaj aliaj. Mi neniam komprenis aǔ ne volis kompreni la diferencojn inter niaj popoloj. Mi scias, ke niaj du elstaraj poetoj Mihai Eminescu kaj Endre Ady estis plej bonaj amikoj. Mi estas dankema al la sorto, ke mi havis la eblon vidi la mondon tra aliaj okulvitroj kaj vivi sen antaǔjuĝoj. Tion mi ne lernis en mia infanaĝo. Tion mi ellaboris por mi mem. Mi neniam estis kredanto. Mi ĉiam volis scii. Sciantoj neniam havas antaǔjuĝojn. Sciantoj scias, kiel multe ili ne scias. Sciantoj estas ankaǔ serĉantoj. Kaj nun mi alvenis al la fino de tiu ĉi temo, ĉar mi rimarkis, ke tio jam ne rilatas al via demando.
Nun finfine respondante al via demando: mia gepatra lingvo estas la hungara, mi parolas la germanan, esperante kaj angle. La antaǔe menciitajn mi komprenas pli-malpli bone.
-- Amika rondo?
-- Miaj geamikoj estas gravaj por mi. Plejparte mi havas ilin en Vieno kaj Budapeŝto, sed tiu amika rondo ĉiam pligrandiĝas danke al Esperanto.
-- Kara Attila, dankon pro la intervjuo! Mi deziras al vi, ke plene realiĝu viaj planoj por doni ĝojon kaj al vi mem, kaj al viaj esperantistaj kaj aliaj geamikoj, zelotoj en la tuta mondo.
(Vizitu lian hejmpaĝon: http://www.ipernity.com/home/attila.schimmer)!
(La ricevitajn bildojn pro tempomanko mi ne sukcesis ankoraǔ enpaĝigi.)
La teksto menciita de Attila troviĝas ĉi tie:
http://mpancorbo.wikispaces.com/kielmiaamo -- dankon al Manolo pro la ligilo.)
Send a message
Search for members
Mirabelinka says:
Cezar /Kaiser pro says:
Anjo says:
Al ambaŭ, mi deziras multe da sukcesoj. :-)))
Mimi says:
A Giridhar RAO says:
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) says:
Blazio
Andreo Peetermans says:
“Jen floras ankoraǔ la floroj en valo,
Kaj verdas ankoraǔ la poploj ĉe l’ font’,
Sed vidu, jam tie la vintra vualo!
La neĝo ekkovris la supron de l’ mont’"
…kaj mi tuj enamigxis al la lingvo pro gxia belsono. "
Mi vere ŝatas tion.
Andreo.
Andreo Peetermans says:
Erzsébet Tuboly says:
Tilio says:
Alain Collignon says:
Venti - 文缇 pro says:
"...ekde kiam mi lernas Esperanton mi tute konfuziĝas parolante la italan. Mi ĉiam havas la senton, ke mi povus diri la saman en Esperanto, plej ofte kun la samaj vortoj, sed multe pli simple kaj logike."
Ĉu italaj esperantistoj ankaŭ sentas tion?
Andreo Peetermans replies:
Mi certe spertis ke ekde mia ekkono de Esperanto, mi uzas la lingvon nederlandan multe pli libere, tiel ke mi sufiĉe ofte ridigas miajn amikojn per originala/fremda dirmaniero. Konfese, mi iom fieras pri tiu kapablo liberigi (ĉu perforti?) mian gepatran lingvon, kaj mi kredas ke estas bona eco (kondiĉe ke oni ne troigu), vojo al lingvo-kreativeco.
Tiumaniere, oni ja povas rigardi Esperanton kiel bonegan lingvolernilon :- ) ...
NAVAVAR <->ՆԱՒԱՎԱՐ says:
Mike59 says:
César Dorneles says:
Manolo pro says:
Mi elstarigas lian forpuŝon de naciismaj antaŭjuĝoj, ĉi-intervjue al rumanoj, kiu montras la staturon de lia malferma koro kaj humanismo.
Gratulon al intervjuinto pro la oportuneco de tiu ĉi dokumento.
Allen says:
Gerardo pro says:
Silvia Garnero says:
Béla Apáti Kovács says:
Gražina pro says:
Margit Juhász says:
Aleksej Borodin says:
Celina says:
Kun plezuro mi legis ĝin.
Tuj mi vizitos spacon de Attila.
Elkore salutas vin kaj Attila-n.
Bira Fehera says:
Mi enmetis du esperantajn kantojn de Attila en www.worldtv.com/emtv
Ronaldo says:
Boris Arrate says:
M i nun legas la intervujon al nia samideanno ATTILA el Vieno k. vere estas tre interesa sed bedauxrinde neniam li kantas Esperante, krome li estasd esperantisto k. mi pensas ke se li cxiam almenaux en cxiu koncerton kantas unu kanzonon tio helpos por la divastigo de Esperanto. Nu, mi deziras al li sukceson en la vivo k. espereble iam li faros veran esperantzan koncerton por ni esperantistoj k. pli aoktive en la esperanto rondo.
Samideano Emeriko, dankon pro la intervuo al samideano Attila, k. al samideano Atilla dankon pro akcepti la esti intervujta por nia esperanta socio.
Bonan cxiam al vi ambaux.
Dimitrije Janicic says:
Mia opinie, vi povus aperi intervjuon en Esperanto aux iux "granda" E-gazeto, (iuj respondoj povus mallongigi kaj skribi kelkaj intertitoloj, cxar multaj legantoj estas malliberuloj legi longan tekston.
Mi dankas Vin, cxar tiu teksto por mi estis travivajxo. Mi dezirus konatigxi de tiu homo, sed…
Granda kaj utila laboro. Ankoraux unu dankon por informo, cxar mi lastaj tagoj ne vizitis retejo ofte.
Jomo Ipfelkofer says:
Gratulon!
Cindy Mckee pro says:
"Sciantoj neniam havas antaǔjuĝojn. Sciantoj scias, kiel multe ili ne scias. Sciantoj estas ankaǔ serĉantoj." -- mi ĉiam volas memori.
Eustáquio Maia says:
Olga Beljaeva pro says:
Dankon al vi, Imre, pro grandega laboro, kiun vi faras por Esperanto
Lars Sözüer pro says:
Julika says:
Zlatko Tišljar - Pajo says:
Zlatko
Minosun says:
Attila Salga says:
Cxion bonan dezirante
Attila SALGA (Debrecen)
Dorina says:
Andreo Peetermans says:
La intervjuo tamen iom plikontentigas min. Dankon, Imre!
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod." pro says:
Tiu intervjuo malkovrigis al mi flankon ne konatan de Attila, kaj tio donas al mi alian vidon al lia artista kariero...
Antaŭ jaroj Attila proponis al Vinilkosmo muzikojn kaj tiutempe la demoj kiujn li sendis ne estis sufiĉe ellaboritaj muzike... kaj ni konsilis ke li kantu akompanata de veraj muzikistoj kaj ne de elektronikaj iloj...
En lia paĝo la prezentataj muzikoj daŭre estas elektronike faritaj... Ili meritus veran orkestradon kun muzikistoj kiuj donus vivon kaj animon al la muziko..
Tio estas sendepende de lia voĉo, sed bona kaj vera orkestrado donus multe pli allogan kaj elstaran rezulton.
Se iam Attila volas eldoni esperanto-diskon li nepre dungu bonan orkestron kaj certe la disko estos rekomendinda.
Atendante diskon necesus ke organizantoj de esperanto-aranĝoj invitu lin pli ofte por ke li koncertu antaŭ esperanto-publiko kiu povus malkovri lian talenton vive.
Lia spektaklo tute taŭgus por granda UK en Bialistoko, kaj tutcerte tio ne malplaĉus al li...
Ĉu ne Attila ?
Plej muzike
Flo !
Manolo pro replies:
Atentu ke la laboro de Attila estas direktita al sursceneja ludado, kie liaj aktoraj kaj dancaj talentoj vere superregas la instrumentan parton.
Krome, pensante pri diskoj, la robotecaj registroj povas esti tre variaj. Mi kredas ke Attila zorgas multe pri la kvalito de la sintezitaj sonoj, kvankam foje mankas al orelo la sono de vera trumpeto aŭ fluto. Male, estas aliaj ekzemploj, kia tiu disko omaĝa al Tom Jobim kie la muzika produktado estas tute forlasita al la defaŭltaj sonoj de la sinteziloj.
Grizalupo says:
Zefirina says:
Kalina says:
Erzsébet Tuboly says:
Grizalupo, Lars S. kaj Zlatko T. havas ekpensindan ideon.
Mimi says:
Mimi says:
~ Lukaso ~ says:
Titolo de la intervjuo kaj citaĵo komence de interparolo estas ankaŭ ĉarmaj - mi povus diri preskaŭ la same, kiel Tilio, ie ĉi-supre...
Elkoraj salutoj, Imre!!! Sukcesojn, Atilla!!!
Joan Inglada says:
Imre Szabo says:
Imre Szabo edited this comment 5 months ago.
Valentin Melnikov says:
Ni povas nur envii al hungariaj e-istoj pro tiom vasta konateco de Esperanto en Hungario.
En 1980-aj jaroj Hungario savis nin, provizante multajn bonajn librojn en E-o, dum en Sovetio oni eldonis en E-o nur enuajn prelegojn de la partiestroj...
Edit Slezákné Tar says:
Mi tre gxojis legi la intervjuon kun Attila Schimmer. Bedauxrinde mi ne konas lin persone, sed jam auxdis pri li multon.
Gratulojn al Vi ambaux!
Amike: Edit
Márta Endrédi says:
Helena Tylipska says:
Miajn sincerajn gratulojn por Via bravuro, Attila!
Mi volis aldoni ion ankoraŭ sed tion jam diris sinjoro Zlatko,mi akordas kun li :-))
Helena
David S pro says:
Mamie Jo Boc says:
Tiuj vortoj tre afliktis min kaj de tiam mi sentis min tutmonda civitano, kaj mia patro kiu estis vere bonkorulo, parolis al mi pri Eo, dirante ke tiu internacia lingvo estas ligilo por unuiĝi ĉiuj homoj kaj li incitis min lerni ĝin , tion mi faris iom malfrue, sed plibone malfrue ol neniam ! Mi konfesas, ke de kiam mi konas Eon mia vivo multe ŝanĝis, mi havas multajn geamikojn kaj estas granda plezuro korespondi kun alilandanoj el la tuta mondo , oni lernas multe pri la kutimoj, la malsimilaj pensoj en diversaj landoj kaj nun Ipernity pligrandigis la rondon de la amikoj .... Nun pri Attila Sch. mi tutkore salutas lin kaj bondeziras al li daùrigon en siaj spektakloj ,nur mi tre bedaùras ne povi koni lin . Bonvolu saluti lin je mia nomo . Tre amike via Josee
Éva Juhász says:
Ankaŭ mi staras en la vico de gratulantoj. Pluajn sukcesojn mi deziras kaj al Attila kaj al Vi!
Imre Szabo says:
Olga Beljaeva pro says:
Bravo, kara Imre !
biciklanto says:
estas interesa intervjuo
Kim Ribeiro says:
Dankon, Imre.
Laetaprinco Princo says:
belega intervjuo...dankegon kara, kaj dankojn al Dio pro Attila .... Princo