-- Kara Attila! Mi kore gratulas vin post la grandioza prezentado en Budapeŝto la 5-an de aprilo vespere. Vi parolis al la publiko Esperante, dirante, se iuj komprenas ĝin, vi kantos Esperante. Ĉu surprizis vin, ke granda parto de la publiko tuj post la unuaj vortoj hurlis: Esperanto?

-- Inter la jaroj 2006-2007 kune  kun mia kara kolegino Éva Endrődi mi prezentis  televidelsendon ĉe la privata televidkanalo Zenit TV. (Dusemajne ĉirkaù dum sep monatoj).

Post kiam ŝi salutis la publikon en la hungara lingvo, mi tuj faris la saman en la germana kaj same en Esperanto kun la vortoj : « Mi tre kore salutas niajn spektantojn kaj geamikojn en la tuta mondo el la privata hungara televidkanalo Zenit TV nun en la internacia lingvo Esperanto. Vi estas spektantaj nian duhoran elsendon “Laǔdezire …..” Mi diris, ke oni povas altelefoni nin aǔ simple sendi al ni retmesaĝon. Kaj tiel plu.

Ankaǔ dum la elsendo mi sendis muzikajn salutojn al geesperantistoj p. e. al Feri bácsi en Rácalmás aù al s-ino Vesna Obradovic en Mariboro (Slovenio). Iam ŝi havis viziton de la bonekonata esperantisto s-ro Tiŝljar. Ŝi petis lin ankoraǔ atendi kelkajn minutojn, ĉar ŝi estis salutota nun persone en hungara televidkanalo en Esperanto. Li diris: “tio ne eblas”. Antaǔ la elsendo mi telefonis al Vesna kaj priparolis la aferon. Por s-ro Tisljar tio estis surprizo J

Tiam la televidkanalo havis ankaù tre bonkvalitan interretan elsendon. Zenit TV havis pli ol 260000 (ducent sesdek mil) registritajn spektantojn eksterlande kaj en Hungario . Regule la iama Matáv-kablo (hodiaù Telekom)  havas tion en sia baza paketo.

Ni ricevis interretan leteron ankaù el Brazilo de nia amata Karesema (Lùcia Marder). Mia kara amiko Francisko spektis kelkfoje la elsendon en Brazilo.

Ankaǔ en aliaj elsendoj mi parolis pri nia amata lingvo. La iama ĉefredaktorino s-ino Gloria Geszty, sed ankaǔ la direktoro montris grandan simpation rilate al Esperanto. Ili ambaù lernis ĝin en la sepdekaj jaroj.

Poste mi kelkfoje parolis pri Esperanto ankaǔ en Budapest TV.

Kvankam mi scias, ke Esperanto estas tre konata kaj uzata lingvo en Hungario, danke al la sindona kaj senhalta laboro de elstaraj esperantistoj! Malgraǔ tio plejparte la homoj ne havas ideon, kiel ĝi sonas. Mi pensas, ke la publiko de la lasta prezentado estis ankaǔ spektantoj de la supre menciitaj du televidkanaloj. Tamen min surprizis, ke tiel multe da homoj kriis «Esperanto».

Preskaǔ ĉiu en Hungario konas iun, kiu parolas aǔ lernas Esperanton. Ankaǔ kolegino mia, kiu kantas por mi la ĥoron sur miaj Esperantlingvaj registraĵoj, diris al mi, kiam ni priparolis venontajn projektojn: “ne zorgu pri mia prononco, ĉar mi havas du amikinojn, kiuj altnivele parolas Esperanton. Ili jam promesis helpi al mi”. Je tia konateco de Esperanto en Hungario tio jam ŝajnas esti tute normala.

Mi supozas, ke vi pravis, kiam vi skribis en via artikolo, ke preskaǔ duono en Hungario akiris simpatiajn informojn pri nia internacia lingvo, ĉar iu lernis jam Esperanton en la parencaro de preskaǔ ĉiu. Mi tre bedaǔras, ke mi fine kantis Esperante nur parton de Buona sera, signorina, kies tradukon mi abrupte faris antaǔ la prezentado. Nur la lastan frazon mi devis kanti hungare pro la hungarlingva ĥoro. Mi estus povinta kanti ankaǔ almenaù unu alian kanzonon en Esperanto, sed bedùrinde mi ne havis kontakton al la teknikisto post la komenco de la koncerto, do, ni ne plu povis ŝanĝi la muzikon.   
 

-- Kiam vi enamiĝis al Esperanto?

-- Komence de la 70aj jaroj mi partorentis lingvo-konkurson en mia destrikto. Temis pri la rusa lingvo. Mi gajnis la trian premion kaj ricevis la libron kun la titolo “La heredaĵo de Babelo”. En tiu ĉi libro mi legis unuafoje pri Esperanto. Mi trovis la ideon tiel fascinanta, ke mi ne povis “forpeli” ĝin el mia menso. Post kelkaj jaroj mi aĉetis la faman lernolibron de Julio Baghy. Tamen estis hazarde, ke mi 25 jarojn poste, vere eklernis Esperanton. Tiam mi estis 44-jara. Mi laboris en la Viena Gloria Teatro, kiam ni provis ian klasikan teatraĵon de Nestroy. Dum la  teatraj provoj mi tediĝis, sekve mi deziris iel plibeligi miajn malplenajn minutojn. Mi iris hejmen, kaj tie mi haltis antaǔ la libroŝranko, kie viciĝas miaj lingvolibroj. Mi fermis la okulojn, kaj mi blinde elektis unu libron. Kaj tiu estis Esperanto. Komence de la libro troviĝas citaĵo de la hungara nacia poeto Petőfi «Fine de septembro». Mi legis la unuajn versojn…

“Jen floras ankoraǔ la floroj en valo,
Kaj verdas ankoraǔ la poploj ĉe l’ font’,
Sed vidu, jam tie la vintra vualo!
La neĝo ekkovris la supron de l’ mont’"

…kaj mi tuj enamigxis al la lingvo pro gxia belsono.  
 

-- Kiajn rezultojn vi havas en la Esperanta kultura vivo?

-- Tiurilate mia unua sperto estis en Mariboro. S-ino Vesna Obradovic invitis min partopreni al EEU (Eǔropa Esperanto-Unio) kongreso, kie mi faris du unuhorajn koncertojn. Tio estis mia unua  sperto en iu ajn Esperanta aranĝo. Mi vidis ankaǔ teatraĵojn en la Urba Teatro. Tio estis edifa.

-- Ĉu vi dorlotas planojn?

-- Jes, mi intencas registri hispanajn kanzonojn en Esperanto. Dum la kongreso de EEU en Mariboro pasintjare mi konatiĝis kun Manuel Pancorbo Castro el Madrido, kiu tuj tradukis por mi la faman hispanan kanzonon “Como yo te amo” esperante “Kiel mia amo”. Mi estis tiel fascinata, ke mi proponis fari komunan, vere internacian projekton. Tio estos hispanaj kanzonoj Esperantigitaj de hispano, kantataj de hungaro. Mi jam komencis farigi la muzikon en Budapeŝto.

-- Vi estas hungaro, vi naskiĝis en Budapeŝto. Kaj nun vi tamen laboras en la aǔstra ĉefurbo Vieno.  Kiel gvidis vin la vojo ĉi tien?

-- Jes, mi estas hungaro kaj mi translokiĝis al Vieno en la jaro 1980. Mi ricevis kontrakton de la sinjorino Christa Schwarz iama posedantino de la  klubo “Scenario”. Tie mi kantis kaj dancis. En la sama jaro mi komencis lerni en la Viena Urba Konservatorio.  Post la fina ekzameno mi tuj komencis turnei en Svislando kaj poste en Germanio. Poste mi cxiam laboris en diversaj teatroj  kaj iel mi restis tute cxi tie.

-- Mi spektis vin sur la scenejo, kie vi prezentis altnivele minimume kvin artojn: kantadon, dancon, gimnastikon, aktoradon, baleton, ktp. Ĉu vi ilin ĉiujn lernis en lernejoj?

-- Jes, en mia infanagxo mi praktikis gimnastikadon en la klubo KSI kaj Dózsa. Poste mi faris akvopilkadon dum 2,5 jaroj. En la Konservatorio de Urbo Vieno mi profitis de miaj antaǔaj spertoj de la gimnastikado. Tie mi lernis ankaǔ baleton dank al la iama eminenta direktoro Oprea Petrescu.

-- Laǔ mia supozo vi devas multe labori por teni la nivelon. Kiel aspektas via tagordo? Ĉu vi ripozas iam?

-- Mi ripozas, kiam mi dormas J

-- Vi estas 48-jara, tamen vi konservis vian junaĝan staturon. En via aĝo multaj estas jam dikegaj luktantaj kontraǔ diversaj malsanoj. Ĉu vi regule gimnastikas?

-- Jes, mi volonte haltas je tiu cxi demando. Mi pensas, ke ĉiu respondecas pri sia propra vivo kaj sano. Mi estas vegetarano ekde dudek jaroj. Mi trejnas min preskaǔ ĉiutage. Mi laboris ankaǔ en diversaj palestroj kiel trejnisto. Hodiaǔ mi trejnas min hejme, ĉiam kiam mi havas liberan tempon. Minimume 15 tagojn monate /3 horojn tage/.

-- Jes, kaj ne sufiĉas la okupoj, vi krome interesiĝas pri lingvoj. De kiu vi heredis tiun amon al la lingvoj? Kiom da lingvoj vi parolas?

-- Mi lernis la rusan en la infanaĝo. Tio estis deviga en Hungario en la tiama tempo (sepdekaj jaroj). Verdire kiam mi devis eklerni ĝin en la lernejo, mi jam scipovis skribi kaj legi la cirilan alfabeton kaj ankaǔ iomete parolis dank al la instruado de mia patro.

Mi havas parencojn en Kanado (Vankuvero), kiuj ofte vizitis nin ekde la fino de la sesdekaj jaroj. Mia onklino kaj miaj du gekuzoj. Ni loĝis kune dum du-tri monatoj. Pro tio mi eklernis la anglan. Al mi neniam sufiĉis la lernolibroj por infanoj. Do mi aĉetis la faman anglan lernolibron de la aǔtoroj “Báthy--Véges”. Mi ofte uzis la anglan en Hungario. Ekde la jaro 1980 (kiam mi translokiĝis al Vieno) mi preskaǔ neniam uzas ĝin. Hodiaǔ mi ne scias, kion mi pensu pri la angla. Aǔdante la famajn kantistinojn Barbra Streisand aǔ Shirley Bassey aù p. e. la aktoron Timothy Dalton, mi amas la anglan lingvon. Aǔdante regantajn politikistojn mi tuj sentas alimaniere.

En la sepdekaj jaroj mi ofte vidis en la televido la italan elsendon “Teatro 10”. Tie mi ofte vidis la plej bonan elstaran italan kantistinon Mina. Mi tuj enamiĝis al la itala lingvo. Mi eklernis ĝin.  Tamen ekde kiam mi lernas Esperanton mi tute konfuziĝas parolante la italan. Mi ĉiam havas la senton, ke mi povus diri la saman en Esperanto, plej ofte kun la samaj vortoj, sed multe pli simple kaj logike. Legante mi komprenas bone, sed mi ne plu povas flue paroli.

En mia infanaĝo ni havis malnovan radion kaj sur ĝia kanalserĉilo oni povis legi la nomon de multaj urboj. Tiǔtempe oni ankoraù ne povis trovi la staciojn laǔ frekvencoj. Mi aǔskultis ĝin, kaj mi provadis, ĉu mi ekkonas la lingvon. Iam mi haltis ĉe radiostacio, kies lingvon mi ne rekonis. Mi pensis, ke tio ne estas la hispana kaj ankaǔ ne estas la itala, sed simila. Ĝi plaĉis al mi. Mi atendis ĝis pasis plena horo, kiam ili prezentis la novaĵojn. Mi aǔdis “a-ici Radio Bucheresti, Romania”. Mi tuj aĉetis rumanan lernolibron. Poste en Vieno mi povis uzi mian infanan intereson pri la rumana lingvo, ĉar komence mi laboris en la Restoracio Bukarest. Tiutempe mi havis la eblon persone konatiĝi ankaǔ kun eltstaraj artistoj el Rumanio, kiel Mircea Mihalache, Angela Similea, Florin Piersic, kaj poste en la teatro kun Maria Crisan kaj multaj aliaj. Mi neniam komprenis aǔ ne volis kompreni la diferencojn inter niaj popoloj. Mi scias, ke niaj du elstaraj poetoj Mihai Eminescu kaj Endre Ady estis plej bonaj amikoj. Mi estas dankema al la sorto, ke mi havis la eblon vidi la mondon tra aliaj okulvitroj kaj vivi sen antaǔjuĝoj. Tion mi ne lernis en mia infanaĝo. Tion mi ellaboris por mi mem. Mi neniam estis kredanto. Mi ĉiam volis scii. Sciantoj neniam havas antaǔjuĝojn. Sciantoj scias, kiel multe ili ne scias. Sciantoj estas ankaǔ serĉantoj. Kaj nun mi alvenis al la fino de tiu ĉi temo, ĉar mi rimarkis, ke tio jam ne rilatas al via demando.

Nun finfine respondante al via demando: mia gepatra lingvo estas la hungara, mi parolas la germanan, esperante kaj angle. La antaǔe menciitajn mi komprenas pli-malpli bone.  
 

-- Amika rondo?

-- Miaj geamikoj estas gravaj por mi.  Plejparte mi havas ilin en Vieno kaj Budapeŝto, sed tiu amika rondo ĉiam pligrandiĝas danke al Esperanto.

-- Kara Attila, dankon pro la intervjuo! Mi deziras al vi, ke plene realiĝu viaj planoj por doni ĝojon kaj al vi mem, kaj al viaj esperantistaj kaj aliaj geamikoj, zelotoj en la tuta mondo.

(Vizitu lian hejmpaĝon: http://www.ipernity.com/home/attila.schimmer)!

 

(La ricevitajn bildojn pro tempomanko mi ne sukcesis ankoraǔ enpaĝigi.)

La teksto menciita de Attila troviĝas ĉi tie:
http://mpancorbo.wikispaces.com/kielmiaamo -- dankon al Manolo pro la ligilo.)