Ni parolas. Ni uzas la lingvon skribe. Kaj ni timas, ke eble ni diras ion, kio estas nekomprenebla al la alia parolanto. Kaj tiel ni forlasas la bildan parolon, kvankam tiu povas multe variigi nian lingvaĵon. Zamehof tial Esperantigis ankaǔ proverbojn. Nun mi transdonas al vi bukedon da hungaraj proverboj, pli-malpli laǔvorte tradukitaj. Aldonu viajn nacilingvajn proverbojn! Ni faru eksperimenteton, ĉu ili estas, aǔ ne estas kompreneblaj. (Strebu traduki ĉiujn fajnaĵojn!)
-- Li dormas, kiel urso. (li dormas tre multe)
-- Li lekas nur la proprajn plandojn, kiel urso. (mallaborema homo)
-- Kiel urso li murmuregas, lia gajo neniel ekas. (Oni diras tion por moke inciti koleranton.)
-- Li estas forta, kiel urso. (li estas tre forta.)
-- Anticipe ne tostu (drinku) je la felo de la urso! (La Zamenhofa varianto estas: *Antaǔ mortigo de urso ne vendu ĝian felon!*)
-- Restis ankoraǔ la urso. (Nur nun komenciĝos la plej malfacila parto de la laboro.)
-- Li alkutimiĝis, kiel urso al sovaĝaj piroj. (Oni alkutimiĝis al io.)
-- Li murmuras, kiel urso. (Li malpacas, grumblas.)
-- Li ŝatas (moke: malŝatas) ĝin, kiel urso mielon. (Li tre ŝatas iun manĝaĵon aǔ drinkaĵon.)
-- Li elektadas, kiel sata urso inter sovaĝaj piroj. (Li malŝate elektadas ion.)
-- Ĝi estas tiom, kiom unu sovaĝa piro por naǔ ursoj (aü ursidoj). (La manĝaĵo aǔ trinkaĵo malmultegas por tiel multaj homoj.)
-- Ni vidu (jam) la urson! (Ni venu jam al la esenco, kerno de la afero!)
-- Li kaptas urson. (Ies plano ne sukcesas.)
-- Kiu konas unu urson, tiu konas ĉiujn. (Ĉiuj ursoj estas same danĉeraj. El samtipaj homoj sufiĉas koni nur unun.)
-- Ne estas bone pridemandadi la filon de ĵusnaskinta ursino. (Estas danĝere provoki incitiĝeman homon.)
-- Al elektema urso (fine) bongustas eĉ sovaĝaj piroj. (Tiu, kiu multe elektadas, fine devas kontentiĝi ankaǔ pri malbonkvalita aĵo.)
-- Li devigas iun al ursodanco. (ankaǔ minace: Draste draŝi iun.)
-- Li legas la ursopsalmaron. (Li murmuras, malkvietas.)
La liston mi kompletigas per kelkaj Zamenhofaj ursoj el PIV:
-- Urson al mielo oni ne tiras per orelo.
-- Li saltas gracie, kiel urso ebria.
-- Murmuregas la urso, sed danci ĝi devas.
-- Antaǔ mortigo de urso ne vendu ĝian felon!
Kaj kiel fartas via urso? -- Kompletigu la kolektaĵon!

Send a message
Search for members
Andreo Peetermans says:
Same 'beresterk', 'urse forta'.
Andreo Peetermans edited this comment 7 months ago.
César Dorneles says:
'Ursada' (ursaĵo) kaj 'amigo-urso' (amiko-urso) portugallingve signifas respektive 'perfido-n', 'perfidulo-n'...
Petro Desmet' says:
Al mi nur la proverbo pri pridemandado (ne estas bone pridemandadi...) ne estas klara, ne estas eĉ klare ĉu signifas "demandadi al ino pri ido" .... aŭ "fari demandon al ido" ...? Mi supozas ke vi ne sufiĉe fidele tradukis la originalon (kiun mi cetere ne konas!).
Kore,
petro.
Gražinapro says:
NAVAVAR <->ՆԱՒԱՎԱՐ says:
Harri Lainepro says:
Proverbo: “Forkuru lupon, vi renkontos urson.”
En la antikva finna kulturo urso estis konsiderata “la reĝo de arbaroj”, kaj oni evitis uzi ĝian veran nomon. Tial ekzistis diversaj evitvortoj, ekz. “mielmanulo”. Ankaŭ karhu verŝajne origine estis tia, derivita el vorto signifanta ‘krudhara, vila’.
Ke ursoj iel rilatas al prioj, estis novaĵo al mi. Nu, Finnlando estas tiom norda, ke piroj apenaŭ kreskas ĉi tie – nur en kelkaj sudaj ĝardenoj.
Cie Double Un DUOBLE UNU says:
Amike, Fransuxaz'