Imre Szabo Published on April 11, 08
by Imre Szabo

Imre Szabo's blog

Browse posts
Aĉetu Esperanto-hundidojn!
Posted on July 5, 08
2 comments (latest 3 months ago)
Ĉeno de koincidoj
Posted on May 31, 08
17 comments (latest 2 months ago)
Imre Szabó: Sen antaǔjuĝoj -- Attila Schimmer intervjuata
Posted on April 17, 08
63 comments (latest 3 months ago)
Imre Szabó: Ursodanco -- proverboj pri ursoj
Posted on April 13, 08
7 comments (latest 3 months ago)
Attila József: Je mia naskiĝtago
16 comments (latest 4 months ago)
Koncerto de Attila Schimmer en Budapeŝto
Posted on April 2nd, 08
1 comment (latest 5 months ago)
Imre Szabó: Post la intervjuo kun Leonard Orban
Posted on March 22, 08
16 comments (latest 5 months ago)
Attila József: Ribelo de geamantoj
Posted on February 15, 08
6 comments (latest 5 weeks ago)
Attila József: ODO
Posted on January 27, 08
12 comments (latest 6 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 636 visits

Attila József: Je mia naskiĝtago

Friday April 11, 2008 at 09:03PM

En 1905 ĉitage en Budapeŝto naskiĝis Attila József, renoviginto de la hungara poezio. Lia naskiĝtago estas nun la Tago de Poezio. Mi rememoras pri li modeste per mia traduko de Születésnapomra, kiun li verkis en 1937, en sia lasta vivojaro. 

Tridek dua datreveno -- 
jen, surprizo ĉi-poemo,
  feno-
  meno:

ĉar mi sola devas pleje
la donacon ĉi-kafeje
  formi
  por mi.

Jen, tridek du jaroj foras,
sed min riĉo ne favoras
  mala-
  vara.

Ĉiu revo iĝis nula,
kaj nun devas malriĉula
  plumi
  plu mi.

Jes, la revojn la magnato
de la universitato
  tre dis-
  tretis.

Pro poemo "Purakore"
min admonis li sangvore,
  krude,
  prude.

Kun glavego li defendis
la patrujon, kaj min sendis
  ata-
  kata.

Kriebrias li sangvine:
"Ĉiam luktos mi, ke vi ne
  instru-
  istu."

Antal Horger, al vi ĝojo
pri forpelo eĉ por fojo
  ne plu
  eblu!

Genton, eĉ ne meznivele
jen, instruos tamen vere
  ĉiam
  mi jam!

                      (Tradukis Imre Szabó)

 

16 Comments / add your comment?

Anjo says:
Kara Imre, gratulon al vi pro la traduko de tiu ĉi por mi tre kara poemo. Mi aŭdis la muzikigitan hungarlingvan version de la ensemblo Kaláka. Ege plaĉas ankaŭ tiel al mi. Eble mi petos de Dani Gryllus, muzikigi ankaŭ tiun ĉi esperantan poemon, se vi permesas al mi.
Elkore kaj amike, Anjo
Posted 5 months ago. ( permalink )
Imre Szabo replies:
Kara Anjo! Por verkanta homo ne estas pli granda ĝojo ol reaǔdi sian verkon en kantata formo. Evidente vi havas la permeson.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Laetaprinco Princo says:
Kara, ne estas hazardo ke mi last-semajn-fine vizitis al lokon kie Attila Jozsef verkis unuajn strofojn de plej fama poemo "ODO" . Ecx mi havas foton kun li, kiun mi montros poste. Dank`al via traduko mi povas gxui lian poeziajxon... Aldone, ankaux havis mi plezuron viziti naskigxlokon de alia fama hungara esperantisto Kalman Kalocsay ... plej amike Princo
Posted 5 months ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
Dankon, Kara Etaprinco! Ankaǔ aliajn Esperantigitajn poemojn de Attila vi povas ĝui, se vi vizitos la hejmpaĝon www.vortaro.hu. Mi aparte ĝojas vekinte la interesiĝon pri la hungara poezio. Kaj mi alte estimas vin, ke vi vizitis la naskiĝlokon de Kolomano Kalocsay, kies vivoverkon mi tre alte estimas. (Mi volas traduki nur tiujn pecojn, kiujn li ne tradukis, aǔ kiujn li ne por kanto tradukis, ktp.)
Posted 5 months ago. ( permalink )
Mirabelinka says:
Vere , tre juna estis Attila József kiam li mortis. Cxu dum li verkis cxi tiun poemon li havis iun antauxsenton pri sia morto? La traduko estas bela :-)
Posted 5 months ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
Li luktis jam kontraǔ grava psiĥa malsano... kiun maleblus ne havi post tiom da suferoj, kiujn li devis travivi. Nur unusola estis inter la faktoroj la malriĉeco.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Katalin Kovats pro says:
Imre, dankon por la bela traduko, dankon por la publikigo. Li jam de mia junagxo estas (kaj restis) mia sxatata poeto, kiu multmaniere influis mian vivon.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Imre Szabo replies:
Kara Kati, li estas ankaǔ mia ŝatata poeto, mi decidis, se mi havos tiel longan vivon, traduki lian plenan poemaron. Sed mi tre volonte akceptus la helpon ankaǔ de aliaj. Plenumi tion sola estas tamen tro granda... aǔ mi devus longe vivi (nur por traduki la verkojn de lia mallonga vivo).
Posted 5 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) replies:
Cxiuokaze, vivu longe! Kaj tradukadu plu diligente!

Blazio
Posted 5 months ago. ( permalink )
Dimitrije Janicic says:
Belege! Dankon Imre.
Posted 5 months ago. ( permalink / translate )
Imre Szabo replies:
Redankon, kara amiko. Ĉu vi scias, ke aperis en via traduko mia verko Egerfarmos en La Karavelo? Tion mi dankas al vi elkorege!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) says:
Kara Imre,

gratulon je la tuto kaj speciale je *instru-istu* (taní-tani).
Hungaraj esperantistoj scias, ke ili havas plurajn tradukojn de cxi tio... Cxu de vi, de Marton FEJES, de Petro Rados, au mi konfuzas ion? Do ni spertas ecx arto-luktadon kaj literaturan ricxon, en Esperanto!

Laux mi vi preterlasis la vorton *ne* antaux la vorto *meznivele* en la lasta strofo, je tajperara nivelo...

En Hungario oni eble sentas prestigxon ankau de mezniveleco (kompare al la bazgrada nivelo)
sed Jo'zsef estis (ecx) pli ambicia. Li celis superan grandon, pri cxio.

Amike

Blazio
Posted 5 months ago. ( permalink )
Imre Szabo replies:
Dankon, Kara Blazio, pro via rekono. Estis por mi problemeto decidi, kiun vojon elekti, ĉu sklave sekvi la hungaran laǔ la jamba ritmoskemo ti-ta, aǔ plilongigi la jambon (fari amfobraĥojn: ti-ta-ti), aǔ sekvi la parolatan lingvon (do, ne tordi la enhavon, precipe ĉe la strofofinaj unupiedaj rimoj). Sekve mi elektis popolkanteskan formon laǔ la instrukcioj de Attila, por kiu eĉ en la aplikado de diversaj futurismaj ismoj la gvidlinon signifis ĉiam popolkantoj.
Siatempe en la redakcio de la iama Hungara Vivo (ĝi mortis en 1989 aǔ 1990) okazis iu interna konkurso inter la ĉeestantaj tardukartistoj (kiun partoprenis ankaǔ la nomitaj personoj). La malfacileco de la tasko Esperantigi tiun ĉi perlon de la hungara literaturo estis enorme granda. Fine ili decidis kunknedi la bonajn partojn de la tradukoj, kaj la tradukaĵon notis per sia nomo P. A. Rados. Ankaǔ tiu traduko estas cetere legebla en la hejmpaĝo de Jozsef Horvath www.vortaro.hu.
Dankon pro la rimarko de tajperaro, mi alĝustigis ĝin. Sed ankaǔ mi trovis tajperaron ĉe vi, vi celis verŝajne *superan gradon*. (Sed ni ne estas tajpartistinoj!)
Posted 5 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) says:
Dankon, Imre, pro la klarigoj, kompletigo.
Eble mi őartpőremos tajpokurson, oni devas adaptigxi al la liter-tehhnikaj postuloj de la epoko.

Amike

Blazio
Posted 5 months ago. ( permalink )
Imre Szabo replies:
Redankon, Blazio!
Mi ĉiam admiris vian humuron: őartpőremos.
Tio plaĉis al mi. Sed mi kmprnis vian celon.
Tamen dankon pro la rimarko de tiu ne!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Attila Schimmer says:
Estas perfekta traduko. Nekredeble simila al la hungara originalo. Gratulon!!!!!!!!!!!!
Posted 4 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.