Unue permesu, ke mi kore gratulu al Ladislao pro la ideo, kaj despli pro la realigo de la ideo. Ja ĉe multaj estas la problemo, ke naskiĝas mondskuaj ideoj, sed neniu el ili realiĝas.
Leonard Orban respondis tiel, kiel ni povis atendi de li. Li havis la eblon fajne vortumi sian direndaĵon, ja la intervjuo estis farata en lia gepatra lingvo, en la rumana.
Antaǔ ol ni esperantistoj plene senesperiĝus, mi akcentas, ke lia mesaĝo havas pozitivan tonon: li diras, eble ne por ĉiuj kompreneble, ke por esperantistoj ekzistas gravega eblo: pace, neĝenite kunlabori. Venis penso al mi en la kapon dum la legado de la intervjuo: Ábel Barabás, verkinto de la unua lernolibro de Esperanto por hungaroj, en la antaǔparolo de la libro eksplikas, kiel lukti kontraǔ -- volapuko! La mondo nepre multe progresis.
Dume Esperanto transvivis jam la oficialan rekonon de grandaj potencoj: Germanio de Hitler (li eĉ verkis pri Esperanto en sia Mein Kampf -- nu, ne pozitive!) kaj Sovetio de Stalin. Kvankam tiuj rekonoj estis negativaj, eĉ tragikaj, tamen ili estis rekonoj. Do, ni esperantistoj, partoprenis la historion de Eǔropo. Kaj Esperanto estas sanglavita diamanto en la heredaĵo de Eǔropo. Ĝi estas multradike Eǔropa kaj tutmonda.
Sed ni revenu al la intervjuo! Estus la plej granda eraro dedukti, ke kun politikistoj ne valoras kunlabori por Esperanto. Politikistoj estas multspecaj de la simplaj ĉiutagaj homoj ĝis la plej altaj, kiujn ni ekskluzive nomas politikistoj erare. Politikistoj estas jam ajnaj sociaj gvidantoj eĉ plej malaltrangaj (precipe nu, kiam la decidoj estas subdonitaj al la koncerna nivelo). Ni ne povas diri, ke sen politikistoj estus ankaǔ nun Esperanto ŝtate rekonate ekzamenebla lingvo en Hungario. Politikistoj laboris por tio. Kaj por multaj aliaj aferoj. Sur la politika kampo ni devas realigi, ke Esperanto en bona tempo estu en bona loko, ĝi estu atingebla, se necese. Kaj la decidofarantoj havu ampleksajn konojn pri ĝi.
Evidente ne ĉio estas atendebla de la politikistoj. Ankaǔ ni mem, esperantistoj devas labori. Kaj la laboron ni devas komenci ĉe ni, ĉe nia senĉesa trejnado en la lingvo kaj partopreno en la porsocia aplikado de Esperanto. Laǔ iuj kalkuloj, en Hungario lernis Esperanton, kaj parolas iunivele la lingvon ĉ. 100.000 homoj. Kaj tiu sumo estas 1%! Ne preterirebla 1%, pri kiu ni devas fieri! Tio estas jam socia faktoro, ĉar se ni adicias la opajn partianojn en Hungario, ankaǔ ilia nombro ne superas tion (kaj ili formas la politikon). Sekve ni povas konstati, ke esperantistoj troviĝas ĉie, eĉ en pli altaj oficoj.
Tio signifas, ke la malnovaj metodoj de la movadorganizado ne plu estas taǔgaj. Socian faktoron oni devas uzi, kiel socian faktoron. Laǔ iuj la 21a jarcento estas tiu de pli vasta socia kunlaboro, amuziĝo, aranĝaĵoj kaj bulioj. Sekve eventoj okazas en tiel granda sortimento, ke ankaǔ niaj per- kaj poresperantaj aktivadoj devas atingi almenaǔ la mezan nivelon por povi veki atenton. Kaj tion povas direkti, respektive la parolantaron soci- kaj ŝtatnivele reprezenti nur demokratia organizaĵo, asocio aǔ ligo. Privataj formoj, eĉ se tiuj nomas sin asocio, neniam povos plenumi tiun ĉi taskon, ja sen demokratio tiuj neniel povas paroli aǔtentike, kaj la socian pretendon ĉiam kontraǔas la porprofita strebado aǔ la fuĝado por eviti riskojn. Sed privataj formoj povas buntigi la oferton de servoj. Tamen ni devas konstati, ke neniu privata grupo povas demokratie reprezenti la esperantistaron vivantan en la kadroj de la socio.
Estas multaj problemoj, mi scias. La malavantaĝaj eventoj de la ĵusa (pli-malpli dudekjara) historio de la hungara movado. La plipeziĝo de la vivo de la popolo. La fortiĝo de la kontraǔnaciaj, sekve kontraǔdemokratiaj influoj. Tiujn problemojn ni povos superi nur, se ni konsideras same gravaj kaj desubismon kaj desuprismon. Ni devas labori por koherigi, fortikigi la movadon, la organizaĵojn por havi socie percepteblajn rezultojn sur la kampo de utiligo de Esperanto. Samtempe ni devas okupiĝi ankaǔ pri la politika reprezentado de la lingvo kaj ĝia parolantaro, eluzi la sinproponantajn avantaĝojn. Ni devas instrui la lingvon en kiel eble plej multaj lernejoj, altlernejoj kaj universitatoj, kursoj kaj hejmaj instruejoj. Ĉu vi scias, ke ekzistas en Hungario familioj, kies parencaro se kunvenas, tiam ĉeestas foj-foje eĉ pli ol 100 esperantistoj? Sed jes, estas tiel! (Tion konstatis foje Onjo Eva Farkas parolante pri siaj posteuloj.) Krome ekzistas multaj similaj familioj, pri kiuj ni eĉ ne scias. Kaj kiel ni povas alparoli ilin? Kiel ni povas alparoli nin mem? -- tio estas la nuna demando. Kaj organizi nin mem -- tio estas la ĉefa farendaĵo!
 
Vidu ankaǔ alian blogo por kompletigi viajn konojn pri la temo: http://www.ipernity.com/blog/32858/56483!