„Kiu ne volas labori, tiu eĉ ne manĝu!” (2T kaj 3,10) Tiu biblia frazo atribuita al apostolo Paŭlo estas nuntempe ofte citata – la fonton plejparte eĉ ne menciante --, tamen preskaŭ ĉiam ne sen envio --, asertante: perlaboru por sia mono eĉ tiuj, por kiuj „la laboro estas malbonodora”.

Tamen ĉu havas entute ajnan realan bazon tiu ĉi rigora postulo? En la preskaŭ dekmiliona Hungario ekzemple nur tri kaj duonmilionoj kalkuliĝas aktiva salajrito, kaj inter ili estas tre bone, se minimume la duono, do 1,8 milionoj havas almenaŭ minimumsalajre registritan laborrilaton. Ĉu ili estus tiuj, kiuj per ŝvito de sia vizaĝo laboras – eĉ anstataŭ la aliaj? Malverŝajne! Tre multaj laboras sen esperi interŝanĝe eĉ ajnan salajron – kaj multaj akiras multege da mono laborante por ĝi eĉ ne unusolan minuton. La interligo inter laboro kaj enspezo estas pli ka pli malevidenta.

Iun merkredan vesperon en oktobro 2010. en iu nehejtita ejo de la centro de Budapeŝto etnologo kaj verda aktivulo s-ro Erik Szabó prelegis pri „La senkondiĉa baza enspezo (SKBE) – kaj la homa digno”. Li asertis en ĝi: la laboro kaj la enspezo en la nuntempa ekonomio ne staras unu kun la alia en ajna rilato de kaŭzo--sekvo. En sia prelego sinjoro Szabó diskonigis la starpunkton de s-ro Götz Wolfgang Werner, fondinto de la germana vendeja reto Drogeriemarkt (DM), eĉ nun ĝia parto-posedant, aŭtoro de pluraj ĉi-temaj verkoj, kiu sur la spuroj de la antropozofo Rudolf Steiner, li vidas harmonion tie, kie la politikistoj de la pasintaj pli ol ducent jaroj prefere vidis kontraŭdirojn: inter la libero kaj la egaleco. Dum la historio de la Europa politiko kutime postulis la maldekstra flanko pli multe da egaleco kaj la dekstra flanko pli da libero – aŭ--aŭ. Sed Steiner pensis – kaj—kaj, laŭ li la libero en la spirito, la egaleco en la juro, kaj la frateco en la ekonomio realigeblas eĉ samtempe.

Evidente Hungario ne estas same granda ekonomia potenco, kiel Germanio, sekve Werner parolas pri bazenspezoj de mil eŭroj, kaj Erik Szabó proponis en sia prelego 120 mil forintojn da bazenspezo.Tiom devus ricevi ĉiuj homoj vivantaj en Hungario, etuloj kaj plenkreskuloj, pigruloj kaj diligentuloj, malriĉuloj kaj riĉuloj same, eĉ senkondiĉe. Ne kiel sanlaborulan helpon, ne kiel minimuman salajron, sed kiel bazenspezon la individua, homa rajto, al kiu povas aldoniĝi ĉiu plusa prolabora enspezo.

La preleganto eĉ ne rigardis absurde deklari: oni devus anonci plebisciton pri la problemo. Oni devus akcenti anstataŭ la rajto al la laboro, la bazan, homan rajton al la enspezo --, kiu lau li . rekte sekvas el la homa digno. Laŭ (1) alineo de 54. § de la hungara konstitucio estimi la homan dignon estas laŭkonstitucia bazrajto. Evidente por certigi la senkondiĉan bazenspezon oni devas iel akiri la monon – rekonas Götz Werner, kaj lin sekvante ankaŭ Erik Szabó. Kaj tiel, laŭ la imago de Werner, ke oni forviŝu la kompletan enspezimposton, respektive per radikiala, eĉ ĝis 50-procenta altigo de Mehrwertsteuer (valorkreska imposto).

Csaba Vándor, unu el la alparolantoj, diskonigis starpunton el 1984 de la artisto Tamás St. Auby, superintendanto de Internacia Paralela Unio de Telekomunikado (’Telekomunikáció Nemzetközi Parallel Uniója – TNPU’). Li prezentis la projekton Norma Projekto de Internacia Vivminimumo – kiu similas al tiu de Werner kaj Szabó --, kiu tamen estas multe pli radikala en la solvo de la demando „kie akiri monon por ĝi”. Ĝi deklaras, ke la mono por la vivminimumon povas, respektive devas esti certigita el la militaj elspezoj.

La rektan kunligon inter la laborplenumo kaj la vivenspezoj nuntempe pridiskutas longa vico da filozofoj, juristoj kaj ekonomikistoj, inter ili la ekonomikaj Nobel-premiitoj el la jaroj 1974, 1976, 1977, 1978 kaj 1987 Friedrich August von Hayek, Milton Friedman, James Meade, Herbert simon kaj Robert Solow. Ili ĉiuj deklaras la samon, kiun Erik Szabó, Werner Götz aŭ Tamás St. Auby: la laboron plenumos pli-malpli baldaŭ aŭ maŝinoj aŭ volontuloj, kaj estos pli kaj pli maleble respondece konstati korelativecon inter la laboro kaj la mono.

Laŭ la protagonisto de la Usona filmo Borsoŝarkoj duono de la posedaĵo de la Unuiĝintaj Ŝtatoj estas en la manoj de unu procento da loĝantaro. Triono de tiu unu procento aŭdeblas en la filmo -- riĉiĝis per peza laboro, sed du trionoj el interezoj de interezoj, kiuj estas laŭ fama konstato de Albert Einstein la oka miraklo de la mondo. Vere estas mirinde, ke nenio pli taŭgas krei monon ol la mono mem. La konsilistoj pri investado kun aparta prefero diras, se ili volas iun igi investi, ke lia mono „laboros”. Kvazaŭ mono vere kapablus labori!

La mono evidente estas malpli kapabla labori, kiel malpli estas unusence, ke la laboro nepre devus produkti enspezon. En la estonto verŝajne estos evidente, ke la enspezo kaj la laboro iĝos tute sendependaj unu de la alia. La ekzemploj, kiel tiu de Alasko, kie – kvankam ne kun sufiĉe alta nivelo por la vivteno, tamen tio en 1976 estas jam enkondukita, aŭ la reto Basic Income Europe Network (’Baza Eŭropa Enspeza Reto’) fondita en 1986, kaj rebaptita Basic Income Eart Network, BIEN, (’Baza Internacia Enspeza Reto’) luktanta por tutgloba realigo de senkondiĉa Bazenspezo, hodiau estas kalkulataj pioniraj, samkiel ankau la brazilaj, la namibiaj kaj aliaj similaj eksperimentoj. Baldaŭ tamen estos nature, ke la enspezoproduktado kaj la laboro disduiĝos, eĉ la du sencoj de la laboro disiĝos unu de la alia: la turmento, la roboto, la „ŝvitiga parto” – laŭ la ebloj – estos tasko de maŝinoj, la rolo konkuri kun Dio, la kreado tamen restos por ĉiam propraĵo de la homo.

(Esperantigita de Imre Szabó)