Szeretők lázadása
Alvenos tiu nokto, kies
stelaro ĝis la koroj brulos.
Kun flagraj haroj, melodioj
ribelaj geamantoj kuros.
Kantante al la bordo portos
ĉiu la karan, ruĝan pezon.
Apertos vaste muĝa maro
kaj ili ĵetos ĉion en la mezon.
– Vi venkis, ni reportis amon,
la gustojn ni reportis, ploron,
katenojn niajn nun reprenu,
bandaĝu vian kordoloron.
Jen, prenu niajn ĉaptintilojn
pajacajn, kronon de l' esperoj,
saketon da faruno, tristan,
gluan manplenon da vinberoj.
Akceptu ĵus-ŝiritajn frondojn,
telerojn, balailon, korbon,
la lertajn laborilojn, sed ne
la liton – prenu nian korpon.
Kun fulgaj, braĝaj fruntoj ĉiuj
knabinoj, knaboj kaŭras tremaj,
vibrante al ili subŝvebas
enorme grandaj lunoj plenaj.
La akvo pro l' donacoj multaj
elvenas, ilin kovras trene,
tamen ĝi muĝas vane, tio
fortigas la kantantojn ene.
Knabinoj kantas: Jen ni, maro,
amara sal' vi estas en ni, –
kaj knaboj kantas: Jen ni, bordoj,
amara mar' vi estas en ni.
Kaj sur harnodo nun la maro
brilajn mortintojn lulas tinte,
kolere, triste ĝi memoras
pri l' amo jam silentiĝinte.
Esperantigis Imre Szabó
Send a message
Search for members
Cindy Mckee pro says:
Manolo pro says:
Béla Apáti Kovács says:
Dorina says:
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) says:
Min surprizas cxi tiu verso, pro longeco:
kaj ili ĵetos ĉion en la mezon
Mi supozas, ke vi prononcxas tre mallongan i au rekte: cxjon, sed ecx tiel la versoi sxajnas tro longa. Cxu estas simile cxe József (jo:jxef? Estas eble, mi nur eksentis scivolon..
Gratule kaj amike
Blazio
mi estas Denice says:
Mi gratulegas vin. Daŭrigu verki mi petas.