Nia avo sidis senvorte sur sia kutima loko apud la kameno, foj-foje li ĵetis iun fagoŝtipon en la densan fajron. La fumo de la virga tabako kovris en blua nubo lian pipfumantan figuron tie ĉe la ekstremo de la granda ĉambro, kaj sur lia arĝenta barbo fojfoje ekbrilis la fajro.
Ni, infanoj staris ĉikaŭ la ĝisplafona kristnaskarbo ardanta en kandellumo, dume ni fidele kantis ĉiujn strofojn de la longa kanto "Venis el alto" kun okuloj rigidiĝintaj pro la ekscitiĝo kaj sopiraj rigardoj ĵetitaj al la donacoj amasigitaj sub la kristnaskarbo. Post la kanto la patro laŭtlegis el la Biblio la historion de la Bet-leĥema stelo, ni recitis la kristnaskan preĝon, kaj je tio ni falis al la donacoj, kiel malsata luparo al ŝafoj premitaj en la gregejon.

Post la paso de ioma tempo Avoĉjo ekparolis apud la kameno per sia raspa maljunul-voĉo:
-- Ĉu vi scias -- li demandis --, kiel ekestis verdire la kristnasko?
-- Tiam naskiĝis Jesuo Kristo -- respondis saĝe mia fratino Margit genuante antaŭ sia nova pupodomo, kaj Avoĉjo kapjesis.
-- Vere, estas tiel -- li diris --, ĉar Li estis la plej grava kristnaska donaco por la homa mondo. Sed kristnasko antaŭlonge ekzistis tiam. Se vi sidiĝos apud mi ĉe la fajro, mi rakontos, kiel ĝi ekestis?
-- Do, ĝi okazis tiel -- li ekparolis longe suĉinte el sia pipo --, ke antaŭ longe-longe, kiam la nepoj de nia patro Noah finkonstruus la turon Babel, post kies falo ili ne plu povis kompreni unu la alian, ĉar la egoismo miksis iliajn lingvojn, la envio kaj embarasiteco plie kaj plie potenciĝis sur tiu ĉi tero. Tiun, kiu ne estis tiel lerta, kiel la najbaro, murdis la envio tiel, ĉar la alia havas pli belan domon. Tiu, kiu maldiligentis kultivi sian agron, enviis tiun, al kiu kreskis pli bela tritiko, kaj kiam la enviado jam tiel potenciĝis super la homoj, tiam ekestis el ĝi la malbono. La malviglulo ekŝtelis, la almozulo surbruligis la domon sur sia bonfarulo. Tiel-tiel, ke iutage la Disinjoro tie supre en la ĉielo la homan malbonecon trovis tro, kaj li liberigis al ili la mallumon kaj la malvarmon.
-- La suno malaperis de sur la firmamento, la akvoj frostiĝis plene, kaj por la murdrabisto nenio kreskis plu sur la elrabita tero. Gava frostotremado, malsato kaj pereo sekvis el tio al la tuta homara mondo. kaj kiam jam forte proksimiĝis la tempo, kiam ĉiu homa vivo devus perei sur la tero, la Disinjoro venigis al si sian ŝatatan anĝelon, la Lumon, kaj Li diris al li:
-- Iru, mia fidela servisto, kaj ĉirkaŭrigardu sur la tero, kiun pro ĝia malboneco mi juĝis je pereo. Esploru ĉiujn virojn, virinojn kaj infanojn, kaj en kiu vi trovas ankoraŭ malgrandetan spuron de la bono, por tiu vi bruligu kandelon en la koro. Kaj mi en la antaŭlasta tago subenrigardos al la tero, kaj se mi vidos eĉ la plej malgrandan helon sur ĝi, mi indulgos pri la homara mondo, kaj mi ŝanĝos la juĝon deklaritan pri ĝi.
-- Tion diris la Disinjoro, la anĝelo Lumo flugis al la tero por plenumi la ordonon.
La tero estis malluma kaj malvarma. Kiel la senstela kaj frosta, vintra nokto, tie. La homoj palpante iradis sur la stratoj, kaj kiu havis ankaraŭ peceton da seka, frostiĝinta pano, tiu kaŝis sin kun ĝi en la profundo de keloj, por ne devi, ne esti devigata dividi ĝin kun aliulo. Por ŝafpelto la fllo mortigis sian patron, kaj en kies forno flagris fajro en sia kameno, tiu perarmile gardigis la varmon de sia ĉambro disde la frostiĝantaro. La anĝelo tre malgajiĝis, car li vane vagadis tra la mondo, li ne trovis en ĝi eĉ pinĉeton da bono.

Li baldaŭ estis ekster la urbo, kaj irante sur la kampovojo supren direkte al la montoj, foje jen li renkontis viron en la mallumo, kiu tiradis post si baraktante hakitan lignon. Li estis malsatiĝinta, maldika hometo, lian korpon kovris nur ĉifitaj ĉifonoj, tamen li tiradas-trenadas kun si la ŝarĝon, kvankam li jam preskaŭ terenfalas pro la malforto.
-- Kial vi turmentas vin per tiu ligno? -- demandis la anĝelo. -- Ja vi povus fajrigi ĝin por vi mem tie, kie vi staras, kaj vi povus varmiĝi per ĝi.
-- Ve, animo mia, mi ne rajtas tion fari -- respondis la viro. -- Hejme mi havas edzinon kaj malgrandan filon, kiuj frostos tie, kaj ili tiel malfortas, ke ili ne povus veni ĝis ĉi tie. Mi devas porti la lignon nepre hejmen, eĉ se mi pereos.
La anĝelo ekkompatis la homon, kaj li helpis al li ĉe la ligno, kaj ĉar la anĝeloj havas mirinde grandan forton, ili alvenis tuj ĉe la kabano farita el koto, kie vivis la malriĉa viro. La viro aranĝis fajron en la kameno, kaj tuj ekvarmis en la malgranda domo, kaj dum edzino malsatiĝinta pala kaj frostotremanta knabeto tiriĝis al la varmo de fajro, la anĝelo bruligis kandelon en la koro de la viro, ĉar li trovis bonon en ĝi.
-- Panjo. kara, mi estas malsata -- ĝemetis la infano, kaj la virino prenis el siaj ĉifonoj pecon da seka pano, ŝi rompis ĝian ekstremaĵon kaj donis ĝin al la infano.
-- Kial ne manĝas vi mem la ceteron? -- demandis la anĝelo. -- Ankaŭ vi mem estas malsata tiel, ke vi povas morti hodiaŭ aŭ morgaŭ. -- Kaj la anĝelo tie tuje-tuj bruligis la duan kandelon en la koro de la virino.
La infano demordis peceton el la pano, kaj li ekparolis:
-- Panjo, ĉu mi rajtus venigii miajn du najbarajn ludamikojn? Ankaŭ ili estas malsataj, kaj ili ne havas fajron en sia domo. Mi volonte dividus kun ili tiun ĉi ioman panon kaj la lokon apud la fajro! -- Kaj la anĝelo bruligis ankaŭ ka trian kandelon kaj donis ĝin al knabeto, kiu plenĝoje kuris eksteren kun la kandelo en la malluman nokton, por ke per ĝia lumo li alkonduku siajn kunuletojn al la varmo kaj pano.
Kaj ĝuste tiam alvenis la antaŭlasta tago, kaj la Disinjoro malsupren al la tero, kaj en la densa mallumo li rimarkis tri flagretantajn kandelflamojn. Kaj li tiel ekĝojis pro tio, ke la anĝelo trovis iom da bono sur la tero, eĉ se ne pli nur tri, ke tuje tuj Li ĉesigis la mallumon, Li reordonis la sunon sur la firmamenton, kaj Li indulgis al la homa mondo.
Kaj ekde tiam ĉiujare priksimiĝante al la fino de la jaro, kaj Disinjoro volas rememorigi la homojn, pri tio, ke la vojo de malbono kondukas kien, kaj tial aŭtune la komencas mallongiĝi, ĉiuvespere la mallumo pli frue rompiĝas malsupren, kaj ĉiumatene pli malfrue ĝi foriĝas, ekestas malvarmo, kaj frostiĝas la akvoj, kaj la regado de la mallumo ekstrangolas la mondon malrapide. Kaj ni, homoj ektimas, kaj venas al ni en la kapon tiu multe da malbono, kion ni faris dum la jaroj, kaj kiam alvenas la plej mallonga tago, kaj la anĝelo Lumo venas malsupren por trovi bonon, ni ĉiuj tuj samtempe ekbruligas la kandelojn sur la kristnaskarbo, por ke la Disinjoro se rigardos malsupren, Li vidu lumon sur la tero, kaj Li pardonu la malbonon en ni pro la bono en ni.
-- Jen la vera fabelo de kristnasko -- finis nia Avoĉjo tie apud la kameno en tiu fora-malnova kristnaska vespero -- kaj mi rakontis al vi, infanoj, tial por ke vi ĉiuj bone encerbigu ĝin kaj bone rememoru pri ĝi. Ĉar tiu ĉi nia homa mondo denove konstruos la Babelan turon, en kiu homo ne povos kompreni la alian el sloganoj, trompaĵoj, neobjektivecoj kaj antaŭjuĝoj kaj sekvos baldaŭ kaj la envio, la malico, la misintencoj kaj la malbonvolo, pro kiuj Disinjoro denove kondamnos la homaron al pereo. Sur la tero regos ŝtelado kaj murdo, kaj se la malriĉeco laj mallumo rompiĝos sur vi, mi volas, ke vi memoru: sole nur la kandelo lumanta en la koro povos savi vin kontraŭ la pereo.