1
Jen, mi sidas sur la rok' de glimoj.
Tra la somero
svelta brizo ŝvebas kiel varmo
de kunmanĝo dum vespero.
Sorbas mian koron malalarmo.
Ne malfacilas –
svarmas al mi are la iamo,
klinas sin la kapo, kaj la mano
humilas.
Mi rigardas la montaron –
vian frunto-klaron
la folioj re-rebrilas.
Nun la voj' ne iun gvidas,
via jup' – mi tamen vidas –
en vent' subtilas.
Vidas mi sub delikataj frondoj
viajn harojn en disfalaj ondoj,
viajn molajn mamojn pulse rondi,
kaj en la forkuro de rivero
mi revidas sur ŝtonero
ĉiu, jen sur viaj dentoj
la feinan ridon ek-ekfonti.
2
Mi amegas vin, ho, kiom flame,
kiu universojn de la foro
kaj insidan, ruzan solecegon
en profundaj kavoj de la koro
ekvoĉigis same.
Propran bruon kiel akvofalo
min forlasas, kuras vi al muto mara,
kaj mi inter rokaj pintoj de fatalo
tondras, ŝrikas vaste per sinpelo
batiĝante inter tero kaj ĉielo,
ke mi amas vin, kruela-kara!
3
Amas mi vin kiel fil' patrinon,
mutaj grotoj kiel propran sinon,
amas mi vin: ĉambroj kiel lumon,
korpo la kvieton, flamon la animo,
amas mi vin kiel vivan sunon
mortemuloj amas ĝis la fino.
Vin mi gardas en la movoj, vortoj, ridoj,
kiel tero ĉion falan al si ligas.
Mi en cerbo per instinktoj, per acidoj
fiksis vin neniam malapera,
vi kara, bela,
ĉiun sencon tie vi plenigas.
La minutoj fortiriĝe knaras,
sed vi sidas inter orelmuroj,
steloj ekbrilegas kaj subfalas,
sed vi fikse firmas en okuloj.
Kiel muto en la groto solas,
vi arome en la buŝ' pendolas,
via mano delikat-vejnara
sur la glas' kristala
ekaŭroras.
4
Ho, mi estas kia materialo,
kiun tranĉas, formas vi per vido gema?
Kia lumo kaj kia animo,
kia fenomeno de sublimo,
ke mi migras tra l' nenio-nebularo
sur pejzaĝoj de via korp' fruktema?
En aperta menso kiel vorto vera,
malleviĝas mi en via mem' mistera! ...
Viaj vejnoj, kiel la rozujoj,
senĉese tremas.
La kurent' eterne kuras, por ke
survizaĝe floru via amo,
kaj utere fruktu la benita flamo.
La senteman humon de stomako
la radikoj en zigzago
brodas, ĉiu eta brako
kunplektiĝas en reago –
por ke kunariĝu ĉiu ĉelo-lago
kaj la frondaj pulmoj en torako
flustru gloron de spir-vago.
La materio marŝas jen feliĉe
tra tuneloj de intensoj svarmaj,
la skorion revivigas riĉe
bolaj putoj de la renoj varmaj.
Ondo de montetoj ekvilibras,
en vi bildo de stelaroj vibras,
zumas lagoj kaj fabrik-demonoj,
svarmas besto-milionoj,
ŝarkoj,
algoj,
la kruela kaj la bona kerno;
sunoj brilas, blankaj noktoj diafanas,
kaŝe en vi mem titanas
senkonscie la eterno.
5
Kiel bula sango gutas,
antaŭ vin jen falas
tiuj vortoj.
Nun la viv' balbutas,
nur la leĝo pure klaras.
La organoj, kiuj min renaskas
ĉiutage, ekmutante jam fiaskas
armi sin per fortoj.
Sed nun ili ĉiuj krias –
Elektita el areg' de homoj,
el la dumil milionoj,
ho vi, unusola,
lito viva, tombo forta, vi lulilo mola,
min akceptu en vi! ...
(En aŭroro soras la ĉielo!
Aroj glimas en la erca foro.
La okulojn vundas tiu helo.
Mi perdiĝos en angoro.
Super mi tre alte krakas,
batas mia koro.)
6
(Flanka kanto)
(Min portas trajno proksimiĝe
vin eble trovos mi feliĉe,
ekpacos eble tiu flamo,
kaj eble diros vi kun amo:
Jen, por vi bano jam varmetas!
Jen, por vi mola tuko pretas!
Jen, manĝo por la apetito!
Por kuŝi jen, komuna lito.)
Esperantigis Imre Szabo
(La Karavelo, n-ro 4.)
Send a message
Search for members
Béla Apáti Kovács says:
Mirabelinka says:
Mondocivitano says:
Cindy Mckee pro says:
Dorina says:
Erzsébet Tuboly says:
maxe says:
Imre Szabo says:
hm... Ĉu hungare Óda? Mi ne parolas/skribas en tiu ĉi lingvo, sed mi pensas, ke temas pri ĝi. Stranga poemo, sed bona. =) Mi pleje ŝatas eble la duan strofon... ial mi povas plene senti ĝin, kio cetere ne tre ofte okazas, sed... similajn sentojn havas ankaǔ mi pri la amo... amo kapablanta eltiri el la soleco... kosma sento, kiu estas vivneceso por ni ĉiuj. Sed evidente tuj aldonas la poeto, ke la afero havas ankaǔ sian ombran flankon, ja ĝi enhavas la eblon suferi, disiĝi. Kvankam la mondo ŝanĝiĝas, tamen la memoro, la rememoro pri la amo restos, ĉar ĝi estas neforviŝebla kaj eterna... Foje, kiam mi legas la verkojn de Attila József, mi enpensiĝas, kiom... kiom multe li povintus doni al la virino, kiun li vere amas... =)
Ardo says:
pro amo,oni devas sperti suferojn, disigxojn,ecx kordolorojn,kiel orientanoj,tia sperto estas pli subtila en la pensoj...
via traduko estas eleganta ,mi sentas ,ke la amfajro brulas arde..
Dorota says:
Dorina says:
Mielo says: