Imre Szabo Published on January 11, 2008
by Imre Szabo

Imre Szabo's blog

Browse posts
Koncerto de Attila Schimmer en Budapeŝto
Posted on April 2nd, 2008
1 comment (latest 6 months ago)
Imre Szabó: Post la intervjuo kun Leonard Orban
Posted on March 22, 2008
16 comments (latest 5 months ago)
Attila József: Ribelo de geamantoj
Posted on February 15, 2008
6 comments (latest 6 weeks ago)
Attila József: ODO
Posted on January 27, 2008
12 comments (latest 6 months ago)
Imre Szabó: Lumina
12 comments (latest 5 months ago)
Imre Szabó: Karlo Fajszi, la masto de flago
Posted on January 6, 2008
10 comments (latest 6 months ago)
Imre Szabó: Venas tempo
Posted on December 31, 2007
13 comments (latest 8 months ago)
Imre Szabó: Paŝtu min!
Posted on December 29, 2007
2 comments (latest 9 months ago)
Imre Szabó: Sorĉkanto en bezono
Posted on December 27, 2007
7 comments (latest 9 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 980 visits / 1 vote

Imre Szabó: Lumina

Friday January 11, 2008 at 08:48AM

Brilu tra larmoj la suno

brilu tra suno la larmoj

kara fratino senpatrina

kapreolokula kapreolkora

vidu per larmoj se ne per suno

se ne per suno vidu per la sino

 

Arboj kreskas per la larmoj

arboj kreskas per la suno

ankaǔ via arbo kreskos

antaǔ via sojlo kie vi sidas

sunovene sunoire

kreskos arbo alta arbo

kun ventoj parolanta

mesaĝojn susuranta

millange milfolie

pri la larmoj ilin kreskigantaj

kaj la ventoj sin alligas

por esti novaj branĉoj

kaj via ventobranĉara arbo

etendos sian savan tendon

sian verdan savon

super la mondo

super la suferoj super la plorantoj

super la luliloj el sia karno

super la ĉerkoj el sia karno

 

Brilu tra larmoj la suno

brilu tra suno la larmoj

kara fratino senpatrina

12 Comments / add your comment?

Erzsébet Tuboly says:
Imre! Tre bela konsolo, kareso kiel la printempa varmeta vento.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Anjo says:
Kara Imre, Gratulon al vi! Mia opinio krome estas la sama, kiel de Erzsébet Tuboly.
Tre amike, Anjo
Posted 8 months ago. ( permalink )
Dorina says:
Leginte la poemojn de Imre, apertas: Aldoni komenton... Sed kiajn vortojn post tiuj de Imre...? Ne. Prefere legi la poemon denove, denove....
Posted 8 months ago. ( permalink / translate )
Moho says:
dankon Imre. mirakle bone!
Posted 8 months ago. ( permalink / translate )
Cindy Mckee pro says:
Kaj mia opinio estas la samkiel Dorina: "Sed kiajn vortojn post tiuj de Imre...?"
Nun mi iras legi ĉe la paĝo de Lumina.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Lumina says:
vidu per larmoj se ne per suno
se ne per suno vidu per la sino

Ankoraux dankon Imre pro cxio :-)
Posted 8 months ago. ( permalink / translate )
Ronaldo says:
Plej bona.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Béla Apáti Kovács says:
Imre, Viaj poemoj estas tiom belegaj kaj bonaj. Ili cxarmigas min.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Mike59 says:
Mirinda kaj emociaplena poemo ! ... Sed mi devas ankoraŭ multe labori esperante por vere frandi gxian belecon! Gratulon kaj dankegon, kara Imre!!! :-)
Posted 8 months ago. ( permalink )
Odamir says:
Tre bela poemo!
Posted 7 months ago. ( permalink / translate )
Parisoserk says:
Tiel kreas nur poetoj dotitaj de la naturo. Ni fieru havi tiajn poetojn en nia kara lingvo.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Andreo Peetermans says:
kara fratino senpatrina
Posted 5 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.