Al Georgo Handzlik, la senbarba bardo
Okazas foj-foje, ke vi tiom solas:
la lumo forlikas el la korpo lante,
ekregas krepusko en la korprofundo
ekgrize, eknigre ĉion vualante.
//:Nun venu min helpi, ho eterna kanto,
varmigu la nokton brila Esperanto,
eterna amo mia,
eterna amo mia!://
Okazas foj-foje, ke konsolo mankas,
forvelkas esperoj, kiel aŭtunherboj,
paliĝas la veroj, vi singulte ĝemas
sub plagoj de sorto, sub kruelaj erpoj.
//:Nun venu min helpi, ho eterna kanto,
varmigu la nokton brila Esperanto,
eterna amo mia,
eterna amo mia!://
Okazas foj-foje, ke vin ĝojo sunas,
sed montri serenon mankas viaj vortoj,
sopiro, plezuro tiras vin el sombro,
tamen por karesi mankas viaj fortoj.
//:Nun venu min helpi, ho eterna kanto,
varmigu la nokton brila Esperanto,
eterna amo mia,
eterna amo mia!://
Send a message
Search for members
Cindy Mckee pro says:
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) says:
Kiel vi opinias pri similaj sistemoj de komentado (similaj al cxi tiu?). Mi konas retklubojn, kie aperas multaj verkoj ka,j malgrau la eblo, oni komentas nenion. Iuj pro tio suferas. Mi pensas, ke ofte oni (eble kun rajto) timas la respondecon de simila komentado.
Do la poemo eble eniras en skemon de dek-duoj el po du ses-silabaj taktoj?
Mi ne volas ke vi estu elektinta kvazau perforte ian skemon, tamen min interesas,
cxu ci havis image ian skemon. Au vi havis kiel skemon la melodion kaj tekston de
Handzlik, do skemon kiun mi ne konas cxi-momente?
Cxu mi bone komprenas/supozas, ke la supra poemo estas via poemo, lau ritmo pruntita de Handzlik? Kiun lian kanton vi imitas, cxu vi povus liveri ligon al tiu kanto?
La rimoskemo cxe vi estas xaxa, (refreno) xbxb (refreno) xcxc (refreno), cxu?
La rimoj estas puraj au preskau puraj, tre fotaj asononacoj.
lante, / vualante... kanto / rant... herboj,/ erpoj... kanto,/ ranto... iaj vortoj, / viaj fortoj.
kanto, / ranto,
lante... viualante ne nur estas pura rimparo, sed gxi ankau sxajna malofta.
vortoj ... fortoj estas lauxsone tre forta (apogaj rimoj kun tre forta asonanco,
kun nur unutrajta diferenco de f -* v), aliflanke la rimparo versxajne estis
uzata multfoje ankau pli frue, do gxi ne impresas nova. Sed gxi estas bona,
cxiel kontentiga.
La versoj en la "baza strofo" konsistas el po estas dek du silaboj, cxu?
La komenco de cxiu verso sxajnas havi ian klasiakecan rtmon:
.
.ti / ta ti ti / ta t
Tio eble estas lau tempomezura klasika modelo, tamen kun "akcenta bazo",
kion mi skribas kiel ta, estas prefere akcentataj silaboj.
La dua parto de la versoj ne sxajnas sekvi klasikan skemon.
En multaj retlokoj oni postulas poentadon. Al mi estas strange, kvalifiki poemon je kvin,
cxar mi povas kunhavi la etoson, kiun havas au celas la poeto, kaj donui nur du,
se ni havas diferencajn humorojn... Nu, mi iom troigas. Cxiuokaze, same kiel iam en lernejo (ne cxiam), klarigo de opinio eble estas pli bona, ol cifera prijugxo.
Eble mi skribas tro kaj sensisteme, regratulon, bonan laboron!
Blazio
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) replies:
fortaj asonancoj
La rimoj estas puraj au preskau puraj, tre fotaj asononacoj.
ranto
lante, / vualante... kanto / rant... herboj,/ erpoj... kanto,/ ranto... iaj vortoj, / viaj fortoj.
kanto, / ranto,
Blazio
Béla Apáti Kovács says:
Imre Szabo says:
nur kelkajn vortojn pri la kantoteksto ĉi-supra. Kantotekstoj kaj poemoj en la moderna periodo (almenaǔ en Hungario) disiĝis, almenaǔ ili iras du diversajn vojojn. Petőfi verkis sinsekve ambaǔ: kaj kantotekstojn kaj poemojn. Ĉe poemoj la ĉefa postulo estas -- post la apero de la liberaj poemoj precipe -- la beleco, precizeco kaj unikeco de la bildoj, tropoj. Ili ĉiuj devas esti inventaĵoj. Densaj, sugestas. Ĉe kantotekstoj la aldiro, la spritaĵo (bemondás -- hungare) kaj la melodio. Kantoteksto estas malpli komplika ol poemo. La teksto devas marŝi kune kun la melodio. La muzika frazo kaj la teksta frazo devas koincidi. Alie la teksto fariĝas nekomprenebla. Ankaǔ la troplektiteco de la bildoj malhelpas la komprenon aǔ la ĝuon de la muyiko.
Evidente ĉe kantotekstoj ne estas permesataj la enjambement-oj.
Kanzono estas iu transira formo. Tiu ĉi pli supra proksimas al kanzonoj kaj poemoj, tamen ĝi estas kantoteksto.
Ĉu ĝi havas jam melodion aǔ ne, tion mi ne scias.
Sed iu konstanta kaj kaŝita, interna melodio, kiun vi tuj divenis tuj, kondukis min. Sed la versoj ne estas farataj laǔ iu konata melodio.
La ritmoskemo estas: 6/6, 6/6 kiujn finas la refrenfina 7-silaba eterna amo mia / eterna amo mia. (Kiu ŝajnas laǔritme eble eĉ fuŝita, kvankam iom mildigas la situacion la kunfandiĝo de la versofinaj ia sonoj senakcentaj/duonakcentaj.) Tamen mi sentis, ke mi devas modifi la ritmon tie. Eblas ankaǔ, ke mi nur ripetis kvintesence la antaǔajn versojn: amfibraĥo + 2 troĥeoj (la lasta senakcenta).
Per tio la strofo estas finita per duobla substreko. Kaj disigita disde la sekva strofo donante lokon al la muzika heĝo.
Tamen por eviti la monotonecon de la troĥeoj, mi elektis la sekvan 3/3//2/2/2. Tiel la danĝero de amfibraĥiĝo ne estas tro granda, respektive la du amfibraĥoj kolorigas, rapidigas la ritmon, kiu ĉe la fino de la versoj tamen reprenas seriozan, serenan marŝritmon. Verŝajne tial mi elektis ankaǔ la maloftigon de rimoj en la unua, kvarversa bazparto. Pri la unuaj duonversoj ni povus diri ankaǔ, ke ;iu komenciĝas per apogsilaboj (konataj en la muzika teorio), poste sekvas daktilo kaj spondeo. Krome ĝi estas jes, evidente klasika ankaǔ.
Tiel povas pli brile eklumi la refreno, transirante jam en muzikon.
Koran dankon pro la rimarkoj!
Cetere ankaǔ mi mem nur nun repensis, kion mi faris, ĉar la tuta ritmo kaj rimo funkcias iel subkonscie, (kvazaǔ vi naĝus ne pensante pri la movoj, sed vi okupiĝas pri io cetera, vidaĵoj, kiuj ĉirkaǔprenas vin). Mi memoras, mi estis en Martino, en la Slovaka Esperanto-Kongreso, nokte mi vekiĝis, iel je la 2-a, mi duonkomate prenis paperon kaj skribilon, mi skribis la kantotekston, mi ŝanĝis nenion, mi reenlitiĝis kaj dormis plu. Matene mi vekiĝis, kaj mi iom miris pri la afero, sed poste mi rememoris pri la nokta aventuro.
Nu, tiajn noktajn aventurojn mi kutime havas nuntempe.
Imre Szabo edited this comment 6 months ago.
Anjo says:
Tre amike, Anjo
Imre Szabo says: