Esperantigis Imre Szabó

Vinumis mi kun patro,

jes, trinkis la bonul'.

Ho, lin se benus Dio,

almenaŭ foje nur!

 

Delonge mi ne hejmis,

kaj mi ne vidis lin,

li dume maljuniĝis

la tempo urĝis sin!

 

Pri ĉio ni parolis

bonorde laŭ alven',

eĉ pri aktora arto

aperis fine tem'.

 

Mian "metion" sentas

li eĉ nun granda pik',

la antaŭjuĝojn tempo

ne portis al nulig'.

 

"Nu, aĉa vivo estus

la komediumad'!"

Miajn oreojn tuŝis

tia elkora flat'.

 

"Certe vi multe fastis,

atestas pala vang',

vidi vin transkapiĝi

plezurus mi kun dank'!"

 

Lian parolon fakan

mi aŭdis kun silent',

por tia ŝtipkapulo

ja vanas argument'.

Kaj miajn vinokantojn

mi citis kun fervor',

kaj li ridegis, kaj tre,

tre ĝojis mia kor'.

 

Sed li ne taksas alte,

ke verkas lia fil';

por li tiaj aferoj

missencas sen util'!

 

Sed kial miri tion!

Viandbuĉado nur,

pri kio li komprenas!

Sciencoj estas nul'.

 

Kaj kiam elĉerpiĝis

botelo de la vin',

mi ekverkadis, kaj li

dormi retiris sin.

 

Sed tiam cent demandojn

starigis la patrin',

mi ĉesis la verkadon

por prirespondi ŝin.

 

Kaj aris la demandoj

sinpuŝe al senfin',

tamen tiuj demandoj

tiom gajigis min,

 

ĉar ili ĉiuj estis

speguloj de sincer':

mi havas plej amantan

patrinon sur la ter'.