En nebulvindoj korvoj molaj aras,

malhelo nestas sur la splenaj heĝoj.

Sur argiloplankon de kabano falas

bastonaj du paŝtistoj kaj tri reĝoj.

Descendas ino sur kamer-eskalo, –

,,Anĝel' de dio!” – uloj kvin arias.

Taglaboristo sterkas en la stalo,

kokinoj hirtaj malsat-plende krias.

En frosta pajlo ŝrumpas la terpomoj,

de la tegmento mornas kanmentono,

konsole krispas supo kun aromoj

ŝvebantaj kun la kanto al plafono.

Jesuo loĝas en kajero flava,

inter kuŝantaj brutoj ĝoje satas,

kaj la piuloj en flambrilo rava

ĉirkaŭ la trogo ŝajne eksaltadas.

Mensogo. Pajlo-porcieton pelas

sinjora vento dum hungaroj ŝvitas;

la du paŝtistoj per kukaĉoj ŝvelas,

kaj la tri reĝoj en brandaĉon ridas.

 

                     El la hungara Imre Szabó